Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Minaco por la afrika regiono de la grandaj lagoj

En Burundo, la radikoj de kolero

En malpli ol monato, Burundo travivis popolajn manifestaciojn, amasan fuĝadon kaj provon de puĉo. En lando markita de longa interna milito, la volo de la prezidanto Pierre Nkurunziza resti reganto je kiu ajn prezo malfortikigas la socian kaj politikan ekvilibrojn.

“Ĝuste kiam ni estis eskapintaj la etnan demandon kaj kiam ni pli malpli havis pacon!”, vekrias manifestaciantoj de la ĉirkaŭaj kvartaloj de Buĵumburo, ĉefurbo de Burundo, kie kontestado komenciĝis. La kandidatiĝo de la prezidanto Pierre Nkurunziza je sia propra sukcedo kaŭzis profundan ribelsenton ĉe multegaj junaj burundanoj. Ili naskiĝis dum aŭ post la interna milito, kiu detruis la landon de 1983 ĝis 2008, kaŭzante tricent mil mortintojn. Por ili, la interkonsento de Arusha (Tanzanio), subskribita la 28-an de aŭgusto 2000 de la registaro kaj la hutuaj armitaj grupoj* konsistigas esencan kadron por paco. Sed ĝi planas, ke la ŝtatestro, elektita per universala voĉdonado, povas plenumi nur du mandatperiodojn*.

* En 2003, la du ĉefaj hutuaj armitaj grupoj estis la Nacia Konsilio por defendo de demokratio — Forto por defendo de demokratio (CNDD-FDD), gvidata de s-ro Nkurunziza, kaj la Partio por liberigo de la hutu-popolo (Palipehutu) — Naciaj Fortoj de Liberiĝo (FNL), gvidataj de s-ro Agathon Rwasa. En 2008, aliaj interkonsentoj estis subskribitaj kun la organizoj, kiuj ankoraŭ ne ĉesis batali.
* Laŭ siaj subtenantoj, s-ro Nkurunziza, kiu estis elektita en 2005 per nerekta voĉdono, povas nun denove kandidatiĝi.

Sed tiu krizo transpasas la balotajn demandojn. Male al tiu de najbara Ruando, kie la etnaj referencoj estas malpermesitaj depost la genocido de la tucioj, en 1994, la burunda konstitucio trudas kvotojn da hutuoj, tucioj kaj tuaoj en la Parlamento*; la Arusha-interkonsento, siaflanke, decidas kvotojn en la armeo kaj en la administracioj*. Sed la konservado/ protektado de la “Arusha konsento” stumblas sur la manovroj de la unua postmilita prezidanto, s-ro Nkurunziza, hutu-devenanto, kies ŝtatopartio-sistemo kristaligas ĉiujn streĉojn. Naskita en 1963 en Ngozi-provinco (Nordo); li estis elektita en 2005 kaj reelektita en 2010 per baloto bojkotita de la opozicio. Neniu povas diri ĉu lia nova kandidatiĝo celas kontentigi sian “povo-apetiton” aŭ protekti liajn amikojn rolantajn en la skandaloj (korupto, malaperigo de opoziciuloj), kiuj multiĝis dum liaj du mandatoj.

* Vd Colette Braeckman, “En Ruando same kiel en Burundo, la etna argumento ne plu funkcias”, Le Monde diplomatique en esperanto, decembro 2010.
* Neniam estis popolnombrado de la tri grupoj en Burundo, kaj la nombroj ofte cititaj datumas de la kolonia periodo. La proporcioj (85% Hutuoj, 14% Tucioj kaj 1% Twaoj) verŝajne restis samaj.

La vojo de tiu, kiun oni kromnomas “Petero” rakontas la politikan kaj socian historion de lando, kies sndependiĝo en 1962, estis sekvata de 30-jara tucia dominado, sub la standardo de ununura partio, la Unio por la nacia progreso (Uprona). En 1972, lia patro, deputito, estas mortigita dum alfrontiĝoj de la burunda armeo plejmulte konsistanta el tucioj, kiu subpremis puĉ-provon, amase eliminante la hutuajn elitojn. En 1993, du aliaj membroj de lia familio mortas dum la interna milito, kiu ekas post la murdo de la unua demokrate elektita hutua prezidanto, Melchior Ndadaye. Amasmurdoj kaj delokigo de loĝantaroj aldoniĝas al la “regulaj” bataloj inter la armeo dominata de hutuoj kaj la burundaj armitaj fortoj (FAB en la franca). S-ro Nkurunziza, tiam sporto-instruisto, aliĝas al la Nacia Konsilio por Defendo de Demokratio (CNDD), devenanta de la Fronto por Demokratio en Burundo (Frodebu) de Ndadaye.

Post la pac-interkonsento de Arusha, li prenas la gvidadon de nova branĉo de la ribelo: la Nacia Konsilio por Defendo de Demokratio — Forto por Defendo de Demokratio (CNDD-FDD). Tiu branĉo akceptos pacon nur en 2003, danke al la mediacio de Sud-Afriko. La pacprocezo do estis konstruita sen tiuj, kiuj regas hodiaŭ. Tio eble povas klarigi ilian malmultan konsideron por la “spirito de Arusha”.

En la kvartaloj konsiderataj “ribelantaj” de la registaro, flugfolioj komparas s-ron Nkurunziza al s-ro Blaise Compaoré, la prezidanto de Burkino forpelita el la regado en februaro 2015*. La disvolvado de la sociaj retoj kaj la populareco de la privataj amaskomunikiloj, multnombraj kaj dinamikaj malgraŭ la konstanta ĉikanado, kiun ili suferas, faciligis la aperon de kritikema generacio. En lando forte subtenata de la eksterlandaj mon-pruntantoj kaj de neregistaraj organizaĵoj (NRO), la riĉiĝo de iuj nutris oponadon al regantaro taksita nepotisma kaj aŭtoritatema. Krome, Burundo estas perceptata kiel maldiligenta lernanto, kompare kun la ekonomia sukceso de ĝia ruanda najbaro*.

* Vd David Commeillas, “Civitana balaado en Burkina Faso”, Le Monde diplomatique en esperanto, aprilo 2015.
* Burundo estas la 180-a el 187 landoj laŭ la Indico de homa disvolviĝo de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND) (angle: UNDP); Ruando estas la 150-a.

Buĵumburo estas bolanta, sed s-ro Nkurunziza ŝajne kalkulis kun la junuloj de la CNDD-FDD, la Imbonerakure (“tiuj, kiuj vidas malproksime”), kaj ankaŭ kun la kamparana loĝantaro, al kiu li profitigis la senpagan elementan instruadon kaj la senpagecon de iuj kuracistaj kostoj. Eksterlande, Francujo, male al Belgujo aŭ Nederlando, ankoraŭ ne interrompis sian kunlaboradon kun Burundo, aparte por la formado de la sekurec-fortoj. Tiuj, kiuj prezidis la subskribon de la interkonsentoj de Arusha — la UN, Usono kaj Sud-Afriko — nur esprimis sian “maltrankvilon”.

La kontestado ne venis de tie, kie ĝin atendis tiuj, kiuj “etnisme” komprenas la burundan situacion. La postan tagon de la kongreso de la CNDD-FDD, la 26-an de aprilo, manifestacioj komencis en Musaga kaj en Nyakabiga, periferiaj kvartaloj de Buĵumburo ja konsiderataj kiel “tuciaj” dum la milito, sed kie ankaŭ multaj hutuoj manifestacias spite al la malpermeso. Sur la amatore faritaj barikadoj videblis precipe junuloj, ofte devenantaj el popolaj kaj mezaj klasoj kaj, same kiel multaj urbanoj, freŝe alvenintaj el la kamparaj zonoj. La Naciaj Fortoj de Liberiĝo (FNL), la lasta hutua ribelantaro kiu akceptis pacon, en 2008, rapide lokis sin en la opozicio, sen tamen videbla aktivado. Fine, sine de la CNDD-FDD, estas hutua generalo, s-ro Godefroid Niyombare, kiu gvidis la puĉprovon de la 13-a de majo kun pluraj altaj armeaj kadruloj de la partio.

La puĉo do ne venis de la strato, kies mobilizado ne estas strukturita, nek de la malnova regula armeo, kiu estis devigita recikligi eksribelulojn, konforme al la pac-interkonsento, sed de la interno de la regantaro; ankaŭ tie, aŭtoritatismo ne plu estas evidenta. La malsukcesinta puĉo tamen montris, ke s-ro Nkurunziza konservas pli malpli implican subtenon de grava parto de la CNDD-FDD kaj de la armea stabo, sine de kiu li “faris grandan ordigon-purigadon” de unu jaro.

Nuntempe, la elekta procezo ne estas nuligita; la prezidanto eĉ rekomencis sian balotkampanjon. Sed certe malfacilos organizi elekton kiam pli ol cent mil civitanoj ekziliĝis al Ruando, Tanzanio kaj Demokratia Respubliko Kongo (DRK) de la komenco de aprilo. Dum la amasinformiloj estis fermitaj de la registaro aŭ detruitaj per armiloj, Burundo eble spertos novajn politikajn perfortaĵojn sen atestantoj.

Pierre BENETTI

Duona jarcento da nestabileco

1-a de julio 1962. La reĝo Mwambutsa la 4-a ricevas la sendependon de Burundo, belga kolonio de 1919.

1966. Armea puĉo faligas la monarĥion kaj donas la regpovon al la kapitano Michel Micombero.

1972. Amasmurdoj de la hutua loĝantaro fare de la armeo.

1976. Puĉo de s-ro Jean-Baptiste Bagaza.

1987. Puĉo de s-ro Pierre Buyoya.

Junio 1993. La hutuo Melchior Ndadaye estas la unua demokrate elektita prezidanto.

21-a de oktobro. Murdo de Ndadaye fare de tuciaj soldatoj. Komenco de la interna milito.

Julio 1996. Reveno de s-ro Buyoya ĉe la rega pozicio, helpe de la armeo.

28-a de aŭgusto 2000. Pac-interkonsento de Arusha, kiu planas dividon de la povo inter hutuoj kaj tucioj.

16-a de novembro 2003. Pac-interkonsento inter la registaro kaj la Nacia Konsilio por Defendo de Demokratio — Fortoj por Defendo de Demokratio (CNDD-FDD) de s-ro Pierre Nkurunziza.

2005. Elekto de s-ro Nkurunziza kiel prezidanto.

7-a de septembro 2006. Ĝenerala interkonsento pri pafĉeso kun la Palipehutu-FNL.

2010. Reelekto de s-ro Nkurunziza.

25-a de aprilo 2015. S-ro Nkurunziza anoncas sian kandidatiĝon al la prezidanta elekto planata por la venonta 26-a de junio.

27-a de aprilo. Komenco de la manifestacioj.

13-a de majo. Puĉo-provo kondukata de la eksa ĉefo de la nacia informado-servo, s-ro Godefroid Niyombare.

15-a de majo. La puĉistoj anoncas sian kapitulacon. La prezidanto revenas en sian palacon.