Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kiam vendiĝas centmiloj da ekzempleroj de longa kaj peniga verko pri ekonomiko en Usono, Eŭropo kaj Ĉinio, tio indikas ke ĝi kaptis la spiriton de la epoko. Kaj tiel estas rilate al ‘La Kapitalo en la Dudekunua Jarcento’ de Thomas Piketty pri la kreskantaj malegalecoj de la mondo. Ĉu kaj lia analizo, kaj la solvo kiun li proponas, reflektas la miopecon de la maniero laŭ kiu ni rigardas la ekonomion?
Tutmonda reputacio, kiel tiu de Thomas Piketty, devus ne sufiĉi por malhelpi ke oni faru al li iujn politikajn demandojn. Eĉ pli precize, ni faru kelkajn demandojn rilate al iu trompo kiu estas kaj intelekta kaj politika kaj pri kiu la plej certan indikon donas, nerekte, la senprecedenca unuanimeco en la amaskomunikiloj, en si mem sugesto pri kompleta nenoceco, kiel ĉio kion ĝi elektas prihimni pasie. Vere, “La mond’ en fundament’ sanĝiĝos” kiam Libération, L’Observateur, Le Monde, L’Expansion, kaj ankaŭ la New York Times, la Washington Post ktp. komune ekstaziĝas pri tia grava afero. Sendube inspirite de siaj propraj kaŝitaj — kaj neprogresemaj — motivoj, la anglosaksa financa gazetaro ĝis nun estas la sola kiu restis kalma. La Financial Times, ekzemple, pridubis la fideblecon de la donitaĵoj de Piketty, kaj Bloomberg, precipe, eldonis bildon de Thomas Piketty ĉirkaŭata de steloj kaj rompitaj koroj laŭ la maniero de popkantisto, humura analogo de la grupismo praktikata de Le Monde kaj L’Observateur, sed en ilia kazo ĝis la plej alta grado kaj tute serioze.
Ĉiaokaze, oni devas agnoski ke nur cedema gazetaro tia ĉi povus nomi “evento” la nomadon de iu aŭtoro kiel “la Markso de la dudekunua jarcento”, aŭtoro kiu aŭdacis titoli sian libro, La Kapitalo sen, kiel li mem konfesis, iam ajn legi eĉ unu linion de Karlo Markso ĝenerale kaj precipe de lia Das Kapital, proponas neniun ajn teorion de kapitalismo, kaj inkluzivas neniun politikan projekton por defii ĝiajn fundamentojn*.
Ĉi tiu senpripensa festado tamen ne igu nin ignori la multajn meritojn de la libro. Ĉiuj recenzintoj estis impresitaj de la skalo kaj kvalito de ĝiaj statistikaj esploroj, kaj prave. Oni povus ankaŭ trovi ke la ĉefa kvalito de la libro de Piketty estas alie: ĝi estas ... libro, tio estas, tiu afero kiun ekonomikistoj tute forgesis kiel verki sub la premado de la neceso publikigi siajn esplorojn, kio devigas ke ili pliigu sian produktadon de rutinaj teknikaj referaĵoj tiel fakecaj ke ili estas nekompreneblaj kaj kiuj devas ne superi la dek kvin paĝojn kiujn la scienculaj revuoj akceptos. Sed La Kapitalo en la Dudekunua Jarcento* estas la milpaĝa produkto de neŝancelebla klopodo dek-kvin-jara. La utileco de la sociologiaj fakoj eble plej evidentas kiam ili kontribuas tiel solide bazitajn faktojn al la politika debato.
La plej bona metodaro de la mondo, tamen, ne pravigas fundamentan trompon, tiel evidentan ke ĝi pasis nerimarkite, kaj kiun la titolo mem reliefigas: La Kapitalo. Piketty diras, ke li parolos al ni pri la kapitalo. Li scias ke tre konata aŭtoro verkis libron pri ĉi tiu temo antaŭ li. Sed negrave, li ŝajne pensas, mi kapablas elfari tion. La rezulto, bedaŭrinde, ja gravas. Oni certe povus, se oni volus, titoli novan libron Kritiko de la Pura Racio, sed ne se la libro temas pri sanigaj produktoj el plantoj!
Kio do estas la kapitalo? Piketty, kiu “neniam vere provis legi”* la tiuteman libro de Markso, nur donas la plej supraĵan koncepton pri ĝi: resume, la kapitalo estas valoraĵoj, la riĉaĵo de la riĉuloj. Sed por Markso, la kapitalo estas io tute alia: ĝi estas maniero de produktado, tio estas, socia rilato. Socia rilato kompleksa kiu, al la mona rilato de simplaj komercaj ekonomioj, aldonas — kaj jen la kerno de la afero — la salajran rilaton konstruitan sur la bazo de la privata proprieto de la produktiloj, la jura fikcio de la “libera” laboristo, individuo kiu estas, tamen, tute senigita je la ebleco produkti sian propran materialan ekziston kaj sekve estas ĵetita en la laborfortan merkaton kaj, por supervivi, estas devigita dungigi sin kaj submetiĝi al la regadoj de la firmaestroj en rilato de hierarkia subiĝo.
Jen kio estas la kapitalo, kaj ne sole la Listo de Riĉuloj de Forbes. Komprenata laŭ sia mallarĝe financa formo, la kapitalo sendube efikas sur ordinarajn individuojn per sia obscena spektaklo de malegalecoj de riĉeco. Komprenata kiel maniero de produktado kaj kiel socia rilato, precipe la rilato salajra, ĝi efikas sur ilin multe pli profunde per la servuteco en kiun ĝi enfermas iliajn vivojn mem dum ok horoj da laborado, nome duono de iliaj maldormaj horoj. Superfluaj laboristoj verŝajne ne estas tiom naŭzitaj de la senhonta paradado de la valoraĵoj de la riĉuloj kiom profunde afliktitaj de tio, ke iliaj vivoj estas prirabataj laŭ la fera principo de la valorigo de la kapitalo*. Kaj estas la sama por tiuj dungitoj kiuj silente suferas la tiranecon de la produktivo, la senkompatan mobilizon en la servo de profitado, la konstantan minacon de forlokigo kaj restrukturado laŭ la ekzemplo de France Telecom, la persista sensekureco, kaj la ĝeneraligita perforto de rilatoj ene de la firmao. Oni ne trovos eĉ spureton de ĉio ĉi en La Kapitalo de Piketty.
La formo kaj intenseco de ĉi tiu servuteco, bedaŭrinde forgesita de la Markso de la dudekunua jarcento, estas reguligata laŭ la specifaj historiaj parametroj laŭ kiuj la kapitalismo realigas sin ĉar, en la praktiko, ĝi ne tiom estas la kapitalismo sed sinsekvo de historiaj atingoj. Ĉi tiuj estas ĉenoj de eventoj neapartigeble ekonomiaj kaj politikaj kiuj en tia aŭ alia formo ĉiufoje relanĉas la kurson de la kapitalismo en nova direkto. Sed Piketty estas nesufiĉe preparita por preni ĉi tiun perspektivon kiu estas, tamen, la sola metodo por ekvidi tion, kio estas pure politika en la historia dinamiko de la kapitalismo.
Ni komencu per lia pasio por la tre longatempa perspektivo, sendube bonvena kiam oni konsideras kiel sensciaj pri la historio kutime estas ekonomikistoj, sed perspektivo kiu ne estas, ĉi-kaze, senproblema. Ĉar kvankam tempodaŭro de jardekoj, ekzemple, proponas perspektivon trafan kaj tre instruan, tre longaj periodoj ĝis miloj da jaroj, aliflanke, necesigas la konstruon de sensignifaj statistikaj artefaktoj kaj de grandegaj anakronismoj. Evidenta ekzemplo de la “ekonomikista penso” — tia, kia montras neŝanceleblan memfidon — estas grafikaĵo titolita Postimposta rentumo el kapitalo kompare kun kreskoprocento, de la pratempo ĝis hodiaŭ’ (p. 765), kvazaŭ la konceptoj de malneta interna produkto (MEP), la kapitalo kaj la postimposta rentumo povus havi ajnan signifon en la antikveco, aŭ eĉ antaŭ la dekoka jarcento. Jen ekzemplo de ekonomikista absurdaĵo kvintesenca kiu interpretas iujn kategoriojn kiel universalajn ĉar ĝi ne povas vidi ke efektive ili estas ŝancaj — kaj lastatempaj — kreitaĵoj de la historio. De unu ekstremo al la alia, ironie kaj paradokse, estas tial ĝuste kiam la ekonomikisto ŝajnas esti historiisto, sed ekfalas en la troan longatempon, ke li montras kiel senscia li estas pri la historio kaj pri la vera historieco de sia traktata temo.
Sed la longega tempodaŭro ne nur havas la malavantaĝon de senbridaj anakronismoj. Ĝi ankaŭ pliigas la riskon de senpolitikigo, vidata kiam eventoj daŭrantaj kelkajn jardekojn estas prezentataj kvazaŭ ili estas negravaj fluktuadoj sur la skalo de jarmiloj. Ĉar estas la jardeko kiu estas la koncerna tempodaŭro de la politika agado kaj laŭ kiu homoj juĝas siajn vivkondiĉojn kaj sian kapablon fari ion pri ili — koncerna tempodaŭro kiu, se oni ignoras ĝin, fariĝas nenio pli ol nepercepteblaj vibroj de mezurilo nombranta la pasantajn jarcentojn.
Iuj kontraŭargumentos ke Piketty plejparte koncentriĝas pri la dudeka jarcento. Jes, sed li volas apliki loke tiujn samajn universalajn “leĝojn” kiujn li kredas ke li estas povigita apliki al la kapitalismo dum ĉiuj epokoj, ĉi tiu stranga kapitalismo “de nememorebla tempo”. Sed ankoraŭ estas simptomo, eble la plej tipa, de la formoj de ekonomikisma penso imagi, ke oni povas enfermi la kurson de la kapitalismo ene de senŝanĝaj kaj transhistoriaj leĝoj simple modulataj de fluktuadoj kies principo neniam estas klare specifita. Revante ke ili estas kuracistoj por la socio, ekonomikistoj ĉiam cedas al la tento formuli sciencajn “leĝojn”, “leĝojn” de la ekonomio kaj de la kapitalismo, ĝuste kiel la universala leĝo de gravito, por ŝajnigi ke — estante de egala statuso — la unuaj regas la ordon de aferoj same kiel la lasta certigas ke objektoj falas al la tero. Kompreneble, Piketty ne — aŭ ankoraŭ ne — estas tiel naiva. Sed la fakto, ke li ankoraŭ estas delogata de ĉi tiu tento, rivelas aparte forte la ĉieecon de la formoj de la ekonomikista penso, akumulita eĉ en tiuj, kiuj asertas ke ili estas rompintaj kun la ekonomikismo, eĉ se malfrue.
Ĉiaokaze, transhistoriaj leĝoj de la kapitalismo ne ekzistas, eĉ en la verko de Piketty, en kiu liaj du “fundamentaj leĝoj de la kapitalismo” estas nur kontadaj ekvacioj. Oni trovas anstataŭe la historian kurson de la kapitalismo kiu sekvas unikajn instituciajn formojn kiuj ŝuldas siajn sinsekvojn plejparte al politikaj procedoj, kaj el kiuj ĉiu portas specialajn proprecojn rilate al la formoj de servuteco kiun la kapitalo — kaj ne la riĉeco — trudas al la laboro.
Estas bele kaj bone ripeti foje-refoje en mil paĝoj ke malegaleco pliiĝas kiam ‘r’ (la profitprocento) superas ‘g’ (la kreskoprocenton), sed ĉi tio restas sensignifa ĝis kiam oni detalos la determinaĵojn de la profitprocento kaj la kreskoprocento propraj al ĉiu periodo. Ĉar ĉiu periodo havas siajn proprajn karakterizaĵojn, laŭ la apartaj formoj de siaj strukturoj, la rezulto de politikaj luktoj kaj, por paroli senkaŝe, klasbataloj. La kialo estas tio, ke 1936* malfermis la vojon, ĉar la liberalaj elitoj de 1920-1930 estis likviditaj, ĉar dungantoj hontigis sin per sia kunlaboro kun la okupanto dum la Dua Mondmilito, ĉar la francan komunistan partion subtenis 25% de la voĉdonantaro, kaj ĉar kapitalistoj timis Sovetunion ĝis nelonge post la Dua Mondmilito. Tiam okazis imponan movadon de institucia sinkronigo post kiam la rilato de la potenco de la kapitalo kontraŭ tiu de la laboro kliniĝis relative favore al la laboro: streĉa regado super la kapitalo, malpliigo de borsoj al plenmano, la forte reguligata internacia konkurenco, la ekonomia politiko orientita al kreskado kaj dungado, regulaj devalutoj: ĉiuj ĉi estigis 5% kreskon kaj devigis la kapitalon konduti sin iom pli dece.
Sed kvankam Piketty multfoje mencias “la instituciojn kaj la politikon”, li tute ne vidas ĉi tiun institucian kaj politikan historion sed ĝin anstataŭigas per la efikoj de militoj kaj de pasintaj malkoloniigoj, tio estas, ŝokoj eksteraj sed preskaŭ nedifineblaj kiuj detruis la kapitalon (en la formo de riĉeco) kaj remetis la mezurilojn al (preskaŭ) nulo. Vane oni serĉas la sociajn luktojn, la ĝeneralajn strikojn, la alfrontiĝon inter la kapitalo kaj la laboro kaj iliajn instituciajn sekvaĵojn meze de la bomboj kaj la forcedo de la kolonioj.
Efektive, laŭ Piketty, kapitalismo ne havas historion: ĝi simple respondas al iu leĝo, antikva kaj senŝanĝa, kiu estas loke perturbata de hazardaj eventoj dum ĝi atendas nehaltigeble reaserti siajn longatempajn rajtojn — fiksita kurso en kiu mankas loko por sociaj grupoj konfliktantaj, tio estas, por la reala motoro de instituciaj transformoj.
Sed estas la rezulto de ĉi tiuj disputoj kiu decidas la direktoŝanĝojn de kapitalismo. Kaj kiel tio estis decidita laŭ unu senco post la milito, tio estis decidita laŭ alia senco ekde la finaj 1970aj jaroj. Sed eĉ ne unu vorto pri la ideologia kaj politika Rekonkero fare de la riĉuloj kiuj, perdinte iometon da mono dum kelka tempo, volis regajni ĉion denove kiel antaŭe. Ekzemplo estas la kampanjo de usonaj konservativuloj en la 1970aj jaroj kun la eksplicita celo “retrovolvi” la historion kaj nuligi la socialajn atingojn kiuj ĉiam estas instituciaj atingoj.
Ĉar la kerna demando estas, kiu regas la instituciojn kaj la strukturojn? Kiu havas la potencon ilin fari aŭ refari iusence — proprasence? Ĉi tiuj demandoj, kiuj estas politikaj, neniam leviĝas en libro en kiu nenie troveblas vigla diskuto pri konkretaj aferoj. Kie estas la analizo de la financa malreguligo de la 1980aj jaroj kiu, kiel kutime, submetis komercajn entreprenojn al la postuloj de akciuloj? Kie estas la historio de la centra rolo de socialismaj registaroj de la epoko, nome tiu de la transformo de administrado kaj la egala traktado de la elitoj dekstremaj kaj maldekstremaj, politikaj kaj ekonomiaj? Kie estas la priskribo pri la senbrida liberala drivo de la eŭropa integriĝo post 1984 laŭ la principo de “la libera kaj nedistordita konkurenco”, tio estas, de la perfekta maŝino por detrui altnivelajn socialajn modelojn? Kie la historio de la kanajlaj traktatoj kiuj forprenas de aktivaj ekonomiaj politikoj ĉiun spacon por manovri? Krom se ni devas kredi ke ĉi tiujn aferojn falis el la ĉielo, estas necese klarigi ke ili estis faritaj de homaj manoj, senkonsidere pri kiuj homoj.
Ĉion, kion la kapitalo kiel socia grupo cedis post la milito, ĝi reakiris. Nun ĝi senĉese antaŭenigas sian avantaĝon, helpate kiel kutime de siaj reprezentantoj en la Socialista Partio kiuj volas nepre doni al ĝi ĉion, kion ĝi petas. Estas bele kaj bone resti ene de la nebulo de makroekonomiaj abstraktoj kaj ade ĉanti “r > g”, sed oni ne povas argumenti ke oni kreis ion kompreneblan, des malpli ke oni faris ian “teorian avancon” — kiel iuj ĵurnalistoj laŭdegis ĝin, mirigite ke ili povas partopreni la “veran sciencon.”
Piketty malfacile sekvas la fadenon de ĉi tiuj historioj ĉar nenio en lia antaŭa intelekta sperto preparis lin por tio. La kialo: ne estas simpla afero pasi de la statuso de ĉefa ekonomikisto de socialdemokratio al tiu de la Markso de la dudekunua jarcento. Pura produkto de la skolo Rosanvallon*, konsilisto al Ségolène Royal en 2007, Piketty estas unu el tiuj fakuloj kiujn la amaskomunikiloj propagandas kiel “intelektuloj” de anstataŭado, tio estas, ili estas alvokataj por anstataŭi la klaŭnojn nomatajn “la novaj filozofoj”*. Jam en la finaj 1990aj jaroj, forigitaj estis la senkravataj ĉemizoj kaj la taŭzita hararo; la tempo jam venis por fariĝi serioza per ciferoj kaj la scienco, sed antaŭ ĉio sen ideologio. Tio estas, kun ideologio, nome tiu, de iu tutmondiĝo kiu ne estas tro malbona (sed ĉion dirinte kiu povas fari pli bone?), ĉi tiu stampo de rosanvaloniaj elturniĝoj kaj ĉirkaŭparoloj destinitaj por klarigi ke malgraŭ kelkaj neperfektaĵoj — sed “ni havas niajn fakulojn por tio” — oni prave ne ribelu. Kun rimarkinda konsekvenco, la République des Idées de Rosanvallon, eldonejo de la konvena ekspertizo por la intelekta evoluado de la Socialisma Partio, penis por neniam starigi demandojn kiuj povus ekskludi ĝin de la bontona societo. Certe, kaj dum longa tempo, la fokuso estis sur malegaleco, foje eĉ kun amareco pri severaj kondiĉoj en la laborejo. Sed estis la teknikaro kiu estis kulpigita (ĝi evoluas tre rapide), kaj la manko de trejnado ( gravas esti trejnita) dum laŭdata estis la kvalito de superlernejaj esploroj (kio estas memevidenta). La libera komerco kaj ĝia detrupovo? Nenio. La tiraneco de akciula valoro*?Eĉ ne unu vorto*. La efiko de ekstrema liberalismo sur Eŭropo? Nia destino. Sekve, oni povas resumi la politikon de la République des Idées kiel strategion de konstanta artifikeco. Kaj de evitemeco. En la rondo de la seriozuloj, nepriparolendaj estas la maksimumigo de profitoj fare de la amaskomunikiloj kaj de la profitoj de la influo.
La financa krizo de 2007 kaj la komenco de la eŭropa krizo en 2010 estigis revigliĝon de tio, kio estis subpremita. Por ke ni ne dronu en senutileco, ni devos priparoli “ĝin”. Sed lerni ekde nulo estas iom malfacile. Mankas refleksoj, estas blindaj punktoj (efektive, la punktoj estis plejparte brilaj, la cetero estis tute nigra), oni ankoraŭ ne lernis diri la ĝustajn vortojn. Tutmondiĝo estis ankaŭ financa tutmondiĝo pri kiu ĉiuj estis indiferentaj, sed malgraŭ tio oni devis agnoski ke ĉio ne estas rozkolora. Surprizo: la ekonomikisto Daniel Cohen, kaj Piketty, post jardekoj da perfekta silento pri la temo, ekkonsciis kaj konsilis nin ke la eŭropa mona integriĝo estis “misa jam de la komenco”*. La “fakuloj” ŝajne funkcias dizele: ili klare bezonas tempon por varmiĝi! Sed kio povas vere rezulti el ĉi tiuj malfruaj ĝustigoj? Verdire, nemulto. Intelektaj kaj politikaj sulkoj aperintaj antaŭlonge ne facile malaperas. ‘La Kapitalo’ de Piketty estas sulkoplena. Tio estas videbla en la maniero laŭ kiu li ignoras la socian kaj politikan historion kiu kreis Fordismon kaj poste venkis ĝin en novliberalismo, sed eĉ pli frapante en la lasta parto de la libro, aŭdace titolita ‘Reguligi la Kapitalon’, entrepreno pri kiu oni prave povas diri, se oni volas, ke ĝi decas al la Markso de la dudekunua jarcento, sed riskas pretervole riveli simptomon de la tempoj.
Kiel logika sekvaĵo de la strategio de evitemeco, impostoj sekve leviĝas kiel la sola restanta regilo post kiam oni rezignis pritrakti ĉion alian. Krude dirite, rezigni pri la transformado de la strukturoj signifas kondamni sin ŝvabri iliajn plankojn. Kaj impostoj neniel malsamas: se la socialdemokrata ŝvabrilo ne povas atingi la koron de la afero, ĝi almenaŭ povus provi mildigi la efikojn. Baraktante inter la problemoj de la tago kaj sia deziro ne perturbi aferojn fundamentajn, Piketty tamen ĝojus se impostoj havus avantaĝojn pli grandajn ol ili efektive havas, kaj eĉ ke ili povus reguligi la internacian financon (p. 840)! Sed estus malfacile imagi kiajn impostojn povus anstataŭi la masivajn batojn necesajn por ekregi la strukturojn de la liberaligita financo. Kia imposto povus anstataŭi la apartigon de podetalaj bankoj kaj investobankoj, la fermon de iuj merkatoj, la eliminon de la valorpaperigo ktp*? Eĉ se Piketty volus konsideri aferojn laŭ ĉi tiu angulo, li devus agnoski ke eĉ se la valorpaperigo estis nur malmulte eliminita, la iniciaton devus akompani adekvataj garantioj ĉar tio signifus severajn restriktojn de la perfekte libera cirkulado de la kapitalo. Sed tio estas neeltenebla por Piketty kiu tiel zorgas pri la protekto de sia pretendo esti kontraŭnaciisma ke li pardonpetas pri tio ke li faris laboron pri kondiĉoj en Francio (p.59)!
Konforme al siaj implicaj apartaĵoj, la rondo de konveneco firme tenadas jacquattalisme*: estas vere, ke la tutmonda kapitalismo suferas kelkajn momentajn problemetojn, sed por tiuj ni trovos solvojn — ankaŭ tutmondigitaj, kompreneble. Paciencu, amikoj! Venas la tutmondiĝo de solvoj. “Socialisma” Francio vole abolicios negravan eŭropan imposton je spezoj, sed jam venas la universala kuracilo de tutmonda imposto je la kapitalo. Kaj necesis mil paĝoj por atingi ĉi tiun punkton, la alternativojn de aŭ tutmonda imposto aŭ “retiriĝo malantaŭ naciaj landlimoj” (p. 752) — postlasante senton de milda malgajeco en la sincera leganto kiu jam marŝis tiel longe tra la densejo sed ankoraŭ ne povas ekvidi la lumon.
Leganto sincera sed, pri Piketty, iom naiva. La gazetaro vendis al la leganto nuntempan profeton, zorgeme ne specifante liajn antecedentojn. Kaj la leganto kredis. Cetere, ne temas pri la nombroj de tiuj kiuj partoprenis la trompon, el kiuj kelkaj estas tre bone informitaj, aŭ almenaŭ devus esti. Sed oni ne devas longe legi antaŭ ol trovi ke la aŭtoro estas “dumvive vakcinita kontraŭ la tradicia pigra diskurso kontraŭkapitalisma” (p. 62). Markso, sed glatrazita kun eĉ ne unu troa haro.
Falsa barbo, tamen, permesatas. Kompreneble, en varba intervjuo por faciligi sian akcepton de la usona merkato, Piketty ĵuras ke li “tute ne” estas marksisto*. Sed reveninte al Francio, li malkaŝeme deklaris ke li ankaŭ “provas kontribui al la leviĝo de la komunisma ideo”*. Kaj neniu eĉ palpebrumis. Je la 22a de decembro 2014, Piketty reasertis sian “konfidon al merkataj fortoj” kaj riproĉis “la novajn movadojn de la ekstremisma maldekstrularo en Eŭropo”*, Podemos kaj Syriza. Je la 12a de januaro 2015 (!), li revenis denove kiel konsilisto al Pablo Iglesias , ĉar nun li kredas “ke la leviĝo de kontraŭelspezreduktaj partioj estas bona novaĵo por Eŭropo”*. En franca televida programo en februaro li rifuzis diri ĉu li estis ekonomikisto dekstrisma aŭ maldekstrisma. Pro la manko de intelekta kohereco, oni nur povas admiri la oportunismon kiu tiel rapidege adaptiĝas al potencaj tendencoj en la publika opinio por plaĉi al kiel eble plej multe da homoj.
Oportunismo kiu ankaŭ scipovas la arton kultivi marĝenajn fenomenojn. Ĉar estas tie ke finiĝas la procedo de Piketty: per la scienca enradikiĝo ne nur de la ordinara prudento (kiu ne estas negrava) — malegalecoj ja ekzistas — sed ankaŭ de tiu temo kiu monopoligos la tutan debaton “pri” kapitalismo kaj kiu jam monopoligas tiel multe da aliaj. Eĉ The Economist jam de multaj jaroj aperigas artikolojn kaj dokumentojn pri ĉi tiu demando kiu fariĝos la malforta ĉenero de la diagnozo, efektive la punkto de interkonsentiĝo de la plej bonvolaj analizoj. Kaj la temo estas tiu ĉi: mona malegaleco havas bonegan virton ĉi-rilate, ke ĝi ebligas ke la aliaj malegalecoj de la kapitalismo estu ignorataj, malegalecoj kiuj neniel estas akcidentaj sed eĉ fundamentaj kaj konsistigaj, la strikte politikaj malegalecoj de hierarkia submetiĝo en la salajra interrilato, tiu origina malegaleco kiu decidas ke iuj komandas en la firmao kaj aliaj obeas. Pri tio imposto, eĉ imposto tutmonda, povas fari nenion.
Starigi la demandon de ĉi tiu malegaleco, kiu fine estas la demando pri la potenco super vivoj de la “monfara proprieto” (la kapitalo), kiel Bernard Friot atentigis*, ĉantaĝo en la formo de dungiteco, estas starigi la demandon de la kapitalo, sed la demando vera — la demando kiun Markso — la vera — starigis. Aŭ almenaŭ la demando pri la nunaj konturoj de la kapitalismo, pri kiu tutmonda imposto — kiu nepre neniam ekestiĝos — atingos nenion. Nur la rekomenco de la lukto por la popola suvereneco, de unu lando aŭ de kelkaj kune laŭ la eblecoj de la politika situacio, povus fari ion pri tio. Kaj precipe, la transformo de la strukturoj, por forigi la ekvilibron de la potenco kiu ebligas al la kapitalo ostaĝigi la tutan socion*.
Ĉi tio neniel konsistigas kritikon pri la malegalecoj de la riĉeco — kritiko per kiu Piketty ĝentile proponas al ni milde trankviligan vizion pri la socio — pri la plej supra 1%, aŭ eĉ ni diru la 0,1%, la veraj fiuloj. Estas kvazaŭ la aliaj 99,9 procentoj estas unuigitaj pro siaj salajroj malgraŭ tio, ke ili estas afliktitaj de ĉiuj konfliktoj ligitaj kun iliaj diversaj cirkonstancoj kaj la novliberalisma perforto disvastigata laŭlonge de la linioj de la aŭtoritato de iliaj dungantoj. Kaj ĉio ĉi kun eĉ pli da intenseco ol tiu, kiu regas la individuajn strukturojn de la nuntempa kapitalismo instalitajn de la persisto de iu klaso en plena konscio pri si kaj siaj interesoj, kaj kiun la serioza debato neniam intencas tuŝi, eĉ ne kiam ĝi asertas ke temas pri “la teorio de la kapitalo.”
Plej malbone estas tio, ke troviĝas, iusence, iu socia filozofio en la libro de Piketty, ĝi eĉ estas tre eksplicita: la laboro estas inda sed la entreprena riĉeco estas bona — ĝis la punkto kie ĝi estas pagata al la estonta rentavidulo. “Ĉia riĉeco estas kaj parte pravigebla kaj potenciale ekscesa” (p. 709), formulo kiu probable ne timigos multe da homoj. Regata de la akciularo kaj sperta pri trompoj kiuj devus trompi neniujn, la gazetaro ne eraris. Dezirante ĝeneralan pacon, pacon por la kapitalo kaj la laboro, pacon por la 99,9%, la pacon de “ la internacia reguligo”, Piketty, kiu fine mencios supraĵe “la instituciojn”, “la politikon” kaj “la konflikton”, prezentas sian profetan vizion: “la dupolaraj konfliktoj de la jaroj 1917-1989 jaroj nun estas delonge pasintaj” (p 949.). Ĝuste kiam historia krizo de la kapitalismo fine metis la ideon forigi ĝin sur la intelektan tagordon. Kia klarvido! Kia ĝustatempeco! Ĉiuokaze, kia trankviliĝo. Neprobleme, do.