Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Vidi ĝin ĉie; vidi ĝin nenie: pri komploto la diskuto tre malofte evitas unu el tiuj du simetriaj rifoj. Kiam la kvin grandaj firmaoj de Wall Street, en 2004, per premoj akiris kunvenon, longtempe sekretan, ĉe la Securities and Exchange Commission (SEC), la reguligisto de la usonaj kapitalmerkatoj, por atingi la nuligon de la “Picard-regulo“, kiu limigas al 12 la koeficienton de ĉioma enŝuldiĝo*, oni devas havi intelektan silentemon ĉe la limo de simpla obturado por ne vidi la interkonsentitan kaj kaŝitan agadon de speciale potenca kaj organizita interes-grupo. Komplotoj do ekzistas — ekzemple tiu ĉi, cetere kronita de sukceso.
Certe tiu ne liveras sole la tutan analizon, kiun la financa krizo bezonas, kaj eble tie troviĝas la konataj malfortoj de la konspirismo, eĉ se ĝi indikas pruvitajn faktojn: ĝia unu-ide-ismo*, la sola afero kiu klarigas ĉion, la ekskluziva ideo kiu komplete raportas pri ĉio, la kaŝita kunveno kiu decidas pri ĉio. Tipa ekzemplo de konspira unu-ide-ismo: Bilderberg (aŭ la Triopo).*Bilderberg ekzistas! La triopo ankaŭ. Do, la problemo ne estiĝas ĉe la eltrovo de tiuj faktoj, sed ĉe la kaŭza statuso, kiun oni atribuas al ĝi. Tiel do pri Bilderberg aŭ la Triopo levitaj kiel solaj kaj ĉiopovaj organizantoj de la novliberala tutmondigo. Por malmunti la unuideismon de la komplotisma percepto sufiĉas instigi al eksperimento de kontraŭfakta pensado: ni imagu mondon sen Bilderberg nek Triopo; ĉu tiu hipoteza mondo estus evitinta la novliberalan tutmondiĝon? La respondo estas kompreneble ne. El tio konkludeblas ke la kaŝaj konklavoj ne estis la nepraj agantoj de la novliberalismo, eble eĉ ne la plej gravaj. Kaj tamen, tio ne estas kialo por forgesi paroli pri Bilderberg kaj la Triopo, kiuj diras nekontesteble ion pri la mondo en kiu ni vivas.
Kelkfoje sufiĉus iomete da intelekta kompatemo por kompreni tion, kio eble povas esti vera en certaj tezoj, kiuj estas tuj fikvalifikataj sub la intertempe fifama etikedo de “konspirista“, forigi iliajn klarigajn erarojn kaj konservi, kun la risko ke oni devas reformuli ilin alie, ja tute realajn faktojn de interkonsentitaj agadoj, sed kies novliberala doktrino klopodas nei tion. Estas vere, ke en la perspektivon de la dominantoj eniras per si mem la neado de dominado (salajruloj kaj dungistoj, ekzemple, estas “liberaj kaj egalecaj kontraktantoj en la labormerkatoj“ ...), kompreneble jam pri la efikoj de eksplicita ligo, per kiu la dominantaj interesoj produktas, reproduktas kaj profundigas sian dominadon. Estas verŝajne senespera imago, ke oni povas en la komunikilaj disputoj havi interan pozicion, kiu kunigus la reguladon kontraŭ certaj ekstremaj (ĝis skandalaj) eraroj de la konspirisma pensado kaj samtempe la ideon ke la dominado, se ĝi produktiĝas ĉefe en kaj per strukturoj, estas ankaŭ afero por parto de kolektivaj agadoj diskutitaj de la dominantoj. Tia distingo estas certe tro postulata, kaj oni vidas tuj veni la dikajn komentojn kiuj farus el tio mem apologian defendon de la komplotismo kaj de la komplotistoj ...
Tamen estus jam tempo por alvoki al ia nekomplotisma pensado de la komplotoj, do alivorte: 1. koncedi, ke kelkfoje ja okazas interkonsentitaj kaj kaŝitaj umadoj — oni povus nomi ilin komplotoj, kaj 2. rifuzi fari komploton la sola klariga skemo por ĉiuj sociaj okazaĵoj, aldoni eĉ ke el ĉiuj disponeblaj skemoj tiu estas la malplej interesa, la malplej trafa, tiu al kiu oni devas metode turni sin laste ... kaj kvankam ĝi estas kelkfoje reala!
Certe oni trovas ĉion pri la konspirismo: sarkasmajn bildojn pri ĝiaj plej konataj deliroj (fakte tiuj ne mankas ...), montradon de ĝiaj fetiĉaj temoj, ĝis kleraj analizoj de ĝiaj psiĥopatologioj. Sed politikan analizon — nenian!
La potenco de la malkvalifiko-efiko, la forto per kiu ili kribras la parolantojn, la sociaj karakterizaĵoj asociitaj al tiu kribrado mem, la rezervado de la legitima parolo por iuj, kaj la plena ekskludo de la aliaj, aganta ankaŭ tie per kunmiksado, kiu inkluzivigas en la mensa aberacio kaj en la malpermeso paroli, tutan kategorion, eĉ aron da sociaj kategorioj, deirante de kelkaj izolitaj perdiĝintoj, kaj tio por fari el la politika diskuto la monopolan aferon de la “reprezentantoj“ asistataj de la fakuloj: ĉiuj ĉi meĥanismoj, akrigitaj en la francaj komunikiloj, devus tamen atentigi pri la rekte politikaj punktoj en la debato pri konspirismo — anstataŭe ĝi kaŭzas nur klukadojn aŭ ŝajnhororajn kriegojn ĉar, kiom ajn izolitaj ili estas, la konspirismaj spritaĵoj donas la plej bonan kialon por senposedigo.
Senposedigo: jen eble la vorto kiu liveras la plej bonan politikan eniron en la socian — kaj ne psiĥan — fakton de konspirismo. Ĉar anstataŭ vidi en ĝi deliron senkialan, aŭ pli ĝuste sen alian kialon ol la postrestintecon de la plebo, oni povus vidi en ĝi la efikon, certe absurdan, sed sufiĉe antaŭvideblan, de loĝantaro, kiu ne rezignas kompreni tion, kio okazas al ĝi, sed spertas ke oni sisteme rifuzas al ĝi la rimedojn: aliron al informoj, travideblon de la politikaj agendoj, profundajn publikajn debatojn (do: ion alian ol la mizerajn kaĉojn, kiujn oni servas sub tiu nomo en la komunikiloj), ktp. Tute klare, la plej grava politika evento de la du lastaj jardekoj, la referendumo pri la eŭropa konstitucia traktato de 2005, montris tion, kion politika elektantaro, tamen en eksterordinare malfavora etoso povas fari, al kiu oni donas la tempon de pripensado kaj debaton: ĝi povas akiri la plej kompleksan materialon kaj alproprigi ĝin al si por fari kleran elekton.
Ekster tiaj esceptaj kondiĉoj, ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj rimedoj por regi la historiajn fortojn, kiuj atakas ĝin, kaj antaŭ ĉio partopreni en la diskutoj kiuj decidas pri ĝia sorto, estas al ĝi rifuzataj. Nu, rimarkigas Spinozo, la deteniĝemo ne konas paŭzon: “Neniu povas forcedi sian juĝkapablon“ (Politika traktaĵo), do tiu praktikiĝas tiom kiom ĝi povas, en la kondiĉoj kiuj estas al ĝi faritaj, kaj kun la persistemo de malespero, kiam ĝi krome povas pensi nur sian malfeliĉon. La konspirismo ne estas la psiĥopatologio de kelkaj deliruloj, ĝi estas la simptomo necesa por la politika senposedigo kaj por la konfiskado de la publika debato. Do, estas la lasta stultaĵo riproĉi al la popolo ĝiajn penserarojn, kiam oni tiom metode organizis la forprenon de ĉiaj ĝiaj pens-instrumentoj kaj ĝian punrestadon ekster ĉia pensa agado. Neniu diris tion pli bone ol Spinozo: “Ne mirigas, ke la plebo havas nek veron nek juĝkapablon, ĉar la ŝtataj aferoj estas traktataj sen ĝia scio, kaj ĝi faras al si opinion nur surbaze de la malmulto, kiun oni ne povas kaŝi al ĝi. Prokrasto de juĝo estas efektive virto malofta. Do, povi ĉion trakti kaŝite antaŭ la civitanoj kaj voli ke tiel ili havu nenian juĝon, tio estas la pinto de stulteco. Se la plebo efektive povus moderigi sin, prokrasti sian juĝon pri io, kion ĝi malbone konas, kaj juĝi ĝuste laŭ la malmultaj elementoj pri kiuj ĝi disponas, tiam ĝi estus pli inda regi ol esti regata“ (Politika traktaĵo, VII, 27).
Sed eĉ pli ol la senposedigo, la konspirismo, kies elitoj ŝajnigas nesavebla malplimulto, povus esti la paradoksa signo, ke la popolo fakte akiras la plimulton, ĉar ĝi sufiĉe aŭdis la aŭtoritatojn kun respekto kaj ĉar ĝi komencas koncepti la mondon sen ili. Mankas al ĝi nur unu afero por eniri ĝin komplete kaj eltiri sin el la kaptiloj, tiu de la konspirismo, per kiu ĉia publika debato estas neeviteble tratrempita: la ekzerco, la praktiko, la kutimo ... do ĉio, kion la konfiskaj institucioj (reprezento, komunikiloj, fakuloj) rifuzas al ĝi kaj kiun ĝi tamen klopodas konkeri ĉe la marĝenoj (asocioj, popola edukado, alternativa gazetaro, publikaj kunvenoj, ktp) — ĉar la individuaj kaj kolektivaj intelektoj formiĝas per ekzercado.
La debato pri la “leĝo de 1973“, kiu devis malpermesi la monan financadon de publikaj deficitoj, devus esti tipe rigardata kiel unu el la etapoj de tiu lernado, kun sia karakteriza procezo de provoj kaj eraroj. Kompreneble, la “leĝo de 1973“, en certaj regionoj de Interreto la temo de arda aktiveco, ricevis multajn skuojn: de la filmeto kun komplotisma etoso de Paul Grignon, Money as Debt [“Mono kiel ŝuldo“], kiu montras gigantan mon-konspiron — la monon kreas la privataj bankoj — kies terminoj tamen legeblus en ia ajn manlibro pri ekonomio de la unua aŭ la lasta klaso de SES!*, ĝis la peza insistado renomi la leĝon unue “leĝo Pompidou“, sed por pli bone veni al la “leĝo Rothschild“, ĉe kiu iuj vidas nur la aludon al la ligoj inter la politika potenco kaj la alta financo*, kie aliaj pensas pri ĉiaj aliaj subkomprenoj ...
Meze de ĉiuj ĉi skorioj, principo de politika karitato povus tamen vidi: 1-e tiun mirakleton de nefakuloj, kiuj okupiĝas pri afero evidente teĥnika, sed kies politikaj implikaĵoj destinas ĝin al kiom eble plej larĝa debato: la mono, la bankoj; 2-e la aperon, eble senorda sed fine bonfara, de demandoj pri la neceso de interezkvotoj, de financado de publikaj ŝuldoj, de eblaj formoj de mona suvereneco, de la taŭga loko de la mon-eldonistoj en demokratia socio; 3-e intensan polemikadon, en la plej bona senco de la vorto, kun produktado de kilometrojn longaj tekstoj, lanĉado de retejoj aŭ de blogoj, dokumentitaj disputoj en ĉiuj sencoj, ktp. Ĉio ĉi, jes, meze de elementa nesciado, de kelkaj konataj flankenglitoj kaj de evidente malĝustaj vojoj — el kiuj kelkaj, kiuj plej arde akuzas la leĝon de 1973, ekrimarkas ke ili persekutis fantomon ... Sed tamen, kiel kolektiva pens-ekzerco, kiu valoras en si mem multe pli ol ĉiaj ĝiaj malperfektaĵoj, kaj en kiu — sen ajna sarkasmo — oni devus vidi momenton de tiu procezo de lernado tipa por eniri en la plimulton. Ne surprizas, ke el la stumbloj de lernado la instalitaj elitoj profitas por rifuzi la lernadon mem. Oni povas ilin kompreni: temas ja precize pri la senposedigo de la senposedigantoj.
Frédéric LORDON.