Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La ĝenerala voĉdonado, konkero daŭre ne finita

Pereemaj demokratioj

Laŭ larĝe disvastiĝinta koncepto, la starigo de la principo de universala voĉdonado estas la kompletiĝo de la demokratia procezo: ĉia reiro malantaŭen estas, laŭ tio, malebla. Tamen, sur tutmonda nivelo, la konkero de la voĉdonrajto progresas tute ne liniece. Pro diversaj malprogresoj ĝi bezonis mobiliziĝon de la popolo des pli viglan, ĉar ĝi povas ŝanĝi la kolektivan sorton.

LA DEMOKRATIO troviĝas en krizo. La distanco, kiu disigas la programon de Saloniko, sur kies bazo la greka maldekstra koalicia partio Sirizo gajnis la grekajn parlament-elektojn lastan januaron, ĝis la serio da koncedoj, kiun la Eŭropa Unio ekde tiam trudis al la registaro devena de tiuj elektoj, estas lastatempa ilustraĵo de tio. “Estas la logiko de la 70 – 30, klere klarigis la eŭropa komisaro pri ekonomiaj aferoj, s-ro Pierre Moscovici. 70 elcentoj de la disponoj [volataj de Bruselo] kiuj ne estas intertrakteblaj, 30 elcentoj ŝanĝeblaj.” En la hierarĥio de la politikaj valoroj de nia epoko, la popola suvereneco havas sufiĉe palan vizaĝon.

Kiel ĉiuj politikaj reĝimoj, la demokratioj estas “mortemaj”. Ili povas malaperi, kaj por kompreni tion, necesas sin demandi, kiel ili naskiĝis. La reprezentaj demokratioj konsistas el tutaĵo de politikaj, juraj, ekonomiaj kaj kulturaj institucioj. La starigo de la socia sekureco en Francujo estas ne nur socia atingo, sed ankaŭ atingo demokratia, kiu ebligas al ĉiu praktiki sian civitanecon ŝirmate kontraŭ la sortoŝanĝo de la ekzistado. Unu principo ŝajnas tamen esti karakteriza por la nuntempaj reprezentaj demokratioj: la universala voĉdonrajto, do la rajto de ĉiu plenkreskulo elekti siajn reprezentantojn aŭ kundecidi dum referendumo. Tiu rajto estas akompanata de serio da fundamentaj liberecoj: de kredo, de esprimiĝo, de kuniĝo, de organiziĝo ...

La universala voĉdono ne aperis de unu tago al alia. Fakte neniam la revolucioj nomataj “burĝaj” donis tuj la voĉdonrajton al ĉiuj civitanoj. Dum la Franca Revolucio ekzemple la leĝdona asembleo estis elektita en la jaro 1791 per dugrada censa voĉdonado. Dum la starigo de la 1-a franca respubliko, frukto de la popola ribelo de la 10-a de aŭgusto 1792, la voĉdono estis etendita por la elektoj al la Konvencio. Sed la virinoj kaj la senhavuloj estis ekskluditaj. Poste, la konstitucio de la jaro I (1793) planis viran universalan voĉdonrajton, sed tiu estis neniam aplikita kaj oni revenis en la jaro 1795 al la censa voĉdonrajto. La apero de la plene reprezentaj demokratioj bezonis sufiĉe da tempo. Ĝi bezonis la intervenon de kromaj faktoroj, precipe tiun de la popolaj bataloj, “de malsupre”, favore al plilarĝigo de la demokratiaj rajtoj. Kiel diras la politiksciencisto Adam Przeworski, “la politikaj rajtoj estis konkeritaj de la popolaj klasoj”.* Ili estis donitaj de la elitoj nur kiam ili estis devigitaj fari tion. La elĉerpiĝo de tiuj bataloj, la malfacilo de la sociaj movadoj postuli novajn rajtojn klarigas, male, la aktualan malvigliĝon de la demokratio.

* Adam Przeworski, “Conquered or granted? A history of suffrage extensions”, British Journal of Political Science, vol. 39, n-ro 2, Kambriĝo, aprilo 2009.

La tutmonda historio de la universala voĉdonrajto ebligas montri la faktorojn de la demokratiigo. Liberio (1839) kaj Grekujo (1844) estis la unuaj landoj, kiuj starigis viran universalan voĉdonrajton*, dum Nov-Zelando (1893), Aŭstralio (1901) Finnlando (1907) kaj Norvegujo (1913) estis la pioniroj de la integra universala voĉdonrajto. Ili estis landoj relative “periferiaj” laŭ la geopolitika kaj ekonomia nivelo. En la jaro 1900, dek sep ŝtatoj havis viran universalan voĉdonrajton; nur unu havis la integran universalan voĉdonranton.

* Liberio, fondita de usona koloniiga entrepreno por la liberigitaj sklavoj, ĝuis je konstitucio, kiu ekde 1839 garantiis la rajton de ĉiuj viroj elekti la lieŭtenanton guberniestro. La lando sendependiĝis en 1847 kaj tiam adoptis la censan voĉdonrajton.
Voĉdonrajto adaptita al la okazoj

POST LA unua mondmilito okazis grandaj paŝoj antaŭen. En malpli ol dek kvin jaroj la nombro da integraj universalaj voĉdonrajtaj demokratioj pasis de kvar al dek. Poste tiu nombro malkreskis dum la 1930-aj jaroj kun la kresko de la faŝismoj. Ekzemple en Germanujo, la Vajmara Respubliko havis la universalan voĉdonrajton por la du seksoj ekde la jaro 1919; ĝi estis fakte nuligita de Adolfo Hitlero ekde 1933. Pro tio la vera revolucio de la universala voĉdonrajto okazis nur post la dua mondmilito. Por citi nur kelkajn ekzemplojn, Francujo starigis ĝin en la jaro 1944, Japanujo en 1945, Italujo en 1946, Belgujo en 1948, Usono en 1965 (kun la Voting Rights Act, kiu permesis al la nigruloj en la sudaj subŝtatoj voĉdoni), ktp. Proklamitaj fine de la 18-a jarcento, la principoj de la moderna demokratio bezonis pli ol cent kvindek jaroj por plene realiĝi. Ĉar, en la spirito de multaj ĝiaj “fondopatroj”, realaj aŭ supozataj, la voĉdonrajto estis rezervita al blankaj kaj riĉaj viroj.

La etendo de tiu rajto sekvas tre malofte linian procezon. Post la Revolucio, kiu spertis kvar specojn de voĉdono, Francujo pasis ankoraŭ de la censa voĉdonrajto (restarigita en 1815) al la vira universala voĉdonrajto (adoptita la 5-an de marto 1848), antaŭ ol reveni por mallonga tempo al la censa voĉdonrajto (per leĝo de la 3-a de marto 1850), kiu nuligis la voĉdonrajton de du milionoj kaj duono da viraj elektantoj), poste ree al la vira universala voĉdonrajto (sub la Dua Imperio kaj la 3-a Respubliko). La integra universala voĉdonrajto estis fine starigita nur en 1944.* Tiaj ŝanĝoj oftas en la historio, kaj ne estas kialo por pensi, ke ili estas malantaŭ ni.

* Vd Alain Garrigou, “Le suffrage universel, “invention” française”, Le Monde diplomatique, aprilo 1998.

Tri precipaj kriterioj por ekskludi el la voĉdonado estis uzataj en la nuntempa historio: la klaso, la sekso kaj la “raso”. La socia kriterio estas la plej ofta. Ĝi inkludas, kaj ofte kombinas, kondiĉojn de privata proprieto, de enspezo, de imposto aŭ de la kapablo legi kaj skribi. Kvankam malpli emaj reveni, la seksa kaj rasa kriterioj montriĝis pli persistaj. Usono, kiu nuligis siajn rasismajn voĉdon-leĝojn nur en 1965, kaj Svislando, kiu ĉesigis sian seksisman voĉdonrajton je federacia nivelo en la jaro 1971 (kelkaj kantonoj faris tion jam en la 1950-aj jaroj), estis dum longa tempo demokratioj nefinitaj. Cetere la usona voĉdonleĝo spertas lastatempajn malprogresojn, kun la reveno de ekskludaj kriterioj: dum la mezmandataj elektoj de novembro 2014 pluraj respublikanaj guberniestroj provis forteni de la urnoj la “malbonajn elektantojn” el la popolaj distriktoj kun nigrula aŭ hispanlingva plimulto, kiuj ofte emas voĉdoni por la demokrata partio.*

* Vd Brentin Mock, “Retour feutré de la discrimination électorale”, Le Monde diplomatique, oktobro 2014.

Ĉu troviĝas logiko malantaŭ la etendoj de la voĉdonrajto? Kvankam la demokratiigo ne redukteblas al unu sola kaŭzo, ja ekzistas “efektoj de timigo”: ju pli la nombro da demokratioj en la mondo grandas, des pli altiĝas la premo al la nedemokratiaj ŝtatoj montri eĉ se nur ŝajnan funkciadon de demokratio. En la 20-a jarcento, la plej fiaj diktatoroj nomis sian regadon demokratio kaj organizis fasadajn elektojn.

Tamen, unu faktoro nepras por etendi la voĉdonrajton: la ekzisto de popolaj bataloj favore al ĝi. Statistike oni konstatas, ke la tutaĵo de strikoj, manifestacioj, ribeloj kaj aliaj formoj de mobiliziĝo (pli aŭ malpli perfortaj) sisteme altiĝas en la jaroj antaŭ la etendo de la voĉdonrajto.* La statistika interrilato inter etendoj de demokratiaj rajtoj kaj aliaj variabloj — ekonomia kresko, malanalfabetigo, urbigo ... — estas klare pli malfortaj.

* Adam Przteworski, “Conquered or granted? A history ...”, verko cit.

La klarigo facilas. Pro politikaj aŭ ekonomiaj kialoj, la dominataj grupoj — laborista movado, feministoj, malplimultoj ... — postulas rajtegalecon, kaj speciale la voĉdonrajton. La elitoj rezistas kiom eble plej. La ideo, ke entendi la voĉdonrajton estas minaco por la privata proprieto, estas ĝenerala en la politika pensado (ne nur konservativa) de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, same kiel la argumento, laŭ kiu nur la posedantoj kapablas regi en la ĝenerala intereso.* Cetere, tiaj argumentoj regule reaperas en la historio de la demokratioj, kiel en 1975, kiam la Triopa Komisiono gvidata de Michel Crozier, Samuel Huntington kaj Joji Watanuki publikigis raporton pri la supozata “krizo de regeblo” de la modernaj socioj.* Sed, kiam la popola premo fariĝas tro forta, la elitoj estas devigataj cedi.

* Kp Bernard Manin, Principes du gouvernement représentatif, Flammarion, Parizo, 2012 (1-a eld.: 1995).
* Vd Olivier Boiral, “Pouvoirs opaques de la Trilatérale”, Le Monde diplomatique, novembro 2003.

Tio tamen ne signifas, ke la popolaj klasoj konkeris tiujn demokratiajn rajtojn solaj. Du kromaj faktoroj ludis decidan rolon en la procezo de demokratiigo: la militoj kaj la dividoj ene de la elitoj.

Laŭ esprimo de la sociologo Göran Therborn, iuj demokratioj estas “demokratioj de malvenko”, t.e. ili alvenis dum aŭ post milito.* En Aŭstrujo, en Germanujo, en Italujo aŭ en Japanujo, ekzemple, la etendoj de la voĉdonrajto estis pli aŭ malpli rektaj sekvoj de militaj malvenkoj. Same pri la Francujo fine de la 19-a jarcento, kie la voĉdonrajto (re)fariĝis vire universala post la falo de Napoleono la 3-a sekve al ties malvenko en la franca-prusa milito de 1870. Ne estas hazardo, ke la revolucio de la universala voĉdonrajto okazis post la dua mondmilito.

* Göran Therborn, “The rule of capital and the rise of democracy”, New Left Review, n-ro I/103, Londono, majo-junio 1977.

Militaj malvenkoj malfondas ekzistantajn politikajn koaliciojn. Ili malfortigas la hegemonion de la reganta bloko kaj ebligas al aliaj fortoj aŭdigi siajn postulojn. Etendoj de voĉdonrajtoj okazas ankaŭ kelkfoje en la kadro de milit-preparo. Ili servas tiam por kunfandi la loĝantaron. En siaj Memoraĵoj, Bismarko skribas ekzemple, ke “la adopto de la universala voĉdonrajto [en 1866] estis armilo en la milito kontraŭ Aŭstrujo kaj la ceteraj eksterlandaj potenclandoj, armilo por la nacia unuiĝo”.*

* Saml.

Ankaŭ la disopinioj ene de la dominantaj klasoj kontribuis al etendo de la voĉdonrajto. Por certigi sian dominadon, la aristokratoj de la Malnova Reĝimo apogis sin sur statutaj hierarĥioj, kiuj servis al ili ankaŭ kiel meĥanismo por solvi konfliktojn. La burĝaro, dominanta klaso de nova tipo, malfondas — almenaŭ parte — tiujn hierarĥiojn. Pro la socia kaj spaca labordivido formiĝas ene de ĝi “frakcioj” (industriaj, kampkulturaj, komercaj, financaj ktp), kies interesoj ne nepre samas. Tiuj frakcioj konkurencas inter si por alproprigi la potencon kaj la profiton, plej ofte pace, kelkfoje milite. La pligraviĝo de la malkonsentoj ene de la dominantaj klasoj en Usono ekzemple estis unu el la kaŭzoj de la Secesia Milito (1861-1865).

Dinamiko de aliancoj kaj de konfliktoj

POR ORGANIZI sian dominadon kaj fari tiel ke la interfrakcia konkurenco ne ekscesu, la burĝaro uzas novan reguligan meĥanismon: la parlamentismon. Tiel aperas “protodemokratiaj” reĝimoj ĉe la sojlo de la moderna epoko, ekzemple la islanda parlamento ekde la jaro 930, la italaj, germanaj aŭ svisaj urboŝtatoj, poste, meze de la 18-a jarcento, la brita parlamenta monarĥio, la plej malnova kun tiu de Svedujo. La radikoj de la parlamentismo troviĝas en la antikveco. Sed ĝia kombino kun la kapitalismo donas al ĝi novajn historiajn funkciojn.

Tiel, la ekzisto de frakcioj ene de la ekonomiaj elitoj okazigas dinamikojn de aliancoj kaj de konfliktoj. Tiam malfermiĝas politika spaco, en kies kadro la dominataj grupoj valorigas siajn postulojn, interalie tiun je voĉdonrajto. La sukceso akirita en tio ŝuldiĝas kelkfoje al la aliancoj, kiujn ili povis starigi kun sektoroj de la elitoj. Krom al la premo de la feminismaj movadoj, la etendo de la voĉdonrajto al la virinoj ŝuldiĝas en kelkaj kazoj ankaŭ al la konvinko de iu aŭ alia frakcio de la gvidantaj klasoj, ke ilia voĉo favorus ilin — en la katolikaj landoj oni ekzemple pensis, ke la virinoj sekvus la indikojn de la klerikoj. La premo “de malsupre” tiam kombiniĝas kun la disopinioj ekzistantaj “supre”.

Kiujn instruojn oni povas tiri el la tumulta tutmonda historio de la universala voĉdonrajto por la nuntempo? Se la demokratio ŝajnas hodiaŭ en danĝero, tio okazas ĉar la precipa kialo de ĝia apero, la premado fare de la popolo dum jarcento kaj duono signife malfortiĝis en la lasta kvarono de la 20-a jarcento, ĉiukaze en la landoj jam delonge evoluintaj (en la “sojlolandoj” la historio estas malsama). La foresto de malsamaj pozicioj ene de la dominantaj klasoj ŝajnas esti kroma fermento por la cedemo de la demokratio. Dum la lastaj jardekoj la novliberalismo estis tiom hegemonia, ke ĝi toleris nenian alternativan politikan projekton eĉ devenan el la interno de la elitoj.* La solideco de la reganta bloko lasis pro tio nenian eblecon por la popolaj movadoj. Konsternas konstati tiurilate, ke la ekonomia krizo, kiu eksplodis en 2008, ne ŝancelis la unuecon de la dominantaj klasoj, kion atestas la soleco de la greka registaro fronte al la eŭropa rigoro. La venko de Sirizo tamen servis por montri, ke breĉoj ja ekzistas. Ke pluraj el ili en la venontaj jaroj malfermiĝos samtempe kaj ke la demokratiigo povos rekomenci sian marŝon antaŭen.

* Vd Gérard Duménil kaj Dominique Lévy, “Alliance au sommet de l’échelle sociale”, Le Monde diplomatique, julio 2010.

Razmig KEUCHEYAN.