Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉe la limoj de la realo

“Ekzistas du historioj: la historio oficiala, mensoga, kaj krome la historio sekreta, kie troviĝas la veraj kaŭzoj de la eventoj.“ Honoré de Balzac, kiu aŭtoras en Perditaj iluzioj (1837-1843) tiun maksimon kiu poste famiĝis, estis konvinkita pri tio. Cetere, li fondis asocion, La ruĝan ĉevalon, kiu devis organizi en la ombro la avancadon de liaj amikoj kaj de li mem en la ŝlosilajn postenojn de la literatura mondo. Kaj li demonstras tion en siaj romanoj; ne nur en tiuj, kiuj eksplicite temas pri komplotoj (Dubinda afero, Historio de la dektriopo)* sed ankaŭ en tiuj, kiuj precize priskribas la funkciadon de socia medio.

* En la franca respektive: Illusions perdues; Le Cheval rouge; Une ténébreuse affaire, Histoire des Treize. -vl

La admirinda Perditaj iluzioj surscenigas la fiaskon de ambicia beletrista junulo preta malkonfesi ĉion por fariĝi riĉa kaj fama. Do, ke temas, kiel diris Balzako, pri “historio plena de vero“. La bela Lucien estas lastmomente savita de mistera abato, kiu promesas al li, kiel ia Mefisto, la realigon de liaj deziroj. Carlos Herrera, pli konata sub la nomo Vautrin, estas eksa punlaborulo, posedanto de tiom da sekretoj kaj da rilatoj, ke li kapablas manipuli la radetarojn de la financo, de la gazetaro, do de la potenco. Cetere li fine fariĝas ĉefo de la sekureca servo. Tiu kariero similas al la fabela historio de Eugène-François Vidocq (1775-1857), punlaborulo kiu kreis la justic-policon. Anstataŭ simpla miriga anekdoto li estas tuta simbolo. Ĉar kvazaŭ la tuta jarcento devis demandi sin pri la originoj de potencakiro kaj suspekti la uzadon de kaŝitaj elementoj.

Ĉio komenciĝis kun la konsterno, kiun estigis la Franca Revolucio, kiu disbatis la mondan ordon kaj malfermis eblecojn ĝis tiam apenaŭ perceptitajn. Sed la sekvo estis ankaŭ konsterna: La heredaĵo de la Revolucio likvidita, la esperoj de la Glora Triopo (1830) kaj de la Respubliko de 1848 perfiditaj. Dum tiu jarcento, la volo de la popolo, aŭ de la mezaj tavoloj kiuj pli aŭ malpli kredas reprezenti ĝin, estas regule konfiskata. Do, kiu faras la historion, kaj la politikon? La kolektiva imagaro transskribis tiun maltrankvilon en formon ĝis tiam tre malmulte uzatan, la romanon*, per tio ke ĝi atentigis aparte pri ĝia popoleca parto — do tiu destinita al larĝa publiko, kiu ne uzas la kodojn de la “nobla“ literaturo kaj ofte aperas en la felietona gazetaro. Kaj ĝi donas sian klarigon: la evoluon de la eventoj mirige ŝanĝas la komplotistoj, kiuj agas en la ombro. Kiel ... la framasonoj, kun sia fame konata ligo kun la Revolucio.

* Aude Déruelle et Jean-Marie Roulin (sous la dir. de), “Les Romans de la Révolution“, 1790-1912, Armand Colin, Parizo, 2014.

Unu el la plej kontaĝaj “komplotemuloj“ estis Alexandre Dumas. Per, interalie, la ciklo “Memoraĵoj de kuracisto“ (Mémoires d’un médecin, 1846-1852) li okupiĝas pri la figuro de Cagliostro, ĉefo de la scocieto de la Nevidebluloj, dotita je povoj kvazaŭ superhomaj, kiu volas renversi la monarĥion: “Kiel Dio, mi estos pacienca. Mi portas mian sorton, la vian, tiun de la mondo en tiu ĉi mankavo.“ George Sand (La dukino de Rudolstadt, 1843), Eugène Sue (La vaganta judo, 1844-45), kiu disvolvas “jezuitan komploton“, Paul FévalPonson du Terrail montras la saman tendencon. Sendepende de la politika tendenco de la aŭtoroj: monarĥistoj aŭ respublikanoj, la kompreno de la lastatempa historio pasas tra kaŝaj agantoj, ofte esceptaj homoj ĉekape de sektoj — kio cetere en la realo okazis en la sansimona* projekto reorganizi la socion sub la gvidado de industria kaj religia elito. Ĉar en la realo la konspiroj kaj sekretaj asocioj ja vere ekzistas, eĉ se nur, en la 1820-aj jaroj, la “karbonarismo“, celanta la liberigon kaj unuigon de Italujo, aŭ ties franca kuzino, la Charbonnerie, kiu en la sama periodo provas renversi la restaŭradon — kion elvokas la neelĉerpebla Dumas en La mohikanoj de Parizo (1854-55)*. Sed en la kristaliĝo de tiu kolektiva imagaro ludas rolon ankaŭ la fantomo de la “respubliko“, kiu donus voĉon al la popolo, al la amaso, nome de la egaleco: la maskitaj potenculoj en la vera potenco ebligas ankaŭ imagi novan aristokrataron.

* de Sansimono (Saint-Simon). -vl
* France: Les Mohicans de Paris. -vl

Tiu ambigua koncepto, kiu flirtas ofte kaj fascinite kun la figuro de la superhomo, reaktiviĝas ĉe ĉiu granda periodo de kolektiva perturbo, speciale kiam la dominanta ordo estas minacata aŭ ... minaca. Ekzemple, inter la du mondmilitoj, surfone de malapero de la malnovaj imperioj (otomana, aŭstra-hungara), de apero de la konsterna Oktobra Revolucio (vidu la artikolon art), poste de la leviĝo de la faŝismo kaj de la naziismo, la efervesko kaj la sukceso de la historioj pri spionoj, enŝovitoj, de solaj aŭ klubaj subfosantoj, manipulistoj aŭ manipulatoj, en la popola literaturo same kiel en la juna kinejo, atestas pri la forta suspekto, laŭ kiu ekzistas malantaŭa flanko de la demokratio, kiu estas ĝia kaŝita vero.

Vero malsama, laŭ tio, ĉu la aŭtoro estas reakciulo aŭ tendencas maldekstre. Ekzemple, por resti ĉe Britujo, multaj romanoj de Agatha Christie montras senmankan malestimon al la popolo. La Kvaropo (1927) ekz-e elvokas la koalicion de kvar superinteligentuloj, kies celo estas akiri la dominadon de la mondo: “La universala ribelo, la laboristaj tumultoj (...), estas homoj (...) kiuj diras, ke malantaŭ ĉio ĉi estas forto kiu volas nenion alian ol la disfalon de la civilizacio.“ La Kvaropo estas venkita de alia superinteligenta homo, tiu de Hercule Poirot, kaj ne de la registaraj fortoj.

Multaj romanoj de Graham Greene, ofte adaptitaj al filmo (Pagata murdisto, 1936), kaj ankaŭ la mirinda perturbisto Eric Ambler (Limo de la mallumo, 1936); Epitafo por spiono, 1938)*, pritraktas aliflanke komplotojn de la reprezentantoj de la ordo — de ordo korupta, submetita al ĉiaj interesoj aliaj ol tiuj, kiujn ili pretendas defendi kaj kiuj preferas la ekstremdekstron al la ruĝa danĝero. La heroo estas nun ordinara homo kiu estas implikita en manipuladon de la vero kaj kiu devas kompreni, de kio li revenas. La komploto aperas tie kiel rimedo por malkaŝi la verajn elekteblecojn de demokratioj komplete perversiĝintaj. Do, tio, pri kio La plej bona mondo de Aldous Huxley (1932) donas version aparte deprimitan ...

* Vd Luc Boltanski, Enquêtes et complots. Une enquête à propos d’enquêtes, Gallimard, Parizo, 2012.

La spionromano tiel montras la finon de sia senkulpeco. La demokratio baziĝas sur iluzio: kredi je ĝi estas bona por naivuloj, tiuj kiuj ne vidas, ke la veraj agantoj estas super la amaso, aŭ tiuj, kiuj estas konvinkitaj, ke la valoroj, kiujn ĝi afiŝas, estas realaj kaj neŭtraligas la streĉitecon inter emancipiĝo (politika) kaj dominado (socia). La jaroj post Hiroŝimo, de la malvarma milito, de la makartismo kaj de la sendependigaj militoj daŭrigis tiun vidmanieron kaj akrigas la cinikecon kaj la elitismon: OSS 117 (1949), James Bond (1953) kaj ekz-e S.A.S. (1965), ĉiuj “tre bone naskitaj“ kaj dotitaj de malkutimaj kapabloj, estas profesiuloj, same kiel la vera politiko estas afero de profesiuloj kaj estas movata de perfido, de duobla ludo, de murdo.* La veron de la eventoj oni prefere ne diru al la simplaj homoj: la libera mondo kaj la alia (kian ajn formon ĝi alprenas), ĉiuj uzas la samajn intrigojn kaj murdojn. La idealoj estas sufiĉe palaj.

* Studaĵo pli speciale centrita sur Usono: Gordon B. Arnold, Conspiracy Theory in Film, Television and Politics, Praeger, Wesport (Connecticut) — Londono, 2008.

Estas vere ke la epoko estas konfuziga: de la tre ŝikaj junaj “spionoj de Kambriĝo“ kiuj laboras por la Sovetunio kaj estas samtempe en funkcio de la britaj sekretaj servoj, tra la tre mistera afero Kennedy, ĝis la Watergate-skandalo, por eĉ ne paroli pri la stalinaj procesoj — estis vere komplika, resti en mondo duparta: la Bono / la Malbono, la Demokratio / la Totalismo, ktp. Tio, kion rakontas al ni John Le Carré, kun sia spiono griza kaj melankolia, ne ema al certecoj (La voko de la morto, 1963), dum multe antaŭe, en 1948, George Orwell, kun 1984 faris la ŝtatkomploton la formo, kiun la estonteco alprenis.

Atomenergio, spackonkero, psiĥedelaj substancoj, scienco atakanta la percepton de la komuna realo ... En tiuj samaj jaroj de 1950 ĝis 1970 la sciencfikcio fariĝis la formo taŭga por prezenti la eblecojn de komploto, kiujn la moderneco disponigas. Ne temas tiom pri montrado, en perspektivo pli aŭ malpli kritika, de la senposedigo de la politiko, kiun la civitanoj spertas, kiom pri dubigi la eblecon mem kredi ke vero ekzistas. En la televido, sekve al tre multaj filmoj, kiuj montris invadojn de eksterteruloj*, la usona felietono La invadantoj (1967-1968) surscenigas eksterterulanan komploton por koloniigi la Teron. La solan homon, kiu komprenis, oni kredas frenezulo. En la brita kaj nepretervidebla samtempe La malliberulo, eksa spiono, retenata kontraŭvole en ĉarma vilaĝo, batalas kontraŭ la multaj atencoj, inkluzive teĥnikaj-ĥemiaj, al sia memoro kaj al sia identeco. Defendi sian propran humanecon kontraŭ tio, kio volas malhumanigi lin: en tiuj tempoj, en kiuj la kontraŭkulturo kaj la ribelo kulminis, la komploto havas filozofian dimension, kaj ne politikan.

* Kp André-François Ruaud kaj Raphaël Colson, Science-fiction. Les frontières de la modernité, Mnémos, Saint-Laurent-d’Oingt, 2014.

Dum dudek jaroj poste ĉiuj ĉi scenaroj vigliĝas kaj spertas impresan modecon, du el ili, se juĝi laŭ ilia sukceso, eksterordinare kongruas kun la aktualaj zorgoj: la filozofia skemo kaj la hipotezo de la sekto de la mondmastroj. Ni estas nun alfrontitaj al la “malfacilo kunigi la konkretan sperton kun racia kompreno de la tutmondiĝinta kapitalo“*, kaptitaj en la fluego de la donitaĵoj, en la cirkulado kvazaŭ senmateria de la mono, en tutmonda reto de aktivaj informoj, kiu ŝajnas esti dotita de aŭtonomeco.

* Kp Fredric Jameson, La Totalité comme complot. Conspiration et paranoïa dans l’imaginaire contemporain, Les Prairies ordinaires, Parizo, 2007.

Tio estas la triumfo de la sciencfikcia verkisto Philip K. Dick, kiu skribis jam, en La tempo tordita (1959): “La mondo, kiun ni spertas, ne estas la reala mondo, sed io alia, duonrealo, tromplogaĵo.“ La ekstera realo ne estas plu fidinda, sed krome, oni dubas ankaŭ pri la interna realo. Dick estas sur ĉiuj ekranoj, adaptita aŭ afiŝita kiel influhava: Blade Runner, Total Recall (1990), Minority Report (2002), Paycheck (2003), ktp. Sed, apud Existenz de David Cronenberg (1999) kie oni vivas, sen tion scii, en video-ludo, eble la filmo de la fratoj Wachowski Matrix (1999) plej bone kongruas kun la “komplotista“ perspektivo: la plej multaj homoj ne scias, ke ili vivas en virtuala universo; nur kelkaj ribeluloj konas la veron — la “reala“ mondo estas detruita, jam regas la “maŝinoj“. Sed nenio malebligas supozi, ke tiun “veron“ proponas alia programo. Eble ekzistas sole nur iluzioj. Kiel diras Alain Badiou, jen filmo por prepari por Platono ...

Paralele al tio metafizika dubo denove elkreskas, por doni sencon al tio, kio estas sentata kiel senpoveco de la ŝtatoj, la literaturo kiu baziĝas sur la sekreteco de la vera potenco, kaŝita al la civitano kaj koncentrita en la manoj de kelkaj elektitoj, la Illuminati [Iluminatoj]. Strange, oni retrovas tie la iluminatojn karajn al la romano de la 19-a jarcento: esotera organizaĵo, kiu regas la mondon en la ombro. Sed la Iluminatoj agis ĝenerale por la progreso de la homaro, dum la Illuminati, malicaj, volas nur la totalan dominadon, la New World Order, kaj nur por ili. Kiel iuj rapistoj resumas, ili estas malantaŭ ĉio, kio reprezentas la potencon: “Obama estas marioneto de la Nova Monda Ordo“ (Profesoro Griff, de la grupo Public Enemy); “Ili estas ĉiuj implikitaj en tiuj sekretaj societoj, John Kerry, George Bush, Tony Blair, Elisabeth“ (Rockin’Squat); “Imagu ke oni mensogas al ni, de jarcentoj kaj jarcentoj / Ke iuj alte lokitaj komunumoj konas la receptojn / La sekretojn de la vivo, ne tiujn, kiun oni montras al ni“ (Keny Arkana).

La frenezo Illuminati, paralele al la ega kresko de la fantasy, prosperis en la sekvo de la triumfo, kiun spertis la komplotoj de Dan Brown — Da Vinci Code (2003) kaj ĉefe Anĝeloj kaj Demonoj (2000). Kvankam ĝi envenas en kanzonojn aŭ video-ludojn (Grand Theft Auto), ĝia vera esprim-kampo estas la sociaj retoj, kie oni denuncas la “inicitojn“, videblajn per kelkaj signoj: per triangula figuro, per “kornitaj“ fingroj ... Pura deliro de interpretado, kiu miksas la dolaron, la ulojn, Bilderberg (vidu la artikolojn p. 17 art), ktp, kaj ofte flirtas kun la kontraŭjudismo.

La fakto, ke serĉo “Illuminati“ donas 491.000 rezultojn en la francaj paĝoj de Google (por kompari, “greka ŝuldo“ donas nur 281.000), kaj ke la vendo de la esoteraj libroj progresas 50-elcente (nombroj de la ŝtata sindikato pri eldonado por 2013), ke la magraj romanoj de Dan Brown vendiĝas je ducent milionoj da ekz-eroj, eble ne vekas puran ĝojon. Tamen ne maleblas malkovri, en tiu freneza malĉifrado, kiom ajn mizera ĝi estas, la bezonon trovi veron, kiu klarigas la frenezon de nia mondo, reaikiri grandan rakonton kiu donu sencon al la eventoj. Bezonon, kiu povas konduki al serĉado de propeka ŝafo, aŭ rifuzi la akaparon de la kolektivaj riĉaĵoj fare de iuj ...

Evelyne PIEILLER.