Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

De Lisbono al Dublino

Serĉante la venontan Syriza

En la “pojnduelo”, kiu kontraŭmetas ĝin al Berlino, Ateno serĉas subtenantojn. Ĉu la elekto de s-ro Alexis Tsipras profitis al ties potencialaj alianculoj en Eŭropo?

Almenaŭ pri unu punkto, la nova greka ĉefministro kaj liaj bruselaj kunparolantoj akordiĝas: Greklando similas domenon en tre provizora ekvilibro. Ĉe la duaj, la perspektivo de ĝia baskulado inspiris ĝis antaŭ nelonge bildojn de financa katastrofo. Depost la venko de s-ro Alexis Tsipras ĉe la baloto de januaro, alarmas ilin alia scenaro de kontaĝo: la disvastigo de la ideo, ke rigorpolitiko ne funkcias. Tio estas, precize, kion esperas Ateno.

Kiu estos tiam la venonta falonta peco? Rapide, la rigardoj turniĝis al tiuj ŝtatoj, kiujn la merkatoj elegante asociis al Greklando por konstrui la anglan akronimon PIGS* (“porkoj”): la Hispanujo de Podemos, kompreneble, sed ankaŭ Irlando kaj Portugalujo, du landoj de la eŭropa periferio, kiuj, same kiel Greklando, profitis “savo”-planojn trudantajn al ili alĝustigajn programojn. Du landoj, kie baldaŭ okazos parlamentaj elektoj*.

* Portugal, Ireland, Greece, Spain.
* Inter la 14-a de septembro kaj la 14-a de oktobro por Portugalujo; inter oktobro 2015 kaj aprilo 2016 por Irlando.

Se kredi la dekstrulojn, regantajn en ambaŭ ĉefurboj, nek Lisbono nek Dublino profitus el fleksebligo de la bruselaj politikoj. “Ni ne estas Greklando”, ŝatas ripeti la irlanda ministro pri financoj Michael Noonan, kiu eĉ konsideras “fabrikigi t-ĉemizojn surhavantajn tiun mesaĝon*.

* “Noonan: “We’re not Greece... put that on a t-shirt””, Independent, Dublino, 23-a de junio 2011.

En 2014, Irlando spertis la plej fortan ekonomian kreskon de Eŭropa Unio (+ 4,8%) kaj Portugalujo, laŭ la prezidanto de la Eŭropa Centra Banko (ECB) Mario Draghi, “estasrikoltonta la fruktojn de la politikoj aplikataj dum la lastaj jaroj*. Anstataŭ la metaforo de domeno, Dublino kaj Lisbono do preferas tiun de la klasĉambro: “La grekoj povus imiti la ekzemplon de Irlando, sugestas la irlanda ĉefministro Enda Kenny. Finfine, ni estas la plej bonaj lernantoj”*. Titolo, kiun meritas ankaŭ Portugalujo, laŭ la ĝenerala direktorino de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) Christine Lagarde: la ĵurnalo El Pais raportas, ke ŝi kaptis la okazon de la kunveno de la eŭropaj ministroj pri financo de la 16-a de februaro por kontrastigi la portugalan “bonan lernanton” kaj la grekan “mallaboremulon” (17-a de februaro 2015).

* Sérgio Aníbal, “Draghi dá Portugal como exemplo da retoma europeia”, Público, Lisbono, 24-a de marto 2015.
* Mark Paul, “Noonan still cheesy about those Greeks”, The Irish Times, Dublino, 6-a de marto 2015.

Laŭ la portugala ĉefministro Pedro Passos Coelho, Lisbono montris, “ke la konvencia respondo al la krizo funkcias”*. “En kelkaj jaroj, nia lando saltis malantaŭen, male klarigas al ni la ekonomikisto Ricardo Paes Mamede. La riĉaĵo-produktado retroiris ĝis sia nivelo de antaŭ proksimume dek jaroj; la dungokvanto, ĝis sia nivelo de antaŭ dudek jaroj, la investado, kiu preparas la kreskon de morgaŭ, ĝis sia nivelo de antaŭ tridek jaroj. Konsekvence, la elmigrado estas komparebla al tiu de antaŭ kvardek jaroj, kiam regis la diktatura reĝimo de Salazar [1933-1974].”

* Peter Wise, “Greek crisis opens Portuguese faultlines over future of eurozone”, Financial Times, Londono, 16-a de februaro 2015.

Tiu salto en la pasintecon tuj rimarkiĝas en la metroo de Lisbono. La lisbonaj vojaĝantoj restas grupigitaj ĉe la kapo de la kajo, lasante la turistojn okupi la alian parton. Ilia sinteno klariĝas kiam la trajno alvenas: ĝi enhavas nur duonon de la vagonoj, kiujn la stacio povas akcepti, devigante la turistojn kureti por povi envagoniĝi. “Tiu iniciato celas ŝpari elektron, precizigas Paes Mamede kun elrevigita rideto. Estas unu el la konsekvencoj de la rigorpolitiko.”

La krizo estis tiom profunda en Portugalujo, li daŭrigas, ĉar ĝi ja trafis landon, kiu, male al Greklando aŭ Irlando, jam estis en kriza situacio de la komenco de la 21-a jarcento. Alidirite, la eŭro-krizo transformis daŭrantan gliton en grandan flankenglitadon.

Ĵetita de sufiĉe alte, eĉ morta kato resaltas

Laŭ la Eŭropa Komisiono, Portugalujo distingiĝas per la eltondoj en la socialaj programoj inter 2011 kaj 2013, la plej severaj el la tuta Malnova Kontinento. La lando ankaŭ brile sukcesis sur la tereno de la “laborkosto”: inter 2006 kaj 2012, diras la politikologo André Freire, aŭtoro de raporto pri la temo*, “La nombro de dungitoj ricevantaj la minimuman salajron pasis de 133.000 al 400.000, en suma laborforto de proksimume kvin milionoj da homoj”. Preskaŭ 30% estas sen laboro*. Sed la registaro ne intencas halti sur tiom bona vojo, por la granda feliĉo de la Jornal de Negocios. La ĵurnalo de la negocoj antaŭ nelonge esprimis sian kontenton, ke Lisbono spertis dum la tria trimestro de 2014 “la plej fortan malkreskon de laborkosto el la tuta Eŭropa Unio” (20-a de marto 2015).

* André Freire, Marco Lisi, Ioannis Andreadis kaj José Manuel Leite Viegas (sub la dir. de), “Political representation in times of bailout: Evidence from Greece and Portugal”, South European Society and Politics, vol. 19, n-ro 4, Londono, 2014.
* Barómetro das Crises, n-ro 13, Observatório sobre Crises e Alternativas, Lisbono, 26-a de marto 2015.

“Kaj tamen, same kiel en Greklando, la ŝuldo daŭre pligrandiĝas”, veas Paes Mamede. De 96,2% de la malneta enlanda produkto (MEP) en 2010, ĝi saltis ĝis 126,9% en 2014. Tia ŝarĝo kondukas al la elpreno de 4,5% de ĉiuj riĉaĵoj produktitaj ĉiujare por la nura repago de interezoj, tio estas pli ol en Greklando, kie, danke al la helpoprogramo, la interezkvotoj estas malpli altaj... Freŝdata raporto de la IMF konkludas, ke Portugalujo ne povos respekti la buĝet-traktatojn*, kiuj planas revenon al deficito egala al 3% de la MEP, kaj al ŝuldonivelo sub 60% de la MEP. “Male al tio, kion pretendas la registaro, la kuracilo ne funkcias”, asertas la ekonomikisto.

* “IMF Country Report”, n-ro 15/21, Vaŝingtono, DC, januaro 2015.

Tia situacio estus povinta instigi Lisbonon deziri intertrakti fleksebliĝon de la traktatoj, eĉ restrukturadon de sia ŝuldo, unuvorte, subteni la klopodon de Ateno. Sed ne: ni devas iri pli antaŭen, male respondas la portugala ĉefministro, laŭ kiu “la reformoj de la publikaj kontoj kaj de la ekonomio konsistigas novan vivmanieron, kiun ni de nun devos adopti*.

* Diário de Notícias, Lisbono, 18-a de marto 2015.

Laŭ Tom McDonnell, ekonomikisto sine de la Instituto pri ekonomika esploro Nevin (NERI), la ĵusa irlanda kresko-rekomenciĝo, festita de internacia gazetaro ĉiam sentema je la “irlanda modelo”*, estas “multe troigita”: “Jes ja, la situacio komencis pliboniĝi, sed grandparte ĉar la falo estis aparte severa”, li komentas, antaŭ ol rapide diri: “Ĵetita de sufiĉe alte, eĉ morta kato resaltas.” Dum la MEP retroiris je pli ol 12% inter 2008 kaj 2010, “la lando perdis unu dungon el sep. Kaj tiuj, kiuj kreiĝis estas ĝenerale malmulte pagataj, partatempaj kaj koncentritaj en la ĉefurbo.”

* Vd “Les quatre vies du modèle irlandais”, Le Monde diplomatique, oktobro 2010.

Restas tamen ke en 2014, la kreskokvoto de Irlando ekscitis envion de Parizo, Lisbono kaj Ateno. Ĉu ĝi ne pravigas, finfine, la ideon ke la “firma decido reformi” estas efika, kiel tion sugestas la usona magazino Newsweek (16-a de marto 2015)? Ne vere, respondas Paes Mamede: “La diferenco inter Portugalujo, Greklando kaj Irlando, estas ke la du unuaj estas parto de la eŭropa ekonomio; Irlando, siaflanke, apartenas al la usona ekonomio.”

Kiam malaperis la doganaj bariloj ene de la eŭropa Unio, en 1986, la usonaj entreprenoj volis ricevi la samajn avantaĝojn kiel la societoj de la Malnova Kontinento. Irlando ebligas tion al ili. Ĝi krome ofertas al ili edukitan kaj angloparolantan laborforton, kaj allogan impost-reĝimon. El sia dublina oficejo, McDonnell resumas: “Irlando montras unuflanke ekonomion similan al tiu de Portugalujo, sen pli bonaj rezultoj. Kaj, aliflanke, ekonomion devenantan el Usono, karakterizatan de dungoj kun forta aldonvaloro.” Dum Eŭropa Unio stagnas, Vaŝingtono afiŝas resalton de ĉirkaŭ 2,4% en 2014, tirante en sia poststrio la etan verdan insulon.

La rigorpolitiko ne havis multan efikon al la usona enklavo en Irlando; sed ĝi malordigis la ceteron de la socio. En oktobro 2014, la prezidanto de la asocio de hospitalaj konsilistoj, la doktoro Gerard Crotty, publike mallaŭdis “la gravajn eltondojn en la san-buĝetoj”, kiuj kaŭzis laŭ li “pli oftan morton de pacientoj atendantaj lokon en hospitalo”*. La disvolvado de la laborkontraktoj tiel nomataj “nul horo”, kiuj devigas la dungiton resti je la dispono de sia dunganto dum la tuta tago, por nur 15 garantiataj horoj semajne, kaj la kresko de la parttempaj kontraktoj faligis unu salajrulon el dek sub la malriĉo-sojlo. Se, en kelkaj elegantaj kvartaloj de la ĉefurbo, oni elvokas la revenon de la “kelta tigro”, ĝia roro restas neaŭdebla en la cetero de la lando.

* Martin Wall, “Patients ‘dying unnecessarily’ waiting for hospital beds”, The Irish Times, 4-a de oktobro 2014.

Male al la greka kaj portugala ŝuldoj, la irlanda ŝuldo tamen malkreskas — danke, notinde, al la forta ekonomia kresko. Ĉi-rilate, la lando ricevis la plej bonan rezulton el la Unio inter 2013 kaj 2014: malkresko de 9,4% por atingi 114,8% de la MEP. “Sed la irlanda MEP-estas trompa, daŭrigas McDonnell. La pezo de la internaciaj firmaoj estas tia, kaj la profitoj rehejmenigitaj estas tiom imponaj, ke la MEP supertaksas la produktadon de reala riĉaĵo.”

La supozata daŭrigeblo de la irlanda ŝuldo cetere povas esti klarigita per “magiaĵo”, pri kiu oni miras, ke ĝi ne pli kolerigis la Eŭropan Centran Bankon (ECB). Nekapabla financi sin sur la merkatoj por rekapitaligi siajn mortantajn bankojn, Dublino decidas en 2010 emisii ŝuldo-agnoskojn destinitajn ebligi al la bankoj en malbona situacio refinanci sin ĉe la irlanda Centra Banko. Entute 31 miliardoj da eŭroj, tio estas proksimume 20% de la MEP. “Fakte temas pri operacio nomata monigado de la ŝuldo, resumas McDonell. La Centra Banko simple kreis 31 miliardojn da eŭroj sur komputil-ekrano.” Tiu operacio estas kontraŭleĝa ene de la eŭrozono.

“Certe la ECB ne estis kontenta, konfidas al ni s-ro Dominic Hannigan, deputito de la labor-partio (maldekstro-centro), kiu regas la landon sine de koalicio formita kun la Fine Gael (dekstro). Sed tiam, ni decidis garantii la ŝuldojn de niaj bankoj, sub la premo de Bruselo.” En januaro 2010, la direktoro de la ECB Jean-Claude Trichet vokis la tiaman irlandan ministron pri financoj por peti lin “savi la bankojn je kiu ajn prezo”. “Iel, daŭrigas s-ro Hannigan, “Irlando konsentis oferi sin por la cetero de Eŭropo. Tio ja meritis iom da helpo!” Tia helpo, kian Greklando ŝajne ne meritas en 2015.

La ECB tamen atendas de la insulo ke tiu reguligu sian situacion. Dublino preferas prokrasti tiom longe kiom eble la solvadon. Kial, en tiuj kondiĉoj, ĝi do ne aldonu sian voĉon al tiu de Ateno por postuli pli da fleksebleco de Bruselo kaj Frankfurto? “Pro timo, respondas la deputito Sean Kyne, de la Fine Gaël, ke alia lando ricevos preferan traktadon, dum la irlandanoj jam englutis severan dozon da rigorpolitiko.” Alidirite: prefere riski ke ties propra situacio malboniĝos, ol vidi Atenon demonstri la senutilon de rigorpolitiko, kaj la grekan domenon kuntreni la irlandan...

Sine de la maldekstro malamika al rigorpolitiko, la analizo estas kompreneble alia. En Irlando la plej proksima partio de Syriza nomiĝas Sinn Féin, la eksa politika alo de la Irlanda Respublika Armeo (IRA). “La venko de Tsipras estis pozitiva por ni, deklaras s-ino Mairéad Farrell, deputitino de partio Sinn Féin el la urbo Galway. Ĝi montris, ke partio oponanta al rigoro povas atingi la regpovon en Eŭropo.”

Same kiel Greklando, Irlando suferas, de la komenco de la eŭro-krizo malkonstruon de sia politika pejzaĝo. “Inter 1932 kaj 2002, la du ĝemelaj dekstraj partioj, la Fine Gael kaj la Fianna Fail, kolektis proksimume 75% de la voĉoj je ĉiu baloto, memorigas la sociologo Kieran Allen. Siaflanke, la labor-partio ricevis ĉirkaŭ 10% de la voĉoj. Dum pli ol sepdek jaroj, Irlando do funkciis kun du partioj kaj duono. Tio ŝajnas finita.” Ĉefa profitanto el tiu renversiĝo: la Sinn Féin, fariĝinta unu el la plej popularaj partioj de la lando, kun pinta sukceso okaze de la parlamentaj elektoj de 2011 (de 4 ĝis 14 sidlokoj en Parlamento kiu nombras 166 da ili.) En marto 2015, la partio ricevis voĉdonintencojn ĉirkaŭ 25%, situacio neimagebla antaŭ la eksplodo de la krizo.

Demografie pli proksima de Greklando ol Irlando, Portugalujo distingiĝas de ĝi politike. Ĉi tie ne estas simila malfortiĝo de ambaŭ grandaj partioj: la “radikala maldekstro” ne ŝajnas — momente — kapabla ekregadi. Kaj tio, pro du ĉefaj kialoj. Unue, la ekzemplo de Podemos en la najbara lando, kondukis al multiĝo de iniciatoj celantaj imiti ĝin. Ĝis kelkfoje forgesi ĝian ĉefan ingrediencon: la socia movado de la 15-a de majo, kiu ne havas ekvivalenton en Portugalujo. Ĉiu do alvokas al unueco... kreante sian propran strukturon. Flanke de la portugala Komunista Partio (PKP, fondita en 1923) kaj de la maldekstro-bloko (la tradicia aliancano de Syriza, fondita en 1999), la portugala maldekstro denun enkalkulas Tempo de Avançar (naskitan en 2014), Agir aŭ ankoraŭ Juntos Podemos (ambaŭ kreitajn en 2015). La sekvantoj de s-ro Tsipras multas; neniu vere minacas Bruselon.

Rigoro, jes. Sed ne duobla dozo

Ĉar dua fenomeno plifortigas ĉi tie la alternon inter la tradiciaj partioj: la stranga decidemo de la dekstro iri “trans la celoj postulitaj de la “Triopo””, kiel anoncis s-ro Passos Coelho la vesperon de sia venko ĉe la parlamentaj elektoj de junio 2011. Jes ja, same kiel sia franca samulo, la portugala socialista Partio (PSP)* faris pli multe ol aliaj por malreguligi la ekonomion kaj por privatigi; jes ja, estas la socialista gvidanto José Socrates, nun en malliberejo pro korupto, kiu subskribis la interkonsenton kun la “Triopo”, aplikatan de lia posteulo. Malgraŭ tio, s-ro José Vieira da Silva, eksa socialista ministro, ne tute malpravas kiam li riproĉas al siaj maldekstraj kritikantoj esti tre maljustaj: ne, la PSP ne kondukas la “saman politikon” kiel la socialdemokrata Partio (PSD) de s-ro Passos Coelho (kiu tute ne estas social-demokrateca). La programo de la “socialistoj”? “Rigoro, jes. Sed ne duobla dozo”, insistas s-ro Vieira da Silva... Oni povas dubi pri la mobiliza povo de tia ambicio. Ĝi tamen ŝajnas sufiĉa por vivigi la esperon de “rompo” ĉe multaj voĉdonantoj, samtempe ebligante al la PSP aserti, ke ĝi estas nek la greka socialista Partio (Pasok), ruiniĝinta, nek Syriza, kies politika programo estas tro “ekstremisma” laŭ ĝi.

* Partio reganta de 1983 ĝis 1985, de 1995 ĝis 2002, kaj de 2005 ĝis 2011.

Por la maldekstro de la PSP, la greka ekzemplo tamen vivigis la esperon: “alia” partio aliris al la regpotenco por konduki “alian” politikon. Sed Bruselo kaj Berlino sukcesis kompliki la aferojn: s-ro Tsipras ja atingis la regpotencon, sed la germana kancelierino Angela Merkel ne montris entuziasmon por lasi lin konduki la politikon por kiu li estis elektita.

“Estas la temo de la intertraktado nun okazanta inter Greklando kaj Germanujo. Kaj mi konfesas mian zorgemon, konfidas al ni s-ro Oktavio Teixeira, PCP-aktivulo, kiu verŝajne ricevos 10% de la voĉoj ĉe la venonta baloto. Se Tsipras trudas sian vidpunkton, tio estos evidente pozitiva por la oponantoj al la rigoro. Sed se li kapitulacas, aŭ se li tro cedas, tiam Eŭropo estos pruvinta, ke ne estas alia ebla politiko. Por ni, estus katastrofo.”

Krom se la persistemo de Ateno finfine kondukos al ĝia ekskluzivo el la eŭrozono. Tiun scenaron timas la Sinn Féin. “Se Greklando eliras el eŭro, analizas s-ro Eoin O Broin, unu el la strategiistoj de la partio, la dekstruloj estus kontentaj. “Voĉdonu por la Sinn Féin, kaj jen kio okazos!”.” Kvankam, ĝis la komenco de marto, la historia gvidanto de la naciisma partio Gerard (“Gerry” Adams ne mistrafis okazon memorigi la “fratecan rilaton”, kiu unuigis la Sinn Féin kaj Syriza, s-ro O Broin koncedas, ke, “de kelka tempo, ni fariĝas pli diskretaj pri tiu proksimeco”.

Krom ĝia ĉarnira rolo inter la usona kaj eŭropa merkatoj, Dublino profitas el tio, kion la ekonomikisto McDonnell kvalifikas “aparte malaminda” imposta leĝo. Nur 12,5% impost-kvoto por la kompanioj (kontraŭ averaĝe 25,9% sine de Eŭropa Unio en 2014), multego da “niĉoj” favorantaj la impost-eviton: Irlando nun antaŭas Bermudon sur la listo de la ĉefaj impost-paradizoj de la planedo. “Ni agas egoisme, elsuĉante enspezojn, kiuj devus plenigi la kasojn de aliaj ŝtatoj”, resumas McDonnell. Restas tamen, ke nuntempe, eŭro profitas al Irlando. Aŭ, pli ĝuste, al la plej dotitaj irlandanoj.

“La Sinn Féin kontraŭis la eniron de Irlando en la eŭron, daŭrigas s-ro O Broin. Sed eliri nun estus ege multekoste. Ni ne havas iluziojn pri la politika projekto de la eŭrozono, sed ni deziras provi transformi ĝin deinterne.” Sed, sur tiu tereno kiel sur aliaj, la partio — kiu aliĝas al la skandinava social-demokrata tradicio — montriĝas singarda. “La buĝetaj traktatoj estas absolute frenezaj: el ekonomia vidpunkto, ili ne validas”, insistas s-ro O Broin. Ĉu do necesos ilin reintertrakti? “Ni favoras revizion de ĉiuj tekstoj, sed Irlando estas unu el la plej periferiaj landoj de la Unio. En la rigardo de la Komisiono ni pezas nenion. Nia projekto estas prefere utili kiel malforta aliancano al landoj de la centro — kiel Francujo-, kiuj eble strebos ricevi pli da fleksebleco.” Necesos verŝajne pacienco...

Ĝis tiam, la Sinn Féin deziras trovi pli da libereco kadre de la traktatoj, sen modifi la irlandan impost-reĝimon. Ĝia projekto por la venonta baloto? “Programo, kiu ne tuŝu la ekonomian sekurecon de tiuj, kiuj ĝin ĝuas, sed kiu kapablu krei dungojn”, diras s-ro O Broin. Unuvorte, projekto “socie justa, ekonomie kredinda kaj imposte respondeca”, kiu ne ekskluzivas la eblon formi koalicion kun dekstra partio, kondiĉe ke la Sinn Féin ja estas ĝia plimulta elemento. “Iuj diros, ke ni estas tro singardemaj. Tio eble veras. Sed la problemo, por la maldekstro, estas ke ĝi devas unue gajni la elektojn...”

Por Goldman Sachs, tio estas jam tro: “La disvolvo de la Sinn Féin estas la ĉefa minaco por la irlanda kresko*.” La irlanda radikala maldekstro — kiu pikincitas la naciistojn tra lukto kontraŭ enkonduko de priakva imposto (vd “Goutte d’eau irlandaise”) — penas kompreni la maltrankviliĝon de la negoco-bankistoj: ĉu la Sinn Féin ne aplikis rigorpolitikajn iniciatojn en Norda Irlando, kie ĝi dividas la regpovon kun la unionistoj depost la interkonsento de la sankta vendredo, en 1998? S-ro O Broin sin defendas: “En la Nordo, la registaro ne estas suverena, Londono ja trudas al ni plej grandan parton de la decidoj, kaj ni strebas prokrasti aŭ modifi ilin.” Kuratora situacio, kiu strange similas al tiu en kiu la ŝuldo kaj la eŭropaj traktatoj mergas la plimultajn membrojn de la eŭrozono. Sed s-ro O Broin forbalaas la argumenton: “Ni spertas pri la longaj intertraktadoj, kiel tiuj, kiuj repacigis Nordan Irlandon. Ni scias, ke tio bezonas multan tempon.”

* Colm Keena, “Rise of Sinn Féin represents main threat to growth, says economist”, The Irish Times, 18-a de marto 2015.
Ĉu aro de domenoj aŭ mikado-ludo?

En Irlando, la partio la plej proksima al Syriza do ne adoptas ĝian bataleman retorikon. Nenio indikas, ke s-ro Tsipras povas kalkuli kun pli da subteno el Portugalujo, kie la PSP ŝajnas en pozicio por gajni la venontan baloton. Ĝia hegemonio eĉ konvinkis la animantojn de kelkaj novaj partioj malamikaj al rigoro prikonsideri aliancon kun ĝi.

“Por kiu celo?, demandas Francisco Louça, ekskunordiganto de la maldekstra Bloko. Ĉu provi intertrakti kun Bruselo kalkulante pri la subteno de Parizo?” En la portugala gazetaro, “hollandigo” estas nun sinonimo de “kapitulaco”*. “Frenezaĵo! Estas tio, kion montras la greka sperto. Ni nun scias, ke la eŭrozono ne toleros maldekstran registaron. Kiel imagi, ke la politika ekvivalento de la modera Pasok sukcesus en Portugalujo ricevi tion, kion Syriza ne sukcesas nun ricevi? La ideo ŝanĝi la PSP por ke ĝi mem ŝanĝu Eŭropon, tio estas strategio de malespero! La sola vojo — tion cetere montris Syriza kaj Podemos — estas sin distranĉado de la social-demokratio: la Pasok, la PSOE [hispana laborista socialista Partio] kaj la PSP.” Unuflanke distranĉo de la social-demokratio, aliflanke distranĉo de eŭro. S-ro Louça, kiu, de kiam li direktas la maldekstro-Blokon plurfoje forte oponis tiun ideon, nun aliĝis al ĝi, konstatinte ke “ne estas alia solvo”.

* Bernardo FerrãoPassos e Tsipras. Cada qual com o seu “conto de crianças””, Expresso, Lisbono, 28-a de januaro 2015.

“La eŭro montriĝis tre efika ilo por detrui la providenco-ŝtaton, analizas la ekonomikisto Paes Mamede. Kiam la ekonomio malkreskas, la registaroj povas adopti nur unu solan politikon: la internan devaluton, tra la eltranĉo de la salajroj. Kiam la kresko rekomenciĝas, nenio devigas ilin altigi ilin.” Tia projekto, li konkludas, “kondamnas la regionon je konstanta malinflacio, kiu estas vivebla nek ekonomie, nek politike, nek sociale.”

La situacio de la maldekstro-Bloko ilustras la sakstraton, en kiu troviĝas la fortoj malamikaj al la rigoro, kelkajn monatojn post la venko de s-ro Tsipras. Ĉar Bruselo kaj Berlino rifuzas intertraktadi, mallaŭdi la eŭropajn politikojn, la dupartiismon aŭ la korupton ne plu sufiĉas. Necesas nun respondi la demandon: ĝis kie ni batalu? Ĉu konduki la batalon implicas pepariĝi eliri el la eŭro? La perspektivo montriĝas malfacila en Portugalujo, kie Eŭropo enkorpigas samtempe la revenon al demokratio, post la longa diktaturo de Salazar, kaj alirejon al la “unua mondo”.

Ĉu pro strategio aŭ internaciisma konvinko, la Bloko klarigas, ke ĝi ne forlasis la ideon de “bona eŭro”. Kojnumita inter la PCP, de nun pli klare favora al eliro el la eŭro, kaj la PSP, kiu ŝajnas kredi je eŭropa aliiĝo sub la aŭtoritato de la nova prezidanto de la Komisiono Jean-Claude Juncker, la Bloko estas devigita defendi la solvon de vera pojnduelo kun Bruselo... samtempe konstatante, ke Syriza jam rabotis siajn proprajn postulojn. Malmultaj estas tiuj, kiuj antaŭvidas bonan rezulton de la partio ĉe la venontaj elektoj.

Bruselo tamen strebas modifi la rilaton de la portugaloj al la Unio... “La reformoj de la labormerkato en la lastaj jaroj kondamnas Portugalujon esti tio, kio ĝi ĉiam estis, kaj kio ĝi provis ne plu esti: provizanto de malmultekosta laborforto, diras la socialista deputitino Inès de Medeiros. Eŭropo puŝas Portugalujon repreni sian lokon de duaranga lando.” Ĉu pesimismo de la racio, aŭ optimismo de la volo? “Eŭropo, mi ankoraŭ kredas je ĝi... , sed tio fariĝas malfacila. On ne povas daŭre diri al homoj: “Via estonteco, estas ne havi estontecon!””

Foje okazas, ke Eŭropo malpli similas aron de domenoj, ol mikado-ludon (bastonet-ludo), kiam ĉiu ludanto provas eltiri sian stangeton sen esti forportata de la ĝenerala ĥaoso.

Renaud LAMBERT