Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Konvertiĝoj

Houellebecq — Kontraŭ la demokratia enuo

Du anoncetoj

La verkisto Emmanuel Carrère, baldaŭ tridekjara, fariĝis kristano. Tri jarojn poste, li revenas al agnostikismo — “eĉ ne sufiĉe kredema por esti ateisto”. Li ĉi tie komencas pridemandi tiun ĉi momenton de sia vivo kaj “denove vagadi” ĉirkaŭ tio, kion li konsideras ia “centra kaj mistera punkto de nia ĉies historio”: kiel enketisto li sekvas la paŝojn de la apostolo Paŭlo kaj de Luko la evangeliisto. Sur pli ol sescent paĝoj li tiel dediĉas sin, kun La reĝlando*, al la vigleco de la konvertiĝo: la sia, tiu de la judo Paŭlo de Tarso, tiu de la greko Luko ... Tiu raporto, certe vigla kaj instrua (kiaj ajn povus esti la kritikoj de la ekzegezistoj), sed kun strikta temaro kaj ne ema al elipsoj, spertas tre grandan sukceson ĉe la recenzoj same kiel ĉe la publiko. Tio estas sufiĉe surpriza.

* Emmanuel Carrère: Le Royaume, P.O.L., Parizo, 2014, 630 paĝoj, 23,90 eŭroj.

Kvardekjara universitatano, “viro absolute normala”, devas interesiĝi pri io alia ol pri la misfunkcioj de sia vireco kaj de sia mikroonda forno, kiam en la lando [Francujo], antaŭ streĉa prezidant-elekto, okazas alfrontiĝoj inter “islamistoj” kaj “nacifrontistoj”. La rakontisto, en tiu perpleksa Francujo de la jaro 2022, spertas kun stuporo la elekton de la ĉefo de modere islama partio, kaj iom post iom konvertiĝas al la islamo, post esti forte tentata de la katolikismo, kiel la persono, pri kiu temas lia doktoriĝa disertacio, Joris-Karl Huysmans, romanverkisto de la malfrua 19-a jarcento, kiu pasis de la adorado de la Belo al tiu de la Kristo. La lasta libro de Michel Houellebecq [elparolu: ŭélebek], Submetiĝo* vekis polemikojn kaj fascinan vendokvanton, ne nur en Francujo, sed same en Italujo kaj Germanujo. La koincido de la apero de tiu ĉi libro kaj la “teroristaj” murdoj en Parizo kompreneble grandigis la intereson pri romano kiu laŭdire temas pri la enpotenciĝo de islama partio. Tamen ŝajnas, ke la kerno de la romano ne estas tiu, sed, kiel en la raporto de Carrère, la tento de konvertiĝo.

* Michel Houellebecq, Soumission, Flammarion, Parizo, 2015, 300 paĝoj, 21 eŭroj.

Sed kion signifas en tiuj ĉi du kazoj la konvertiĝo? Ĝi aperas surfone de deprima narcisismo aŭ eĉ de naŭzo pri si mem. Oni devas rekoni, ke tio estas komprenebla. Carrère seniluziiĝas pri si mem, la rakontisto de Houellebecq konscias, ke li estas sen ajna aspiro kaj inspiro, se ĝi ne estas seksa. Ili lacas esti tio, kio ili estas kaj — la analizo fariĝas ĉe Houellebecq — lacaj pri sia medio, kiun ili emas preni por la tuta mondo — granda karakteriza trajto de la burĝaro, tiu konvinko ke ĝiaj animstatoj havas universalan valoron ... La serĉado de kredo, aŭ la emo enskribi sin en sistemon kun religiaj valoroj, klariĝas tiam per la deziro, kiel diras la rakontisto de Submetiĝo, “forigi la pezon de la individua ekzistado”, tiun malgajan donacon de la ateisma humanismo, la patro de nia demokratio. La konvertiĝo ebligas eliri el la etanimecoj de la individuismo kaj el la angoroj de la egoo, ĝi ebligas malfermiĝi al io pli vasta ol la memo, trovi la veran liberecon: “La submetiĝo al dogmo estas ago de plej supera libereco; la maniero doni sencon al nevivebla vivo”, skribas Carrère. Kaj Houellebecq eĥas: “La pinto de la homa feliĉo estas en la plej absoluta submetiĝo”, ĝuste tiu, kiu ebligos la kolektivan grandecon ...

Miriga aserto de bezono je “transcendo”, kiu hodiaŭ difiniĝas apenaŭ alie ol ligita kun religia sfero kaj kiun konfirmas en la librovendejoj la kreskanta nombro da eseoj pri Charles Péguy, Georges Bernanos aŭ Simone Weill. Tia bezono fortiĝas per tio, kio estas spertata kiel la absoluta “dekadenco” de civilizacio, kiu laŭdire anstataŭigis la senton pri sankteco per elektraj mastrumiloj ... Jen interpreto, kiun Oswald Spengler (1880-1936), la aŭtoro de la Pereo de la Okcidento, granda pensisto de la konservativa revolucio en Germanujo, ne malaprobus.

La sukceso de la libroj de Carrère kaj de Houellebecq ŝajnas atesti pri kreskanta proksimiĝo inter du polusoj tamen diverĝaj: romantika sentemo pli aŭ malpli liberecana, kiu ne povas kontentiĝi per la merkato kiel idealo, kaj deziro, sufiĉe karakteriza por la ekstremdekstro, de restarigo de la antaŭa ordo, prefere mezepoka, en kiu la animo estus pasia kaj la individuo partoprenanta en granda kolektiva kanto ... Verŝajne tiu kontraŭdira miksaĵo, vigle kontraŭraciisma kaj kun surda aspiro retrovi entuziasmon por la kolektivo, en la nuntempa etoso ankoraŭ ne diris sian lastan vorton.*

* Vd pri la romano de Houellebecq la eseon de Lothar Peter: Michel Houellebecq: “Submetiĝo” — Ĉu socikritika romano?. -vl

Evelyne PIEILLER.