Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiel vere savi Greklandon

Eliro el eŭro: jen historia okazo

Laŭŝajne, la projekto simplas. De kvin monatoj, la kreditoroj de Ateno klopodadas savi Greklandon el bankroto. Laŭlonge de la intertraktadoj, desegniĝis tamen alia ambicio: miskreditigi politikan projekton konsideratan “radikala”. Kondiĉigante sian subtenon al novaj konsumreduktaj iniciatoj, la interparolantoj de s-ro AleksisTsipras lokis lin inter la du makzeloj de tenajlo. Aŭ la greka ĉefministro defendas sian elektokampanjan programon, kaj tiam elmetas sin al financaj reprezalioj, aŭ li cedas al siaj “partneroj”, kun la risko perdi sian parlamentan plimulton kaj vidi sian partion disfali. Ekzistas tamen du daŭrigeblaj solvoj al la eŭropa problemo, de kiu la greka krizo estas unu el la simptomoj: transformado de la eŭrozono, anstataŭigante la logikon de konkurenco kaj predado per tiu de solidareco kaj investado — ideo defendata en alia artikolo de Gabriel Colletis, Jean-Philippe Robé kaj Robert Salais; aŭ la diseriĝo de mon-unio malbone konstruita, kiu komenciĝus per la eliro de Greklando — perspektivo ĉi tie prezentata de Costas Lapavitsas.

JAM EKDE 2010, la perspektivo de greka pagomanko kaj de eliro el la Ekonomia kaj Mona Unio (EMU) aperis. El la vidpunkto de la ekonomia teorio, la problemo estas klara: malforta ekonomio, karakterizata de gravaj instituciaj misoj, aliĝis al strukture misfunkcia mona unio. Ĝi havigis al si valuton ne nur fortan, sed ankaŭ en si mem probleman. En tia kunteksto, ekzistas nur du elirejoj: aŭ la EMU profunde reformas sin, aŭ Greklando devas konsideri pagomankon kaj eliron.

La misfunkciado de eŭro klariĝas ĉefe per la germana politiko celanta premi la salajrojn, kio ebligis al Berlino kreskigi sian konkurenckapablon kaj fariĝi unu el la ĉefaj alpruntantoj en Eŭropo. Adoptante tiun politikon, Germanujo reduktis sian propran mendon por pli bone kapti riĉaĵojn venantajn el eksterlando; politiko, kiu malavantaĝas la loĝantaron, sed feliĉigas la grandajn eksportantojn kaj bankojn.

Por la aliaj membroŝtatoj, la germana elekto efikis male: ĝi rezultigis kreskon de la deficitoj kaj depruntoj. Tie kuŝas la fundamenta malekvilibro de la EMU, maskita komence de la 2000-aj jaroj pro la disponeco de malmultekostaj likidaĵoj, kiuj faciligis konsumon kaj investon en la sektoro de konstruado. Sed la tutmonda krizo de 2007-2009 aperigis la mison kaj kaŭzis la devojiĝon de la eŭrozono. Spertinte la plej gravan difektadon de sia konkurenckapablo, Greklando montriĝis kiel la plej malforta lando de la regiono. Ĝi baldaŭ estis alfrontita al grandega ŝuldo (300 miliardoj da eŭroj) kaj al gigantaj deficitoj ĉe la buĝeto kaj la kuranta konto: pli ol 15% de la malneta enlanda produkto (MEP) en ambaŭ kazoj. Forta valuto estis detruinta malfortan ekonomion.

La sorto de Greklando estis tamen decidita post 2010, kiam la Eŭropa Unio elektis konsumreduktan politikon kiel ĉefan solvon por siaj malfacilaĵoj. La recepto? Redukto de salajroj, buĝet-redukto, impost-altigo, reformoj favoraj al merkato kaj starigo de konsumredukto tra la traktatoj (aparte la “six pack” kaj la “two-pack”*).

* Vd Raoul Marc Jennar, “Du traktatoj por eŭropa ŝtatrenverso”, Le Monde diplomatique, junio 2012.

El strikte germana vidpunkto, konsumredukto prezentas la avantaĝon pezigi la koston de la alĝustigo sur la deficitaj landoj, samtempe protektante la interesojn de la grandaj bankoj kaj eksportantoj. La nunaj germanaj regantoj ŝajne opinias, ke konsumredukto cementos ilian dominan pozicion ene de la Unio. El la vidpunkto de la EMU, tamen, tia politiko malpliigas la mendon kaj, sen doni al la deficitaj landoj la plej etan perspektivon de reveno al pozitiveco de iliaj kontoj, kaj sekve de repago de iliaj ŝuldoj. Estas do la plej efika metodo por estigi disfalon de la EMU en mezlonga tempo. El la greka vidpunkto, finfine, konsumredukto montriĝas ruiniga, ĉar la kuntiriĝo de la aktivado kaj de la enspezoj enfermas la landon en situacio de malforta kresko, de amasa senlaboreco kaj de giganta ŝuldo. La germana politiko kondukas la EMU al malsukceso; sed antaŭ tio, ĝi estos detruinta Greklandon.

Fera volo

ELEKTITA LA 25-an de januaro 2015, la registaro Syriza mezuras delonge la konsekvencojn de la eŭropaj politikoj. Dum la kvin monatoj kiuj sekvis ĝian enposteniĝon, ĝi provis atingi la finon de la konsumredukto-politiko, malpeziĝon de la ŝuldo, kaj invest-programon kapablan revigligi la ekonomion. Oni malfacile povus imagi respondon pli kruelan ol tiun de la kreditoroj en junio: Greklando devas, laŭ ili, havi primaran pluson* je 1% de la MEP en 2015, 2% en 2016, 3% en 2017 kaj 3,75% la postajn jarojn. Nenia elvoko pri malpezigo de la ŝuldo, nek pri serioza investprogramo. Unuvorte, temas pri la plej severa konsumredukto, kaj por longa tempo.

* Buĝeta saldo antaŭ la pago de la interezoj de la ŝuldo, aŭ, por uzi la formulon de la ekonomikisto Paul Krugman, “ĉiuj resursoj, kiujn lando kapablas transdoni al siaj kreditoroj”, (New York Times International, 28-a de februaro kaj 1-a de marto 2014).

En tia kunteksto, la estonto de Greklando aperas malhela. La meza kresko de la kvin venontaj jaroj povas atingi 2%, kun grandaj fluktuoj. Senlaboreco restos verŝajne tre alta, sen ebleco esperi renversiĝon de la evoluo de enspezoj, kies falo estis pli ol 30% por larĝaj tavoloj de la socio. Loĝantaro jam maljuniĝanta, premita de la ŝuldo, tiam vidos sian junularon — aparte tiun, kiu estas plej alte diplomita — ekziliĝi. Oni povas facile imagi la situacion de geopolitika malforteco en kiu tia scenaro dronigus la landon: Ateno estus baldaŭ retroirinta al la historia sensignifeco.

Se la eŭropa Unio insistas por trudi siajn politikojn, la lando por pluvivi devos trairi tra pagomanko kaj eliro el la EMU, unuaj paŝoj al la revigligo de la greka produkt-aparato, la vigligado de la investoj kaj la restarigo de la providenco-ŝtato. Greklando estus tiam liberigita el la eŭro-kaptilo kaj povus komenci procezon de socia transformado karakterizata de ekonomia kresko kaj redistribuo de riĉaĵoj. Tia ambicio, evidente, kolizius kun potencaj kontraŭuloj, samtempe interne de la lando kaj ene de Eŭropo. Necesus por tio fera volo, kaj la subteno de la loĝantaro.

La sola politika forto kapabla meti Greklandon sur tiun vojon estas Syriza. Delonge, la oficiala pozicio de la partio estas, ke eblas fari radikalajn ŝanĝojn sen forlasi la EMU. Sed la nefleksebla sinteno de la kreditoroj kondukis la partion kaj ties elektintojn revizii sian analizon. La ideo, ke la ĉantaĝo de la kreditoroj devas konduki nin konsideri la pagomankon kaj la eliron el la eŭrozono, gajnas popularecon inter la laboristoj, la malriĉuloj kaj en la malsuperaj mezaj klasoj.

Oni povas antaŭvidi gravan oponadon de la superaj tavoloj de la socio, ĝis nun elirintaj bonstate kaj sensufere el la krizo. Tiuj vidas siajn poziciojn defenditaj dekstre fare de la Nova Demokratio, ĉe la maldekstra centro fare de la socialista greka Partio (Passok) — du partioj, kiuj dum jardekoj kundividis la regpovon — kaj ĉe la centro de To Potami (“La Rivero”), partio ĵus aperinta sur la scenejo, danke al malavaraj financaj subtenantoj. La elito tute ne havas vizion por la estonto de la lando: ĝi kontentiĝas apliki la kalendaron de la kreditoroj. La sociaj disdividoj ligitaj al la eŭro akute reaperis dum la krizo, kaj tiuj streĉaj rilatoj montriĝos gravaj por la evoluo en la venonta periodo.

Eliro el la EMU tute ne estos agrabla festo. Sed la historio kaj la mona teorio ebligas desegni la grandajn liniojn de strategio, kiun oni povas tiel resumi.

Alta kosto, sed dum mallonga tempo

UNUE, ATENO suspendas sian partoprenon en la EMU sen nuligi sian aliĝon al la eŭropa Unio. La traktatoj ja antaŭvidas eliron el la Unio; sed tio, kio aplikiĝas al la tuto (la Unio) necese aplikiĝas al parto (la EMU).

Greklando interrompas la repagon de sia publika ŝuldo al eksterlando, tio estas, ĉefe al la IMF kaj al la Eŭropa Centra Banko (ECB). Ĝi povas elekti daŭre pagi siajn ŝuldojn al la privataj kreditoroj, cele faciligi sian postan revenon al la merkatoj. Ateno proponas internacian konferencon, por aranĝi restrukturigon de siaj aktivaj ŝuldoj, inkluzive tiujn ligitajn al la IMF. La registaro zorgas repagi ĉiujn enlandajn agentojn.

La lando denove regas sian centran bankon, kiu forlasas la Eŭrosistemon, sed ne la eŭropan sistemon de la centraj bankoj*. La banka sistemo estas ŝtatigita kaj novaj sanaj bankoj kreiĝas. La ŝtato organizas la retrukturigon de la pruntoj de entreprenoj kaj individuoj en malfacila situacio (aparte en la nemoveblaĵa sfero), kies sumo ne ĉesis kreski dum la krizo, kaj atingis pli ol 100 miliardojn da eŭroj. Ĝi ankaŭ organizas devizo-kontrolon kaj kontrolon de la bankaj transakcioj, same kiel la eŭropa Unio faris en Kipro en 2013, sed sen elpreni la deponitan monon, kiu estas konvertita en novajn draĥmojn, je kvoto de unu por unu, same kiel la pruntoj sub la greka leĝo.

* La eŭrosistemo kunordigas la agadon de la centraj bankoj de la dek naŭ landoj konsistigantaj la eŭrozonon; la eŭropa sistemo de la centraj bankoj, tiun de la dudek ok membroj de la eŭropa Unio.

La nova draĥmo senvaloriĝas, verŝajne multe, dum la unuaj semajnoj, antaŭ ol stabiliĝi kelkajn monatojn poste ĉirkaŭ 10 ĝis 20% sub sia komenca valoro (tiam la kuranta konto estas jam ekvilibra kaj la ŝtato starigis kontrolon de valut-transakcioj). La empiriaj studoj montras, ke la efiko estos pozitiva al la produktado kaj dungado, dum inflacio nur modere kreskos.

La kontentigo de la bezonoj de la plej malriĉaj grupoj de la socio en bazaj produktoj — ĉefe benzino, nutraĵo kaj medikamentoj — fariĝas prioritato. Minimuma preparado devus sufiĉi por eviti porciumon.

Neniu neas, ke pagmanko kaj eliro el eŭrozono havos altan socian koston, ĉefe en la komenco. Sed estos nur portempa elprovaĵo; tio ne pravigas, ke la tuta lando akceptu la konsumredukton, kiun postulas la plurestado ene de la EMU.

Dum la kelkmonata alĝustiga periodo, la lando verŝajne eniros recesion. Poste, la lando povas kalkuli pri reveno de la kresko, danke al liberigo de enlanda postulo ĝis tiam premita kaj danke al mobilizo de riĉofontoj, kiujn la konsumredukto formetis en reservejon: laboristoj, fabrikoj kaj ekipaĵoj. Sur tiuj bazoj, Greklando estos en situacio reformi samtempe sian ekonomion kaj sian socion, aparte baskulante aktivaĵojn de servoj al industrio kaj agrokulturo. Restarigante la monan suverenecon de la lando kaj ĝian kapablon krei proprajn likidaĵojn, pagomanko sekvata de eliro el la EMU permesos ja al Ateno fari tiom profundajn tranformiĝojn. La lando cetere retrovus buĝetan manovro-marĝenon, kiu ebligus al ĝi relanĉi publikan investon kaj subteni la privatan.

Ni devos, kompreneble, defendi la novan valutokurzon, sed la mobilizataj riĉofontoj ne estus kompareblaj al tiuj postulataj de la EMU. Sen kalkuli, ke tiuspecaj monaj eventoj ĝenerale malfermas novajn perspektivojn al la ekonomia aktivado.

Nuntempe, la kostoj de la konsumredukto pezas grandparte sur la salajruloj, la pensiuloj, la malriĉuloj kaj la malaltaj mezaj klasoj. Maldekstra registaro profitos la okazon de la eliro el la eŭrozono por transmeti tiun pezon sur la ŝultrojn de la pli bone dotitaj, kaj por transformi la fortorilaton sine de la lando.

Tutcerte, la evento reduktus la aĉetpovon de la loĝantaro, pro la plikostiĝo de importaĵoj. Sed ĝi same malaltigos la realan valoron de la nemoveblaĵaj kreditoj kaj aliaj depruntoj. La rekomenco de ekonomia aktivado post la komenca ŝoko favorus la laboristojn, protektante la dungoferton kaj faciligante iompostioman altiĝon de la salajroj. La registara politiko krome permesos la redistribuon de la nacia enspezaro, tiel ke pliboniĝu la situacio de la plej malriĉaj tavoloj. La vigligo de la enlanda merkato profitos al la etaj kaj mezaj entreprenoj.

Eta lando, granda respondeco

EN LA TENDARO de perdantoj troviĝos la bankoj kaj la grandaj mastroj, kiuj regis la landojn de jardekoj antaŭ ol ĝin konduki al ruiniĝo. Apud ili la eŭropaj kreditoroj, kaj unue la ECB, kies elmeto al la urĝohelpo aranĝaĵo (Emergency Liquidity Assistance) estas pli ol 90 miliardoj da eŭroj.

Greklando troviĝas antaŭ elekto: ĝia ekonomio disfalis, ĝia socio suferas, ĝiaj institucioj lamas kaj ĝia geopolitika pozicio ne estis tiom malbona de jardekoj. En la kerno de krizanta Eŭropo, ĝi distingiĝas per la amplekso de la falo de ĝiaj elitoj. La sociaj fortoj nun kapablaj refunkciigi la landon, eligante ĝin el sia letargio, troviĝas malsupre de la socia piramido; ili subtenas Syriza. Estas do gravege, ke la partio ekprenu tiun historian ŝancon.

Ĝia eniro en la EMU montriĝis esti granda eraro de Greklando. Sed la lando ĉiam povas sekvi alian vojon. Tion farante, ĝi helpos Eŭropon liberiĝi el toksa monsistemo, kiu pretervivas nur danke al la subteno de la dominantaj politikaj kaj ekonomiaj sektoroj. La kontinento sufokiĝas kaj devas rekonsciiĝi. Greklando ofte ludis historian rolon misproporcian rilate sian dimension; ŝajnas, ke nova okazo prezentiĝas.

Costas LAPAVITSAS