Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Koluzio kun koruptaj regantoj

Fiasko de la eŭropa misio en Kosovo

Senpunaj krimoj, kolosa ekstera deficito, parto de la loĝantaro fuĝanta amasan senlaborecon, altaj respondeculoj laŭte revantaj pri “Granda Albanujo” :Kosovo ŝajnas senhelpe forlasita al sia sorto. La patroneco de la Eŭropa Unio ne ebligis ĝian ekonomian rapidan kreskon, kaj korupt-aferoj makulas la internacian mision celantan fondi juroŝtaton.

EN MALPLI OL unu jaro, preskaŭ cent mil kosovanoj laŭdire provis atingi Eŭrop-Union. La alfluo ampleksiĝis je la komenco de printempo. Ĉiutage, tutaj familioj, gepatroj, infanoj, maljunuloj, trairas Serbion por atingi la hungaran landlimon. Sesdek mil albanoj de Kosovo petis serbajn pasportojn por ricevi eŭropan vizon, laŭ la regantoj de Beogrado.

“Sep jarojn post la proklamo de sendependo kaj la meto de Kosovo sub kuratoreco fare de Eŭrop-Unio, estas katastrofo”, asertas s-ro Andrea Capussela, kiu estis ĝis aprilo 2011 la ekonomia Direktoro de la ekonomiaj aferoj de la Internacia Civila Oficejo (International Civilian Office, ICO), unu el la ĉefaj misioj establitaj en Kosovo. “La situacio estas pli malbona ol antaŭ la alveno de la eŭropa misio”, aldonas la itala fakulo, kiu ĵus publikigis kvazaŭpamfletan, polemikan libron pri la eŭropa politiko en la Balkana duoninsulo*. Laŭ li, tiu situacio akuzas ne nur la investojn de Eŭrop-Unio en la lando — pli ol 4 miliardoj da eŭroj en la periodo 1999-2013, sed ankaŭ la kredindecon de ĝia eksterlanda politiko.

* Andrea Lorenzo Capussela, State-Building in Kosovo: Democracy, Corruption and the EU in the Balkans, I. B. Tauris, Londono, 2015.

De la lasta aŭtuno, la respondeculino de la eŭropa diplomatio, s-ino Federica Mogherini, provas estingi la incendion, kiu progresas en la eŭropa misio por juroŝtato en Kosovo (Eulex). Tiu misio, decidita en februaro 2008, celas fortikigi la tribunalajn kaj policajn instituciojn. Ricevante jaran financadon de 111 milionoj da eŭroj, ĝi mobilizas mil sescent homojn por, aparte, lukti kontraŭ korupto kaj organizita krimeco. Sed pluraj ĝiaj respondeculoj estas suspektataj pri tromporabo, dum la institucio estas akuzata fermi la okulojn pri tiuj devojiĝoj.

“Dum unu jaro, ili ne nur enterigis, sed ankaŭ kompromitis la enketon”, mallaŭdas s-ino Maria Bamieh, tra kiu la skandalo alvenis. Tiu brita prokurorino laboris por la sendependa interven-forto taskita pri la krimaj aferoj ene de la eŭropa misio. En raporto de 2012, ŝi avertis siajn superulojn pri korupto-suspektoj rilate du altajn respondeculojn: la itala juĝisto Francesco Florit, tiama prezidanto de la asembleo de la juĝistoj de Eulex, kaj la ĉefprokuroro Jaroslava Novotna. La brita juĝistino bazas siajn suspektojn sur la aŭskulto de telefonaj konversacioj inter la ekssekretario de la ministrejo pri sano en Kosovo, s-ro Ilir Tolaj, akuzita pri korupto kaj imposta fraŭdo en 2010, kaj perantoj. Tiuj asertis al li esti en kontakto kun tiuj du juĝistoj, kapablaj montriĝi komprenemaj*...

* Julian Borger, “EU’s biggest foreign mission in turmoil over corruption row”, The Guardian, Londono, 7-a de novembro 2014.
Niaj ĉefoj vespermanĝas kun mafiuloj

LA PROKURORINO elvokas aliajn kazojn de kompromitiĝoj ligitaj kun Eulex. Aparte, tiuj koncernantaj la tre influa Fatmir Limaj, eksministro pri transporto, akuzata pri organizita krimeco kaj rabado, aŭ s-ro Enver Sekiraqa, eta mafio-ĉefo de Priŝtino citita en afero de bomb-atenco. Sed, strange, ŝia raporto malaperas kaj neniu sekvo okazas.

En oktobro 2014, la ĉefa ĵurnalo de Kosovo, Koha Ditore, akiras elementojn de la dosiero kaj havas rendevuon kun s-ino Catherine Fearon, la politika konsilanto de la nova Eulex-ĉefo, la italo Gabriele Meucci. La ĵurnalisto Vehbi Kajtazi asertas ke, dum tiu rendevuo, s-ino Fearon ordonis al li malkaŝi siajn fontojn kaj minacis lin pri tribunalaj sekvoj. Spite al tiuj premoj la ĵurnalo komencas publikigi enketon en sia eldono de la 27-a de oktobro 2014. Tiuj malkaŝoj kaŭzas la suspendon... de s-ino Bamieh! “Pro elĉerpiĝo ĉe la laboro”, dekretas s-ro Meucci, kiu ankaŭ riproĉas al la britino ke ŝi donis informojn al la gazetaro. Reveninte en Londono, s-ino Bamieh akuzas siajn superulojn esti tro proksimaj de potencaj politikuloj troviĝantaj en la kerno de krimaj enketoj: “Kiel ni povus plenumi nian mision, kiam niaj ĉefoj vespermanĝas kun mafianoj kaj kosovaj politikistoj suspektataj pri korupto?”

Fronte al la skandalo, s-ino Mogherini ordonas enketon, konfiditan al profesoro Jean-Paul Jacqué, eksdirektoro de la Instituto pri Eŭropaj Altaj Studoj, en Strasburgo Institut des Hautes Etudes européennes. Tiu fakulo pri internacia juro estis inter 1992 kaj 2008 direktoro de la jura servo de la ministro-konsilio de Eŭrop-Unio, la institucio kiu mandatis Eulex. En sia raporto publikigita la 14-an de aprilo 2015, li ne konsideras ekziston de afero, kiun oni estus sufokinta; li prefere citas serion da administraj eraroj. Bruselo ne estis sufiĉe informita pri la dokumento detaliganta la suspektojn sine de Eulex, kaj ĝiaj superaj kadruloj prokrastis la enketon ĉar ili ne trovis la enhavon de la telefonaj aŭskultaĵoj “aparte kredinda”. Li tamen opinias, ke “oni estus devinta malfermi enketon ekde la komenco”, tuj post la averto de s-ino Bamieh al sia hierarkio. Elvokante la minacojn kontraŭ Kajtazi*, Jacqué opinias, ke la konsilantino de la misio-ĉefo “avertis la ĵurnaliston kontraŭ la diskonigo de informoj koncernantaj krimajn kazojn, ĉar tio estas kontraŭleĝaĵo, laŭ la kosova leĝo”.

* “Un journaliste d’investigation menacé par la mission européenne au Kosovo”, Reporters sans frontières, 31-a de oktobro 2014, http://fr.rsf.org

Laŭ Kajtazi, oni ne povas konsideri la raporton de Jacqué sendependa: “Li konklludas, ke mi ne estis minacata. Temas laŭ li pri komunikad-eraro. Sed la vero, estas, ke la Eulex-misio ja minacis min pri tribunalo, se mi publikigos artikolon”, asertas la ĵurnalisto. “Jacqué klopodis minimumigi la eblecon, ke la misio estus implikita en korupto.”

La raporto tamen distanciĝas de la oficiala diskurso de la eŭropaj institucioj, kiuj prezentas la mision en Kosovo kiel modelon de rekonstruado. La profesoro konstatas gravajn misfunkciadojn sine de la reprezentado de la Unio kaj priskribas korupton “ĉeestantan ĉie” en la lando, precizigante, ke “la tribunala sektoro ne estas escepto”. Sep jaroj da laboro celanta restarigi juroŝtaton ne sufiĉis por elradikigi la tromporabadon, sed “estas verŝajne ebla establi la bazon de sistemo kapabla lukti kontraŭ korupto”. Laŭ li, Eulex — kies mandato finiĝos en 2016 — perdos sian signifon se oni ne sukcesos ĝin reformi. Sed ĝia retiriĝo ŝajnas al li tro frua, ĉar la loka tribunala sistemo ne ŝajnas kapabla trakti iujn aferojn.

En malferma letero al Jacqué, s-ino Bamieh taksas lian raporton elreviga kaj malpreciza. Ŝi vidas en ĝi internan noton, pli ol sendependan laboraĵon. “La transskriboj [de la aŭskultaĵoj] indikas, ke la mono ja estis transdonita”, ŝi substrekas. Ŝi bedaŭras, ke la enketo ne koncernas la ĉefprokurorinon Novotna. Ŝi krome bedaŭras ke la enketo koncernanta s-ron Florit estis lanĉita nur en 2013, post la ricevo de informoj el la germanaj informservoj, kaj ne surbaze de ŝia propra interna raporto, transdonita al ŝiaj superuloj en 2012. Ŝi ankaŭ citas nomojn de ekskolegoj, kiuj ŝin subtenis, kaj estis devigitaj forlasi Eulex.

Post la kutimaj eraroj de la Internacia Pun-Tribunalo por eksa Jugoslavio (IPTJ)*, kaj daŭre en atendo de la tribunalaj sekvoj de la raporto de la usona prokuroro Clint Williamson pri la organo-fikomerco kaj la krimoj de la Liberiga Armeo de Kosovo (UCK)*, la afero Bamieh rivelas la amplekson de la eŭropa kompromitiĝo: “Oni parolas pri korupto, pri organizita krimo, sed oni neniam diras, ke estas ja duon-solidigita aŭtoritata reĝimo, kiun ni kreis, kaj ke elito de krimuloj el la UCK ŝtelas la publikan monon kaj alkroĉiĝas al la povo”, flamiĝas s-ro Capussela, kiu laboris kvar jarojn por Eŭrop-Unio en Kosovo.

* Vd Jean-Arnault Dérens, “Justice borgne pour les Balkans”, Le Monde diplomatique, januaro 2013.
*Statement by the Chief Prosecutor of the Special Investigative Task Force (SITF) on investigative findings”, 29-a de julio 2014, http://sitf.eu. Ekde tiu raporto, la Kosovo-Parlamento devis ĝis la fino de majo 2015 starigi specialan tribunalon, taskitan juĝi tiujn krimojn, kiuj estas ekster la mandato de la IPTJ.

Ĉefa forto de la gerilo subtenata de la okcidentanoj en la konflikto de 1999, la UCK ekprenis la regpovon post la bombardadoj de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) kaj la kapitulaco de Serbujo. La enketoj de la prokurorino de la IPTJ, s-ino Carla Del Ponte, kaj de s-ro Dick Marty, nome de la Konsilio de Eŭropo, montris ke tiu milico faris perfortaĵojn kontraŭ serbaj aŭ romaaj civiluloj kaj kontraŭ siaj albanaj politikaj oponantoj. Parto de tiuj murdoj, forkaptadoj, enfermoj kaj torturoj okazis dum la unuaj jaroj de la postmilito, en ĉeesto de la NATO-trupoj kaj de la Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Kosovo (angle United Nations Interim Administration Mission in Kosovo — UNMIK), kies unua ĉefo estis la franco Bernard Kouchner.

“La misio ne kapablis defendi la civilulojn”, opinias s-ro Christopher Decker, veninta en Kosovo en 1999 kiel membro de la International Crisis Group, antaŭ ol aliĝi al la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE). “La UN-polico estis malbone ekipita kaj tute ne preparita. Estis facile por la UCK uzi perforton”, klarigas tiu usonano kiu vivis dekdu jarojn tie. “La internacia komunumo ripetas la samajn erarojn: oni milite intervenas, poste oni lasas krimulojn ekpreni la regpovon, kio malhelpas la starigon de juroŝtaton”, li diras kun bedaŭro.

De la komenco, oni indulgis la lokan eliton, la “grandajn fiŝojn”, ĉar tio povus damaĝi la establitan ordon kaj estigi malstabilecon. S-ino Del Ponte asertas ne nur, ke la plej altaj gvidantoj de la UCK prezentis danĝeron por la plenumo de ŝia misio, sed ankaŭ, ke ili povis endanĝerigi la tutan konstruaĵon de la pacprocezo en la Balkana duoninsulo: “Hashim Thaçi [ĉefministro de 2008 ĝis 2014] kaj Agim Ceku [de 2006 ĝis 2008] estis kapablaj estigi perfortojn en Makedonujo, en la sudo de Serbujo kaj en aliaj regionoj, vokante la albanajn ribelajn malplimultojn al la milito.”*.

* Carla Del Ponte, La Traque, les criminels de guerre et moi, Editions Héloïse d’Ormesson, Parizo, 2009.

“Komence, min surprizis la neglekto, la senkompetento kaj mallaboremo, kiuj ekzistis sine de la misio. Poste mi komprenis, ke politikaj elektoj parte klarigis tiun sintenon”, rakontas s-ro Capussela. “Tiuj, kiuj volis eŭropigi Kosovon balkaniĝis”, opinias la kosova politologo Belul Beqaj. Aldoniĝas al tio la senpuna kulturo propra al ĉiuj internaciaj misioj, ĉar ja iliaj membroj eskapas la tribunalajn persekutojn. “Iliaj dungitoj ne estas submetitaj al la justico. La landoj ne volas ke iliaj naciaj reprezentantoj estu juĝitaj”, klarigas al ni s-ino Sian Jones, fakulino pri Kosovo ĉe Amnesty International.

Jura persekutado kontraŭ senkulpuloj

EN SIA LIBRO, s-ro Capussela listigas la evidentajn misojn de Eulex, ĉu ekonomiajn, financajn aŭ rilatajn al la homrajtoj. Ekzemple, la misio ne enketis pri korupto-aferoj ligitaj al la privatigoj (telekomunikado, cimento), al la ŝose-konstruado, al la eksproprietigo de la teroj, al la balotaj fraŭdoj, al la timigado de ĵurnalistoj, al la politikaj murdoj, nek pri certaj militkrimoj.

Eĉ pli malbone: Eulex kelkfoje jure persekutis senkulpulojn. La misio ekzemple tenis en malliberejo kvar monatojn la direktoron de la Centra Banko, sen malkaŝi la suspektojn kontraŭ li — kiuj estis poste forlasitaj. Laŭ la itala ekonomikisto, kiu avertis Eulex pri laŭ li malverŝajnaj aŭ nekredindaj akuzoj, la direktoro estis arestita ĉar li oponis la interesojn de potenculoj.

Pro la korupto kaj senpuneco kiuj regas en Kosovo, streĉiteco pliiĝas. La politikistoj, kun je ilia kapo la potenculo Hashim Thaçi, delogas la atenton al la ekstero: “Danke al siaj sociaj retoj, ili povas estigi popolribelojn en Makedonujo, kie la situacio estas tre nestabila, kontraŭ la serboj de Kosovo, aŭ kontraŭ la reprezentantoj de la Unio, taksas s-ro Capussela. Ili per tio sendus mesaĝon al Bruselo kaj al Vaŝingtono: ‘Vi transiras ruĝan linion’”. Ankaŭ laŭ s-ro Decker, la kosova gvidanta klaso scias kiel eltiri profiton de perforto: “Se ne okazus popolribeloj en 2004 [kontraŭ la serboj kaj la aliaj malplimultoj], ne estintus tiom da premoj por sendependiĝo.”

La nekapablo de Eulex, post tiu de la UNMIK, starigi funkcikapablan justicon ne metas nur la demandon de la eŭropaj investoj en la misio — pli ol miliardo da eŭroj-, sed ankaŭ tiujn de la respekto de la rajtoj de la kosovaj civitanoj kaj de la pac-tenado en la regiono.

Ana OTASEVIC