Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Dosiero: Germanujo, potenculo sen deziro

Embaraso ĉirkaŭ la vendoj de armiloj

Diskrete kaj senbrue, la germana eksportanta potenculo ankaŭ esprimiĝas en la kampo de armilaroj. Tio nutras viglan debaton ĉe niaj najbaroj aliflanke de Rejno

“HONTINDAS, ke Germanujo estas inter la plej gravaj eksportantoj de armiloj el la mondo” laŭtis en januaro 2015 la germana ministro pri ekonomio, s-ro Sigmar Gabriel*. En 2014, la Federacia Respubliko Germanujo estis ja la tria sur la listo de la kanonvendistoj, malantaŭ Usono (31% de la tutmonda merkato) kaj Rusujo (27%), kaj antaŭ Ĉinujo kaj Francujo (ĉiu proksimume 5%)*. La pozicio de s-ro Gabriel kontrastas kun tiuj de la kancelierino Angela Merkel aŭ de la prezidanto, Joachim Gauck.

* Stern, Hamburgo, 29-a de januaro 2014.
* Mezo dum la periodo 2010-2014. Siemon T. Wezeman kaj Pieter D. Wezeman, “Trends in international arms transfers, 2014”, Stockholm International Peace Research Institute (Sipri), marto 2015.

Tradukante la kreskantan deziron de Germanujo akcepti internaciajn respondecojn, kiuj respondu al ĝia ekonomia pezo, tiu lasta ne mistrafas okazon pledi por ke lia lando “partoprenu pli frue, kun pli da firmeco kaj en pli racia maniero” en la konfliktoj kaj la pac-operacioj. “Miaj samlandanoj, deklaris s-ro Gauck, ne devas, pro preteksto de la pasinta kulpeco de Germanujo, fermi la okulojn”; defendo de la homrajtoj povas necesigi “ekmiliti”*. Tiu lasta aserto igis lin ricevi de Die Linke*, la partio de la radikala maldekstro, la kvalifikon “abomena militemulo”. Sed tiu diskurso estas pli favore akceptata ekstere, kie oni malkontentas pri la emo de Berlino delegi siajn respondecojn al la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kaj al fantomeca “Eŭropo de Defendo”.

* Konferenco pri sekureco, Munkeno, 31-a de januaro 2014.
* Le Monde, 2-a de aŭgusto 2014.

Prezidanto de la social-demokratia Partio (SPD), s-ro Gabriel enkadriĝas en la pacisma tradicio de la postmilita Germanujo. Berlino ne asociiĝis al la usona koalicio en Irako (2003), nek al la franco-brita operacio en Libio (2011), kaj la lando morte suferis pro sia partopreno en la NATO-operacio en Afganujo: ĝi tie perdis kvindek sep soldatojn kaj portas pezan respondecon en la bombado de Kunduz, kiu mortigis cent kvardek du homojn, ĉefe civilulojn, en septembro 2009*. Dum la kampanjo por la parlamentaj elektoj de septembro 2013, la ministro, konstruinto de la nun reganta koalicio, engaĝiĝis limigi la eksportadon de armiloj. Laŭ li, liaj antaŭuloj ne estis sufiĉe severaj, permesante, ekzemple, la kontraktojn kun “fremdaj landoj” — komprenu: ne eŭropaj kaj situantaj firme ekster la atlantika Alianco — kiel Alĝerio, Sauda Arabujo aŭ Indonezio. En 2014, pli ol duono de la germanaj eksportaĵoj koncernis tiajn landojn.

* Vd “Mais que fait donc l’Allemagne en Afghanistan?”, Le Monde diplomatique, februaro 2011.

Enpostenigita ĉe la ekonomia direkcio, kun aŭtoritato super la eksport-permesoj, la social-demokrata gvidanto plenumis sian promeson. Li adoptis pli redukteman pozicion ene de la federacia sekurec-Konsilio: la permesoj donitaj en 2014 (por 6,5 miliardoj da eŭroj) estis 22% malpli altaj ol tiuj de 2013. Li suspendis plurajn kontraktojn destinitajn al Sauda Arabujo, malhelpis la liveradon al la franca firmao MBDA de militaj misil-kapoj Milan ER destinitaj por Kataro, kaj rifuzis al la franca Nexter ĉasiojn por blenditaj veturiloj akiritaj de la libana armeo, pagitaj de sauda mono. Tiu vetoo pri eksportaĵoj al Francujo estis nuligita nur en januaro 2015, sekve de multaj klopodoj de ministroj kaj industriistoj francaj sed ankaŭ germanaj. Ambaŭflanke de Rejno, la defendo-sektoroj, larĝ-sence, dungas ĉiu proksimume cent mil homojn kaj realigas mezan, jaran vendosumon egalan al dudeko da miliardoj da eŭroj, el kiuj triono por eksportado. En Germanujo, la nombro de dungitoj en la armilsektoro kreskis 4% inter 2005 kaj 2011 (kontraŭ 0,9% en industrio ĝenerale), kun mezaj malnetaj salajroj de 5 000 eŭroj monate*.

* Laŭ raporto de la institut WifOR aperinta en 2012, www.wifor.de.
La liveraĵoj al la kurdaj batalantoj rompis tabuon

Por kompensi la profitmankon el armil-eksportado, la registaro prikonsideras pli profundan eŭropigon de tiu industrio, kun, ekzemple, la projekto — diskutebla — de kunfandiĝo, en la sektoro de blenditaj veturiloj, inter la germano KMW kaj la franco Nexter, anoncita por julio 2015, aŭ relanĉo de la mendoj de la Bundeswehr, la nacia armeo, promociita “referenco-kliento”.

Tamen, S-ino Merkel kaj ŝiaj social-demokrataj partneroj rifuzas la ideon de sentebla kresko de la defendo-buĝeto, kiu de nun superas la francan: 32,4 miliardoj da eŭroj en 2014 (kontraŭ 31,5 en Francujo), kun malpli da homoj (171 000 militistoj kontraŭ 213 000) kaj tre malsuperaj interven- kaj batal-kapabloj. La buĝeto 2015 estis iomete altigita (32,97 miliardoj da eŭroj), sed ĝi estas apenaŭ pli ol 1% de la malneta enlanda produkto (MEP), malproksime de la 2% rekomenditaj de la NATO-normoj (1,6% en Francujo). Krome, nur 16% de la buĝeto de la Bundeswehr estas dediĉita al renovigo de la ekipaĵoj (unu kvarono en Francujo). La plej granda parto de la kreditoj estas atribuata al la personaro: renovigo de kazernoj, akordigo de la familia vivo kaj arme-servo, paso al la kvardek-unu-hora labor-semajno (hodiaŭ kvardek ses) kaj, precipe, revalorigo de la salajroj kaj pensioj.

La ideo de pli granda germana partopreno, eĉ nerekta, sur la internaciaj batalkampoj, estigas diversajn movadojn en Berlino. Kunveninta en eksterordinara sesio la 1-an de septembro 2014, laŭpete de la kancelierino, la Parlamento donis sian aprobon al la ekipado de dek mil batalantoj de iraka Kurdujo. La liverado al la Peshmergas tuj komenciĝis: pluraj dekoj da misil-ĵetiloj “Milan”, mitraloj, ok mil sturmofusiloj HK G3 kaj same multe da pistoloj, grenadoj, kugloimunaj veŝtoj, kamionoj, ktp. La tuton kompletigis diskreta sendo de centoj da arme-instruantoj de la Bundeswehr. Tiu subteno aspektis kompenso pro la germana nepartopreno en la aeraj frapoj de la koalicio kontraŭ la Organizaĵo de la islama ŝtato (OIŜ) en Irako kaj en Sirio, komencitaj en septembro 2014. Ĝi rompis tabuon ekzistantan de la fino de la dua mondmilito: oni ne vendu armilaron al militanta lando, des pli se ĝi ne estas membro de NATO aŭ de la Eŭropa Unio.

Meze de januaro, ekspertizo de la jura servo de la Parlamento konkludis, ke la germanaj helpo kaj aktivaĵoj en Irako kontraŭ la OIŜ verŝajne estis “kontraŭaj al la Konstitucio”. La fundamenta leĝo ja principe permesas eksteran agon de la Bundeswehr nur se la koalicio en kiu enkadriĝas la operacio de Berlino apartenas al daŭra “sistemo de kolektiva defendo”, kio ne estas la koalicio formita de Usono. La juristoj de la registaro kaj de la Parlamento do devis plej rapide kiel eble ellabori formulon kapablan certigi la daŭrigon de la liveradoj...

Komencita “sen tabuoj nek rigideco”, la redakto-procezo de la nova “blanka libro” de la defendo, kiu finiĝos venontan jaron, estis lanĉita meze de februaro de la ministrino pri defendo Ursula von der Leyen. Ĝi povus funde rekonsideri la politikon pri produktado kaj eksportado de armilaroj, kiun oni taksas konfuza. Krome, kvar grandaj konferencoj kaj centoj da laborgrupoj kunvenigantaj elektitojn, fakulojn kaj civitanojn, laŭplane redesegnos la estonton de la nacia defendo en kampoj kiel kiber-millito, kontraŭterorismo, Eŭropo de Defendo, la relokado kaj dismeto de NATO-trupoj, la dialogo kun Rusujo, la ekipado pri senpilotaj aviadiloj de la Luftwaffe, kaj ankaŭ la delikata prizorgado de la materialoj. La parlamenta komisaro pri la armeoj ja agnoskis, ke “la armil-sistemoj estas pene tenitaj en bona stato” aparte en la aer-armeo, kie la nedisponeblo de la aparatoj atingis rekordojn en 2014*.

* Der Spiegel, Berlino, 25-a de aŭgusto 2014.

En streĉita internacia kunteksto, la social-demokratoj timas, ke tiu debato pravigos kreskon de la defendo-kreditoj. Siaflanke, la ekologiistoj zorgiĝas pro la pezo de la armil-industrio, kaj Die Linke publike mallaŭdas la koston de eksterlandaj intervenoj*. S-ino von der Leven uzas la konflikton en Ukrainujo por bremsi la reformplanon de la Bundeswehr, kiu notinde planis vendon aŭ sendon al rubujo de centoj da blenditaj veturiloj — tiuj de la eksa malvarma milito, destinitaj, eble, reuziĝi...

* Die Tageszeitung, Berlino, 9-a de marto 2015.

Philippe LEYMARIE

Eva Spiekermann kontribuis kolekti la dokumentojn por la redakto de tiu artikolo.