Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
NAFTA celis riĉigi konsumantojn, laboristojn kaj kultivistojn en Usono, Meksiko kaj Kanado. Eta procento el la riĉeguloj profitis — ĉiuj aliaj malprofitegis.
Meze de inundo da promesoj pri ekonomiaj, ekologiaj, kaj sociaj utiloj, la Nordamerika Liberkomerca Interkonsento (NAFTA, TLCAN aŭ ALÉNA) ekvalidiĝis je la 1a de januaro 1993. Malmultaj estas la aferoj pri kiuj ĉiuj samopinias en Usono, lando profunde dividita laŭ partiecaj linioj, sed Respublikanoj, Demokratoj kaj sendependuloj de diversaj geografiaj kaj sociekonomiaj grupoj kune kredas, ke NAFTA damaĝis iliajn familiojn kaj landon. Kaj nun ekaperas detaloj pri la sekretema Transatlantika Traktato pri Komerco kaj Investado (TTIP)*, kaj ni ekscias ke la eraroj de NAFTA probable estos ripetitaj.
NAFTA estis eksperimento kiu establis radikale novan modelon por interkonsentoj pri “komerco”. Ĝi estis fundamente malsama pro tio, ke ĝi nur parte temis pri komerco. Antaŭaj usonaj interkonsentoj mallarĝe koncentriĝis pri malaltigoj de tarifoj kaj plialtigoj de importaj kontingentoj. NAFTA tamen kreis por fremdaj investantoj novajn privilegiojn kaj protektojn kiuj eliminis multajn riskojn rilate al la translokigo de produktado al landoj kun malaltaj laborpagoj, kaj tiel instigis al la eksterlandigo de investado kaj laborpostenoj. NAFTA ebligis al fremdaj investantoj rekte kontesti ŝtatajn politikojn kaj agojn en landoj kie ili komercas per la starigo de tribunaloj por la arbitracio de disputoj inter investantoj kaj ŝtatoj (ISDS), kaj postuli ŝtatan monkompenson por politikoj kiuj “subfosis” iliajn antaŭviditajn estontajn profitojn.
NAFTA ankaŭ devigis ke la subskribintaj landoj — Kanado, Meksiko, Usono — limigu la reguligon de la servoj kiel bankado, energio kaj transportado; plidaŭrigi la patentajn monopolojn de medikamentoj; limigi landlimajn kontrolojn kaj sekurecajn normojn por nutraĵoj kaj aliaj produktoj; kaj rezigni politikojn kiuj instigas konsumantojn aĉeti produktojn de la propra lando.
Ĝi estis propagandita al la usona publiko kun grandaj promesoj. En 1993, Gary C Hufbauer kaj Jeffrey J Schott, de la Peterson Institute for International Economics, prognozis ke NAFTA estigos kreskantan komercan pluson kun Meksiko, kreante 170 000 netajn laborpostenojn en Usono en la daŭro de la unuaj du jaroj de la interkonsento. Usonaj kultivistoj riĉiĝos per eksportado. NAFTA alportos Meksikon al unuamonda nivelo de ekonomia prospero kaj stabileco, kaj provizos laborŝancojn kiuj malpliigos la enmigradon al Usono. Reguloj por la protekto de la konsumanto kaj la ekologio estos normigitaj supren kaj tiel plibonigos la publikan sanon, la sekurecon de nutraĵoj kaj la kvaliton de la aero kaj la akvo. Prezoj al la konsumanto falos. La ekonomioj spertos novan kreskon.
Anstataŭ krei laborpostenojn por usonanoj, NAFTA kontribuis al grandega usona deficito de la komerco kun Meksiko kaj Kanado, kaj al taksita neta perdo de 1 miliono da laborpostenoj en Usono ĝis 2004. Ĉi tiu cifero, kalkulita de la Economic Policy Institute (EPI), inkluzivas la netan bilancon inter laborpostenoj kreitaj kaj laborpostenoj perditaj*. Granda parto de la erozio devenas de la decidoj de usonaj firmaoj adopti la privilegiojn por fremdaj investantoj de NAFTA kaj transloki sian produktadon al Meksiko, kun ĝiaj pli malaltaj salajroj kaj pli malfortaj ekologiaj normoj. La EPI kalkulas, ke la deficito de la komerco kun Meksiko nete detruis proksimume 700 000 usonajn laborpostenojn ekde la lanĉo de NAFTA ĝis 2010. Pli ol 845 000 usonaj laboristoj estas ricevintaj “helpon por komerca alĝustigo” (Trade Adjustment Assistance — TAA), perdinte siajn laborpostenojn pro importaĵoj el Kanado kaj Meksiko aŭ la transloko de fabrikoj al tiuj landoj.
NAFTA malsuprenpremis usonajn salajrojn kaj kreskigis la malegalecon de enspezoj. Ĝia plej vasta ekonomia efiko ĝis nun estas transformi la salajrojn kaj specojn de laborpostenoj por la 63% de usonaj laboristoj sen superlerneja diplomo. La komerco profunde efikas sur la haveblajn specojn de laborpostenoj pli ol sur la totalan nombron. La usonaj laboristoj, kiuj perdis siajn postenojn en la fabrikindustrioj pro la eksterlandigo per NAFTA kaj la konkurenco de importaĵoj, transiris en postenojn kun pli malaltaj laborpagoj en servaj sektoroj kiuj ne povas esti eksterlandigitaj, kaj en kiuj ili pliigis la superabundon de laboristoj, malsuprenpuŝante salajrojn tra la tuta ekonomio. Laŭ la usona Bureau of Labor Statistics, du trionoj el la delokigitaj fabriklaboristoj redungitaj en 2012 devis akcepti pli malaltajn salajrojn, kaj tio signifis por la plimulto salajroredukton de pli ol 20%. Por la mezuma usona fabriklaboristo kun salajro de pli ol USD 47 000, tio estas redukto de almenaŭ USD 10 000. Pro tio, ke pli da laboristoj delokigitaj de fabrikado aldoniĝis al tiuj, kiuj konkuras por malaltkapablaj laborpostenoj en sektoroj kiel gastigado kaj nutroservoj, realaj salajroj malkreskis en tiuj sektoroj sub NAFTA. La medianaj salajroj de usonanoj stagnis en la pasintaj dudek jaroj, dum male la produktivo de dungitoj kreskegis.
La ĝisnunaj reduktoj de la prezoj de hejmaj varoj ne sufiĉis por kompensi la malgajnojn de mezklasanaj salajroj sub NAFTA. Usonaj laboristoj sen superlernejaj diplomoj perdis 12,2% de siaj realaj salajroj sub la komerco laŭ NAFTA, eĉ enkalkulinte la avantaĝojn de pli malkaraj varoj. Malgraŭ 239%-a kresko de nutraĵimportoj el Kanado kaj Meksiko, la mezuma prezo de nutraĵoj en Usono saltegis 67% de post la interkonsento, la malo de la promesita rezulto. Tiutempe, iuj propagandantoj de NAFTA antaŭvidis la perdon de kelkaj usonaj laborpostenoj, sed ili argumentis ke usonaj laboristoj profitos pro pli malkaraj importitaj varoj.
Nelonge post 1993, la malgranda komerca pluso usona kun Meksiko de antaŭ NAFTA fariĝis komerca deficito masiva kaj la antaŭ-NAFTA-a komerca deficito usona kun Kanado pligrandegiĝis. La komerca pluso kun Meksiko de USD 2,5 miliardoj (alĝustigita laŭ inflacio) en 1992, kaj la deficito kun Kanado de USD 29,6 miliardoj, transformiĝis en entutan post-NAFTA-an deficiton de USD 177 miliardoj. La rozkoloraj promesoj krei laborpostenojn estis bazitaj sur tio, ke NAFTA plibonigos la komercan bilancon de Usono. La realaĵo ĝis nun estas la malo.
Eksportoj de usonaj manufakturaĵoj kaj servoj al Meksiko kaj Kanado estas kreskintaj pli malrapide de post NAFTA; la ĉiujara kresko de eksportoj de usonaj manufakturaĵoj al la du landoj kreskis 62% malpli ol la ĉiujara indico tuj antaŭ NAFTA. Eĉ eksportoj de servoj ekfalegis malgraŭ tio, ke oni antaŭvidis ke ili aparte prosperos pro la supozata relativa avantaĝo de usonaj servoj. La ĉiujara kresko de eksportoj de usonaj servoj al Meksiko kaj Kanado post NAFTA kreskis 49% malpli ol antaŭ NAFTA. Kiam oni komparas la entutan kreskon de usonaj eksportoj al landoj kiuj estas, kaj ne estas, subskribintoj de akordo pri libera komerco kun Usono, oni vidas ke la kresko al la lastaj superis la kreskon al la antaŭaj je 30% dum la pasinta jardeko.
Dekoj da ekologiaj kaj sanitaraj leĝoj de NAFTA-landoj estas kontestitaj en eksterlandaj tribunaloj per la sistemo ISDS. Pli ol USD 360 milionoj da monkompenso por investantoj estas eldevigitaj pere de kontestoj kontraŭ malpermesoj de toksoj, reguloj pri la ter-uzo, politikoj pri akvo kaj forstumo, ktp. Pliaj USD 12,4 miliardoj estas la objekto de kompenspostuloj ankoraŭ ne juĝitaj rilate al kontestoj fare de fremdaj investantoj pri medikamentaj patentoj, moratorio pri hidraŭlika fendado kaj programo de renovigebla energio. Anstataŭ lerni la lecionojn de la ekscesoj de ĉi tiuj grandaj kompanioj, la registaro de prezidanto Obama ignoris ĉiujn kontribuaĵojn de reprezentantoj de la civila socio kiam ĝi reviziis la lingvaĵon de sia modela investotraktato en 2011 kaj ankoraŭ insistas pri la inkluzivo de ISDS en la TTIP, malgraŭ protestoj de la Eŭropa Komisiono kaj oficialuloj de EU-membroŝtatoj kaj parlamentaj institucioj. Ke ISDS devas esti inkluzivita en la TTIP insistas grandaj usonaj kompanioj kiel Chevron, kiu uzas ISDS en provo eviti pagi miliardojn pro la ekologia kaj sanitara damaĝo de poluado en Amazono.
Kiam temas pri la agrikultura komerco kun Meksiko kaj Kanado, la mezuma deficito ĉiujara de Usono atingis USD 975 milionojn, cifero preskaŭ trioble pli alta ol la nivelo antaŭ NAFTA. Usonaj prilaborantoj de nutraĵoj translokiĝis al Meksiko pro ĝiaj malaltaj salajroj, kaj importoj de nutrajoj altegiĝis. NAFTA malplistriktigis la usonajn normojn pri la sekureco de nutraĵoj kaj permesis importaĵojn de fabrikoj kiujn oni antaŭe konsideris nesekuraj. Antaŭ NAFTA, kiam importaĵoj estis permesataj nur de instalaĵoj juĝitaj konformaj al usonaj normoj, nur unu prilaborejo de bovaĵoj kaj neniu instalaĵo de kortobirdoj en Meksiko estis aprobitaj. Usonaj importoj de bovaĵo el Meksiko kaj Kanado kreskis de 133% de post 1993. Dum la pasinta jardeko, usonaj eksportoj de nutraĵoj al Meksiko kaj Kanado malkreskis iomete dum importoj de nutraĵoj el la du landoj pli ol duobliĝis. Ĉi tio havas nenion komunan kun la promesoj faritaj al usonaj kultivistoj kaj ranĉistoj ke NAFTA ebligos al ili atingi riĉecon — kaj stabilecon de la enspezoj de iliaj kultivejoj kaj ranĉoj — per eksportado.
Konsidere la ekstreme negativan efikon sur usonajn laboristojn kaj kultivistojn, estas ŝoke ke NAFTA ne alportis bonon al meksikanoj kaj kanadanoj. Anstataŭ la reciprokan gajnon promesitan, NAFTA ĝis nun alportis reciprokan malgajnon al la plimulto. Eksportoj de subvenciita usona maizo pliiĝis en la unua jardeko de NAFTA, detruante la vivtenojn de pli ol miliono da meksikaj kamparano-kultivistoj kaj de proksimume 1,4 milionoj da aliaj meksikanoj kies vivtenoj dependas de agrikulturo. Amasa delokigo pliseverigis la malstabilecon kaj perforton de la milito kontraŭ drogoj. Kaj, elpelite el la kamparo, la delokigitoj serĉis laboron en la maquiladoras (fabrikoj de eksportaĵoj) apud la usona landlimo, tiel malsuprenpuŝante salajrojn kaj kontribuante al duobligo de la enmigrado de meksikanoj al Usono.
Kvankam la prezo pagata al meksikaj kultivistoj por maizo plonĝis, la malreguligita podetala prezo de tortiljoj — ilia ĉefa nutraĵo — raketis 279% en la unuaj 10 jaroj de la pakto. Realaj salajroj en Meksiko malsuperis antaŭ-NAFTA-ajn nivelojn, dum prezaltiĝoj por bazaj hejmaj varoj superis salajraltiĝojn. Laboristo kun la minimuma salajro en Meksiko hodiaŭ povas aĉeti 38% malpli da hejmaj varoj ol je la tago kiam NAFTA estis promulgita. Malgraŭ promesoj ke NAFTA alportos bonojn al meksikaj konsumantoj per la aliro al pli malkaraj importaĵoj, la kosto de bazaj hejmaj varoj atingis sepoblon de la antaŭ-NAFTA-a nivelo, dum la minimuma salajro nur estas kvaroblo de tiu nivelo. Trafataj de delokigoj, altiĝantaj prezoj kaj stagnantaj salajroj, pli ol duono de la totala loĝantaro, kaj pli ol 60% de la kampara loĝantaro, ankoraŭ vivas en malriĉeco. La promesita nirvano de NAFTA ne okazis.
Povis esti ke la TTIP-intertraktadoj estos la rimedo por estigi novan modelon de ekonomia integriĝo — kun la celo ne ripeti la erarojn de NAFTA kaj aliaj damaĝaj paktoj. Sed TTIP elmetas laboristojn kaj konsumantojn ambaŭflanke de la Atlantiko al pliaj damaĝaj sekvaĵoj ĉar ĝi sekvas la samajn kaŝemajn kaj antaŭjuĝajn procedojn de intertraktado kaj inkludas la samajn kondiĉojn kiuj subfosas la publikan intereson. Konsidere la maltrankviligajn indikojn el du jardekoj da NAFTA, civitanoj de Eŭropo kaj Usono prave sonigas la alarmon. Por ke ia bono venu el la damaĝo kaŭzita ĉe milionoj da homoj, ni devas uzi la historion de NAFTA por haltigi la TTIP-projekton.
Lori M.Wallach
Tiu artikolo estas tradukita el la angla versio de Le Monde diplomatique.