Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La ukraina krizo, decida testo

Per tio, ke la okcidentaj gvidantoj neglektis la grandegan oferon de la rusoj dum la dua mondmilito, ili bojkotis la ceremoniojn de la 70-a datreveno de la Liberigo de Moskvo, pretekstante la ukrainan krizon. Por solvi tiun konflikton, s-ro Jean-Pierre Chevènement renkontis la prezidanton Vladimir Putin la 5-an de majo 2014, laŭ peto de la franca prezidanto. Li priskribas ĉi tie la vojon, kiu kondukis al la malfido al Ruslando, kaj skizas la rimedojn por forlasi ĝin.

LA MALFONDO de la Sovetunio, decidita fine de 1991 de Boris Jelcin, prezidanto de Ruslando, kaj de liaj ukraina kaj bjelorusa kolegoj, okazis pace, ĉar ĝia prezidanto, Miĥaelo Gorbaĉovo ne volis kontraŭstari ĝin. Sed ĝi estis plena de eblaj konfliktoj: en tiu multnacia spaco dudek kvin milionoj da rusoj estis lasitaj ekster la limoj de Ruslando (kiu havis 147 milionojn da loĝantoj ĉe la lasta popolnombrado de 1989, kontraŭ 286 por la eksa USSR), kiu mem krome konsistas el tre diversaj entoj. Cetere, la kaprica traktato pri la limoj multigis la streĉitecojn inter la postaj ŝtatoj kaj malplimultoj (Alta Karabaĥo, Transdnistrio, Sud-Osetio, Abĥazio, Adjario, ktp). Multaj el tiuj multetnaj ŝtatoj neniam antaŭe ekzistis. Tio estis speciale la kazo de Ukrainujo, kiu estis sendependa nur dum tri jaroj da sia historio, de 1917 ĝis 1920, pro la kolapso de la carismaj armeoj.

Ukrainujo, tia kia ĝi naskiĝis la 25-an de decembro 1991, estas diverse kunmetita ŝtato. La okcidentaj regionoj estis parto de Pollando inter la du mondmilitoj. la orientaj regionoj estas loĝataj de ortodoksaj rusparolantoj. La bordoj de la Nigra Maro estis iam otomanaj. Krimeo neniam estis ukraina antaŭ senkonsulta decido aligi ĝin fare de Nikito Ĥruŝĉovo en 1954. La tradicio de la ŝtato estas ĵusa kaj mallonga: malpli ol kvarona jarcento. La privatigoj de la 1990-aj jaroj aperigis klason de oligarĥoj, kiuj dominas la ŝtaton pli ol la ŝtato dominas ilin. La ekonomia situacio estas tre malboniĝinta: la enŝuldiĝo konsiderinda. La estonteco de Ukrainujo — aliĝo al la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) aŭ neŭtraleco — estas do nedisigebla de la reformado de la fortrilatoj en eŭropa kaj monda skalo. En 1998, Zbigniew Brzezinski skribis jam, ke la sola rimedo malebligi Ruslandon refariĝi granda potenclando estus forigi Ukrainujon el ĝia influo.*

* Zbigniew Brzezinski, Le Grand Echiquier, Fayard-Pluriel, Parizo, 1997.

Memorigi la faktojn estas grava por ĉiu, kiu volas kompreni. La aktuala ukraina krizo estis antaŭvidebla ekde la “oranĝa revolucio“ (2004) kaj la unua provo aligi ĝin al la NATO (2008). Tiu ĉi krizo estis evitebla, almenaŭ se la Eŭropa Unio, en la momento de starigo de la “orienta partnereco“ (2009) estus metinta la intertraktadon de asociiga traktato kun Ukrainujo en kadron por harmoniigi ĝin kun la celo de strategia partnereco inter la Eŭropa Unio kaj Ruslando de 2003: krei spacon de libera cirkulado “de Lisbono ĝis Vladivostoko“.

Por tio estus kompreneble necesa konsideri la interplektiĝon de la ukraina kaj rusa ekonomioj.* Tiel la Unio estus evitinta lasi sin uzi de la adeptoj de etendo de la NATO ĉiam pli orienten. Anstataŭ tio, Bruselo metis Ukrainujon antaŭ la malebla dilemo elekti inter Eŭropo kaj Ruslando. La ukraina prezidanto, s-ro Viktor Janukoviĉ, hezitis: la rusa propono estis, finance, nete pli substanca ol la eŭropa propono. Li petis la prokraston de la subskribo de la traktato pri asociigo decidita en Vilno la 29-an de novembro 2013.

* Vd Julien Vercueil, “Aux racines économiques du conflit ukrainien“, Le Monde diplomatique, julio 2014.

Mi ne scias, ĉu la kompetenta eŭropa komisaro, s-ro Stefan Füle, prenis siajn direktivojn ĉe s-ro Manuel Barroso, la tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono, kaj ĉu la Eŭropa Konsilio iam ajn diskutis pri demando, kiu ĝerme portis en si la plej grandan geopolitikan krizon en Eŭropo post tiu de la eŭropaj raketoj (1982-1987).* La prezidanto Putin deklaris, ke la eŭropaj instancoj (s-roj Barroso kaj Herman Van Rompuy) kaj en Bruselo mem, en januaro 2014, rifuzis ĉian eblecon diskuti pri la enhavo de la asocia traktato kun Kievo, pretekste de la suvereneco de Ukrainujo.

* Post la instalo de atomraketoj de mezlonga atingo, SS20, en la USSR kaj en centra Eŭropo ekde 1977, la NATO projektis instali ekvivalentajn raketojn (Pershing II kaj krozraketojn) en Okcidenteŭropo. La intertraktadoj pro manifestacioj ne sukcesis kaj la “eŭropraketoj“ estis instalitaj ekde 1983. Tiuj instalaĵoj estis malmuntitaj post la subskribo de Ronald Reagan kaj Miĥaelo Gorbaĉovo de la Traktato pri la atomarmiloj je meza atingo, fine de 1987.

La prokrasto de la subskribo de la traktato fare de la prezidanto Janukoviĉ estis la signalo de la manifestacioj nomataj “poreŭropaj“ de Majdano, kiuj kondukis, la 22-an de februaro 2014, al lia elpelo. Ke la Eŭropa Unio revigas konsiderindan parton de la ukraina opinio, tio estas komprenebla. Tamen oni devas demandi sin, ĉu la Eŭropa Komisiono havis la mandaton etendi la eŭropajn normojn al la ekstero de la Unio. La manifestacioj de Majdano estis surloke helpataj de multaj vizitoj de eŭropaj, sed precipe usonaj respondeculoj, ofte eminentaj*, dum neregistaraj organizaĵoj kaj komunikiloj lanĉis veran inform-militon. Ĉu tiu eksplicita subteno al la manifestacioj, kies ordoservo estis esence en la manoj de la ekstremdekstro — Praviy Sektor kaj Svoboda — ne povis konfuzi inter tio, kio koncernis la Eŭropan Union kaj la iniciatoj de la NATO, se ne tiuj de Vaŝingtono kaj de ties servoj? La “eksporto de la demokratio“ povas vesti sin diverse.

* Ekz-e s-ino Victoria Nuland, usona vica ŝtatsekretario pri Eŭropo kaj Eŭropazio, la usona senatoro John McCain aŭ la germana ministro pri eksteraj aferoj Guido Westerwelle.

La neapliko de la interkonsento de la 21-a de februaro 2014, kiu planis prezidant-elekton fine de la jaro kaj kontraŭkonstitucian eksigon, sekvatage, de prezidanto kiu havis certe siajn mankojn, sed kiu estis tamen ja elektita, konsidereblas kiel “revolucio“ aŭ kiel ŝtatrenverso. Tiu ĉi lasta interpreto regis en Moskvo. Kvankam Krimeo estis rusa antaŭ 1954, ne estas kontestebla ke la decido organizi ĝian aliĝon al Ruslando, eĉ per referendumo, estis misproporcia. Ĝi kontraŭas al la principo konstante asertata de Ruslando pri la respekto de la teritoria integreco de la ŝtatoj, ĉefe kiam tiu principo estis rompita de la fortranĉo de Kosovo disde Jugoslavujo. S-ro Putin, en Krimeo, levis la strategiajn interesojn de Ruslando en la Nigra Maro super ĉiajn aliajn konsiderojn, sendube ĉar li timis, ke la nova ukraina registaro ne respektos la traktaton, kiu luis Sebastopolon al Ruslando ... ĝis 2042!

Tiu ĉi krizo estis do hazarda deglito. La anekso de Krimeo ne estis programita: s-ro Putin faris fine de februaro la solenan fermon de la Olimpiaj Ludoj de Soĉio, kiu volis prezentiĝi kiel vitrino de la rusa sukceso. Li superreagis al evento, kiun ankaŭ la Eŭropa Unio ne estis programinta, kvankam ĝi estis helpinta ĝin per malprudento. Estas klara, ke ĝi estis superŝutita de fremdaj iniciatoj, eĉ se ili enhavis gravajn punktojn. La demando, kiu leviĝas hodiaŭ, estas, ĉu la eŭropanoj povos ree regi la situacion.

S-ro Putin certe ne antaŭvidis, ke Usono uzos la anekson de Krimeo por trudi sankciojn unue limigitajn (julio 2014), poste multe pli severajn (septembro). Komence de majo 2014 li deklaris sin preta ĉirkaŭbari la konflikton. Ili instigis la ruslingvajn regionojn trovi solvon al siaj problemoj interne de Ukrainujo. La 10-an de majo, s-ro François Hollande kaj s-ino Angela Merkel elvokis, en Berlino, malcentraligon de Ukrainujo enskribitan en ĝia konstitucio. La 25-an de majo la prezidanto Petro Poroŝenko estis elektita kaj tuj agnoskita de Moskvo. La “grupo de Normandio“ (Ukrainujo — Ruslando — Germanujo — Francujo) skiziĝis la 6-an de junio. La krizo ŝajnis esti pace solvebla.

Sed ĉio elglitis en la somero: la instancoj de Kievo lanĉis kontraŭ la “memproklamitaj respublikoj“ “kontraŭteroristan operacion“, kiu igis la loĝantaron de Donbaso kontraŭstari ĝin. La afero subite ĉesis pro la malsukceso de la ukraina armeo, malgraŭ la subteno de “volontulaj batalionoj“ por-Majdan-aj. La interkonsentoj de Minsko-1, subskribitaj la 5-an de septembro, proklamis batalhalton. Ses tagojn poste, la 11-an de septembro, severaj sankcioj komencis realiĝi de Usono kaj la Eŭropa Unio, oficiale por garantii la aplikadon de la batalhalto. Tra la bankoj, paralizitaj de la usonaj sankcioj, la komerco inter la Eŭropa Unio kaj Ruslando pli kaj pli malkreskis kaj kvazaŭ paraliziĝis. Ruslando dekretis kontraŭsankciojn en la nutraĵa kampo kaj turnis sin al la “sojlolandoj“, precipe al Ĉinujo, por diversigi sian eksteran komercon kaj siajn industriajn kunlaboradojn malfavore al la okcidenta Eŭropo.

Samtempe la prezoj de la nafto kolapsis. La valoro de la rublo, fine de 2014, falis de 35 al 70 rubloj por unu dolaro. Pro manko de kontrolado la batalhalto enŝlimiĝis. Kievo lanĉis duan militan ofensivon, kiu fiaskis kiel la unua. Danke al la iniciatoj de la ŝtatestroj, kunigitaj de s-ro Hollande en la formo de la Normandia grupo kaj kun enpreno de la Organizaĵo por sekureco kaj kunlaborado en Eŭropo (OSCE laŭ la franca), novaj interkonsentoj, nomataj “Minsko-2“, estis subskribitaj la 12-an de februaro 2015.*

* Vd Igor Delanoë, “Ukrainujo inter milito kaj paco“, Le Monde diplomatique, marto 2015.

La kaptilo fermiĝas: la okcidentaj sankcioj estas, principe, faritaj por esti ĉesigitaj. Nu, dum la milita flanko de la interkonsentoj de Minsko-2 pli aŭ malpli aplikiĝas, la politika flanko paneas. Ĝi sekvas klare difinitajn etapon: voĉdono de elekto-leĝo fare de la Rada (la ukraina parlamento), lokaj elektoj en Donbaso, reformo de la konstitucio, leĝo de malcentraligo, novaj elektoj, kaj fine restarigo de la kieva kontrolo de sia landlimo kun Ruslando. Sed, la 17-an de marto ĉi-jara, la Rada decidis tekston, kiu konfuzas tiujn etapojn per tio, ke ĝi starigas la “retiriĝon de la armitaj grupoj“ kiel antaŭkondiĉon. La blokado de la politika flanko de la minskaj interkonsentoj fare de la kieva registaro direktas en la realo la ukrainan konflikton al “konflikto blokita“. La ĉesigo de la sankcioj estas tiel ostaĝita de vera diabla cirklo: principe ili ĉesigeblas nur unuanime. En la realo aplikiĝas la “leĝo de interkonsento“: jam s-ino Merkel anoncis, la 28-an de aprilo 2015, ke la eŭropaj sankcioj estos fine de junio verŝajne daŭrigotaj.

Fakte ni ĉeestas militon, kiu ne diras sian nomon. La silenta debato inter tiuj, kiuj deziras — ĝenerale mallaŭte — konservi la partnerecon inter la Eŭropa Unio kaj Ruslando tia, kia ĝi estis konceptita komence de la 2000-aj jaroj kaj la adeptoj de politiko por ĉirkaŭbari kaj eĉ reŝovi Ruslandon, do fakte de nova malvarma milito, estas la efiko de kontraŭaj voloj inter Vaŝingtono kaj Moskvo. Surloke okazas anstataŭa milito. En ĝi batalas unuflanke la ukraina armeo kaj la “volontulaj batalionoj“ subtenataj de Usono kaj de ties aliancanoj, kaj aliflanke la milicoj nomataj “separistaj“, kiuj trovas sian apogon unue el la ruslingva loĝantaro de la oriento kaj, kompreneble, en rusa helpo vestita per la koloroj de humanitara helpo. La daŭrigo de tiu konflikto povas konduki al tio, ke Ukrainujo fariĝos por longa tempo disputaĵo inter la Eŭropa Unio kaj Ruslando. Pere de vera ideologia krucmilito kun grandega disvastigo, Vaŝingtono provas samtempe izoli Ruslandon kaj firmigi sian regadon super la cetera Eŭropo. La heroldoj de nova malvarma milito priskribas Ruslandon kiel diktatorecon fundamente malamika al la universalaj valoroj kaj kiu aspiras restarigi la USSR. Por tiuj, kiuj konas la hodiaŭan Ruslandon, tiu priskribo estas ekscesa kaj eĉ karikatura. La populareco de s-ro Putin devenas samtempe el la revigligo de la ekonomio, kiun li sciis okazigi en lando, kiu perdis la duonon de sia malneta enlanda produkto en la 1990-aj jaroj kaj al la ĉesigo de la disfalo de la ŝtato. Lia projekto ne estas imperia, sed nacia. Ĝi estas projekto por modernigi Ruslandon, kaj kompreneble tiu, kiel ĉiu ŝtato, havas normalajn interesojn de sekureco.

Oni povas kompreneble provi revigligi malnovajn timojn: iuj pensas ke Pireo estas viro* kaj ke s-ro Putin estas lando. Ruslando estas fakte en plena transformiĝo. Ĝia socio estas stampita de la kresko de multaj mezaj tavoloj kiuj ofte kontestis la revenon de s-ro Putin al la potenco en 2012, sed kiuj ŝajnas hodiaŭ esti realiĝintaj al li. Eĉ s-ro Miĥaelo Gorbaĉovo opinias, ke la Okcidento, ekde 1991, traktis Ruslandon maljuste kiel landon venkitan, dum la rusa popolo estas granda popolo evidente eŭropa.* Kaj ĝi forviŝis la fakton, ke ĝi pagis la plej pezan tributon en la milito kontraŭ la nazia Germanujo. Ni vidas do veran reskribadon de la historio, kvazaŭ la kontraŭkomunismo devus eterne transvivi la komunismon.

* La leganto bonvolu senkulpigi tiun aludon al La Fontaine. Liaj fabloj ankoraŭ priskribas nian universon ...
* Parolado en Berlino, la 9-an de novembro 2014.

La materiaj bazoj de la malvarma milito — la kontraŭeco de du antagonismaj ekonomiaj kaj ideologiaj sistemoj — ne plu ekzistas. La rusa kapitalismo havas certe siajn specifaĵojn, sed ĝi estas kapitalismo inter aliaj. La konservativaj valoroj, kiujn s-ro Putin deklaras, celas antaŭ ĉio, en lia menso, cikatri la vundojn malfermitajn dum la sepdekjara parentezo de la rusa bolŝevismo.

La vera defio de la aktuala ukraina krizo estas la kapablo de Eŭropo montriĝi kiel sendependa aganto en multpolusa mondo, aŭ, male, ĝia restado en daŭrema subordiĝo sub Usono. La rusofobio de la komunikiloj montras sisteman opini-aranĝon kompareblan al tiu, kiu akompanis la Golf-militon en 1990-91. Tiu kondiĉigo de la opinio baziĝas sur la manko de scio kaj de kulturo pri la nuntempaj rusaj realaĵoj, kaj eĉ sur manipulata maniĥea ideologia konstruo.

Ruslando montras klaran kapablon de fleksiĝemo. Francujo devas reprezenti, en la grupo de Normandio, kiun ĝi iniciatis, la superan intereson de Eŭropo. Malfacilas akcepti, ke nia ekstera politiko estas malhelpata de ekstremistaj aŭ reviziistaj tendencoj. Mi persone ne farus egalecosignon inter la komunismo kaj la naziismo, kion faras la “memoraj leĝoj“ deciditaj de la Rada de Kievo la 9-an de aprilo 2015. En la ukraina krizo, la konservativa Germanujo de s-ino Merkel ŝajnas al mi tro orientita laŭ Usono. Ĝi povas esti tentata provizore forlasi sian tradician politikon direktitan al Ruslando (“Ostpolitik“) por rapida sukceso en Ukrainujo. La nombro da germanaj industriaj instalaĵoj en Ukrainujo atingis en 2010 mil okcent, kontraŭ kvindek de Francujo. Ukrainujo kompreneble multigas la rezervon de malmultekostaj laboristoj de centra Eŭropo (Mitteleuropa), kio estas kompara avantaĝo por la germana industrio, kiun la altiĝo de la salajroj en la landoj de centra kaj orienta Eŭropo hodiaŭ tendencas erozii. Germanujo devas konvinki la eŭropanojn ke ĝi ne estas la simpla relajso de la usona politiko en Eŭropo, kion la uzado de la BND* fare de la National Security Agency (NSA) povus pensigi. La “grupo de Normandio“ devas esti la rimedo por aplikigi Minskon-2, mallonge, por forigi la kontraŭstaron de Ukrainujo kontraŭ la aplikado de la politika flanko de la interkonsento. Kaj Eŭropo havas financajn levilojn.

* Bundesnachrichtendienst: germana sekreta servo.

Urĝas ke “eŭropa Eŭropo“ manifestiĝu. Ĝi povus unue provi konvinki Usonon, ke ĝia vera intereso ne estas puŝi Ruslandon ekster la “Okcidenton“, sed redifini kun ĝi ludregulojn reciproke akcepteblajn kaj taŭgajn por restarigi racian konfidon.

Jean-Pierre CHEVÈNEMENT.