Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sur insulo enplena malorda transformiĝo, espero rivalas kun anksio

Kiam Kubo debatas

La anonco de oficiala vizito de la franca prezidanto en Kubo, la 11-an de majo 2015, montris novan etapon de degelo inter Havano kaj la okcidentaj registaroj. Jam en aprilo la kuba ŝtatestro Raúl Catro kaj lia usona kolego Barack Obama faris historian manpremon dum la pintkunveno de Ameriko. Akceliĝo de la historio, kiu vekas seriozajn demandojn en Kubo ...

En la jaro 2018, s-ro Raúl Castro, kiu estos tiam 86-jara, ne komencos novan mandaton de prezidanto. En tri jaroj, la generacio de la Sierra Maestra estos do forlasinta la potencon. Tri jaroj, tio estas malmulte por reformi la ekonomion de la lando, adopti novan konstitucion kaj majstri la normaligon de la rilatoj kun Vaŝingtono, kion ilustris la renkontiĝo de la kuba kaj usona prezidantoj ĉe la pintkunveno de Ameriko en Panamo, en aprilo. Ĉu la reĝimo postvivos la malaperon de sia historia gvidantaro?

La Kuba Komunista Partio (PCC) jam nomumis posteulon: la unuan vicprezidanton Miguel Díaz-Canel. Sed la defioj restas. Por alfronti ilin, s-ro Castro apogas sin sur la Revoluciaj Armitaj Fortoj (FAR), la nacia armeo, kies ministro li estis dum duona jarcento, sur la PCC kaj sur la katolika eklezio, kiu troviĝas en la centro de la intertraktadoj kun Vaŝingtono.* Dum la ekonomiaj reformoj profundigis la malegalecojn*, la malcerteco pri la estonteco de la lando estas ĝenerala. La PCC provas respondi al tio per lanĉo de popolaj konsultoj en la antaŭkongresaj periodoj. S-ro Castro reasertis, ke tio denove okazos la sepan fojon, en aprilo de 2016. Sed la debatoj jam komenciĝis inter la intelektuloj, ĉu membroj aŭ ne de la PCC, precipe en Interreto, spite al la limigita aliro.

* Vd “Cuba, le parti et la foi” [“Kubo, la partio kaj la kredo”], Le Monde diplomatique, junio 2012.
* La Gini-koeficiento, kiu ebligas mezuri la malegalecojn, estis je 0,25 en 1986, je 0,38 en 2002 kaj je 0,40 en 2013. Mayra Espina, Espacio laical, n-ro2, Havano, 2014.

S-ro Raúl Castro strebis “aktualigi” la kuban socialismon — eŭfemismo por nomi la ekonomian liberaligon realigatan ekde 2011. Kvankam ili malmuntis la socion, kiun li provis konstrui, tiuj reformoj ne estis kontestitaj de s-ro Fidel Castro. “La kuba modelo ne funkcias plu, eĉ ne por ni”, koncedis la prezidinto (The Atlantic, septembro 2010). La ekonomia situacio apenaŭ lasis alian elekton. La helpo de Karakaso ebligis al la insulo atingi mezuman kreskokvoton de 10 elcentoj inter 2005 kaj 2007, sed la financa krizo kaj la malfaciloj de la bolivara partnero ŝanĝis la situacion: “En 2013, la komerco inter Kubo kaj Venezuelo malkreskis je unu miliardo da dolaroj; ĝi povas ankoraŭ plu malkreski en 2014”, avertis en oktobro 2014 la kuba ekonomikisto Omar Everleny Pérez Villanueva.* Laŭ iuj taksaĵoj, tiu malkresko egalas al 20 elcentoj de la antaŭa volumeno.

* Aktoj de la kolokvo “Cuba: soberanía y futuro”, Cuba posible, n-ro1, Havano, oktobro 2014.
Dorlotataj militistoj

En marto 2014, la registaro adoptis novan leĝon pri eksterlandaj investoj prezentitan de s-ro Raúl Castro kiel “gravegan” . Escepte de la sano, la edukado kaj la defendo, ĉiuj sektoroj estas nun malfermitaj al eksterlandaj kapitaloj, kun la certigo de senimposteco dum ok jaroj kaj eĉ pli en certaj kazoj, nome en la “specialaj zonoj de ekonomia disvolvado”, kiel la haveno de Marielo*, konstruata helpe de Brazilo. Tamen, la proponataj projektoj devas ricevi la aprobon de la registaraj organizaĵoj: “Ne la kapitalo difinas la investon”*, emfazas s-ino Deborah Rivas, direktoro pri eksterlanda investo ĉe la ministrejo pri ekstera komerco. La ekonomikisto Jesus Arboleya Cervera rimarkigas: “La kubaj elmigrintoj estas jam rektaj investistoj en la etkomercoj [per la mono, kiun ili sendas al sia familio]; ilia pli grandskala partopreno jam ne estas malpermesita de la leĝo, sed ja de la embargo.”* La dungado de laboristoj okazas sub la kontrolo de ŝtataj agentejoj.

* Ĝi estas destinita fariĝi la plej granda kestego-haveno de Karibio, ĉar ĝi troviĝas en strategia vojkruciĝo inter la panama kanalo kaj la Atlantika oceano.
* Granma, Havano, 17-an de aprilo 2014.
* Jesús Arboleya Cervera, Integracion y soberania”, Cuba posible, 20-a de januaro 2015.

Tamen, por iuj, la transformiĝo de la insulo progresas tro malrapide: “Oni ne povas ‘aktualigi’ ion, kio neniam funkciis, koleras Pérez Villanueva. La kresko ne estas. Ĉi-jare, se Dio helpas nin, ni atingos eble 1 elcenton.”* Al tiu ekonomia zorgo, la juna socisciencistino Ailynn Torres respondas per politika demando: “Kion oni volas fari per la ekonomia modelo, kiun oni proponas al ni? Kiuj estas la gajnantoj kaj la perdantoj de tiu modelo?”

* Cuba posible, n-ro 1, verko cit.

Se kredi la oficialan retorikon, la instalo de dozo da merkato en la ekonomion de la insulo devus ebligi plibonigi ĝiajn kapablojn sen malfortigi la socian justecon. Nu, la malriĉeco tuŝas nun 20 elcentojn de la urba loĝantaro (anstataŭ 6,6 elcentojn en 1986). La forigo de la porciuma kajereto, la libreta, estis anoncita kaj poste prokrastita, ĉar tio malutilus al la plej malriĉaj. En socio, kie la egaleco estas identeca kvalito, la profitantoj kaj la viktimoj de la reformoj aperas pli kaj pli klare.

Inter la viktimoj, laŭ s-ro Raúl Castro mem, oni nombras “la salajrulojn de la ŝtato pagatajn en pesoj kies salajro ne sufiĉas por vivi”, la maljunulojn — do miliono sepcent civitanojn — “kies pensioj estas malsufiĉaj kompare kun la kosto de la vivo”*, sed ankaŭ la solpatrinojn, la nigrulan loĝantaron — kiu ne ĝuas, aŭ nur malmulte, la financajn helpojn de la usonaj kubanoj — kaj la loĝantojn de la orientaj provincoj.* Inter la gajnantoj troviĝas la dungitoj de miksitaj entreprenoj, la salajruloj de la turismo, la kampuloj de la privata sektoro, parto de la mementreprenistoj (cuenta propistas), mallonge, tuta loĝantaro kun aliro al forta valuto: la CUC, por Convertible Unit Currency*. Ekde 2004, efektive, tiu dua mono aldoniĝis al la kuba peso; unu CUC ekvivalentas al 24 tradiciaj pesoj [CUP, -vl]. La CUC celis anstataŭi la dolaron, permesitan en la jaro 1993. Du ekonomioj funkcias do unu apud la alia: tiu de la peso kaj tiu de la CUC, kiun multe uzas la turistoj kaj tiuj kubanoj, kiuj laboras en ilia kunteksto.

* Parolado dum la 20-a kongreso de la Sindikato de la kubaj laboristoj (CTC), la 22-an de februaro 2014.
* Mayra Espina, Desigualdad social y retos para una nueva institucionalidad democrática en la Cuba actual”, Espacio Laical, n-ro 2, 2014.
* Laŭ alia interpreto, laŭ kiu la baza valuto de Kubo estas la CUP (“kuba peso” peso cubano, kies mallongigo sekvas la internacian sistemon de la ISO-normo 4217 (la du unuaj literoj signas la landon, la tria la nomon de la valuto), la nomo CUC sekvas la saman sistemon, nur anstataŭ peso[peso] convertible [konvertebla peso]. -vl

Por mastri la streĉitecojn, kiujn tiuj malegalecoj estigas, s-ro Castro kalkulas kun la lojaleco de la FAR por pacigi ekonomian liberaligon kaj konservadon de politika sistemo kun unu sola partio. Efektive, ekde la granda krizo de la 1990-aj jaroj*, la armea hierarĥio mastrumas la esencajn sektorojn de la ekonomio danke al la Grupo de Administración Empresarial S.A. (GAESA), holdingo de la entreprenoj, kiujn ĝi regas. En ties kadro oni eksperimentis pri la “perfektigo de la entreprenoj”, pruntitaj el la okcidentaj manaĝeraj teĥnikoj por stimuli la produktivon. La prestiĝo de la FAR persistas en la loĝantaro, sed la privilegioj, kiujn ĝi ĝuas, vekas kritikojn; ne malofte aŭdeblas: “Tiuj ne havas problemon por loĝi” — aludo al la moderna nemoveblaĵ-komplekso rezervita al la armeanoj kaj al iliaj familioj en Havano. La PCC ja perdis influon, sed s-ro Castro junigis, virinigis kaj rasmiksis la gvidantaron. Por la ekonomikisto Pedro Monreal González, la PCC konservis sian kredindon, kaj “la ŝtato ĝuas ankoraŭ popolan subtenon pro sia kapablo liveri publikajn bonaĵojn, kiujn multaj kubanoj konsideras esencaj”.

* Inter 1991 kaj 1994, la malneta enlanda produkto (MEP) falis je 35 elcentoj.

En februaro 2015, la PCC anoncis, ke nova elektoleĝo ekvalidos antaŭ la fino de la mandato de s-ro Raúl Castro. Tiu anonco sekvas tiun de februaro 2013 pri la starigo de komisiono de konstituci-reformo. Kiel renovigi la gvidantaron per surtronigo de kadruloj, kiuj ne havas la legitimecon de la antaŭaj, sen publika debato, kiu ebligus elekti inter kandidatoj kun malsamaj proponoj? La aktuala maniero de nomumado, kiu bezonas lastinstance la konsenton de la PCC, ŝajnas por la daŭro ne tre praktikebla.

Espacio Laïcal, la revuo de la episkopejo de Havano (kun neoficiala statuso), estis dum longa tempo la privilegia loko de politikaj debatoj. Dum jardeko ĝi dediĉis kolokvojn kaj artikolojn al la reformo de la konstitucio, al la spaco de la PCC, al la refondo de la organoj de popola potenco (OPP). La respondeculoj de Espacio Laïcal, la laikaj katolikoj Roberto Veiga kaj Lenier González, insistis pri la “kontrasto inter la plurismo de la socio kaj la manko de spacoj por ke tiu plurismo povu esprimiĝi”.* Sed en junio 2014 tiuj du publikigis sian truditan demision sekve al “tre gravaj” kritikoj kontraŭ ili kaj kontraŭ la kardinalo Jaime Ortega y Alamino.* Videble, la episkopejo deziris, ke la revuo adoptu pli “pastrecan” sintenon, do malpli politikan. Kvar monatojn poste, la Kristana Centro de Pensado kaj de Dialogo — Kubo (CCRD-C)* akceptis patroni similan projekton kun la revuo Cuba Posible, de kiu Veiga kaj González estas la kunordigantoj. La unua numero resumis kolokvon dediĉitan al la suvereneco de la lando kaj al la estonteco de ĝiaj institucioj.

* “Cuba y Estados Unidos: Los dilemas del cambio”, Cuba posible, n-ro 2, februaro 2015.
* Saml.
* La CCRD-C nomas sin “religia institucio de la civila socio”.

La artikolo 5 de la nuna konstitucio estas objekto de viglaj kritikoj. La PCC estas tie difinita kiel Martí-a [laŭ José Martí, inspirinto de la kuba sendependeco] kaj marksisma-leninisma” kaj kiel “organizita avangardo de la kuba nacio, la supera gvida forto de la socio kaj de la ŝtato”. Tiu difino estas kontestata de la eklezio, sed ankaŭ de la esploristoj. “La ideo de avangarda partio estas devojigita, ekde kiam ĝi estas partio de potenco”, diras al ni la socisciencisto Aurelio Alonso.* Tamen, la konstruado de “inkluda ŝtato, kiu povu inkludi la politikan kaj ideologian plurismon” estas urĝa tasko. Ĉu plurismo aŭ plurpartiismo? Por Veiga, “la ebleco permesi la ekziston de aliaj politikaj fortoj enradikiĝintaj en la fundamentoj de la nacio” estas alcelenda, kvankam li ne pensas, ke tio estas realisma en mallonga tempo.* Hodiaŭ, neniu scias, ĉu la anoncita elektoleĝa reformo ebligos la elekton de deputitoj proksimaj de la eklezio, aŭ eĉ de aliaj personoj sendependaj.*

* Retpoŝta interparolado, la 15-an de marto 2015.
* Cuba posible n-ro 2, verko cit.
* Ĉi tie, precizigo ŝajnas necesa. Ĉar ĝi transiras la spacon de kutima piednoto, ĝi estas metita post tiu ĉi artikolo, sub la titolo “Kiu starigas la kandidatojn en Kubo?”. -vl

La debato temas ankaŭ pri la manieroj de la prezidant-elekto; la nombro de liaj mandatoj estas nun limigita al dufoje kvin jaroj. Por iuj, la elekto devus fariĝi per rekta universala voĉdono, por doni elektan legitimecon al la nova mandatulo. La politiksciencisto Julio César Guanche akcentas refondon de la “popola potenco” oficiale enkorpigita de la distriktaj, provincaj kaj naciaj asembleoj.* Necesas konstrui “demokratian kaj socialisman civitanecon”, diras siavice la socisciencisto Ovidio d’Angelo. Sed la “amasorganizaĵoj” estas tro “subordigitaj al la PCC” por fariĝi ĝia esprimiĝo. Des pli ke “la oficiala retoriko subfosas la bazon sur kiu ĝia propra historia legitimeco baziĝas”, rimarkigas Guanche, kiu precizigas: “La dubigo de la “egalismo” malfermas la vojon al dubigo de la plej potenca idealo de la socialismo: la egaleco.” Kritiko apenaŭ vualita de la parolado de s-ro Castro, kiu denuncas, dum la kongreso de la Centralo de la Kubaj Laboristoj (CTC), “La paternalismon, la egalismon, la ekscesajn senpagecojn kaj la nemerititajn subvenciojn, la malnovan pensmanieron forĝitan dum la paso de la jaroj”.

* Cuba posible, n-ro 1, vk. cit. Same pri la sekvaj citaĵoj.
Konkurso pri malrapideco

Tiu “malnova pensmaniero” damaĝas la Komunistan Partion, kie daŭre regas la kutimo de unuanimeco kaj la emo al cenzuro. Tiuj praktikoj vekas kontestadon. Por la unua fojo oni vidis la manon de deputino leviĝi en la Nacia Asembleo por voĉdoni kontraŭ la nova laborleĝo: tiun de s-ino Mariela Castro, filino de Raúl, kiel signo de protesto kontraŭ la rifuzo inkludi en la tekston la malpermeson de seksaj diskriminacioj. Same, la elprogramigo de la filmo de la franca reĝisoro Laurent Cantet, “Reveno al Itako” (originale: Retour à Ithaque (2014), kiu ilustras la kuban disreviĝon, vekis protestojn de kelkaj liaj kubaj kolegoj.

En tiu kunteksto, la restarigo de diplomatiaj rilatoj kun Usono ŝajnas samtempe necesa kaj danĝera. La kuba registaro scias, ke la celo de Vaŝingtono restas renversi la reĝimon. En la momento, ĝi gajnis la unuan ludparton per tio, ke ĝi nenion koncedis; sed estas la horo de optimismo pli modera. “La danĝero estas, ke ili prenos ĉion, kiel ili faras ĉie. Kio restos por la kubanoj?” demandas sin pensiulo. “Ili ĵus aĉetis unu el niaj batpilk-ludistoj per 63 milionoj da dolaroj”, aldonas alia. “Multaj jam ne scias vere, kio estos ilia estonteco”, konstatas la socisciencisto Rafael Acosta. Kio okazos post la ĉesigo de la embargo? Kiel kontroli la alfluon de dolaroj kaj de turistoj? Inter la temoj de disopinio troviĝas la miloj da proprietaĵoj ŝtatigitaj dum la revolucio. La registaro ne volas sendamaĝigi la proprietulojn, kiuj forlasis la landon. Ĝi metos en la pesilon la koston (taksatan je 100 miliardoj da dolaroj) de duonjarcenta embargo kaj la redonon de la bazo de Gŭantanamo.

La kompleta ĉesigo de la embargo bezonas la konsenton de la usona Kongreso, en kiu respublikanoj kaj demokratoj havas malsamajn poziciojn. La 14-an de aprilo, s-ro Obama — fine — retiris Kubon el la listo de ŝtatoj kiuj “subtenas la teroristojn”, sed la Kongreso disponis pri kvardek kvin tagoj por kontraŭstari ĝin. Poste devus sekvi la restarigo de la diplomatiaj rilatoj kaj la nomumado de la du ambasadoroj. La procezo de normaligo certe daŭros longan tempon. Havano uzos la malrapidon de tiu evoluo por eviti malstabiliĝon de la lando kaj por kulturi siajn rilatojn kun Latinameriko, Ĉinujo kaj la Eŭropa Unio*

* Prilingva rimarko: Multaj lernis la simplan regulon, ke antaŭ propraj nomoj oni ne metas artikolon. Sed ili ne lernis la kompletan regulon, nome ke oni ne metu artikolon antaŭ tiaj propraj nomoj, kiuj ne konsistas el vortoj de la ĝenerala lingvo (Vd tiurilate la gramatikon de Wennergren), kiel ekz-e Aleksandro, Havano, Ĉinujo, Putin ktp. Ĉar en Esperanto ne ekzistas nedifina artikolo, la foresto de artikolo interpretiĝas aŭtomate kiel nedifina artikolo. Do, “Eŭropa Unio” estus, el strikta vidpunkto, “unu el la eŭropaj unioj”. Tie, same kiel pri Universala Esperanto-Asocio, Flandra Esperanto-Ligo, normale ne povas okazi konfuzo — malgraŭ la mankanta artikolo kaj do la implicita nedifina artikolo — kondiĉe ke ĉiuj legantoj scias, ke ekzistas el tiuj nur unu sola ento, kiu estas celata. El strikta gramatika vidpunkto necesas meti la artikolon. -vl

Kiel ajn, sen la ĉeesto de historia gvidanto, kiu enkarnigas la batalon kontraŭ la “imperio”, en la estonteco povas esti pli malfacila unuigi kaj mobilizi la kuban loĝantaron.

Janette HABEL.

Kiu starigas la kandidatojn en Kubo?

Kiam oni kritikas la fakton, ke en Kubo ekzistas nur unu sola politika partio, tiam oni ĝenerale subkomprenigas, ke tiu partio starigas la kandidatojn por politikaj elektoj, kiel faras la politikaj partioj en praktike ĉiuj aliaj landoj. Efektive tio estas la privilegio de politikaj partioj. En tiuj landoj la politikaj partioj en aparta kunveno de la partio elektas la kandidato(j)n de la partio (plej ofte eĉ ne el inter si) por la koncernaj elektoj. Tiun kandidatigon oni nomas ekz-e en la germana “Urwahl” (“praelekto”). Tiel, ĉe la postaj elektoj la popolo elektas inter la jam tiel starigitaj diverspartiaj kandidatoj.

Sed: en Kubo, la kandidatoj por la bazaj elektoj (do, por la distriktaj konsilantaroj, ekz-e urbo-konsilantaroj) estas starigataj de neniu organizaĵo nek partio, sed nur de la kvartala kunveno de la loĝantoj. La lokaj loĝantoj elektas mem siajn kandidatojn nepre el inter si mem, kaj neniu organizaĵo aŭ partio rajtas en tiuj kunvenoj eĉ nur opinii pri la starigotaj kandidatoj. Leĝa preskribo estas, ke nepre estu du personoj proponitaj, el kiuj unu estu elektota kiel kandidato por la elektoj, kiuj okazas ĝenerale du semajnojn poste. Tiam la popolo elektas inter la kandidatoj — ne de diversaj partioj nek de unu partio, sed inter la kandidatoj starigitaj de la diversaj kvartaloj.

La en la balotoj semajnojn poste el tiuj kandidatoj elektitaj personoj konsistigas la urban konsilantaron, kiu elektas la urbestron, kaj tiu elektita urbestro proponas al la konsilantaro sian urbestraron, submetitan al aprobo de la konsilantaro. Tiu konsilantaro elektas (starigas) ankaŭ la kandidatojn por la provinca konsilantaro kaj por la nacia asembleo.

Do, teorie, laŭ la ekzistanta konstitucio, en la nacia asembleo elekteblas sendependaj kandidatoj. Ke tio okazas aŭ ne, estas demando de politika kulturo kaj matureco kaj de la volo de la lokaj elektitoj, ĉiuj kompreneble sub la ĉiaspeca influo de la regantaj principoj. Same teorie en Usono eblas elekti komunistan deputiton en la Kongreson. Ke tio okazas aŭ ne, estas same demando de ... (vidu supre) kaj precipe de ankoraŭ aliaj aferoj.

Diskuti pri la dezirindo aŭ maldezirindo de unu sola politika partio en Kubo eblas honeste nur, se oni ĉe tiu diskuto scias kaj konscias, ke la Komunista Partio de Kubo ne starigas la kandidatojn por la bazaj elektoj, sed ke tion faras la loĝantoj el inter si mem. Mi mem ĉeestis jam plurfoje ĉe tiuj kandidatigaj elektoj — la “praelektoj” — de mia kvartalo (dufoje en provinca urbeto kaj unufoje en Havano, kie mi loĝas nun) kaj povas atesti, ke almenaŭ tio funkcias.

Vilhelmo LUTERMANO.