Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Paco, ĉu per forto aŭ per juro?

OFTE la milita infero estas rezulto de pacaj intencoj. Kio novas hodiaŭ, estas ia banaligo de la forto-uzo kaj la instalado de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kiel armita brako de tutmonda ordo diktata de la okcidentanoj. La interveno en Kosovo en 1999, decidita sen permeso de la Sekurec-konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), preparis la transformiĝon de la NATO, kun aldona homhelpa vestaĵo. La 23-an de septembro 2008, en komuna deklaracio, unue tenata sekreta, la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj la ĝenerala sekretario de NATO Jaap de Hoop Scheffer formaligis tiun devojiĝon de la UN-a sekureco-arkitekturo, kiun konfirmis la interveno de la NATO en Libio en 2011.

Tamen, la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, subskribita la 26-an de junio 1945 en San Francisko kaj konceptita kiel opono al milito, devigas la ŝtatojn serĉi pacajn rimedojn por solvi siajn konfliktojn. Ĝia enkonduko klare tion deklaras: “Ni, popolojde la Unuiĝintaj Nacioj, firme decidintaj gardi generaciojn kontraŭ la plago de milito, kiu dufoje dum nia vivotempo alportis nedireblan suferon al la homaro...”. La artikolo 2.3 konsekvence asertas, ke “La membroj solvas siajn internaciajn disputojn per pacaj rimedoj, tiel ke la paco kaj la internacia sekureco kaj la justeco ne estu endanĝerigataj”. Tiun esencan principon akompanas rimedoj; “La partioj de ĉia disputo, kies daŭrigo povas minaci la konservadon de la internaciaj paco kaj sekureco, klopodas unue por atingi solvon per intertraktado, esplorado, perado, kompromiso, arbitraciado, tribunala decido, uzado de regionaj institucioj aŭ interkonsentoj aŭ per aliaj pacaj rimedoj de propra elekto” (artikolo 33 de ĉapitro 6).

Kontraŭe al ĝenerale akceptita opinio, tiu metodo renkontis certan sukceson. “En la 1990-aj jaroj, pli da konfliktoj finiĝis per intertraktado (kvardek du) ol per milita venko (dudek tri)”, substrekas la ambasadoro Thomas Greminger*. Diplomatiaj (intertraktado, esplorado, perado, kompromiso) aŭ tribunalaj (arbitracio, juĝo), la proceduroj de paca solvado de la konfliktoj elvokitaj en la artikolo 33 estas ofte aplikataj.

* Thomas Greminger, “Médiation et facilitation dans les processus de paix actuels: l’importance vitale de l’engagement, de la coordination et du contexte”, teksto prezentita okaze de la “Retraite sur la médiation internationale de la francophonie”, Ĝenevo, 15-17-an de februaro 2007.

MULTAJ EL ILI koncernas internajn konfliktojn de ŝtatoj. En 2005, ekzemple, du longaj kaj intensaj mediacioj rezultigis interkonsentojn pri disdivido de teritorioj markitaj de longaj militoj: la ĝenerala pac-interkonsento inter la registaro de Ĥartumo kaj la Liberiga Popola Armeo de Sudano malfermis la vojon al sendependo de Sud-Sudano; la interkonsento inter Indonezio kaj la timoraj sendependistoj ebligis la aliron de Orienta Timoro al la rango de ŝtato. La 12-an de junio 2006, la prezidantoj de Kameruno kaj Niĝerio subskribis konvencion pri suverenec-transdono koncerne la duoninsulon Bakassi, post kiam la Internacia Kortumo (IK) faris decidon en 2002 favore al la unua. La Sekurec-konsilio deklaris la finon de la transira reĝimo la 13-an de aŭgusto 2013 kaj salutis tiun serenan transiron. Nikaragvo brile gajnis ĉe la IK la 27-an de junio 1986, sed la kondamno de la renversemaj atakoj de la neoficialaj militantoj subtenitaj de Usono apenaŭ havis politikajn konsekvencojn, ĉar la usona prezidanto Ronald Reagan ne konsideris ilin. Ĉi tiuj sukcesoj en streĉitaj konfliktoj montras, ke juro fiksas kadron al la argument-interŝanĝoj inter malakorduloj, preferindaj al bato-interŝanĝoj inter militantoj.

Al tiu ilaro aldoniĝas la mediaci-misioj pri kiuj plej kompetentas kelkaj landoj. Svisujo, ekzemple, ebligis la Evian-interkonsentojn inter Francujo kaj la Fronto por la Nacia Liberiĝo (FNL) de Alĝerio en 1962. Norvegujo organizis intertraktadon inter Israelo kaj la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP), kiu rezultigis la Oslo-Interkonsentojn subskribitajn en 1993. La ĝenerala sekretario de UN Kurt Waldheim sukcesis similan mision en Kipro en 1975.

TAMEN, la malsukcesoj de la paca solvado de konfliktoj estas evidentaj. La esperoj naskitaj el la fino de la malvarma milito ne havis sekvon. En 2000, la komisiono prezidata de s-ro Lakhdar Brahimi taksis je pli ol kvin milionoj la viktimojn de la konfliktoj de la lasta jardeko. La militoj en Jugoslavio kaj en Irako estis la privilegiitaj laboratorioj de detruo de la publika internacia juro, kiun siavice Rusujo ekspluatas nun en Ukrainujo. Per la rezolucio 687 de aprilo 1991, la Sekukrec-konsilio senrajte atribuis al si prerogativon de la IK, trudante kompensaĵojn al Irako. La 22-an de majo 2003, per la rezolucio 1483, la Konsilio, laŭ propono de Usono, Britujo kaj Hispanjo, malrekte aprobis (unuanimece de la dek kvar ĉeestantaj membroj) la okupadon kaj ekspluatadon de Irako*, tiel validante kontraŭleĝan agon. Francujo, Ĉinujo kaj Rusujo rezignis, lacaj pro tro longa rezisto, por rezervi al si intertrakto-marĝenon por siaj interesoj, fronte al la — almenaŭ ŝajna — tuja venko de Usono.

* Julie Duchatel kaj Florian Rochat (sub la dir. de), ONU. Droits pour tous ou loi du plus fort?, Cetim, Ĝenevo, 2005.

La alfrontiĝoj tra lokaj grupoj en Ukrainujo, Sirio aŭ Jemeno konsistigas ĵusajn ekzemplojn de tiuj “perprokuraj militoj”, kiuj, dum la malvarma milito, okazis en Koreujo, Vjetnamo, Angolo, Nikaragvo kaj aliloke. Eĉ pli malbona aperas la “antaŭmalhelpa legitima defendo”, tiu rajto arogita al si de s-ro George W. Bush en Irako, kiam li false citis la artikolon 51 de la Ĉarto. Oni nun vidas novajn forto-uzojn bazitajn sur instrumentigo de la homrajtoj*, dum la okcidentanoj liberigas sin de la juraj reguloj delokante siajn “intensajn pridemandadojn”, rifuzante trakti la malliberulojn konforme al la Ĝenevaj Konvencioj, aŭ kontraŭleĝe komencante militojn. “Tiukaze, oni ankaŭ piedpremas juron kaj oni donas municiojn kaj argumentojn al tiuj, kiuj deziras detrui nian demokratian sistemon, klarigas la svisa eksprokuroro Dick Marty. Tiel agante, ni mem demonstras, ke la sistemo ne respektas la regulojn, kiujn ĝi mem donis al si”*.

* Vd Anne-Cécile Robert, “Origines et vicissitudes du “droit d’ingérence””, Le Monde diplomatique, majo 2011.
* Dick Marty, “Terrorisme, antiterrorisme et justice”, en Yvonne Jänchen (sub la dir. de), “Quel avenir pour l’Irak?”, Cahier du Gipri, n-ro 8, L’Harmattan, Parizo, 2010.

Post la traŭmatoj kaŭzitaj de la internacia neago ĉe Srebrenica, en Bosnio en 1995 kaj dum la genocido de la tucioj de Ruando en 1994, la koncepto “respondeco protekti” estis kreita en 2005, ĉe la tutmonda pintkunveno de UN. Ĝi estas la rezulto de longaj klopodoj de la subtenantoj de la “rajto enmiksiĝi”, kiuj unue liberigis sin de la landlimoj por provizi helpon al la loĝantaroj, kaj poste pravigis, nome de la homhelpa logiko, militajn intervenojn.

LAŬ MULTAJ aspektoj, ni malproksimiĝas de la ambicioj de la Ĉarto. La uzo de forto, pravigita per instrumentigita etiko, estas akompanata de multiĝo kaj implikiĝo de la konflikto-kialoj. Sur la armea tereno, la artikoloj 46 kaj 47 planantaj la rolon de la staba Komitato por konsili kaj asisti la Sekurec-konsilion restis ne uzitaj. Post la fino de la malvarma milito, la NATO transformis sian funkcion de regiona defendo en memdeklaritan tutplanedan kolektivan garantion. Daŭre etendiĝante orienten, la organizaĵo ne ĉesis enpaŝi la prerogativojn de la UN.

La interkonsento de la 23-a de septembro 2008 inter la ĝeneralaj sekretarioj de la UN kaj de la NATO estas sufiĉe malpreciza por ebligi ĉiajn konfuzojn inter pac-plutenado kaj rajto al milito (jus ad bellum). Ĝi notinde planas “pli intensan kunlaboradon (...), regulajn interŝanĝojn kaj dialogon ĉe la decida nivelo kiel je la realiga, pri la politikaj kaj operaciaj demandoj”*. Francujo, kiun la prezidanto Nicolas Sarkozy estis tiam reinstalanta en la integra armea estraro de la NATO, Usono kaj Britujo trudis la decidon de la ĝenerala sekretario Ban Ki-moon. S-ro Dmitri Rogozine, tiama ambasadoro de Rusujo ĉe la NATO, publike mallaŭdis la kontraŭleĝecon de interkonsento, kiu ignoras la Sekurec-konsilion. Privilegiita atestanto de la malicaj agoj de la okcidentanoj — ĉar li ja sidis en la Sekurec-konsilio — la estonta rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergueï Lavrov lernis memori pri ĝi...

* Karl Müller, “L’accord secret entre l’ONU et l’OTAN ne répond pas aux objectifs de la communauté internationale”, 23-a de septembro 2008, www.horizons-et-debats.ch

ESTINTUS pli bone rekonstrui la sekureco-arkitekturon surbaze de reformita Organizo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE). La OSKE havas plurajn avantaĝojn: ĝi estas politika kooperativa strukturo de dialogo kaj sekureco; ĝi integras, kun Kanado kaj Usono, larĝan parton de Eŭropo (inkluzive Rusujon) kaj de Centra Azio; ĝi funkcias laŭ fleksebla kaj plurisma maniero, kun “triopo” enhavanta la ŝtaton, kiu estas la jara prezidanto, tiun, kiu estis prezidanto la pasintan jaron kaj tiun, kiu estos prezidanto la venontan jaron.

Sur la ekonomia kampo, la privatigoj paroksismigas la armeajn rabadojn, la sociajn konfliktojn, la lokajn militojn. Asertita de la Ĝenerala Asembleo de la UN la 4-an de decembro 1986, la rajto je evoluado estas forlasita profite al “lukto kontraŭ malriĉeco” tiel minimuma kiel problemega. Sed milito kaj misevoluado estas ligitaj. La ekonomie kaj teknike-science grandaj landoj ĉirkaŭevitas la devigojn de la Ĉarto per intervenoj de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) aŭ de la Monda Organizo de Komerco (MOK), tiom ke la esploristo Alain Joxe parolas pri “suvereneco de la entreprenoj*.

* Alain Joxe, Les Guerres de l’empire global. Spéculations financières, guerres robotiques, résistance démocratique, La Découverte, Parizo, 2012.

Kaj la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD, france: Cnuced), kiu portis la esperojn de la evoluantaj landoj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, estas ja nun marĝenigita*. La privata internacia juro kaj la aranĝoj inter komercistoj* tendencas eltronigi la internacian publikan juron, kiel tion ilustras la kreskanta rolo de la komercaj arbitraciaj tribunaloj, kiuj anstataŭas la publikajn justicajn instancojn. Tiel estas pri la Solvado de la konfliktoj inter investantoj kaj ŝtatoj (france: RDIE) planata de la Granda Transatlantika Merkato. “La domina realeco de la internacia vivo, skribas du fakuloj pri internacia juro, estas la kontraŭeco inter povo sur la popoloj kaj povo de la popoloj”*.

* Rolande Borrelly, “‘Après-développement’, ‘après-Cnuced’ et quelques autres à-peu-près”, en Julie Duchatel kaj Florian Rochat (sub la dir. de), ONU. Droits pour tous ou loi du plus fort?, jam cit.
* Vd la komentojn pri la lex mercatoria, la lex electronica kaj la lex economica en Mireille Delmas-Marty, Le Relatif et l’Universel, Seuil, Parizo, 2004.
* Monique kaj Roland Weyl, “Sortir le droit international du placard”, Publicetim, n-ro 32, Ĝenevo, 2008.

Kion fari? Sur la tereno de ideoj, urĝas sin liberigi el la “civilizaciaj” aŭ religiaj vidadoj de la konfliktoj, kiuj kaŝas la geopolitikajn aŭ ekonomiajn interesojn. La usona ĵurnalisto Thomas Friedman tiel klarigis la kuplon inter la ekonomio kaj la armepovo: “La ekonomia integrado de la planedo postulas la pretecon de la usona potenco uzi sian forton kontraŭ tiuj, kiuj, de Irako ĝis Nord-Koreujo, minacus la tutmondiĝo-sistemon. La “nevidebla mano” de la merkato ne povas funkcii sen kaŝita batpugno — McDonald’s ne povas funkcii sen McDonnel Douglas, kiu konstruas la F-15. Kaj la kaŝita batpugno, kiu igas la mondon sekura por la teknikaroj de la Silicon Valley nomiĝas la armeo, la aerarmeo, la mararmeo kaj la marines de Usono*.” Ĉu estas malpermesite pripensi malsamajn mond-viziojn, fokusatajn sur la kuplaĵo paco-evoluado?

* Thomas Friedman, The Lexus and the Olive Tree (1999), citita de Serge Halimi, Le Grand Bond en arrière. Comment l’ordre libéral s’est imposé au monde, Agone, Marseille, 2012 (1-a eld.: 2004).

Gabriel GALICE