Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Submetiĝo” de Michel Houellebecq — ĉu socikritika romano?

Enhavo

La ĉeffiguro, la mi-rakontisto Francisko [François], estas literatursciencisto ĉe la universitato de Parizo. Lia esplorintereso koncentriĝas al la franca verkisto Joris-Karl Huysmans (1848-1907), kiu dum la dua duono de la 19-a jarcento famiĝis unue kiel partiano de la naturalismo, poste kiel interpretisto de la “jarcentfina dekadenco”* per siaj romanoj amare kritikantaj la burĝan vivstilon, antaŭ ol li, malsana kaj seniluziiĝinta pri la vivo, serĉis en monaĥejo mildigon de siaj korpaj kaj animaj suferoj.

* Ekzemplo por la estetika naŭzo de Huysmans antaŭ la mondo de la burĝa filistreco estas lia romano “Kontraŭflue” (“A rebourse”), verkita en 1884, en kiu li igas sian heroon, la aristokraton des Esseintes pensi la jenon: “Pli krime kaj pli fie ol la elmoŝtiĝinta nobelaro kaj la mizeriĝinta klerikaro, la burĝaro pruntis el tiuj sian frivolan lukson, sian kadukan fanfaronadon, kiujn ĝi per sia manko de vivarto ankoraŭ pli aĉigis. Ĝi ŝtelis al ili iliajn mankojn, kiujn ĝi transformis en hipokritajn malvirtojn; mastre kaj inside, fie kaj malkuraĝe, ĝi senkompate dispafis la eterne kaj nepre de ĝi trompatan plebon, de kiu ĝi mem forprenis la buŝumon kaj kiun ĝi estis dresinta salti al la malnovaj kastoj al la gorĝo.” (Joris-Karl Huysmans: Gegen den Strich, Ŝtutgarto, 1992, p. 248)

Huysmans, pri kiu Houellebecq ĉiam denove parolas, estas la alter ego de lia romanheroo Francisko, kiu esperas de sia esplorobjekto intuiciojn por solvi siajn proprajn problemojn; ĉar la ekzistado de Francisko — li nomas ĝin mem “senĝoja” (109) — estas premsonĝe malgaja. Li estas inter kvardek- kaj kvindek-jara, fraŭlo, nutras sin prefere per pretmanĝaĵoj el la mikroonda forno aŭ mendas ĉe la alporta servo, fumas kaj konsumas abunde da alkoholo. Li ne havas amikojn, la kontaktoj kun gekolegoj limiĝas al la kutimaj banalaj universitat-internaj aferoj. Liaj senperspektivaj seksaj aktivecoj, reduktitaj al instinkt-ekonomia forzorgado, kiujn Houellebecq priskribas kun sia sufiĉe konata drasteco, pelas Franciskon ĉiam pli profunde en statojn de interna agonio. La profesia ĉiutagaĵo de Francisko, plenumata maleme sen la plej eta pedagogia impeto, okazas antaŭ la fono de kreskantaj streĉitecoj inter islamanoj kaj dekstrulaj grupoj en Francujo de la jaro 2022, de Houellebecq anticipata, do fikcia. Ĉiam pli ofte atencoj kaj perfortaĵoj skuas la landon, super kiu la mallumaj nuboj de interna milito aperas. Envere Francisko estas ĝisoste senpolitika homo, sed ĉar li ĉiutage moviĝas en intelektaj-akademiaj rondoj, li tuŝiĝas kun la plej diversaj politikaj retorikoj, kiuj dominas la Francujon de la nuntempo anticipata en la romano. Tie okazis la — por la leganto konsiderata el la hodiaŭa vidpunkto — groteska, sed de la aŭtoro satire volita situacio, ke survojas politika alianco de la Socialista Partio (SP), burĝa-konservativa UMP* kaj vigle supreniranta partio de la (modera) “Frataro de la islamanoj”, kiu havas la unuan celon malebligi minacantan elekto-venkon de la Nacia Fronto (NF). Tra vastaj teksteroj de la libro temas pri diversaj aspektoj de tiu nova politika konstelacio kun argumentoj de ĝiaj poruloj aŭ kritikantoj. Parte oni havas la impreson, kvazaŭ temus ĉi tie pri politika eseo pli ol pri literatura prozo, sed tamen Houellebecq sukcesas integri la diversajn dimensiojn de la romano, do la subjektivan sperton de la heroo, la universitatan medion, la politikajn retorikojn de unuopaj agantoj kaj la nacian politikan situacion, kaj konservi ĝisfine la kurbon de streĉiteco. Francisko mem, malgraŭ la okazontaj drastaj ŝanĝoj en sia vivo, restas la tutan tempon pasiva. Lia pensado, kiam seksa frustro ne pelas lin, direktiĝas maksimume al tio, kio movis lian alter ego, do Joris-Karl Huysmans — ankaŭ tiu ne spertis home kontentigan rilaton al virinoj —, kiam li decidis rifuĝi en monaĥejon antaŭ la obsedoj de la mondo.

* UMP (Union pour un mouvement populaire [Unio por popola movado] estiĝis en la jaro 2002 kiel elekto-alianco de dekstre liberalaj, parte gaull-ismaj burĝaj partioj, por malebligi elekton de la kandidato de la Nacia Fronto, Jean-Marie Le Pen. Ekde 2002 la UMP estis la plimulta frakcio en la Nacia Asembleo kaj ekde 2007 kun Nicolas Sarkozy la partio de la ŝtatprezidanto. Dum la lastaj jaroj la partio estis profunde disopinia. Malgraŭ tio, Sarkozy sukcesis, fine de 2014, esti reelektita kiel prezidanto de la partio.

Post sponta vojaĝo al Rocamadour, fama pilgrima loko en Sudfrancujo, — antaŭ la vojaĝo okazas pluraj interparoladoj kun konatuloj pri la danĝera politika situacio —, Francisko ekscias revene, ke la nova rektoro de la universitato Sorbono — intertempe aĉetita de saud-araba petrol-ŝejko — maldungis lin, tamen kun la samtempa opcio je grandanima pensio, se Francisko ne ricevos adekvatan dungon ĉe ŝtata, do laika, universitato. La maldungo ne aparte zorgigas lin, sed Francisko fine uzas ĝin, sekvante la spurojn de Huysmans, iri en benediktan abatejon de Ligugé, proksime de Poitiers, por tie fari sian solenan promeson kiel monaĥo. Sed ĉar li en sia ĉelo, algapata de “malamika ruĝa okuleto” (195) de la fumdetektilo ne rajtas fumi, li jam post malmultaj tagoj turnas la dorson al la monaĥejo. Ree en Parizo, li, la agnoskata fakulo pri la verkaro de Huysmans, ricevas de la eldonejo Gallimard la proponon en ties renoma serio de klasikuloj “Bibliothèque de la Pléiade”* eldoni la kompletan verkaron de Huysmans. Antaŭ ol decidi pri tiu propono, Francisko ekscias, ke la nova rektoro de la nun islama universitato Sorbonne, Robert Rediger, bedaŭras lian eksiĝon, sed volas inviti lin al interparolado, por doni al li la eblecon konservi sian profesoran postenon ĉe la Sorbonne, se li konvertiĝas al la islamo. La interparolado okazas. Metita antaŭ la demandon, konvertiĝi aŭ fini sian akademian karieron, Francisko ŝajnas — kvankam la libro lasas la finon malfermita, sed ne lasas dubon pri tiu paŝo — decidi por reveno al la Sorbonne kaj do konvertiĝi al islamo.

* Tiu serio de klasikulo efektive ekzistas. Oni konsideras apartan honoron por verkisto aŭ sciencisto, se jam dum sia vivtempo aperas verkoj de ili en la “Bibliothèque de la Pléiade”. Tio okazis ekz-e al Paul Claudel, André Gide, Nathalie Sarraute, Marguerite Yourcenar kaj Claude Lévi-Strauss.
Ĉu islamismo aŭ katastrofo de la postmoderno?

Oni riproĉis al Houellebecq, pri “Submetiĝo” denove islamofobion. Sed ĉu tio trafas? Houellebecq desegnas la bildon de iom modera islamo, kiu, same kiel en la romano lia franca propagandisto Robert Rediger, aŭtoro de populara skribaĵo titolita “Dek demandoj pri islamo”, interparole kun Francisko diras, ke li pravigas nek ŝtonumadon nek cirkumcidon, apogas la liberigon de sklavoj, ĉesigis la rasan diskriminacion kaj emfazas la “egalecon de ĉiuj homoj antaŭ la kreinto” (242), sed, kiel eblas legi la aŭtoron inter la linioj, ne nepre inter la homoj. Tamen laŭ la opinio de Rediger tiu islamo tute ne vidas kontraŭdiron inter la principo de egaleco kaj la poligamio, ĉar tiu lasta estas kaŭzita biologie kaj progresigas la evoluon de la homa specio.

Ankaŭ sur politika nivelo la islamo prezentata de Rediger kaj de la gvidanto de la franca frataro de la islamanoj prezentiĝas vere adaptiĝema. Formale respektante la regulojn de la parlamentismo, ĝi enplektiĝas en ties ludon kaj agas tiel kiel ceteraj, ne islamaj agantoj kun la celo atingi per elektoj plimultojn. La jam menciita pinta kandidato de la islama frataro, Mohammed Ben Abbas, kiu tamen en la libro ne aperas mem, estas priskribata de konatulo de Francisko, de la edzo de kolegino kaj pli alta oficisto de la franca sekreta servo DGST*, kiel inteligenta kaj moderne pensanta. Ben Abbas estas, laŭ li, “entrepren-orientita”, sed tre precize scias, ke li ne povas atingi la potencon sen kultura hegemonio (132). Li havas nenion komunan kun islamaj teroristoj kaj antaŭurbaj marodistoj, male li konsideras ilin fuŝuloj. Anstataŭe li flegas kontaktojn kun influhavaj institucioj, ekz-e Vatikano, kaj donas al si la aŭreolon de advokato de la Tria Mondo.

* La franca sekreta servo DGSI (Direction générale de la sécurité intérieure) reale ekzistas. Ĝi anstataŭis en la jaro 2014 la ĝistiaman DCRI, estas kiel tiu submetita al la ministrejo pri internaj aferoj kaj specialiĝinta pri kontraŭspionado, sed ankaŭ pri batalo kontraŭ terorismo kaj pri superrigardo de “danĝeraj grupoj”, organizaĵoj kaj sociaj fenomenoj (kp Björn Krumrey: Die Inlandsnachrichtendienste in Frankreich und Deutschland. Eine rechtsvergleichende Untersuchung [B. K.: La enlandaj sekretaj servoj en Francujo kaj Germanujo. Jurkompara esploraĵo], Ŝtutgarto, 2014.

Eĉ se gelegantoj — kaj eble eĉ pro tute kontraŭaj kialoj — rifuzas la bildon de la islamo skizitan de Houellebecq, ili ne povas aserti, ke li fifamigas la islamon. Li nek esprimas sin malestime pri la religia dogmaro de la Korano nek rifuzas ĝin kiel postrestintan aŭ ridindigas ĝiajn interpretistojn. Sed decida estas, ke ĉe Houellebecq esence tute ne temas pri la islamo. Se oni volus el “Submetiĝo” ellegi precipe polemikon kontraŭ la islamo, tiam oni komplete preteratentus la epokdiagnozan funkcion de la romano. La centra temo de Houellebecq ne estas imaga aŭ reala islamo, sed diskuto pri la memkompreno de la nuntempa okcidenta kulturo, pri ĝia novliberala ekonomiigo, pri ĝia morala relativismo kaj ĝia norma malstabiligo. Ĉiuj ĉi tri elementoj staras por Houellebecq en ne hazarda kunteksto, kies struktura bazo estas unuflanke la kapitalisma ekonomio kaj aliflanke patriarĥismo. La teksteroj pri la islamo liveras nur la kontrastfolion por — pliigite per same malvarma kiel morda ironio — pli akre reliefigi la socian kaj kulturan dekadencon de modernaj okcidentaj socioj, por kiuj Francujo estas nur ekzemplo. Oni ne forgesu, ke la titolo de la libro estas “Submetiĝo” kaj ne ekz-e “La triumfo de islamo” aŭ simile.* Sed kiuj estas tiuj, kiuj submetiĝas, kaj al kiu ili submetiĝas?

* Tradukite, “islamo” signifas ja “submetiĝo”, “dediĉemo”, “sindonemo” aŭ simile. (kp Heinz Halm, 2001: Der Islam. Geschichte und Gegenwart, Munkeno, 2-a eld., p. 7) kaj en tio la titolo ankaŭ ne estas hazarda, sed ĉe Houellebecq ĝi esprimas submetiĝon sub la imperativoj de la nuna okcidenta kulturo, en ĉiu rilato atakata, kiel skribis la fama socisciencisto Émile Durkheim, de la “mal de l’infini” (de la “malbono de la senmezureco”). La hegemonio de la islamo, kiun li literature fikciigas, estas nur la sekvo de la submetiĝo sub tiuj imperativoj de la okcidenta kulturo.

Al tiuj demandoj la ekzistada fiasko de Francisko donas same senimpresan kiom depriman respondon. Francisko kapitulacas antaŭ la konsummodelo de la manĝoservoj, markaj vestaĵoj kaj luksaj loĝejoj, antaŭ la pseŭdo-plurismo de la politika sistemo, la devigoj de individua memrilatiĝo kaj antaŭ ĉie ekzistanta patriarĥeca seksismo. Sed lia vera dramo ne konsistas en tio, ke li ofensive identigas sin kun la fenomenoj de tiu mizera postmoderno kaj ĵetas sin en la ĝuaĵojn de la event- kaj amuz-socio, sed ke li maleme akceptas ĝin, sen kontraŭmeti ion al ĝi.

La fakto, ke Francisko staras sur perdita posteno, tion Houellebecq igas klara samtempe per la scienca kaj profesia situacio de sia protagonisto; ĉar Francisko estas per siaj Huysman-esploradoj fiksita al laborkampo, kiu el la nehaltigebla triumfo de la novaj komunikiloj kaj Interreto elfalas kiel akra anakronismo. Kun tiu intelekta marĝen-pozicio interrilatas la kompleta foresto de pedagogia moralo de lia instrua agado. Kion li prezentas en siaj seminarioj, kelkfoje antaŭ nur manpleno da ĉinaj studentinoj, kiuj per sia stipendio estas evidente devigataj al tio kaj kiuj sidas tie senmove, tio estas fantome malkuplita disde la nuntempaj realaj problemoj. Nur la okupiĝo pri slia literatura alter ego helpas al li, narcisme rondiri ĉirkaŭ si mem. Tiel, Houellebecq kreis per Francisko figuron, kiu estas same nereala kiom reala kaj kiu literature deprime precizigas la nocion de la sintezo — tipa por modernaj okcidentaj socioj — de individua izoliteco kaj de sistema sugestado de senlima libereco.

Senelira sekseco

Francisko ja antaŭsupozas, ke io devas ekzisti kio transiras individuismon kaj egocentrismon por doni sencon al la homa vivo, sed li ne elspezas la forton por tiri el tio konsekvencojn. Anstataŭ rezigni je sia memdetrua vivmaniero, defendi sin kontraŭ la perfido de la scienca libereco aŭ engaĝiĝi en la batalo kontraŭ la fatala “sankta unio” de la tradiciaj partioj kun la pseŭdoliberala Frataro de Islamanoj, (konsekvencoj, kiujn Houellebecq ja ne atendas de sia heroo, sed kiujn pensi la aŭtoro ja ne malpermesas al la leganto), li serĉas elsaviĝon en ĉiam pli ofte fiaskantaj provoj de seksa kontentiĝo, fine eĉ ĉe tiel nomataj “akompanulinoj” (“escort-damoj”), do prostituitinoj. Ju pli vanaj estas liaj klopodoj, almenaŭ por mallongaj momentoj eskapi el la senespero per seksa nervtremego, des pli li estas reĵetita al si mem. Malsaniĝoj kiel haŭtfungoj, hemoroidoj kaj migreno kompletigas la frakasantan bildon de persona kadukiĝo.

Oni ofte atakis Houellebecq pro liaj naŭzaj seksaj scenoj. Oni asertas, ke tio, kion li skribas, estas pornografio. Kiu volas rilatigi tion ankaŭ al “Submetiĝo”, tiu pretervidas, ke tiuj scenoj ne estas memcelo por libide hejti la publikon kiel en pornografiaĵoj kaj per tio fari komercon, sed ke ili pli ĝuste havas la funkcion senmaskigi seksan konsumismon, kiu estas laŭdire la esprimo de rilato inter la sekso liberigita el ĉiaj moralaj trudoj, sed envere ĝisoste patriarĥeca.* La patriarĥeco estas por Houellebecq la decida ponto inter, ĉe la unua flanko, la senmoraliĝo de kulturo, kiu intertempe liveris la deklaron de definitiva bankroto al la hombildo estiĝinta el la klerismo, kaj ĉe la alia flanko la nova ordo de “milda” liberala islamismo. La senbrida seksismo de senkreditiĝinta postmoderno estas — pri tio Houellebecq ne lasas ajnan dubon — por la scenaro de nov-islamisma poligamio plej bone aliĝebla; ĉar en ambaŭ kazoj temas nur pri unu afero: pri la totala dispono de viroj super virinoj.

* La fakto, ke Houellebecq ĉe tio ne moviĝas en senaera spaco de literatura fikcio, fariĝas ekzemplodona per la persono de la iama ministro, direktoro de la Internacia Mon-Fonduso kaj gvida membro de la Socialista Partio, Dominique Strauss-Kahn, kiu evidente kredis, ke per la rezervado de multekosta novjorka hotelloĝejo aĉetis samtempe la naturan rajton je seksaj servoj. Ŝajnas, ke li estis ankaŭ implikitaj en pluraj aliaj, prokurore enketitaj okazaĵoj, en kiuj uziĝis patriarĥeca forto kontraŭ virinoj.

Apartenas al la plej groteskaj, sed ankaŭ plej perturbaj elementoj de la romano, ke ĝuste la principo de poligamio — kaj nur ĝi — instigas la mondrigarde komplete indiferentan, senpolitikan kaj eĉ ne al financaj avantaĝoj fiksitan Franciskon serioze pripensi konvertiĝon al la islamo, des pli ke Robert Rediger certigas al li ne nur la posedon de tri virinoj, sed ankaŭ ties seksan logon.

Kapitulaco de la politika klaso

Pasiveco, morala relativismo kaj patologia memreferenco de la romanheroo trovas sian adekvatan korelativon en la konduto de la politika klaso kaj de la ĝin servantaj intelektuloj. Inter tio, kio persone koncernas Franciskon, kaj tio, kion la agantoj sur la politika kaj intelekta scenejo de Francujo en la jaro 2022 faras, Houellebecq produktas negativan hermeneŭtikan cirklon, kiu fiksas la senperspektivecon de ĉia dezirinda evoluo de la socio. La tradicia skemo “maldekstra mezo” aŭ “dekstra mezo”, kiu stampis la Francujon de la 5-a respubliko jam de jardekoj, nun elĉerpiĝis.* Kun la islama frataro de Mohammed Ben Abbes — la nomo Abbes memorigas ne hazarde pri la franca vorto abbé (pastro) — aperis aganto, kiu aliordigas la tutan politikan scenejon. Evitante kontraŭjudismon kaj fundamentismajn frazojn, flegante “korajn rilatojn” (44) kun la juda komunumo kaj kreante densan reton de socialaj kaj kulturaj institucioj, kiuj, Houellebecq aldonas, memorigas pri la antaŭa modelo de la Komunista Partio, Ben Abbes proponas sin kiel savonton antaŭ la minacanta enpotenciĝo de la Nacia Fronto, kiu siavice spertas triumfan supreniron. Tamen celo de la malvarmeta, sed per tio des pli akra kritiko de Houellebecq estas unuavice nek la Frataro de la Islamanoj nek la Nacia Fronto de Marine Le Pen. Li celas pli ĝuste la politikan koruptecon, la oportunismon, la potencavidon kaj la kompletan senalternativecon de la establitaj francaj partioj kaj de ilia gvida personaro, kiuj ĝis nun determinis la sortojn de Francujo, do antaŭ ĉio la Socialista Partio (PS) kaj la burĝa-konservativa UMP. Ankaŭ Jean-Luc Mélenchon, reprezentanto de la “Front de gauche*, ricevas polemikan flankbaton, sen ke tamen klariĝas, kial (177). Per vere ŝprucanta sarkasmo Houellebecq pritraktas la pintan politikiston de la liberal-burĝa partio “Mouvement démocrate” (“Demokrata Movado”), François Bayrou, kiun li post la elektovenko de Ben Abbes igas fariĝi ĉefministro, ĉar li plej bone taŭgas por la posteno de ĉefministro sub la prezidanteco de Ben Abbes, pro sia trudiĝa sopiro je “alta ofico” kaj kun sia sensignifa humanismo. Pri Bayrou la homo de la sekreta servo Tanneur esprimiĝas jene: “Tio, kio faras Bayrou tiom unika kaj neanstataŭigebla, ... estas lia stulteco. Lia politika koncepto estis ĉiam limigita al lia persona deziro ĉiakaze okupi ‘altan oficon’, kiel oni tiel bele diras. Li neniam havis proprajn ideojn kaj ankaŭ ne ŝajnigis havi iajn; en tia mezuro tio estas ja tre malofta. Tio igas lin la ideala politikisto, kiu enkorpigas la humanismon, des pli ke li prenas sin por Henriko la 4-a kaj grandioza pacigisto en la dialogo de la religioj.” (131)

* Por superrigardo al la socia kaj politika evoluo de Francujo en la 5-a respubliko, kp Jörg Requate, 2011: Frankreich seit 1945, Gotingo, speciale p. 41-60.
* La “Front de gauche” (Maldekstra Fronto”) estas elekta alianco estiĝinta en 2008, portata de la “Parti de gauche” (Maldekstra Partio) kaj la PCF (Franca Komunista Partio). La “Front de gauche” kompareblas plurpunkte kun la germana partio “Die Linke” (“La Maldekstro”). Ĝia pinta kandidato Jean-Luc Mélenchon atingis ĉe la prezidant-elekto en 2012 ĉe la unua baloto 11 elcentojn de la voĉoj.

Dum Houellebecq tra la buŝo de Tanneur atestas al la UMP, ke per sia konservativa politiko pri edukado kaj restriktiga socialpolitiko ĝi troviĝas en kvazaŭ natura proksimeco al la Islama Frataro, li atribuas la alianciĝemon de la PS al ties abstrakta kontraŭrasismo malfavore al ĝia antaŭa laikisma orientiĝo, kaj al ĝia “multi-kulti”-afektado. Sen ajna dubo Houellebecq havas nenian simpation por la maldekstro, ankaŭ ne por la maldekstra tendenco ene de la PS. Kvankam oni ja ne devas konsenti en ĉiuj punktoj kun la konscie troigita prezentado de la politika situacio kaj de ĝiaj agantoj, tamen la tendenco de lia diagnozo konvinkas: la establitaj partioj ne volas nek povas kontraŭmeti al la ampleksa, ne nur ekonomia kaj politika, sed precipe ankaŭ kultura kaj morala krizo de la (franca) socio ian ajn kredindan alternativon. La Francujon sub la venka islama prezidanto Ben Abbes — ja subtenata de UMP, PS kaj UDI* Houellebecq karakterizas kiel kapitalisman, patriarĥecan kaj kontraŭlaikisman. La nun aperantaj kondiĉoj de la jaro 2022 distingiĝas disde la ĝistiamaj patriarĥaj strukturoj en tio, ke poligamio estas oficiale repermesata, knabinoj kaj junaj virinoj limigitaj al dommastrumaj funkcioj kaj virinoj ĝenerale elŝovendaj el la profesia vivo. Helpe de la ĉadoro kaj de aliaj malemancipaj maskaĵoj sekseco estas nun privatigata por vira dominado, kie ĝi antaŭe estis publike surmerkatigata.

* Apud la PS kaj la UMP aperas en la romano ankaŭ la UDI (Union des démocrates et indépendants [Unio de la demokratoj kaj sendependuloj], kiu estiĝis en la jaro 2012 precipe el fendaĵo de la UMP de Sarkozy. Ĝiaj pozicioj estas tiuj de la “mezo”, do liberala kaj por la Eŭropa Unio.

La nova kapitalismo de la erao Ben Abbes estas stampita de la “distribuismo”, ekonomia filozofio, kiun la nova prezidanto alproprigas al si, sen skrupulo pro tio, ke ĝi devenas el katolikaj pensistoj kiel Gilbert Keith Chesterton (1874-1936) kaj Hilaire Joseph Pierre Belloc (1870-1953) (178s). Kvankam la “distribuismo” de Ben Abbes prezentiĝas kiel “tria vojo” inter kapitalismo kaj komunismo, Houellebecq klare komprenigas, ke por la kapitalismo ĝi estas neniel timinda, ĉar ĝi ja favoras la retiriĝon de la ŝtato el la ekonomio anstataŭ la ŝtatan kontroladon kaj eĉ pli ĝian rezignon interveni en privatkapitalismajn proprietrilatojn. La “distribuismo” de Ben Abbes volas certigi al si politikan lojalecon de larĝaj sociaj tavoloj per tio, ke ĝi proponas al la sendependaj aktivuloj malpliigon de la impostoj kaj al junuloj la helpon ĉe fondado de firmaoj. Enmetita en la “novan socimodelon” estas tipo de familio, kiu kovriĝas samtempe per patriarĥecaj islamaj ideoj kaj ankaŭ per la okcidenta modelo de ekonomie funkcianta “saĝa familio” (180). Ke la “distribuismo” estas fine nur ideologio kiu pravigas la scenaron de la jaro 2022, kiu ne nur ne tuŝas la kapitalisman privatan proprieton, sed eĉ eksplicite aprobas la polusiĝon de riĉeco kaj malriĉeco, tion konfirmas ankaŭ la buĝet-propono de la nova registaro, kiu volas rigore ŝrumpigi la ĝisnunajn ŝtatajn socialajn elspezojn (187). Kroman tendencon de la “submetiĝo” de la franca kulturo Houellebecq diagnozas en la forcedo de laikismo, kiu ĝis nun stampis Francujon kaj kiun la instituciaj politikaj agantoj senbatale forlasas por tralasi la socion al rekonkero fare de nova religia reĝimo.

Perfido de la intelektuloj

Kiam Houellebecq parolas pri la intelektuloj, li celas nur unu tipon, nome tiun, kiu disponigas sin al la regantaj elitoj. Alian tipon li ŝajnas ne koni — grava deficito de la romano. Lia juĝo pri tiu tipo estas tamen neniiga. Ĉe tio troviĝas en la fokuso antaŭ ĉio unu aspekto: la konsterna adaptiĝkapablo kaj interŝanĝeblo de tio, kion intelektuloj pensas kaj propagandas.

En la ekzemplo de Robert Rediger, apud Francisko la certe plej grava romanfiguro, Houellebecq desegnas transformiĝ-procezon, kiu igas Rediger-on el certa ideologia pozicio transiri al absolute kontraŭa. Sed ambaŭ pozicioj identas en tio, ke ili servas al tendencoj kaj interesoj en la socio, kiuj firmigas kaj pravigas dominadon. Unue Rediger engaĝiĝis en la “identeca movado”, kiu en Francujo reale ekzistas. La “bloc identitaire”, kiel tiu tendenco en la realo nomiĝas, estiĝis dum la 2000-aj jaroj.* Ĝi estiĝis interalie el la dekstra grupiĝo “Unité radicale”, dissolvita en 2002 fare de la ministrejo pri internaj aferoj, kaj ĝi havas proksimume 2.000 membrojn kaj ekde 2009 partoprenas kiel politika partio okaze en la lokaj kaj regionaj elektoj. Kiel parto de la ekstremdekstra spektro la “Identeca Bloko” kontraŭas etnan kunfandiĝon kaj konstantan akuzadon de la eŭropaj popoloj. Ĝi batalas kontraŭ “materialismo” — ĉe tio ĝi celas sintenon direktitan al materia posedaĵo kaj al konsumado — kaj kontraŭ la tiel nomata uzurpado de la demokratio fare de oligarĥiaj aparatoj, ĉe kio financkapitalistaj agantoj, la komunikiloj kaj la sindikatoj, sendepende de iliaj malsamaj sociaj enhavoj kaj celoj estas metitaj en la saman poton. Rifuzante usonigon kaj islamigon, la Bloko samtempe asertas sian dislimiĝon disde la kontraŭjudismo. Elvokante valorojn de kampara vivmaniero, ĝi vidas sin kiel proparolanto de regionaj malplimultoj, sed ankaŭ de la “blankaj” ordinaruloj en la antaŭurboj de la urbaj centroj (“petits blancs de banlieue”). La prefero de la blankaj francoj antaŭ migruloj kaj homoj de alia haŭtkoloro same kiel la rifuzo de la emancipiĝo de la virino apartenas al la politikaj nepraĵoj de tiu Bloko. Sed Rediger forlasis tiun identecan movadon por transiri al la islamo. Tiu miriga ŝanĝo estas nur kun supraĵa rigardo ne klarigebla. Male, Houellebecq igas ĝin aperi kiel tute konsekvenca, per tio, aludante la historian filozofion de Arnold Toynbee, igas Rediger-on eldiri la tezon, ke la tradicia eŭropa kulturo ruiniĝis kaj el si mem jam ne havas la historian forton ĝisfunde renoviĝi. La kapablon por tio Rediger vidas jam nur en la vigle supreniranta islamo, kiu krome promesas en la senkondiĉa submetiĝo de la homo sub Dion la atingon de absoluta feliĉostato.

* Kp Vikipedio “Bloc identitaire” en la franca (laŭ la stato de 2015-01-25).

Ankaŭ ĉi tie Houellebecq, memorigante pri la fifama sadisma romano “Historio de O.”*, malklarigas la limojn inter regado super virinoj en la eŭropa kulturo kaj la religia submet-sistemo de la islamo, tia, kia Rediger komprenas ĝin. Ĉar Rediger en sia versio de islamo festas dominadan ideologion, de kiu li esperas mem profiti kiel intelektulo same kiel patriarĥece orientita viro, li transbordigas la balaston de malnov-eŭropa kulturnocio, kiu ŝajnas al li arĥaiĝinta. Inter la antaŭa aparteno de Rediger al la identeca movado kaj lia nuna konvertiĝo al parte moderniĝinta islamo, la aŭtoro enkonstruis la epizodon de islama radikalismo, kiun la romanheroo intertempe forlasis. Tiu epizodo servas al Houellebecq por ilustri la senrespondecan transformiĝ-kapablon de intelektuloj kaj ankaŭ la ne hazardan komplican sintenon de ĵurnalistoj, kiuj prisilentas ekstremismajn aventurojn de eminentaj intelektuloj. Simile kiel ĉe iam ultramaldekstraj intelektuloj — ĉi tie la aŭtoro pensas interalie evidente pri la “novaj filozofoj” (“nouveaux philosophes”)* —, al kiuj la glorado de Stalino, de Mao kaj de Pol Pot tute ne malutilis en ilia posta kariero, pro tio oni ankaŭ Rediger-on en lia impresa supreniro ne stumbligis super liaj antaŭaj perfort-islamismaj kontribuaĵoj.

* La romano “Historio de O.” de Anne Declos aperis en 1954 en Parizo. Feministinoj vidis en la libro la produkton de en la realo vira aŭtoro.
* Pri la evoluo de la “novaj filozofoj” de iam ultramaldekstraj kaj maŭismaj pozicioj al apologiuloj de la hodiaŭ regantaj elitoj en Francujo kp ekz-e miajn kontribuaĵojn “De la “Proletara Maldekstro” ĝis Sarkozy”, en: Z 70 (junio 2007), p. 22-35, kaj “La naskiĝo de la novliberalismo el la spirito de 1968”, en: / 74 (junio 2008), p. 93-94. Pri la paralela fenomeno en Germanujo kp la elstaran studaĵon de Frank Deppe “Ĉu imperia realismo? Germana ekstera politiko: Gvidpotenco en “nova respondeco”. Flugfolio”, Hamburgo, 2014 ĉiuj en la germana. -vl].
Konturoj de estonta hegemonio

Per la kruda kaj eĉ trudiĝema larĝeco prezentata mondrigardo de Rediger, Houellebecq priskribas tipajn pecojn de estonte hegemonia ideologio. La konturoj de “milda ŝario”, de kapitalismo purigita je ĉia ŝtata regulado, lojaleco de la loĝantaro al la nova aŭtoritateca ordo, trudita ja sen malkaŝa perforto, sed pro tio des pli lojala, kaj superformado de ĝia ideologio per biologiismaj, novdarvinismaj kaj niĉeaj pravigoj konsistigas ideologian sistemon de dominado, kiu volas purigi ĉiujn sociajn vivosektorojn je la putrintaj formoj de la nuna liberalismo. La alvenanta mondo de la “submetiĝo” devas fariĝi mondo sen homoj agantaj por superi la kapitalismon kaj la patriarĥismon kaj kontraŭ obeigo de la komunikiloj, maldemokratiigo kaj malsolidariigo. Tio, kion Rediger predikas, povos trudiĝi, ĉar al la figuro reprezenta por la malesperiga stato de la hodiaŭa socio, al Francisko, jam ne alpaŝas kontraŭulo, kiu volas ion esence alian ol la identiĝon kun socia malegaleco, kun malegaleco de la seksoj, rezigno pri raciaj diskutoj de sociaj problemsolvoj, kaj ekskludo de la loĝantaro el demokratiaj decidoj. Tio — kaj ne ofte al li atribuata cinika propagando pro senlima morala defetismo kaj la rifuzo de homeco — estas la esenca mesaĝo de Houellebecq, pri kiu trompiĝas nur tiuj, kiuj konfuzas lian ironian literaturan geston kun rifuzo de principoj de socia justeco, seksa egaleco kaj demokratio. Per tio ĉe la fino la demando estas ree respondita, kiu estis levita en la titolo de tiu ĉi kontribuaĵo.

Lothar PETER.

Elgermanigita en aprilo 2015 el: Lothar Peter: “Unterwerfung” von Michel Houellebecq — ein gesellschaftskritischer Roman?, en: Z. Zeitschrift marxistische Erneuerung, n-ro 101, marto 2015. Tiu ĉi artikolo aperas ekster la respondeco de la pariza redaktejo de “Le Monde diplomatique”. -vl