Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Hispanujo inter du voĉdonadoj

Podemos “nia strategio“

Financa krizo, amasa malriĉiĝo, senkreditiĝo de la politikaj profesiuloj: ĉio devintus konduki al releviĝo de la maldekstro en Eŭropo. Kaj tamen ĝi stagnas preskaŭ ĉie. Tio certe klarigas, kial ĉiuj rigardas al Hispanujo, kie la partio Podemos montris strategian inventemon. Jen defio, kiun ĉi tie prezentas ĝia ĝenerala sekretario.

Pri la sinteno de Berlino al Ateno dum la intertraktadoj

Ĝi ne surprizis min. Kvankam Grekujo estas ŝtato malforta, la Cipras-registaro dubigas la funkci-manieron de la Eŭropa Unio sub germana hegemonio: la amplekso de la provoko estas do ege pli granda ol la lando mem. Cetere, Podemos aperas nun kiel grava politika aganto, kiel kandidato por la potenco de la kvara plej granda ekonomio de la eŭrozono. Niaj grekaj kamaradoj diris al ni: niaj bonaj rezultoj en la opini-enketoj ne estas nepre bona novaĵo por ili. Niaj kontraŭuloj timas, ke ĉia venko de Siriza grandigas niajn proprajn rezultojn, ke ĝi donas al ni oksigenon. Ilia celo ne estas nur fiaskigi la grekan registaron: ili volas ankaŭ bari la vojon al aliaj minacoj, ekzemple al tiu, kiu en iliaj okuloj estas ni. Premi Siriza-n signifas premi Podemos-on, montri ke ne ekzistas alternativo. “Ĉu vi volas voĉdoni por Podemos? Rigardu kio okazas en Grekujo“: jen, esence, la rekantaĵo, kiun oni kantas aktuale al la hispanoj.

Laŭ ni, Aleksis Cipras agis tre ruze: li sukcesis reliefigi bildon de izolita Germanujo, kies interesoj ne estas nepre la samaj kiel tiuj de la cetera Eŭropo, ankaŭ pri la ekstera politiko. Tion li provis ĉe Francujo kaj Italujo, kun miksita sukceso, sed ankaŭ ĉe orientaj landoj. Oni do ne miru, ke Germanujo montras sin tiom akre dum la intertraktadoj.

Pri la strategio de Siriza kaj tiu de Podemos

Niaj grekaj kamaradoj disvolvis similan strategion kiel ni en tre malsama kunteksto. Unue, ili volas rekonstrui institucian legitimecon de la registaro, kiu estis sisteme subfosita kaj poste detruita. Tio okazas per impostreformo, kiu donas al la ŝtato agospacon, ĉefe en publikaj politikoj, por konstrui la socian teksaĵon kaj la ligojn detruitajn de la malabundo. Krome, en ekstera politiko, necesas krei kontraŭdirojn ene de la hegemonia bloko de la eŭrogrupo*. Tio fariĝis, precipe komence, per timemaj kritikoj de la maniero, per kiu Germanujo mastrumas la eŭropan krizon. Sen ajna dubo la celo estis fendi la dominantan interkonsenton.

* Grupo de membrolandoj de la Eŭropa Unio kies mono estas la eŭro. -vl

Nia strategio estis alia, unue ĉar Hispanujo prezentas 13 elcentojn de la malneta enlanda produkto (MEP) de la eŭrozono, kontraŭ 3 aŭ 4 elcentoj de Grekujo. Ni komencus do la disputojn kun la certeco ke ni disponas pri pli grava agospaco. Kompreneble ni ankaŭ tuŝus la demandon de reformo de la buĝetaj traktatoj, por kreskigi la publikajn elspezojn ĉe investoj kaj por disvolvi la socialajn politikojn, ĉefe la pensiojn, sed ankaŭ por ĉesigi la malaltigon de la salajroj, kiu erozias la konsumon. Post realigo de tiuj reformoj, kaj nur tiam, ni povos paroli pri la eŭropnivelaj ŝuldoj, en la kadro de restrukturado celanta ligi la repagojn kun la ekonomia kresko, ekzemple. Nur eŭropnivela strategio — kiu nun ne ekzistas — ebligas imagi alian paradigmon ol tiun de la politiko de malabundo.

Nu, tiu strategio vekas kontraŭdirojn ĉe niaj kontraŭuloj, precipe ene de la socialdemokrataj fortoj. Ni konscias pri la grandega rezisto, sur kiu ĝi trafus, ene de la hispana ŝtataparato, sed ankaŭ en la eŭrogrupo; sed se lando tiom malgranda kaj malforta kiom Grekujo sukcesis fariĝi tiom granda faktoro de malstabileco en la eŭrozono, tiam nia kapablo montri tiajn kontraŭdirojn ene de la socialdemokrataj fortoj estus des pli granda. Fariĝus klara, ke la eŭropa projekto ne kongruas kun la politiko de malabundo, kio malfermus politikan spacon al la ekonomia politiko.

Pri la ebleco de interkonsento kun la Hispana Socialista Laborist-Partio (PSOE)

Tio estas por ni antaŭ ĉio strategia problemo, ĉar nia ĉefa celo — ni estis ĉiam tre klaraj pri tio — estas la ĝeneralaj elektoj de novembro. Tiel ke ĉiu decido, ĉiu situacio analizendas laŭ la pozicio, en kiun ĝi metas nin por tiu voĉdonado. Samtempe ne eblas ignori la amplekson de la ŝanĝdeziro en la loĝantaro, kio devigas nin esti je tiu nivelo.

Estas do la demando pri la elekto-rezultoj, kompreneble, sed trans tio estas precipe tiu de nia kapablo fari premon al la aliaj politikaj fortoj. Kiam oni demandas nin: “Ĉu vi faros kontraktojn kun la Socialista Partio?“, ni respondas: “La socialistoj devas unue iri vojkurbon de 180 gradoj.“ Ni scias, ke ekzistas du tendencoj en la PSOE. La unua karakteriziĝas per logiko de sistemo, aŭ de reĝimo, kies prioritato estas haltigi nin, ĉesigi tiun ĉi movadon. Por ili, tio povus montriĝi per granda koalicio kun la Popola Partio (PP) aŭ kun Ciudadanos*. La dua pensas laŭ partia logiko: ĝi scias, ke tia opcio kondukus al implodo de la PSOE kaj donus pli da spaco al Podemos. La demando pri interkonsentoj reguliĝus do laŭ la elekto-rezultoj, sed ankaŭ laŭ nia analizo de la diversaj situacioj, kalkulante kun nia kapablo ekspluati la malkonsentojn interne de niaj kontraŭuloj. Precipe se, kiel la enketoj ŝajnas montri, Hispanujo direktiĝas al kvarpartia sistemo, kun rezultoj de inter 15 kaj 25 elcentoj.

* NDLR: konservativa partio kontraŭ korupto, kiu estiĝis el la kataluna grupo Ciutadans, fondita en la jaro 2006.

En Andaluzio

En Andaluzio ne temas pri starigo de koalicio.* Ni metis tri kondiĉojn por subteni la PSOE por estigi la regionan registaron. Ni postulas unue la demision de du prezidintoj de Andaluzio suspektataj je korupto (unu sidas en la Nacia Asembleo, la alia en la Senato). Ni postulas cetere, ke la andaluzia registaro subskribu nenian kontrakton kun financaj establoj kiuj elloĝigas homojn sen proponi al ili alian loĝejon. Kaj ni postulas fine redukton de la nombro da altaj asistantoj, por ebligi la redungon de ĉiu personaro maldungita de lernejoj kaj malsanulejoj dum la krizo. Ne temas pri registara programo, sed pri tri kondiĉoj por ke ni ne bloku la vojon al la PSOE. Ĉar niaj rezultoj estis pli malfortaj ol tiuj de la Socialista Partio, nia agospaco estas limigita. Ni provas fari tiel, ke ĉia institucia subteno fare de Podemos — ankaŭ kiam temas simple nur pri ne kontraŭi enposteniĝon — tuj montriĝu per socialaj disponoj, kiuj atestas ke ŝanĝo eblas. (...) Tiuj postuloj kostas eĉ ne unu cendon; ili ne kreskigas la publikan elspezon.

* Dum la anticipa voĉdonado por renovigi la andaluzian parlamenton, la 22-an de marto, la PSOE ricevis 35,5 elcentojn de la voĉoj, kontraŭ 27 elcentoj por la Popola Partio (PP) kaj 15 elcentoj por Podemos. De tiam okazas traktadoj inter la diversaj partioj por trovi interkonsenton por nomumi la andaluzian prezidonton.

Pri la apero de la partio Ciudadanos (Civitanoj)

Evidente la kontraŭulo adaptiĝas kaj la maniero de alfrontiĝo ŝanĝiĝis. Estas vere ke la komunikila medio montriĝas nun multe malpli favora por ni. La starigo de Ciudadanos estis tre granda ruzaĵo, ne tiom ke tiu partio rekte alsuĉas elektantojn, kiuj antaŭe turnis sin al Podemos, sed ĉar ĝi malfortigas nian retorikon kiu celas prezenti nin kiel la elekton de la renovigo kaj ĉar ĝi forprenas al ni parton de la spaco, kiun la komunikiloj dediĉis al tio. Nun ekzistas alia “partio de la ŝanĝo“, kiu havas tre malsamajn trajtojn, ĉar Ciudadanos aperas grandparte ene de la liberala establita tavolo. Tio igis nin reformuli la hipotezon Podemos.

Nia ŝlosila celo ĉiam estis okupi la centron de la politika kampo profitante el la krizo. Tio havas nenion komunan kun la politika “centro“ de la burĝa retoriko. Per gramŝaj vortoj*, nia celo en tiu pozici-milito estis krei novan “komunan sencon“, kiu ebligu okupi transversan pozicion en la centro de la politika spektro kiu ĵus rearanĝiĝis. En la momento, la disponebla politika spaco estis reduktita per la kontraŭatakoj de la elito, jam per ĝia reklamado por Ciudadanos. Nia tasko montriĝas do nun pli delikata; ĝi postulas novan strategian inteligenton. Tiuj iniciatoj de la kontraŭulo cetere kreis novajn malfacilaĵojn eĉ en nia propra tendaro.

* De Antono Gramŝo (itale: Antonio Gramsci [antónjo grámŝi] (1891-1937), itala filozofo kaj politikisto, starigis, kun Palmiro Togliatti, la gazeton Ordine nuovo (1919). Sekretario de la Itala Komunista Partio (1924); en malliberejo de 1926 ĝis 1937. -vl

Unue, la apero de Ciudadanos remetas nin en logikon, kiun ni dekomence konsideris perdanta: tiun de la tradicia akso maldekstra-dekstra. Ni pensas, ke sur tiu bazo ne ekzistas ŝanĝeblecoj en Hispanujo. La danĝero estus hodiaŭ esti resenditaj al tiu akso kaj ne sukcesi difini novan centrecon — kiu, eĉ se mi tion ripetas, havas nenion komunan kun la centro de la politika spektro. En tiu pejzaĝo, la pleba retoriko de Podemos, organizita ĉirkaŭ la kontraŭeco de “tiuj malsupre“ kaj “tiuj supre“ (la oligarĥoj), interpreteblus kiel la tradicia retoriko de la ekstrema maldekstro, kio povus perdigi al ĝi la transversecon kaj forigus ĝian eblecon okupi la novan centron. Fine, ni alfrontas ankaŭ la riskon — kiu estas ankaŭ ebla levilo — de normaligo. Ni jam ne aperas kiel la eksterkadruloj, la efiko de noveco malklariĝas, sed aliflanke Podemos nun ankaŭ gajnis forton kaj sperton; ĝi disponas pri kreskinta kapablo de reprezentiĝo. Ni devas nepre redifini aŭ fajnigi nian retorikon por fiaskigi la kontraŭatakojn kaj por remalfermi la spacon, kiun oni fermis al ni. Tio ne estos facila.

Ni alfrontis lernejan kazon dum la oficiala vizito de la hispana reĝo ĉe la Eŭropa Parlamento, la 15-an de aprilo 2015. Tia evento metas nin antaŭ malfacilan demandon: tiun de la monarĥio. Kial malfacilan? Ĉar ĝi tuj malpermesas al ni la centron de la tereno. Ekzistas, proksimume, du opcioj. La unua, tradicie adoptita de la maldekstro (ekz-e Isquierda Unida), konsistas en la pozicio: “Ni estas respublikanoj. Ni ne agnoskas la monarĥion, ni do ne iros al la honora akcepto de la reĝo de Hispanujo. Ni ne agnoskas tiun spacon de legitimeco por la ŝtatestro.“ Eĉ se tio estas pozicio perfekte prava laŭ etika kaj morala nivelo, ĝi metas nin tuj en la spacon de la radikala maldekstro, en kadron tre tradician. Tio tuj fremdigas nin al larĝaj tavoloj de la loĝantaro, kiuj simpatias kun la nova reĝo*, kaj tio, sendepende de kion ili povas pensi pri aliaj demandoj kaj de la fakto, ke ili asociigas la eksreĝon kun la korupto de la antaŭa reĝimo. La monarĥio estas daŭre unu el la plej aprezataj institucioj en Hispanujo. (...) Do, du opcioj: aŭ ni ne iras al la akcepto kaj restas premataj en la kadro de la tradicia analizo de la ekstremmaldekstro, kiu donas tre malmultan agospacon; aŭ ni iras tien, kaj Podemos miksiĝas inter la politikan klason, kio signifas validigi la institucian kadron. Mallonge, esti konsiderataj perfiduloj, monarĥistoj aŭ io alia ...

* NDLR: la reĝo Juan Carlos, suspektata je korupto, abdikis la 19-an de junio 2014 favore al sia filo Felipe.

Kiel ni solvis tiun dilemon? Ni iris tien, sed ŝanĝante neniom pri nia kutima maniero prezenti nin, do en niaj ĉiutagaj vestaĵoj, ignorante la protokolon. Tio estas io tre eta, sed ĝi estas simbole reprezenta de Podemos. Krome, mi donacis al la reĝo la DVD de la serio La Fera Trono (Game of Thrones), prezentante ilin kiel rimedon por interpreti tion kio okazas en Hispanujo. (...) Kompreneble, tio estas delikata sinteno, sed la sola kiu ebligas al ni teni la ludon malfermita, kiu ebligas al ni ludi en la centro de la kontraŭdiroj, mallonge, dubigi la ĝisnunan staton anstataŭ esti metita en pozicion puran, sed senpovan.

Pablo IGLESIAS.

Tiu ĉi teksto estas parto de interparolado kun Pablo Iglesias, gvidanto de la hispana partio Podemos, aperinta en la New Left Review(majo-junio 2015). La analizo de la rezultoj de la elektoj de la 24-a de majo 2015 estas redaktita por Le Monde diplomatique.