Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Multaj historiistoj analizis la Parizan Komunumon kiel patriotan ribelon kiu originis rekte ĉe la konfisko de la kanonoj de la Nacia Gvardio en marto 1871. Sed la intelektaj bazoj de tiu ribelo ŝajnas esti pli malnovaj: jam en 1868 politikaj kluboj kaj popolaj kunvenoj de la ĉefurbo, civitanoj postulis la “Universalan Respublikon“.
En aprilo 1871, en la plej bona momento de la Pariza Komunumo, sep mil londonaj laboristoj organizis manifestacion de solidareco kun siaj parizaj kamaradoj, kaj marŝis de la loko, kiun la brita burĝa gazetaro nomis “nia Belleville” — la kvartalo de Clerkenwell Green — ĝis Hyde Park, dum terure aĉa vetero. Akompanataj de fanfaro, ili svingis flagojn ornamitajn de la sloganoj “Vivu la Komunumo!“ kaj “Longan vivon al la Universala Respubliko!“
En la sama semajno, en la amfiteatro de la medicina lernejo de la pariza universitato Sorbonne, sen ĝiaj profesoroj — ĉiuj estis fuĝintaj al Versajlo* —, la parizaj artistoj kaj metiistoj (“ĉiuj artaj intelektuloj“) aŭskultis Eugène Pottier legi la manifeston de la Federacio de la artistoj de Parizo, kiu finiĝis per la frazo: “La komitato helpos al nia regenerado, al la inaŭguro de la komunuma lukso kaj al la splendoj de la estonteco, kaj al la Universala Respubliko.“
“Komunumo“ kaj “Universala Respubliko“ estis du fundamentaj elementoj de la politika imagaro de la Pariza Komunumo, du esprimoj, kies emocia ŝarĝo superas ĉian precizan semantikan enhavon. Sed la ripetado de tiuj esprimoj dum la tutaj lastaj jaroj de la Imperio, de la sieĝo de la ĉefurbo kaj de la ribelo mem esprimis la deziron de la kumunumanoj je socia vivo organizita laŭ la principoj de partopreno kaj de malcentrado. ? La plej multaj historiistoj vidas la komencon de la Kumunumo en la 18-a de marto 1871, kun tio, kion Karlo Markso nomis la “provo enrompiĝi“*, de [Adolphe Thiers]*, lia decido konfiski la kanonojn de la Nacia Gvardio, kaj la reagoj, kiujn ĝi kaŭzis. En ilia raporto la insurekcio aperas kiel sponta ribelo, ligita kun forta “delira patriotismo“* — kiel Thiers mem diras — pro la apartaj cirkonstancoj de la franca-prusa milito.
Nu, se oni komencas ne ĉe tiu sponta reago, sed ĉe la kunvenoj de laboristoj fine de la Imperio, tiam aperas tute alia bildo. Oni vidas, ke certaj ideoj iom post iom graviĝas. La kunvenoj de la politikaj kluboj de norda Parizo, la plej revoluciaj, komenciĝis kaj finiĝis per la krio “Vivu la Komunumo!“, kaj la esprimoj “Universala Respubliko“ kaj “Respubliko de Laboristoj“ estis tie uzataj sendistinge. Tiuj kunvenoj kreis kaj disvolvis la ideon de socia komunumo: la deziro anstataŭigi registaron de perfiduloj kaj de senkompetentuloj per rekta kunlaborado de ĉiuj energioj kaj de ĉiuj intelektoj.
La termino “Komunumo“ esprimis la zorgon pri la ago-skalo, la deziron je loka aŭtonomeco, la memsufiĉon de sociaj unuoj sufiĉe malgrandaj kaj homecaj por ke ĉiu sentu sin rekte koncernata de la detaloj de la ĉiutaga vivo. La nocio “Universala Respubliko“ siavice reprezentis la internaciisman horizonton. Kune, la du sloganoj desegnis la konturon de altgrade nenacia imagaro. Ekzemple, pro “komunuma lukso“, la artistoj kaj metiistoj de la Komunumo ŝajnis pensi pri ia “publika beleco“: plibonigo de la komunaj spacoj en ĉiuj urboj kaj ĉiuj vilaĝoj, la rajto de ĉiu vivi kaj labori en agrabla medio. Per kreado de publika arto, de arto vivata, je la nivelo de aŭtonomaj urboj, la “komunuma lukso“ devis efiki kontraŭ la koncepto mem de la monumenta spaco kaj ĝia centraliza (naciisma) logiko. Tia programo ne devus mirigi nin, ĉar ĝi venis de tiuj, kiuj faligis la Vendôme-kolonon. Sed oni ne pensu, ke tiu termino povis signifi retiriĝon en la internon de la mallarĝaj limoj de la urboj. La Federacio de Artistoj opiniis, ke ĝi agas samtempe por la kumunuma lukso kaj por la Universala Respubliko.
Sub la Komunumo, kiel unu el ĝiaj plej famaj partoprenantoj, la pentristo Gustave Courbet, skribis al sia patrino: “Parizo rezignis esti la ĉefurbo de Francujo“.* La tiama Parizo ne volis esti la kapo de ŝtato, sed aŭtonoma ento sine de internacia federacio de la popoloj. La skalo, kiu privilegiis la komunuman imagaron, estis samtempe pli limigita kaj pli larĝa ol la nacio. La esprimo “Universala Respubliko“ respondis al tutaĵo da deziroj, da identiĝoj kaj da praktikoj, kiuj ne difineblis per ŝtata teritorio aŭ limigeblis per la nacio. Ĝi tre klare distingis tiujn, kiuj uzis ĝin, disde la parlamentaj respublikanoj aŭ liberaluloj: tiuj kredis je la neceso de forta kaj centra ŝtata aŭtoritato, supozata garantii la socian ordon.
Dum la monatoj de sieĝo, kiuj antaŭis la Komunumon, Parizo, laŭ la vortoj de la komunumano Arthur Arnould, “vivis sian propran vivon, montris nur sian individuan volon. (...) Parizo estis (...) lerninta la absolutan malestimon de du solaj regformoj, kiuj ĝis tiam estis en nia lando: la monarĥion kaj la oligarĥian aŭ burĝan respublikon“.* La Universala Respubliko signifis, male, unuavice la malmuntadon de la imperia burokratio, de ĝia profesia armeo kaj de ĝia polico. “Ne sufiĉas emancipi ĉiun apartan nacion el la kuratoreco de la reĝoj, skribis la anarĥiista geografo Elisée Reclus, necesas ankaŭ liberigi ĝin el la superregado de aliaj nacioj, necesas forigi tiujn limojn, tiujn landlimojn, kiuj faras simpatiajn homojn malamikoj!“*
Tagon post la proklamo de la Komunumo, ĉiuj eksterlandanoj havis la permeson aliĝi, ĉar “la flago de la Komunumo estas tiu de la Universala Respubliko“.* Sed la esprimo ne naskiĝis en tiu momento; ĝi devenas en la realo el mallonga epizodo de internaciismo dum la Franca Revolucio. Ĝia inventinto, Anarcharsis Cloots, de prusa origino, kiu prezentiĝis mem kiel “la oratoro de la homa specio“, subtenis tiun revolucion kune kun Thomas Paine, sur internaciismaj bazoj, antaŭ ol esti gilotinita. Sed ĝi tute ne signifis revenon al la principoj de la burĝa revolucio de 1789; la slogano de la Universala Respubliko, lanĉita de la komunumanoj, markas ilian rompon kun ilia heredaĵo favore al vera internaciismo de la laboristoj.
Ni pensu ekzemple pri la laborkutimoj kaj pri la kulturo de la artmetiistoj, kiuj partoprenis tiom multnombre en la movado de marto 1871, kion poste notis Prosper-Olivier Lissagaray, la unua kaj la plej influhava historiisto de la Komunumo. Ili estis internaciistoj antaŭ ol tiu nocio entute ekzistis. Ni memoru ĝuste hodiaŭ pri Pottier kiel aŭtoro de La Internacio, skribita en junio 1871 meze de la brutalaj ekzekutoj de la venkitaj revoluciuloj; antaŭ la ribelo li gvidis grandan teksaĵ-laborejon, kie oni faris tukojn, tapetojn, puntaĵojn, ŝtofajn kaj keramikajn pentraĵojn. Diversdevenaj kvalifikitaj metiistoj el diversaj nacioj laboris kune pri komplementaj taskoj; ilia internaciismo estas parte klarigebla pro la moviĝanta vivo, kiu karakterizas tiajn metiojn: ili iris libere de unu regiono al alia kaj eĉ de lando al alia. Kiel multaj junuloj hodiaŭ, kiujn la ekonomia malabundo devigas al nomada ekzistado, la gemetiistoj de la meza 19-a jarcento pasigis la plejparton de sia tempo ne ĉe laboro, sed ĉe serĉado de laboro.
Kiam Francujo deklaris la militon al Prusujo, la 19-an de julio 1870, la dungitoj de la laborejo de Pottier estis inter la subskribintoj de la manifesto de la pariza sekcio de la Internacio, apud siaj kamaradoj de Germanujo kaj de Hispanujo, kontraŭ tio, kion Pottier nomis en poemo la “ĉela reĝimo de nacieco“.* Io tute malkutima en socialista medio, la mesaĝo estis decide kontraŭnaciista: “Ankoraŭfoje, sub preteksto de eŭropa ekvilibro, la nacia honoro, politikaj ambicioj minacas la mondan pacon. Francaj, germanaj, hispanaj laboristoj, niaj voĉoj unuiĝu en kriego de kondamno kontraŭ la milito! (...) La milito (...) en la okuloj de laboristoj povas esti nur krima absurdaĵo.“*
Sed eble la vojo, kiun iris la virinoj kaj la feminismo, plej bone atestas pri la volo transiri la politikan kadron de la moderna ŝtato. Louise Michel, Paule Minck, Elisabeth Dmitrieff kaj aliaj ne strebis al integriĝo en la ŝtaton aŭ ties protekton; ili ne postulis, kiel la virinoj faris en 1848, la voĉdonrajton nek ian ajn alian rajton de parlamenta tipo. Ili praktikis formon de libereco kaj komplete fajfis pri la ŝtato. Kiel partoprenantoj en la Universala Respubliko ili montriĝis indiferentaj pri respublika politiko. Tamen, Dmitrieff kaj sep laboristinoj de la vestaĵindustrio kreis tion, kio fariĝis la plej granda kaj la plej efika organizaĵoj de la Komunumo: la Unio de la Virinoj. Ĝiaj komitatoj kunvenis ĉiutage en preskaŭ ĉiuj distriktoj de Parizo kaj liveris pagatan laboron al la virinoj kaj samtempe respondis al la urĝaj necesoj de la batal-situacioj.
Nenio estis pli malproksima de la Universala Respubliko, perceptata kiel libervola asociiĝo de ĉiuj lokaj iniciatoj aŭ “libera konfederacio de aŭtonomaj kolektivoj“, ol la respublika universalismo, kiu estis tiam triumfonta. La Universala Respubliko imagata kaj, en certa mezuro, vivata dum la Komunumo, estis ne nur tre malsama ol la respubliko, kiu nun alvenis. Ĝi estis ankaŭ konceptita kontraste al la Franca Respubliko timeme naskita en septembro 1870 de Thiers, kaj eĉ pli al tiu, kiu certigis sin sur la kadavroj de la komunumanoj. Ĉar tiu masakro estis la fondo-ago de la 3-a respubliko, republiko kiu poste solidiĝis, dum la insdustri-burĝaro kaj la grandaj provincaj kulturistoj faris sian historian aliancon, per tio ke ili por la unua fojo kunfandis la kapitalisman modernigon kun la respublika ŝtato.
En Francujo, la masakro markis la komencon de profunde konservativa tendenco pri la demando de nacia identeco. Tiu tendenco daŭris almenaŭ ĝis Viŝio*, dum en tuta Eŭropo la nacioj eniris en konkurencon pri kolonioj kaj faris novajn formojn de grandskala masakro, necesaj por kontrolado kaj konservado de la ordo en la imperioj.
Ekde la amnistio de la komunumanoj, voĉdone decidita de la parlamento en 1880, okazis provoj integri la Komunumon en la francan respublikan fikcion, per ĝia asimilado al patriota movado aŭ al batalo por la respublikaj liberecoj — per aliaj vortoj, al reformisma provo demokratiigi la burĝan ŝtaton anstataŭ detrui ĝin. Sed sufiĉas legi la memoraĵojn de la transvivintoj por vidi, kiom vigle ili mem defendis sin kontraŭ la ideo ke ili volis savi la respublikon: “La respubliko de niaj revoj tutcerte ne estis tiu kiun ni havas. Ni volis ĝin demokratia kaj socia, kaj ne plutokratia“, skribas unu el ili.* Lia kamarado Gustave Lefrançais montriĝas ankoraŭ pli radikala: “La proletaro sukcesos vere emancipiĝi nur kondiĉe ke ĝi senigas sin je la respubliko, la lasta formo, kaj ne la malplej malbonfara, de la aŭtoritatecaj registaroj.“*