Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En lando kiu, kiel Niĝerio, enhavas sesdek kvin milionojn da retanoj, ne maloftas agitado en la sociaj retoj. Kiel en tiu sabato 7-a de februaro, ĉirkaŭ tagmezo, kiam la Interreto relajsis novaĵon transdonitan de la Reuters-agentejo el Dakaro (Senegalo): planitaj por okazi la 22-an de februaro, la prezidantaj kaj parlamentaj elektoj, kiuj resumiĝas je duelo inter la eliranta prezidanto, s-ro Goodluck Jonathan, kaj la emerita generalo kaj eksa diktatoro Muhammadu Buhari, estas prokrastataj ĝis la 28-a de marto. La sendependa nacia balot-komisiono taksas, ke la armeo, okupita de sia lukto kontraŭ Boko Haram en la nordo de la lando*, ne kapablas certigi la sekurecon de la baloto. “De tiu prokrasto, konfidas la kantistino kaj aktivulino Aduke Ayobamideke Aladekomo, mi komencas timi. Pli kaj pli perfortemaj mesaĝoj invadas la sociajn retojn.”
Sed la jaro 2012 estas ŝanĝopunkto. Niĝerion trairis la plej granda ondo de kontestado depost ĝia sendependiĝo, en 1960. Ĝin ekigis la subita duobliĝo de la benzin-prezo ĉe la pumpiloj, post la registara decido forigi la subvenciojn al brulaĵoj. Komence de januaro 2012, Aduke registras Hear the Voice*, kanzonon dediĉitan al “tiuj, kiuj ne povas esprimiĝi, al la nevidebluloj, tiuj kiuj travivas egan malriĉecon”. Tiu kanzono, kies filmeto estas filmita dum la manifestacioj, fariĝas la himno de la junaj manifestaciantoj. Dum semajno, ilian koleron akompanas centmiloj da homoj, ŝtatfunkciuloj kaj laboristoj miksitaj, senlaboruloj kaj dungitoj el la privata sektoro, religiaj organizaĵoj pentekostismaj kaj islamaj, aktoroj el Nollywood* kaj “laŭt-paroliloj” de la urbaj muzikoj. En 2014 la forta devaluto de la naira kontribuas ankoraŭ pli multkostigi la importatajn ĉiutage necesajn produktojn. El loĝantaro de cent sesdek milionoj da niĝerianoj, sesdek kvar milionoj havas inter dek kvin kaj tridek kvar jarojn kaj du trionoj el ili estas senlaboruloj*.
Aduke dividas sian tempon inter sia eta entrepreno, kie ŝi fabrikas T-ĉemizojn, kaj la komponado de sia muziko. Ŝia lasta koncerto, la 25-an de februaro, estis organizita ĉe Freedom Park en Lagoso profite al Enough is Enough (“Sufiĉas!” en la angla). Tiu organizo estas gvidata de s-ro Yemi Adamolekun. Kreita en 2010, ĝi kunigas la junulajn movadojn, kiuj luktas por plibonigo de la vivkondiĉojn kaj kontraŭ korupto. La koalicio alvokas ilin iri voĉdoni kaj kalkulas pri la sociaj retoj, kiel proklamas ĝia retejo (http://eie.ng), por trafi la maksimumon el ili. En 2014, dek unu milionoj da niĝerianoj estis enskribitaj ĉe Vizaĝlibro (Facebook) kaj preskaŭ ses milionoj aktivis ĉe Tvitero (Twitter)*. Enough is Enough ricevas multajn eksterajn subtenojn, notinde tiun de la reto Open Society Foundations, de la usona miliardulo George Soros.
En 2012, post kiam la prezidanto Jonathan fine konsentis malaltigi la prezon de benzino, la du ĉefaj sindikataj centraloj, la Nigeria Labour Congress kaj la Trades Union Congress, anoncis suspendon de la manifestacioj. Liceanoj kaj studentoj unue prikonsideris daŭrigi la movadon, antaŭ ol rezigni. La polica represio kaŭzis morton de dek kvin homoj, inter kiuj Mustafa Muydeen, 23-jarulo, fariĝinta la simbolo de mistraktita junularo. Kio ajn okazos estonte, ŝajnas, ke la “silenta generacio” ne plu silentos.
Alain VICKY