Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
De la 14-a ĝis la 16-a de marto, kvin junaj senegalanoj de la movado “Y en a marre” (YEAM) (“ni ne povas elteni plu”) estis malliberigitaj en Kinŝaso, kie ili venis por antaŭenigi la demokration. Elpelitaj, ili hejmeniris en Senegalon, de kie YEAM agitas la politikan vivon de 2011 kaj inspiras la najbarajn landojn, de Burkino ĝis Niĝerio.
UNIVERSITATO Cheikh-Anta-Diop de Dakaro, vendredon la 13-an de februaro, 16 -a horo. Ĉiu estas invitata preĝi, kaj poste kanti la nacian himnon de Senegalo. Tio estas la establita ritaro de ĉiu konferenco organizita de la movado Y en a marre (YEAM). Sub blanka tendo, studentoj kaj instruistoj diskutas pri la manifestacioj, kiuj agitas la vastan universitatan areon depost la morto en aŭgusto 2014 de la juna Abdou Bassirou Faye dum tumultetoj kontraŭ la polico. La junuloj postulas la pagon de siaj stipendioj kaj plibonigon de la studkondiĉoj. Kampfajroj, manifestacioj, provokoj, represio... Tro da perfortaĵoj. “Necesas ŝanĝi la agadmetodojn!”, insistas s-ro Babacar Mbaye Diop, profesoro pri filozofio. Tiu tridekjarulo, kiu partoprenis la studentajn movadojn de la 2000-aj jaroj, sidas inter la podiaj debatantoj. Antaŭ ol aŭskulti la demandojn de la multnombra publiko, la kvin repkantistoj de la grupo Hip-hop-Campus 2H ekprenas la mikrofonojn: “Ni parolos pri la situacio, sed niamaniere...” Komprenu: laŭritme de iliaj punchlines*. Iliaj t-ĉemizoj surhavas la simbolon de la movado.
Fundamente neperforta, venanta el la hiphopa mondo, YEAM distingis sin okaze de la prezidant-elekto de 2012, instigante la junularon de la suburboj de la senegala ĉefurbo partopreni la voĉdonadon por “forte influi la baloton”. En sia celdeklaro, YEAM tiam alvokas al naskiĝo de “nova tipo de senegalanoj” bazo de “Respubliko de civitanoj”.
YEAM naskiĝis la morgaŭon de la renverso de la tunizia prezidanto Zine El-Abidine Ben Ali, la 15-an de januaro 2011. “Tio estis signo, ke ĉio eblas”, rakontas s-ro Fadel Barro, 36-jara, unu el la fondintoj. La 23-an de junio 2011, la movado ekricevas, post pluraj tagoj da manifestacioj, la retirado de la projekto de konstitucia revizio proponita de la prezidanto Abdoulaye Wade, konsiderata de la loĝantaro kiel manovro por enpostenigi sian filon Karim. “Tiu agado ne celis la multekoston de la prezoj, sed luktis por libereco. Kiam la mondo sonas kave, necesas ĝin frapi por ĝin resonigi. Jen kion faris YEAM: veki nian penson, akutigi niajn ekkonsciiĝojn”, resumas Soro Diop, ĵurnalisto proksima de la movado, kiu partoprenas tiun konferencon.
S-ro Barro volonte surhavas la saman kapveston kiel Amilcar Cabral, heroo de la sendependeco de la najbara Kaboverdo kaj figuro de tutafrikanismo. Tiu tradicia teksita kapvesto fariĝis la simbolo de la kuraĝo kaj engaĝiĝo de la revoluciulo. “Kiam li sukcesis konkeri etan spacon, Cabral tuj konstruis tie lernejon kaj sanigejon. Por ni, li estas ekzemplo. Sed atentu, ni estas nek marksistoj, nek liberaluloj. Ni serĉas moralajn valorojn, kaj do homojn, kiuj portis tiujn esperojn. Necesas adapti iliajn pensojn al nia realeco. La maldekstro malsukcesis en Afriko, ĉar ĝi estis senliga al la tereno.”
Inter la fondaj principoj de YEAM cetere estas rifuzo de ĉia partopreno en la politika ludo. Al tiuj, kiuj opinias, ke la movado estas tial malmulte komprenebla, s-ro Barro respondas, ke li laboras en profundeco. “Iuj riproĉas al ni, ke ni ne eniris politikon, aliaj opinias, ke nia loko estas eterne surstrata. Persone, mi opinias, ke estas tempo por malkonstrui, kaj tempo por rekonstrui. Ĉe la venontaj elektoj, ni ne eniros unu el la du politikaj blokoj. Ni desegnos nian linion kaj provos integrigi tiujn, kiuj similas al ni. Ni jam teoriigis la tipon de deputito, kiun ni deziras: tiu, kiu ne respondas al la komandoj de sia partio, sed al la postuloj de la popolo. Ni estas nifo (ne identigita fluganta objekto) en la pejzaĝo: oni identigas nin nek al la klasikaj strukturoj de la civila socio, nek al la politikaj partioj.”
En tiu streĉa socia klimato, la proceso pro korupto de s-ro Karim Wade estas sur la ĉefpaĝoj de gazetoj. La filo de la eksprezidanto estas akuzata pri defraŭdo de mono destinita al la pintkunveno de la Organizaĵo de la Islama Konferenco okazinta en 2008 en Dakaro. Tamen, la nova ŝtatestro s-ro Macky Sall, ne vere ŝanĝis la aferojn. Ĉe la sidejo de YEAM — la malnova triĉambra apartamento de s-ro Barro, en la kvartalo les Parcelles-Assainies, malproksime de la urbocentro-, la aktivuloj do restas singardaj. “La movado estas pli kontraŭ la “maljunulo” ol por lia konkuranto. Ni estas gardostarantoj por ĉiuj loĝantoj de la kvartaloj. Nia bazo estas la strato” , resumas Pidi Nef, unu el la repistoj de la grupo Fuk’n’Kuk, kiu partoprenas en la movado. Sur la muroj pendas fotoj de la manifestacioj de 2011, de la interveno okaze de la inundoj kiuj damaĝis la nordajn kvartalojn de la ĉefurbo en 2012, de la renkontiĝo kun s -ro Barack Obama dum lia vizito al Senegalo en 2013.
Malal Almamy Talla, konata sub la kromnomo “malsana frenezulo”, tre rapide aliĝis al la “nobla afero” de YEAM.Li estas ties priarta direktoro. Por tiu repkantisto, kiu konigis sin jam en la 1990-aj jaroj kun la grupo Bat ‘Haillons Blind-D, “Ni ne devas lasi la terenon nur al politikistoj. Ili ne estas la plimulto. Sed ni, ni devas atingi la “kritan mason”, tiel ke ni povu preme influi”. Ni volas interesigi la loĝantarojn al la mekanismoj de decido, sed ankaŭ ŝanĝi la ĉiutagan vivon, aparte en la “forgesitaj kvartaloj”. Oni taksas ke estas proksimume kvar cent lokaj ĉeloj, nomataj “spiritoj”, de YEAM en la tuta Senegalo. “Trovi alternativajn respondojn”, “partoprenigi la homojn en la serĉado de la komuna bonaĵo”, estas inter la labor-aksoj de la G Hip-hop, kultura centro establita en Guédiawaye, suburbo de la ĉefurbo, multloĝata kaj malbon-fama, kie la aktivuloj kunvenas. La junularo inventis sian frapfrazon: “Ni rifuzas esti pasiva pezaĵo, ni estas rimedo.” Tio havas sencon: 60% de la senlaboruloj havas inter 15 kaj 34 jarojn*.
Fronte al la urba stadiono, la aktivuloj purigis “sen helpo de iu ajn” malnovan rubejon. Poste ili serĉis subtenojn, kaj unue tiun de la societo Eiffage, kiu financis per pli ol 30 milionoj da afrikaj frankoj (45.000 eŭroj) la konstruon de subĉiela scenejo, etan registro-studion, kafejon kie YEAM deziras gvidi kuir-metiejojn... Ili ankaŭ komencis instali rubujojn (tro maloftajn en Senegalo), reuzante por tio malnovajn pneŭojn, en la najbaraj stratoj. “Ni starigis observejojn de la “bona mastrumado” en la dekkvar regionoj de la lando, por krei kontrol-mekanismojn. Temas pri religi la civitanojn kun la politika afero.” Malsana frenezulo ankaŭ laboras pri reensociigo de junaj eksmalliberuloj.
De pli ol dudek jaroj, la senegala hiphopo parolas por la ekskluditoj de la klana sistemo, kiu dominas la landon, de la albumo Prezidantoj de Afriko, de la kantisto Didier Awadi, ĝis La publika opinio, de la grupo Keur Gui, kies gvidanto Thiat estas unu el la fondintoj de YEAM.“Hodiaŭ, Macky Sall pli timas la hiphop-movadon ol la aliajn politikajn partiojn. La ŝanĝo devas veni demalsupre”, asertas la repisto Matador. Kvankam ne aliĝanta al ĝi, li subtenas YEAM, kies pragmatan logikon li kundividas: jam en 2006 li kreis Africullturban, ejon dediĉitan al la hiphop-kulturo, kiu proponas informojn kaj metilernadon al la junularo de Pikine.
Pli ol tri mil rep-grupoj laŭdire aktivas en la lando, inspirante alvokiĝojn fariĝi mem aktivisto”, laŭ la esprimo de Hamadou Fall Ba. Asociita al Matador, tiu ĉi okupiĝas pri la Festivalo Festa2H, kiu relajsas tiun muzikan tendencon, kies historia epicentro estas Dakaro. “Ni formis niajn proprajn laborantojn: la junulojn de la kvartalo. Ĉio estas konstruota: ne estas universitato, kvankam pli ol du milionoj da homoj vivas inter Pikine kaj Guédiawaye! Ĉiutagaĵo estas: amas-senlaboreco kaj malsekureco.” Malgraŭ la neplenumitaj deziroj, malgraŭ la limoj, ĉiuj sentas sin “YEAM-istoj” . “Simple, la revolucio estas luksa objekto, opinias Fall Ba, kaj mi ne certas ĉu ni estas sufiĉe riĉaj. Tio postulas strebon al informiĝo, certan eduknivelon. Kaj ne estas nia laboro gvidi la landon. Ni, nia tasko estas memorigi ĉiujn, kiam la politikistoj forgesas. Sed ni ne mensogu al ni mem: la plejmulto de la repistoj neniam legis libron de Frantz Fanon aŭ de Makiavelo. Ekzistas homoj pli bone ekipitaj ol ni por alfronti tiajn demandojn.”
Jes ja, sed YEAM influas la senegalan politikan vivon kaj inspiris naskon de similaj grupoj en la subregiono, kun junuloj de Ebura Bordo, Togo — kie la movado “Etiamé” (“Yen a marre” en fon* radikiĝas-, “la Sofa* de la Respubliko” en Malio, “Y en a marre comme ça” en Gabono, “Ne tuŝu mian naciecon” en Maŭritanio. Sen forgesi “Le balai citoyen” (la civitana balailo), kiu forpelis el la regposteno la prezidanton de Burkino Blaise Compaoré en oktobro 2014.
Jacques DENIS