Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
“Francujo ĝojus se iu devigus la Parlamenton [adopti reformojn], sed tio malfacilas, estas demokratio”. Eldiritaj la 16-an de aprilo 2015 de la germana ministro pri financoj, s-ro Wolfgang Schäuble, tiuj vortoj ne nur ilustras la malestimon de la eŭropaj gvidantoj por la popola suvereneco. Ili precipe substrekas la novan forto-pozicion akiritan en Eŭropo de Germanujo, kiu trudas al siaj najbaroj ekonomian kulturon fokusitan al la buĝet- ekvilibro. Sed tiu konservativa kulto dediĉita al la nulo — nul deficito, nul ŝuldo, nul toleremo rilate al Ateno — kaŝas profundajn fendojn interne de la lando: pri la unusola valuto kaj enmigrado (vd. Artikolon...), pri milita industrio (vd...) kaj pri la rilato de la virinoj al laboro (vd ...). Ankaŭ aliaj diferencoj disdividas la eŭrozonon. Por kiom da tempo?
POST LA MILITO, la Federacia Respubliko Germanujo neniam disvolvis projekton regi Eŭropon. Ĉiuj ĝiaj politikaj gvidantoj, el ĉiuj politikaj tendencoj, opiniis, ke ilia lando havas bazan problemon rilate siajn najbarojn: ĝi estas tro vasta por inspiri amon kaj tro malvasta por inspiri timon. Ĝi do devas kunfandiĝi en pli vasta eŭropa ento, kiun ĝi kunregu kun aliaj landoj kiel Francujo, Dum kiam Germanujo disponis pri certa aliro al la eksterlandaj merkatoj, kiam ĝi povis provizi sin pri krudmaterialoj kaj eksporti siajn produktojn, ĝi ne zorgis akiri lokon sur la internacia scenejo. La integreco de la eŭropa “kokono” estis tiom grava por la kanceliero Helmut Kohl (1982-1998), ke li tuj, kiam okazis malakordo inter partneroj, zorgis provizi la materiajn rimedojn (tio estas: pagi la fakturon) por savi la eŭropan unuecon, aŭ almenaŭ ties ŝajnon.
La registaro de s-ino Angela Merkel alfrontas hodiaŭ tute alian situacion. Sep jarojn post la komenco de financa krizo, kies fino esta ankoraŭ nevidebla, ĉiuj landoj de Eŭropo kaj eĉ ekster Eŭropo turniĝas al Germanujo por peti ĝin trovi solvon kaj, ofte, solvon laŭ la maniero de Kohl. Sed la nunaj problemoj estas multe tro gravaj por esti solvataj per donacoj de Germanujo. La diferenco inter s-ino Merkel kaj ŝia antaŭulo ne kuŝas en tio, ke la unua aspiras fariĝi la Führerin (imperiestro) de Eŭropo, sed en tio, ke la periodo devigas ŝin, vole nevole, eliri el la kulisoj por veni sur la eŭropan scenejon.
La malfacilaĵoj estas multegaj. Sur la eŭropa fronto, integrado turnis al politika kaj ekonomia katastrofo. Kaj Germanujo, fariĝinte sufiĉe grava aganto por esti akuzata pro ĉiuj malbonaĵoj, restas tamen tro malgranda por doni solvojn.
En Eŭropo, la jaroj, kiuj sekvis la monkrizon, detruis la simpation, kiun la postmilitaj germanaj registaroj estis pli malpli facile akirintaj de siaj najbaroj. En la mediteraneaj landoj kaj, je malpli alta grado, en Francujo, Germanujo estas pli malamata ol iam ajn depost 1945. Abundas karikaturoj montrantaj ties gvidantojn vestitajn per Wehrmacht-uniformoj kaj hokokrucoj. Por dekstraj same kiel maldekstraj kandidatoj, plej certa maniero gajni elekton estas kampanji kontraŭ Germanujo kaj ties kancelierino.
En suda Eŭropo, la adopto de la “kvanta fleksebligo” (angle: quantitative easing)* fare de la Eŭropa Centra Banko estis laŭdata kvazaŭ venko kontraŭ Berlino. En Italujo, s-ro Mario Draghi, kvankam eksa kadrulo de la banko Goldman Sachs kaj fervora defendanto de novliberalismo, estas laŭdata kiel nacia heroo ĉar li laŭdire plurfoje ruze kaj malice trompis “la germanojn”. Naciismo reaperas en la tuta Eŭropo, inkluzive en Germanujo, antaŭe la malplej naciisma lando el ĉiuj. La eksterlanda politiko de la sud-eŭropaj landoj resumiĝas nun je provo elŝiri cedaĵojn el Germanujo, je la nomo de la nacia intereso, de la “eŭropa solidareco”, eble eĉ de la tuta homaro. Neniu scias kiom da tempo necesos por fermi la vundojn kaŭzitajn de la Eŭrop-Unio en la rilatoj inter Germanujo kaj landoj kiel Italujo aŭ Greklando.
Jen ironio de la Historio, kiun la kancelierino ne povas ignori: la Ekonomia kaj Mona Unio, kiu devis definitive firmigi la eŭropan unuecon, nun riskas ĝin detrui. La germanaj politikaj respondeculoj komencas kompreni, ke la konflikto baze ne estas la “savado” de la greka ŝtato aŭ la francaj (aŭ germanaj) bankoj, kaj ke lerta kirurgia operacio, en formo de nova “helpoplano”, ne rekreos unuecon. Male: la konflikto kuŝas en la strukturo mem de la eŭrozono, kiu kunigas malsamajn sociojn, kun altgrade malsimilaj institucioj, praktikoj kaj kulturoj, spegulataj de la diversaj sociaj kontraktoj, kiuj reguligas la rilatojn inter la moderna kapitalismo kaj la socio. Al tiuj diverĝaj politikaj ekonomioj respondas apartaj monaj reĝimoj*.
Por simple klarigi, la landoj de Mediteraneo disvolvis modelon de kapitalismo en kiu la ekonomia kresko baziĝas ĉefe sur la interna postulo. Kaze de neceso, oni ĝin stimulas danke al inflacio nutrata de la publikaj deficitoj kaj kuraĝigita de potencaj sindikatoj, garantiantoj de la dungo-stabileco, precipe en la publika sektoro. Inflacio ebligas al la ŝtatoj deprunti pli facile, samtempe malvalorigante ilian ŝuldon. Tiuj landoj krome posedas publikan aŭ duonpublikan forte reguligitan banko-sistemon. Ĉiuj tiuj elementoj kombinitaj teorie certigas relativan harmonion inter la interesoj de la laboristoj kaj tiuj de la dungistoj, aparte en la etaj entreprenoj, kiuj vendas siajn produktojn sur la interna merkato. Sed la socia paco havas kiel kompenson deficiton de konkurenckapablo sur la internacia kampo, kaj tiun deficiton oni devas de tempo al tempo kompensi per devaluto de la nacia valuto, malavantaĝe al la eksterlandaj eksportantoj. Kompreneble, tiun politikon kondiĉas mona suvereneco.
LA EKONOMIOJ de norda Eŭropo, kaj unuarange tiu de Germanujo, funkcias alie. Ĉar ili ŝuldas sian kreskon al la eksterlandaj merkatoj, ili malŝatas inflacion. Tiel estas ankaŭ ĉe la laboristoj kaj la sindikatoj, precipe nun, kiam ĉiu kostoaltiĝo riskas konduki al delokadoj. Tia ekonomio ne zorgas pri la ebleco devaluti. Dum la mediteraneaj landoj — inkluzive, je malplialta grado, Francujon — profitis pasintece el sia valuta fleksebleco, landoj kiel Germanujo bonfartis kun sia rigora mona politiko. Tial ili montriĝas ankaŭ malamikoj de ŝuldo, malgraŭ ke, danke al sia malmulta enŝuldiĝo, ili ĝenerale ĝuas malaltajn interezkvotojn. Kaj, ĉar ili ne bezonas valutan flekseblecon, ili evitas la riskon de veziko-eksplodo sur la akciomerkatoj. Fine, tia politiko favoras la ŝparantojn, kiuj estas multnombraj tie. La sentenco “Erst sparen, dann kaufen” — “Unue ŝpari, (aĉeti poste”) — bone resumas la sintenon, kiun la politiko-ekonomiaj institucioj tradicie kuraĝigas en Germanujo.
Unuigita mon-reĝimo ne povas favori samtempe ekonomiojn bazitajn sur ŝparado kaj investado, kiel en norda Eŭropo, kaj ekonomiojn bazitajn sur deprunto kaj publika elspezo, kiel en suda Eŭropo. Unu el ambaŭ modeloj do estos devigita, por proksimiĝi al la alia, reformi sian produkto-sistemon kaj, sekve, la socian kontrakton sur kiu ĝi estas bazita. Nuntempe ja la traktatoj devigas la mediteraneajn landojn fariĝi “konkurenckapablaj”, sub la aŭtoritato de Germanujo, garantianto de la valuta rigoro. Sed tion iliaj registaroj ne deziras, nek povas fari — almenaŭ en mallonga tempo. Konsekvence, du tendencoj alfrontiĝas sine de la eŭrozono, en batalo des pli brutala, ke ĝi koncernas ne nur la vivrimedojn, sed ankaŭ la vivmanieron de la popoloj. Atestas pri tio la stereotipoj, kiuj kontraŭmetas la “mallaboremajn grekojn” al la “rigoraj germanoj”, kiuj “vivas por labori anstataŭ labori por vivi”, kaj aperas kiel neflekseblaj krudaj gardistoj, ĉar ili defendas samtempe la traktatojn kaj sian propran kapitalisman kadron. La streboj de la sudaj eŭropanoj por regajni flekseblecon de eŭro, kiu ebligus al ili rehavi la inflacio-kvotojn, la publikajn deficitojn kaj la devalutojn sur kiuj estis bazita ilia ekonomio kolizias kontraŭ la kontraŭstaro de la ŝtatoj kaj civitanoj de la nordo, kiuj rifuzas fariĝi alpruntantoj de lasta instanco (angle: Lender of last resort) de siaj sudaj najbaroj.
TAMEN, KVANKAM la landoj de la eŭrozono ne povas konverĝi, ili ankaŭ ne deziras disiĝi, almenaŭ nun; la eksportantaj landoj de norda Eŭropo respektegas la fiksajn devizoprezojn, dum la sudaj landoj deziras kiel eble plej malaltajn interez-kvotojn, kontraŭ kiuj ili konsentos limigon de siaj deficitoj, esperante ke iliaj partneroj estos pli indulgemaj ol la financaj merkatoj. Nuntempe, estas la vico de Germanujo kaj ĝiaj aliancanoj iniciati. En pli longa tempo, neniu povas permesi al si perdi la batalon: la perdanto estus devigata rekonstrui sian politikan ekonomion kaj trairi longan transiro-periodon, necertan kaj tumultan. Tiel, la sudaj landaj estus kondamnitaj starigi la saman labormerkaton ol en norda Eŭropo, kaj la germanoj estus kondamnitaj definitive forlasi sian ŝparo-manion, kiun iliaj partneroj opinias detrua kaj egoisma.
Pro tiu motivo, oni povas konsideri, ke la programo “kvanta fleksebligo” adoptita de la ECB, kiu oficiale celas realtigi la inflacio-kvoton ĝis 2%, enkadriĝas en avantaĝa strategio por la mediteraneaj landoj. Ĝi cetere tuj kaŭzis prez-malaltiĝon de la unusola valuto. Ni memoru, ke s-ro Enrico Letta, dum la mallonga periodo de sia prezidanteco de la itala konsilio (aprilo 2013-februaro 2014), grumblegis kontraŭ la nivelo de tiu “aĉa eŭro”, kiu malhelpis la ekonomian kreskon en lia lando. Problemo: tia malaltiĝo favoras precipe la eksportantajn landojn, kiel Germanujo, kaj neniel plibonigas la situacion de la plej malfortaj ekonomioj. En pli longa tempo, tio eĉ povus estigi tutmondan konkuradon pri devaluto. Kaj se, en Germanujo, la eksportantaj industrioj ne plendus pri kroma plibonigo de sia konkurenckapablo, la ŝparantoj, siaflanke, longe suferus pro negativaj interezkvotoj.
LA DEBATOJ pri la estonto de la eŭropa mon-reĝimo estas tiom moralaj kiom teknikaj; kaj, sur tiu tereno, necesas substreki, ke neniu el tiuj formoj de kapitalismo estas supera al la aliaj. La starigo de kapitalismo en socio, afero pri improvizado kaj kompromiso, neniam plene kontentigas, el kiu ajn vidpunkto oni ĝin rigardas. Tio ja ne malhelpos la defendantojn de ĉiu nacia modelo taksi la aliajn modelojn maltaŭgaj, ĉar la ilia estas natura, racia kaj konforma al la plej altaj sociaj valoroj. La germanoj ne komprenas, ke, kiam ili ordonas al la grekoj reformi sian politikan ekonomion, do sin mem reformi, por definitive forbalai fuŝojn kaj korupton, ili ja postulas de ili anstataŭi la korupton tradicie radikantan en la greka socio per alia: la moderna kaj financigita korupto de la Goldman Sachs-tipo, propra al la nuntempa kapitalismo.
La gravaj ideologiaj kaj ekonomiaj konfliktoj, kiuj disŝiras Eŭropon kaj nutras la naciismojn, ne baldaŭ finiĝos. Supozante eĉ ke la rigor-politiko finfine igos la sudan Eŭropon pli konkurenckapabla, oni taksas, ke ĝi ankaŭ estigos en la debetaj landoj 20% ĝis 30% malaltiĝon de la vivnivelo kompare kun la situacio ekzistanta antaŭ la jaro 2008. Oni trudas al ili tian reĝimon, certigante al ili, ke la liberaligo de la merkatoj plifortigos iliajn ekonomiojn, kiuj tiam povos rekapti sian malfruon kaj redukti la diferencojn de enspezoj; sed temas ja pri ĥimero, se oni konsideras la forton de la akumulitaj avantaĝoj, kiuj ekzistas sur tiuj merkatoj*. La regionaj diferencoj, pliprofundigitaj de la rigorpolitiko, devos esti iom post iom nuligitaj danke al politika solvo sine de la eŭrozono, laŭ la modelo de redistribuo adoptita de Italujo favore al la Mezzogiorno kaj de Germanujo por la novaj Länder. Tamen, la proksimume 4% de la malneta enlanda produkto (MEP), destinitaj de tiuj du landoj por tiuj regionoj penas malhelpi la profundiĝon de la interregionaj enspezo-diferencoj*.
La ekonomiaj malegalecoj estigos konfliktojn inter membro-ŝtatoj de la eŭrozono kaj en ili. La sudaj landoj postulos kresko-programojn, “eŭropan Marshall-planon”, regionajn politikojn por helpi ilin konstrui konkurenckapablan infrastrukturon kaj materian solidarecon, interŝanĝe kontraŭ sia aliĝo al la unusola merkato kaj ĝenerale al la eŭropa unueco. La nordaj registaroj povos nur, pro ekonomiaj kaj politikaj kialoj, provizi nur etan parton de la necesaj sumoj*. Kompense, ili postulos rigardorajton pri la maniero, laŭ kiu ilia mono estos elspezata, eĉ se nur pro sia interna politiko: ilia opozicio facile povus akuzi ilin pri fuŝo, klientismo kaj korupto. La sudaj landoj rezistos al la entrudiĝo de la Nordo en ilian suverenecon, samtempe kritikante ĝian avarecon. Germanujo, la plej granda kaj verŝajne la plej riĉa el la membrolandoj, estos mallaŭdata pro sia politika imperiismo kaj sia ekonomia egoismo, sen ebleco ŝanĝi tion: la voĉdonantoj ne lasos sian registaron subteni la sudajn landojn sen kondiĉoj kaj rifuzos financi eŭropan regionan politikon, dum ili jam pagas por la eksa orienta Germanujo.
Dum kiom da tempo la granda koalicio de s-ino Merkel ankoraŭ kapablos trankvilligi samtempe siajn eŭropajn partnerojn kaj siajn voĉdonantojn? Ĝiaj resursoj povus esti baldaŭ elĉerpitaj. La germanaj eksportantaj industrioj kaj iliaj sindikatoj igis la mon-union nepra prioritato kaj, kun la apogo de eŭro-idealisma maldekstro, ili sanktigis la eŭron*. La kancelierino, ĉiam aŭskultanta siajn subtenantojn, eldiris tiun sentencon: “Se eŭro malsukcesas, Eŭropo malsukcesas*.” Ŝi do rezignacie konsentis dolorajn cedojn, aparte kiam la Parlamento voĉdonis la “savplanojn” por Greklando.
La germana registaro — funkcianta kiel plenumkomitato de la eksportantaj industrioj — pretus oferi sin por la pluvivo de la eŭro. Sed la estinta interkonsento favore al la eŭropa integrado fendiĝis. Eŭro-skeptikeco subite aperis. Nova partio, la Alternativo por Germanujo (ApG), minacas la dekstran flankon de la Kristan-Demokratan Union (KDU). (Vd la artikolon de Dominique Vidal). Por rezisti al ĝi, la centrismaj partioj, inkluzive de la social-demokratoj, devas nepre ne cedi al la postuloj de aliaj landoj. Ĝis nun, la fonduso-transdonoj interne de la Unio kaj eŭrozono estis ofte kaŝitaj en eŭropaj regionaj aŭ socialaj fondusoj. Sed la mona unio necesigos — ne nur por “savi” Greklandon, sed ankaŭ kaj precipe post ĝia “savado” — tre grandajn sumojn, do nekaŝeblajn.
DIVERSAJ PLENDOJ deponitaj ĉe la Konstitucia Kortumo provis politikigi Eŭropon kaj alarmi la germanan publikan opinion. Dum periodo, la registaro de s-ino Merkel ŝajnis implice aprobi la inventemon, per kiu la ECB ĉirkaŭiris la malpermeson rekte prunti al la membro-ŝtatoj, kvankam la Bundesbank esprimis fortan indignon. Sed, ĉar la konflikto pri distribuado inter la landoj de la eŭrozono estos baldaŭ kronika problemo, la politika kaj ekonomia kosto de la mona unio eble fariĝos tiom enorma, ke la registaro ne plu povos ĝin kaŝi, nek defendi, precipe en kunteksto, kie la germana loĝantaro estas kruele elprovita de la buĝeta rigorpolitiko.
Kvankam Germanujo sanktigas eŭron, ĝi principe povus bone vivi sen ĝi. Por ekvilibrigi la ekonomiajn rezultojn, eble preferindas redoni iun monan suverenecon al la eŭropaj landoj kaj lasi pli grandan liberecon al la sudo (kaj la sud-oriento, kiu esperas eniri la zonon), anstataŭ resti en la kadro de la ununura valuto. Duboj pri la viveblo de tiu reĝimo komencas kreski, inkluzive en Germanujo. Eĉ supozante, ke la germanoj pravas pensi, ke en iuj cirkonstancoj rigorpolitiko favoras la ekonomian bonfarton, ni ne devas forgesi, ke praktike ĝi plene sukcesis nur kiam ĝi estis akompanata de devaluto de la nacia devizo*.
FAKTE, LA KOHERECO de la eŭrozono de nun baziĝas nur sur la timo de la eblaj konsekvencoj de ĝia eksplodo. Sed tio eble ne plu sufiĉos por konvinki la germanajn voĉdonantojn daŭrigi vivteni la monan union. Fronte al la kresko de naciismo, la politikaj elitoj eble taksos preferinde ne plu identigi la eŭron al Eŭropo kaj aŭskulti la ekonomikistojn, kiuj, pli kaj pli multnombre, inkluzive en Germanujo*, rekomendas pli flekseblan kaj malpli unuecan mon-reĝimon, proksiman al la Eŭropa Mon-Sistemo de la 1980-aj jaroj*. Tiu elekto verŝajne ne estos miraklodona, sed ne ekzistas ideala solvo en kapitalisma ekonomio suferanta multajn internajn kontraŭdirojn. La germanaj eksportadoj eble suferos dum kelka tempo, sed la sorto de la impostpagantoj kaj la reputacio de ilia lando ĉe ĝiaj najbaroj estos verŝajne plibonigitaj.
S-ino Merkel montris sin kapabla radikale ŝanĝi sian pozicion pri nuklea energio. Oni ne povas ekskluzivi, ke ŝi eble restos en la historio kiel la kancelierino, kiu estos liberiginta Eŭropon de ununura valuto, fariĝinta komuna premsonĝo.
Wolfgang Streeck