Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malantaŭ la opono inter naciistoj kaj islamistoj kaŝiĝas multaj fendolinioj

En Libio, ne estas ĥaoso, sed milito

En kunteksto de perforto inter rivalaj partioj, la ofensivo de la generalo Khalifa Haftar kontraŭ la islamistoj pliprofundigas la fendojn, kiuj dividas la libianojn. La intertraktadoj komencitaj sub la aŭtoritato de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) daŭras, sed la ĉeesto de grupoj aliĝintaj al la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ) fortigas la eventualecon de eksterlanda interveno, kun tute malcertaj konsekvencoj.

KIU ANKORAŬ memoras la rapidegan viziton en Libio de s-roj Nicolas Sarkozy kaj David Cameron, la 15-an de septembro 2011? Antaŭ la homamaso en Bengazi, la franca prezidanto tiam alvokis la loĝantaron “montri novan kuraĝon, tiu de la pardono kaj repaciĝo*. Por la francaj amasinformiloj, tiu triumfa parolado konfirmis la sukceson de la milito kondukita de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kontraŭ la trupoj de la reĝimo de Muamar Kadafi.

* Le Monde, 17-a de septembro 2011.

Preskaŭ kvar jarojn poste, regas seniluziiĝo kaj maltrankvilo. Sub influo de politika malstabilo kaj armitaj alfrontiĝoj inter ribelaj partioj, Libio ŝajnas preta diseriĝi. La publika sekureco senĉese malboniĝas. Francujo ja estis devigata evakui sian ambasadejon nokte, sub la protekto de siaj specialaj taĉmentoj, en julio 2014. Depost tiam, la ministro pri defendo, s-ro Jean-Yves Le Drian, kaj lia itala samrangulo, s-ino Roberta Pinottin regule elvokas la perspektivon de nova milita interveno por neniigi la grupojn kiuj deklaris sin sub aŭtoritato de la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ). Siaflanke, la ĵurnalistoj, kiuj povas resti nur mallonge en la lando, kvalifikas la situacion “ĥaosa”. Tiu semantika elekto de la ĵurnalistoj, post ilia uzo de la duecaj esprimoj “demokratio kontraŭ diktaturo” en 2011, kaj “milicoj kontraŭ civila socio”, aŭ ankoraŭ “islamistoj kontraŭ liberaluloj”, fontas el la nekapablo — aŭ rifuzo — kompreni la eventojn. Ĝi ankaŭ atestas pri la manko de interpreto-sistemo enkalkulanta identecojn de la diversaj agantoj kaj la racian logikon de iliaj strategioj kaj agmanieroj.

Ĉia pripenso pri la estonto de Libio necesigas reveni al la eventoj, kiuj kondukis al la malapero de Kadafi — tio, kion la oficiala historio kvalifikas “revolucio”. Oni ne povas nei ke okazis revolucia momento, en februaro 2011 en pluraj urboj, inter kiuj Bengazi, sed la realo estas ke, post kelkaj tagoj de popolribelo, rapide armita, la lando baskulis en internan militon. Okmonata fratmurda konflikto, kun aldono de rekta eksterlanda enmiksiĝo, rezultigis la disfalon de la reĝimo. Tiu falo, la sola interkonsentita politika celo de la tiamaj ribelintoj, povas plej bone esti kvalifikita “revolucia rezulto”. Sed neniu stabila socipolitika ordo, kaj des pli prave, neniu ŝtato, povis elmergiĝi. Tio pro la reveno fortigita de la “primaraj identecoj” fasonitaj kaj difinitaj de la lokaj apartenoj kaj apartismoj propraj al ĉiu grupo aŭ subgrupo, etna aŭ triba.

Tobruk kontraŭ Tripolo

SPITE AL sia politika praktiko bazita sur klientismo kaj regionismo, la Kadafi-reĝimo, kun sia naciisma kaj kontraŭ-imperiisma retoriko, kontribuis al la konstruo de nacia identeco. Tiu lasta diseriĝis dum la interna milito. Post la falo de la reĝimo, malnovaj lokaj rivalecoj revigligitaj pro la konflikto, aldoniĝis al la fendoj interne de la ribelantaro, kaj al la tradicia opono inter centro kaj periferio. La dissemo de ĉiuspecaj armiloj kaj la uzo de perforto kiel solvmaniero de la konflikto, pli malbonigis la situacion. La embrioj de ŝtato kaj de regula armeo starigitaj sub la regado de Kadafi malaperis kun li. Neniu oficiala strukturo disponanta pri la legitima monopolo de la perforto sukcesis stariĝi, pro la konkurenco inter urboj, ribelaj partioj kaj regionoj. La politika pezo de tiuj entoj mezuriĝis nur laŭ la nombro kaj la ekipado de ilia katiba (batal-taĉmento), kiuj enhavis inter cent kaj kvincent homojn.

Apenaŭ kelkajn semajnojn post la morto de Kadafi, la 20-an de oktobro 2011, multaj limigitaj alfrontiĝoj eksplodas sur la tuta teritorio. La revoluciaj aŭ postrevoluciaj milicoj, tiam taksataj je okdek mil homoj, batalas inter si por la loka povo, la regado de la teritorioj kaj la enspezoj de la translandlimaj negocoj. La sinsekvaj registaroj ne havas alian eblecon, ol apogi sin sur tiuj milicoj por kovri/ korekti/ la mankon de armeo kaj polico. La plej potencaj milicoj, fremdaj al la lokaj konflliktoj, estas senditaj surloke por limigi la nivelon de perforto, kun tre malegalaj rezultoj.

Sendepende de tiuj ripetataj lokaj armitaj alfrontiĝoj, lukto okazas en Tripolo, sine de la Ĝenerala Nacia Kongreso (ĜNK), la Parlamento elektita la 6-an de julio 2012. Temas pri lukto por la centra regado, inter du partioj, kiuj iom post iom radikaliĝas. La unua, memproklamita “liberala” aŭ “naciisma”, estas ankaŭ kvalifikita “laika” de la okcidentaj amaskomunikiloj. Ĝi ĉefe enkalkulas negocistojn, kadrulojn de la malnova reĝimo proksimaj de la “reformisma” movado iniciatita de s-ro Saif Al-Islam (dua filo de Kadafi) ekde 2005, kaj oficiroj kiuj forlasis la armeon en la komenco de la popolribelo. La dua partio, “islamisma” laŭ ties oponantoj kaj la eksterlanda gazetaro, ne limigas sin je la islamisma tendaro, tio estas je politika tendenco vokanta al starigo de Konstitucio, kies ĉefa fonto estas la ŝario. Ĉar, sub la malnova reĝimo, la islamistoj konsistigis la ĉefan strukturitan opozicion, tiu tendenco enhavas grandan nombron da longdaŭraj oponantoj. Sed ĝi ankaŭ enkalkulas la reprezentantojn de Misrata, urbo kun forta revolucia legitimeco*, kaj de aliaj urboj de la tripolia marbordo kun komerca tradicio, ĉefe Zaŭija kaj Zuŭara.

* En oktobro 2011, Misrata enkalkulis tridek ses mil batalantojn por loĝantaro de ĉirkaŭ tricent mil homoj (intervjuo kun s-ro Salem Joha, ĉefkomandanto de la ribeluloj de la urbo dum la milito de 2011, Misrata, junio 2012).

Preter la fendo inter religiuloj kaj laikuloj, alia fendolinio aperas: elitoj, kiuj servis sub la malnova reĝimo kaj maljunaj naciistaj ekzilitoj kontraŭ nova generacio de islamismaj oponantoj, internaj kaj eksterlandaj. Ambaŭ partioj apogas sin sur potencaj milicoj: tiuj de la urbo Zintan por la “naciistoj” kaj tiuj de Misrata por la “islamistoj”. Ĉiu pseŭd-armea organizaĵo okupas strategiajn lokojn en Tripolo, kiel ekzemple la flughavenon, la vojkrucojn de la urbocentro aŭ la ĉirkaŭaĵon de la oficialaj konstruaĵoj kaj de la grandaj hoteloj. Ĝi povas uzi tiun okupadon por preminflui la decidojn de la ĜNK aŭ de la transira registaro.

La jaro 2014 komenciĝas en tiu kunteksto: malforta kaj dupolusa centro, periferio dominata de la lokaj logikoj. La lando fragmentiĝas en multeco da entoj administrataj de lokaj konsilioj kaj armeaj konsilioj, ĝenerale ligitaj al milicoj. La grandaj etnaj grupoj — tuaregoj de la Sudo, berberoj de la Nafusa-Montaro , tubuoj de la centra kaj orienta Sudo — agas laŭ siaj interesoj, estante mem kelkfoje dividitaj, kiel jam okazis dum la interna milito de 2011. Ja la internaj fendolinioj kaj la aliĝoj al tiu aŭ alia rivalaj partioj en Tripolo desegniĝas laŭ lokaj, eĉ “mikrolokaj”, kriterioj.

Same kiel en 2011, la generaciaj logikoj ankaŭ ludas rolon. Ekzemple, en la berber-lingvaj komunumoj de la Nifusa-montaro, la vilaĝestroj rifuzas elekti inter ambaŭ rivalaj partioj en Tripolo, pro timo de reprezalioj el la araba plimulto. Sed ili ne povas malhelpi multajn junulojn aliĝi al la “naciamovebla forto”, potenta milico dominata de la berberoj, kiu subtenas la partion tiel nomatan “islamista”. Tiu ilia engaĝiĝo ne klariĝas per ilia aliĝo al iu ajn formo de politika islamo, sed per la antagonismo ekzistanta inter la berberaj loĝantaroj de la montaro kaj iliaj potencaj arabaj najbaroj de la urbo Zintan.

Generalo reveninta el Usono

SUPERMETANTE sin al la aliaj, sen precize kovri ilin, kroma fendolinio iompostiome desegniĝis inter beduenaj loĝantaroj, aŭ sin deklarantaj tiaj, kaj tiuj kun urbeca kaj komerca tradicio. Ĉe la unuaj, la tradiciaj klanaj kaj tribaj strukturoj estas pli imponaj, la politika islamo estas malmulte radikinta, kio kondukas ilin plimulte alianciĝi al la “liberala” partio. Rilate la duajn, la projekto de nacia konstruado elstarigita de la politika islamo estas en ĝi laŭtradicie pli profunde radikinta, kio igas ilin elekti la “islamistan” tendaron. Tiu rivaleco pliprofundigas la alfrontiĝojn foje ene de kvartalo. En Bengazi, ekzemple, 40% de la loĝantaro devenas de la komercaj urboj de Tripolio (Misrata, Zaŭija, Tripolo). La ceteraj 60% konsideras sin beduen-devenantoj kaj apartenas ĉefe al la naŭ historiaj triboj de Cirenio, tiel nomataj saadaj. Tia fendo, determinata de la origino kaj antaŭeco de la surloka ĉeesto, instigis beduenajn loĝantojn aliĝi al la “naciisma” tendenco, pro rivaleco al la loĝantaroj devenantaj de Misrata, plimulte favoraj al la “islamisma” tendaro. Tiu apudeca rivaleco atendis nur fajreron por transformiĝi en perforton, kaj eĉ, kelkokaze, en “etnan purigadon”.

Katalizilo aperas en la persono de eksgeneralo 72-jara, s-ro Khalifa Haftar. Tiu eksa oficiro de Kadafi dizertis en 1983 kaj instaliĝis en Usono. Li revenis en Libion en marto 2011, post la komenco de la popolribelo. La 16-an de majo 2014, verŝajne inspirita de la puĉo de la marŝalo Abdel Fattah Al-Sissi en Egiptujo, la generalo lanĉas operacion nomatan “digneco” (Al-Karama), kun afiŝita celo “elradikigi la islamistojn”. Samtage li bombardigas brigadon en Bengazi. Li sin apogas sur la speciala taĉmento de la urbo kaj sur la aerarmeo, plimulte konsistanta el kadruloj de la malnova reĝimo dizertintaj en 2011, el brigadoj varbitaj en la grandaj triboj saadiaj kaj el la katiba, ligitaj al la aŭtonomiistoj de Cirenio. La ofensivo komenciĝas en Bengazi kontraŭ la milicoj ligitaj al la diversaj tendencoj de la politika islamo. Unua tuja konsekvenco: tiuj milicoj, inter kiuj kelkaj estis ĝis tiam rivaloj, deklaras sanktan union kontraŭ sia komuna malamiko. En Tripolio, la milicoj de Zintan aliĝas al la operacio “digneco” kaj sturmatakas la ĜNK la 18-an de majo, finante tiel la procezon, jam ne tre firman, de politika konstruado ekigitan du jarojn antaŭe. Rapide reagante al tiu atako, la kontraŭ-Haftar-tendaro strukturiĝas ĉrkaŭ la “islamista” partio plejmulta sine de la ĜNK. Tiu ĉi sin apogas sur koalicio nomata “Aŭroro de Libio” kaj ariganta ĉefe la “revoluciajn” grandajn brigadojn de Bengazi, Tripolo, Zaŭija, Garjan kaj Zuŭara.

Ĉe la loka nivelo, la politikaj agantoj kaj la komunumoj denove prenas poziciojn laŭ siaj propraj interesoj kaj malnovaj rivalecoj. La tribo Machachiya, tradicia rivalo de la Zintan, elektas “Aŭroro de Libio”. Aliaj triboj de Tripolio, kiuj longtempe restis kadafistaj bastionoj en 2011 (Warshafana, Vaxil, Siaan) aliĝas al la generalo Haftar ĉefe pro lokaj kialoj, kiuj esence konformas al la fendolinio de la milito de 2011 inter ribelantoj kaj lojalistoj. En la Sudo, parto de la tubuoj prenis pozicion favore al la generalo Haftar, tial grupoj de tuaregoj, reage al tio, prenas pozicion favore al la alia tendaro. Escepte de la grandaj kadafistaj bastionoj, kio estis la urboj Sirto kaj Bani Walid, rifuzantaj elekti inter la partioj, la fitna (divido), kiun multaj timis ekde 2011, etendiĝas tra la tuta lando. Anstataŭ restarigi ordon, kiel li unue anoncis, la generalo Haftar rapide faligas la landon en “duan internan militon”. Same kiel en 2011, ĉiu ento celas plenan venkon kontraŭ la alia.

Privilegii diplomatian solvon

LA 25-an DE JUNIO 2014, unu monaton post la lanĉo de la operacio de la generalo Haftar, parlamentaj elektoj okazas sub la premo de la “internacia komunumo”, kiu konsideras tiun baloton ebleco legitimi la elektitan instancon. La oficiala partopren-proporcio estas nur 18% (kaj verŝajne malpli). Kvankam la unua plano estis funkciigi la asembleon en Bengazi, ĝi fine instaliĝas en Tobruk, en la “teritorio” de s-ro Haftar. El entute cent okdek ok deputitoj (teorie ducent), nur cent dudek du ĉeestas la inaŭguran sesion la 4-an de aŭgusto, ĉar iuj elektitoj devenantaj el zonoj oponantaj al la generalo bojkotas ĝin. La asembleo nomumas provizoran registaron, kiu instaliĝas en El-Beida, alia bastiono de la generalo. Paralele en Tripolo, regataj de la koalicio “Aŭroro de Libio” de la 23-a de aŭgusto 2014, la membroj de la eksa ĜNK nomumas sian propran registaron “por la nacia savo”, akuzante — ne sen kialo — la elektitan Parlamenton esti aliĝinta al la generalo Haftar, per sia instaliĝo en Tobruk.

La elektoj de junio nur pliprofundigis la krizon, ĉar de tiam ĉiu el ambaŭ partioj povas pretendi al legitimeco. Same kiel en 2011, la okcidentaj ŝtatoj kaj la arabaj aliancanoj de la generalo Haftar (Egiptujo kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiuj armee subtenas ĝin, Sauda Arabujo) rapide elektis sian tendaron. Tiel, neniu protesto leviĝis kontraŭ la “elradikiga” agado de majo, escepte de alvoko de la ambasadorino de Usono en Libio “indulgi la civilajn loĝantarojn”. Krome, ĉiuj tiuj landoj agnoskis la Parlamenton de Tobruk kiel solan “legitiman reprezentanton”de la libia popolo, jam la 4-an de aŭgusto. Tiu partieco enhavas riskon paroksismigi la streĉecon kaj kuraĝigi la ekstremistojn el ambaŭ tendaroj.

Dek monatojn post la komenco de tiu dua libia interna milito, la situacio ne instigas al optimismo. Estas malfacile establi nacinivelan bilancon de la bataloj, sed la statistikoj komunikitaj de la medicinaj instancoj en Bengazi anoncas pli ol sepcent mortintojn kaj kvin mil vunditojn de aŭgusto 2014. Por urbo de okcent mil loĝantoj, kaj konsiderante la multajn malaperintojn, inter kiuj kelkaj estis verŝajne mortigitaj, tiu nombro estas konsiderinda.

Krom la intenseco de la bataloj per pezaj armiloj inter milicoj, tiu nombro klariĝas per la apero de “proksim-perforto” inter loĝantoj de la urbo, kaj eĉ el la sama kvartalo, laŭ ilia origino. Koncerne la nombron de internaj delokitoj en Libio, ĝi estas taksata de la Agentejo de UN por Rifuĝintoj je ĉirkaŭ kvarcent mil homoj.

Siaflanke, la OIŜ, kies multaj libiaj batalantoj revenis el Sirio aŭtune 2014 por lukti kontraŭ la generalo Haftar, plifortigas sian instaliĝon en Derna malprofite al la lokaj islamistaj milicoj foririntaj por batali en Bengazi . Ĝi ankaŭ sukcesis establi batalantojn en la kadafista eks-bastiono de Sirto, forlasita de la triboj de Misrata, kiuj okupis ĝin de oktobro 2011. Iom post iom, tiu organizaĵo profitas el la interna milito por disvolviĝi, malgraŭ ke ĝi hodiaŭ disponas nur pri tre limigita socia bazo en Libio.

La daŭrigo de tiu konflikto, kiun neniu el ambaŭ partioj kapablas gajni, kaj la konsekvenca detruo de la socia strukturo minacas la estonton de Libio kiel nacio. Eĉ se neniu oficiale postulas dividon de la lando, oni povas sin demandi kiel la Libianoj rekonstruos komunan vivprojekton. Kontraŭe al la argumentoj de la subtenantoj de nova eksterlanda milita interveno, kiu nur pliakrigus la internan militon, unu el la esplorendaj vojoj estas la agado de la speciala reprezentanto de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), s-ro Bernardino Leon. Pacience, kaj en la limoj de la mandato, kiun konfidis al li la Sekureckonsilio de UN, li provas inkluzivi ĉiujn partiojn, inkluzive de la lokaj agantoj kaj iuj milicestroj, en la sesioj de sia nacia dialogo. Tiu diplomatia vojo privilegias la serĉadon de politika solvo, en la momento kiam la favorantoj de milita solvo restas multnombraj, interne kiel ekstere de Libio.

Patrick HAIMZADEH

Kvar jaroj da konflikto — Kronologio

16-a de februaro 2011. Unuaj manifestacioj en Bengazi.

27-a de februaro 2011. Kreado de la Transira Nacia Konsilio (TNK).

19-a de marto. Komenco de bombado fare de la atlantika Alianco.

21-a de aŭgusto. Falo de Tripolo.

20-a de oktobro. Morto de Muamar Kadafi.

6-a de marto 2012. Kreado de la Nacia Konsilio de Cirenio kaj proklamo de aŭtonomeco de tiu regiono.

20-a de aprilo 2012. Intermilicaj alfrontiĝoj en la regiono de Koufra.

7-a de julio. Unuaj parlamentaj elektoj.

11-a de septembro. Sturmado al la usona konsulejo en Bengazi. Morto de la usona ambasadoro en Libio.

7-a de februaro 2013. Intertraktado en Tripolo inter la gvidantoj de la triboj tubu kaj zwaïa.

10-a de oktobro. La ĉefministro Ali Zeidan estas malliberigita de milicanoj.

16 -a de novembro. Ĝenerala striko en Tripolo proteste kontraŭ la perfortaĵoj de la milicoj.

8-a de januaro 2014. Alfrontiĝo inter rivalaj milicoj en Sebha. La¨Parlamento dekretas tie krizostaton.

16-a de majo. Komenco de la ofensivo de la generalo Khalifa Haftar kontraŭ la islamista partio.

25-a de junio. Anticipaj parlamentaj elektoj.

28-a de julio. La islamista armita grupo Ansar-Al-Charia ekregas Benghazi.

14-a de aŭgusto. S-ro Bernardino Leon estas nomumita speciala reprezentanto de la Unuiĝintaj Nacioj.

17-a de septembro. Instaliĝo en El-Beida de registaro oponanta tiun de Tripolo.

4-a de oktobro. La Organizo de la Islamisma Ŝtato (OIŜ) ekregas la urbon Derna.

14-a de januaro 2015. En Ĝenevo, komenco de la intertraktado inter ambaŭ libiaj Parlamentoj.

15-a de februaro. La egipta aerarmeo bombardas poziciojn de la OIŜ en Libio.

5-a de marto. Rekomenco de intertraktado en Maroko.