Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Sobreco kontraŭ malabundo

LA PARIZA KLIMATkonferenco 2015, kiu malfermiĝos la 30-an de novembro ĉi-jare, komenciĝis malbone. Ekde la pintkunveno de la Tero de 1992 en Rio-de-Ĵanejro, la produktado de fosilia energio ne ĉesis kreski. En 2013, nur la tutmondaj subvencioj por brulaĵoj kun forcejgasa efiko estis 400 milionoj da eŭroj, do kvaroble la sumoj atribuitaj al renovigeblaj energioj.* La Verda Fonduso por la Klimato, lanĉita en 2011 de la Unuiĝintaj Nacioj, povis kolekti ĝis hodiaŭ nur 10 miliardojn da eŭroj ...

*Perspectives énergétiques mondiales“, Agence internationale de l’énergie (AIE) [“Mondaj perspektivoj pri energio“, Internacia Agentejo pri Energio (AIE) Parizo, 2014.

Internacia traktato ne kapablos limigi la varmigon de la planedo je du gradoj, kiel planas la konferenco, se la registaroj submetas siajn decidojn al la konservado de produktad-sistemo bazita sur akumulado, rabo kaj malŝparo. Oni ne respondos al la klimata defio sen la interveno de la loĝantaroj, sed la individuaj aŭ lokaj iniciatoj restos senefikaj sen tutmonda politika volo. La akcepto de socio malpli energivora, pli simpla, kiu trudos modifon de multaj bone enradikiĝintaj kutimoj, bezonas la perspektivon de plibonigo de la vivkvalito. Ne okazos ŝanĝo en la energisistemo inda je tiu nomo sen ekonomia kaj socia transformiĝo, sen amasa alidistribuado de la enspezoj sur nacia same kiel sur tutmonda nivelo. La riĉaĵoj devas ĉesi detrui la planedon.*

* Hervé Kempf, Comment les riches détruisent la planète [Kiel la riĉuloj detruas la planedon], Points Essais, Parizo, 2014 (1-a eld.: 2007).

En la Okcidento, sobreco rekte kontraŭas al la malabundo, kiu aperas kiel preteksto por distribui la riĉaĵojn ankoraŭ pli malegalece. La vojo al malkresko de niaj ellasoj de karbon-acida gaso kondukas tra masivaj investoj en loĝejoj, publikaj transportoj, renovigeblaj energioj — je la nivelo, ekz-e, de la sumoj elspezitaj por savi la bankojn en la jaro 2008 ... Esplorado de energia efikeco same kiel la konkreta plibonigo de la vivkondiĉoj kaj de la kondiĉoj de la publika sansistemo povas krei multajn dungojn, malaltigi la malutilajn efikojn kaj rezultigi en ĉiu mastrumo gravajn ŝparojn.

La sobreco kondukas ankaŭ al alia difino de bonstato: malpli da materialo, pli da laboro; malpli da maŝinoj, pli da inteligento. Imposti la flugbenzinon por malpliigi maloportunan uzadon de aviadilo; plikostigi la martransporton por kontraŭagi la misojn de la liberkomerco kaj favori la mallongajn vojojn (vidu [“La sandaletoj vojaĝas senpage“-art]). En Hindujo, kie tricent milionoj da homoj vivas sen elektro, oni nombras ĉiujare milionon kaj duono da mortintoj pro poluita aero.

Kun nur kvarono de la monda loĝantaro, la industrilandoj lasis konsiderindan ŝuldon en la atmosfero. Iliaj sumaj ellasoj kaŭzas jam varmigon de 0,8 grado, kaj post mallonge kroman 0,8 gradon.* Ili tamen rifuzas doni al si celojn kiuj konsideras iliajn pasintajn ellasojn, aŭ aliri la neprajn kunlaboradojn alie ol per vortoj. Tamen la momento venis por liveri al la Sudaj ŝtatoj la monon kaj la teĥnologiojn necesajn por rekte salti al disvolvado bazita sur energia sobreco. Prefere la plej bonan ol la plej multan.

* Sunita Narain, “Climat: l’injustice faite au Sud” [“Klimato: la maljusto farata al la Sudo“], Politique étrangère, vol. 80, n-ro2, Parizo, somero 2015.

Philippe DESCAMPS.