Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
ĈU ĈESIGI la grekan krizon? Spite al siaj deklaroj, la eŭropaj gvidantoj ĉefe klopodas “pasigi la someron”: trovi provizoran solvon, sen funde trakti la problemon. Plej urĝe estas daŭrigi kiel antaŭe, kun la risko, ke loĝantaroj kolerigitaj de Eŭrop-Unio tia, kia ĝi nun konstruiĝas, finfine elektos naciismajn ekstremdekstrajn partiojn.
La interna krizo pri kiu suferas Eŭropo estis rivelita de la internacia financa eksplodo de 2007-2008. Sed ĝi ja ekzistis de la kreado de la ununura mono, ekonomie trofrua kaj institucie ne vivkapabla. Por ke la starigo de fiksaj monkurzoj inter membro-ŝtatoj estu sencoplena — tio estas la projekto de ĉiu ununura mono-, necesas unue labori por la iompostioma konverĝo de la kreskoritmoj kaj de la produktiveco. Tio ne estis farita en Eŭropo. En tiuj kondiĉoj, la greka dramo estas nur ekstrema kazo de komuna situacio: la plimulto de la membroŝtatoj, inkluzive Francujon kaj Italujon, senfine penos elteni la eksteran kurzon de eŭro kaj la neeblon devaluti.
Fronte al la diferencoj de produktiveco kaj konkurenckapablo, aparte kun Germanujo, la neceso de internaj transpagoj ene de la eŭrozono klare aperas. Ĝi resendas vin al la ideoj disvolvitaj de la brita ekonomikisto John Maynard Keynes dum la konferenco de Bretton Woods, en 1944. Lia propono, kiun ni povus adapti al la eŭrozono, estas: instigi la eŭropajn landojn adopti principon de kunlabora mastrumado de siaj pagobilancoj por teni ilin proksimaj de ekvilibro. Ne per simplaj financaj transpagoj aŭ internaj valuto-alĝustigoj, sed per investoj de la plusaj landoj al la deficitaj landoj, kiuj korektus la malekvilibrojn.
Kio estas la ĉefa problemo de Greklando? Laŭ multaj, ties nekapablo pagi siajn ŝuldojn. Laŭ la komisiono por la vero pri la ŝuldo starigita de la greka Parlamento, la nuna stoko de ŝuldoj rezultas el la tre forta kresko de interezkvotoj (inter 1988 kaj 2000), el masivaj armeaj elspezoj, kaj, ekde 2000, el la malkresko de la publikaj enspezoj kaŭzita de la impost-eskapo kaj impost-amnestioj kaj aliaj “donacoj” adresitaj al la plej riĉaj.
Tia analizo sendube identigas iujn el la kialoj de la plipeziĝo de la grekaj ŝuldoj. Sed ne ĉiujn. Ĉar la ŝuldo ne estas la kaŭzo de la grekaj malbonaĵoj; ĝi nur pligravigas ilin. La ĉefa problemo? La subevoluo de la produktaj aktivaĵoj kaj ties konsekvenco: la granda dependeco de Greklanddo rilate al ekstera financado.
NUNTEMPE, eliro de Greklando el la eŭrozono sekvata de forta devaluto de la nacia mono tre negative efikus la kapablon de grekoj havigi al si la produktojn kiujn ili bezonas por vivi. Ja la lando ne nur importas kvazaŭ ĉiujn ekipaĵojn kaj longdaŭrajn konsumaĵojn, sed ĝia komerca bilanco fariĝas negativa sur la terenoj de energio, medikamentoj, teksaĵoj, hejmaj elektronik-aparatoj. Eĉ la agrokultura sektoro estas deficita.
Sekve de la aliĝo de Greklando al Eŭropa Unio, en 1981, la konsumo de la loĝantaro iompostiome proksimiĝis al la averaĝo de la aliaj evoluintaj eŭropaj landoj. Sed, samtempe, la industria produktado disfalis: ĝia parto en la malneta enlanda produkto (MEP) pasis de 17% en 1980 al cirkaŭ 10% en 2009. Kaj, de 2009 ĝis 2013, la industria produktaĵo ankoraŭ reduktiĝis je 30%.
Tia situacio igas la landon larĝe dependa de turismo kaj de transpagoj el la eksterlando por ekvilibrigi sian eksteran bilancon. Historie, tiuj venis de la personoj loĝantaj kaj laborantaj aliloke en la mondo (jaroj 1960-1980); ekde la 1980-1990-aj jaroj, ilin anstataŭis la eŭropaj financadoj. En la 1980-aj jaroj, Greklando — ties bankoj, entreprenoj kaj, fine, ŝtato — turniĝas al la financaj merkatoj por financi sin. Tiu elekto klarigas la eksplodan kreskon de la interezoj ŝulditaj de Ateno.
Unuflanke misa produkta aparato, dependeco de eksteraj financadoj aliflanke (kiam la eonomio ne produktas sufiĉe por subteni la enspezojn kaj la konsumadon, nek por financi la ŝtaton kaj la publikajn servojn): la greka dramo kunfariĝas.
Alfrontitaj al la duobla deficito de la eksteraj interŝanĝoj kaj de la publikaj kontoj, la registaroj kiuj sinsekvis unu la aliajn inter 2008 kaj 2015 — ĝis tiu de s-ro Antonis Samaras — respondis per premego de la konsumado* kaj de la publikaj elspezoj*. La unua premo celis redukti la deficiton de la komerca bilanco; la dua, tiu de la ŝtato-kontoj. Oni konas la rezultojn de tiuj fatalaj ruinigaj elektoj: 25% redukto de la MEP, altiĝo de senlaboreco ĝis 26% kaj ... eksploda kresko de la ŝuldo.
Konfesinta en raporto de 2013, ke la ekonomiaj decidoj truditaj al Grekujo estis eraro*, la Internacia Mon-Fonduso (IMF), kontraŭdirante sin mem, daŭrigis trudi redukton de la pensioj kaj altigon de la aldon-valora imposto (AVI). Sed tia recepto ne ebligas esperi la revenon de ekonomia kresko, sola perspektivo de repago de la ekzistantaj ŝuldoj, kiuj hodiaŭ atingas pli ol 175% de la MEP.
Kiun alian vojon konsideri? La opcio de parta nuligo unuflanke decidita paroksismigus la streĉajn rilatojn inter Ateno kaj la institucioj pri kiuj la lando devas kalkuli, se ĝi deziras resti en la eŭrozono. Tiu de parta forviŝo estis ekskluzivita de la plimulto de la kreditoroj. Krome ĝi havus nur provizoran efikon, kaj prokrastus la serĉadon de vera solvo de la greka problemo.
Alia vojo tamen ekzistas: uzi la problemon de la ŝuldo kiel ŝancon por industriigi la eŭropajn landojn en malfacila situacio, inter ili Greklandon. La vasteco de tiu projekto superas la specifan kazon, kiu nun zorgigas la merkatojn, amasinformilojn kaj politikajn gvidantojn.
La sumo de la grekaj kreditoraĵoj (ŝuldoj), pri kiu ĉiu povus interkonsenti, ke ĝi estas perdita, estas minimume 50 miliardoj (ĉefe repageblaj inter 2016 kaj 2024). Tio estas proksimume 15% de la tuto. Sed projekto por eliri la krizon bazata sur industriigo-plano de la lando donus al la kreditoroj sufiĉe seriozan garantion esti pagataj. Kiel? La buĝeto de la greka ŝtato montras primaran pluson. Alivorte, antaŭ ol pagi la ŝuldointerezojn, la registaro elspezas malpli ol la sumo de kolektitaj impostoj. Oni povas analizi tiun situacion laŭ du manieroj: vidi en ĝi repago-kapablon, tio, kion nepre vidas la kreditoroj; aŭ vidi invest-kapablon, jen tio, al kio intertraktado povus inviti ilin.
Tiu dua vojo implicas antaŭan restrukturadon, sen nova financado de la IMF aŭ de la eŭrozono. Tiu operacio disvolviĝus kun du ĉefaj celoj. Unue, transigi la kreditoraĵojn nun posedatajn de la IMF kaj la eŭropa Centra Banko (ECB) repageblajn en 2016-2024, — tio estas 70% de la kreditoraĵoj-, en la manojn de la eŭropaj ŝtatoj. Due, igi pli flekseblaj la pagodatojn de kelkaj fikstempoj, por ke la tuta sumo de la repagoj en donita periodo ne superu tiun de la primara pluso.
La ŝtatoj, fariĝintaj posedantoj de la greka ŝuldo repagebla en 2016-2024 anstataŭ la IMF kaj la ECB, alportos siajn kreditoraĵojn, ĝis la nivelo de 50 miliardoj, al dulandaj publikaj invest-fondusoj. Tiuj lastaj estus posedataj egale de du publikaj institucioj. En Francujo, povus esti la Banque publique d’investissement (BPI) (Publika Invest-Banko); en Germanujo, la Kreditanstalt für Wiederaufbau (Kredit-instituto por Rekonstruo). La franco-greka fonduso posedus 20% de la kreditoraĵoj sur la greka ŝtato; ĝia germano-greka paralelulo, 27%, ktp. Greklando daŭrigus pagi sian ŝuldon, sed — tio estas esenca — la mono irus al fondusoj taskitaj investi en la produkta ekonomio de la lando. Alidirite, la mono, anstataŭ eliri por ŝveligi la poŝojn de la kreditoroj, estus uzata por disvolvi lokan industrion. La kreditoraj investantaj ŝtatoj estus repagataj, kiam la investoj estos realigitaj kaj venditaj. La eŭropa konkurenc-juro ĝis nun senprobleme rigardis la naciajn suverenajn fondusojn; malfacilas imagi, ke ĝi malaprobos dulandajn fondusojn kun tute similaj celoj.
LA KUNORDIGON de la investoj ĉefe zorgus la greka Banko de disvolvado, partnero de ĉiu fonduso. Sed ĝi povus profiti el la sperto de la naciaj fondusoj, kiuj helpus ĝin eviti kelkajn erarojn de la pasinteco — unuarange eviti malŝparan kaj fuŝan mastrumadon. Oni ankaŭ povas imagi, ke la Eŭropa Investa Banko (EIB), la Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo (EBRE) kaj/ aŭ la Monda Banko metos sian sperton kaj parton de siaj investkapabloj je la servo de la identigitaj projektoj.
Tia propono postulas imago-strebadon el la eŭropanoj, sed ĝi ankaŭ impllicas, ke Greklando ekiniciatu profundan reformon de siaj institucioj, por eliri el sia tradicia erarvojo: tiu de rento-ekonomio (turisma, nemoveblaĵa rento, profitoj ligitaj al la importa komerco), putrigita de klientismo. Verŝajne necesos krei novajn instituciojn — simile al la greka banko de disvolvado nun kreiĝanta-, plibonigi la impostan reĝimon de la eksterlandaj investoj, starigi veran terenregistron etendiĝantan al la tuta lando. Konvenus ankaŭ subteni la sciencan esploradon, kuraĝigi malcentralizadon... Unuvorte, ampleksa institucia laborejo, konsekvenco de la disvolvo-projekto sen kiu Greklando ne sukcesos eliri el siaj pasintaj malfacilaĵoj, kiujn la konsumreduktaj planoj samtempe evidentigis kaj pligravigis.
La streboj estos do grandaj, sed ĉu tio ne valoras la penon? La kreditoroj fariĝintaj investantoj kontribuos al la industriigo de Greklando, al la kreado de industriaj dungoj, al la malpliigo de senlaboreco, al kresko de konsumado, kaj kresko de la impostpagoj, al la reveno enlanden de la kapitaloj pro la ankriĝo de Greklando en la eŭrozono, ktp. Ili desegnos virtan cirklon, la ekzaktan malon de la diabla cirklo, kiun estigas la konsumreduktaj politikoj. Sen forgesi, ke unu el la avantaĝoj de tia plano estos identigi novajn invest-okazojn por la industriistoj de norda Eŭropo. Alivorte, la ekonomia revigliĝo de la ŝuldanta Eŭropo utilos al tiu de la tuta Unio.
Ni eĉ pli antaŭeniru: kial ne profiti el tia projekto por pliprofundigi la industriajn komplementecojn en la Unio? Bruselo nun ŝatas meti la naciajn produktivajn aparatojn en fronta konkurenco. Ĉu ni ne povas konsideri, ke la investoj faritaj en Greklando estu selektitaj por respondi al la bezonoj de la loĝantaro, sed ankaŭ por enkadriĝi en vera eŭropa produkto-sistemo? La grekaj artoj en kelkaj agronutraj sektoroj, en la naturaj kosmetikaĵoj, la ŝipkonstruado kaj eĉ en kelkaj aktivaĵoj ligitaj al la spaco-programoj, povus esti evoluigataj kaj tiel plifortigi la industrian bazon de la tuta regiono.
Nova modelo, kapabla reproduktiĝi aliloke en Eŭropo, malfermus tiam la vojon al vera eŭropa revigliĝo. Male al furioza produktivisma konkurado, tiu ĉi ebligus meti Eŭropon survoje al nova, ekologia, homa kaj solidara disvolvado, surbaze de kriterioj demokrate ellaboritaj.
Finfine, la demando, trans la kazo de Greklando, estas progresigi Eŭropon survoje al kunevoluado kadre de la prienergia transiro kaj daŭrigebla disvolvado. Oni tiel trovus ĝermon de revigligo de la eŭropa projekto sur novaj bazoj: kunlaboro, serĉado de la hommedia kaj socia efikeco, kiel eble plej larĝa demokratiiĝo de la politikaj, ekonomiaj kaj financaj elektoj.
Nun restas ne plu uzi la us-tempon.
Gabriel COLLETIS, Jean-philippe ROBÉ et Robert SALAIS