Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La eksaj jugoslavaj respublikoj sub influo

Balkano, nova front-linio inter Rusujo kaj Okcidento

Post Ukrainujo, ĉu Balkana Duoninsulo fariĝos scenejo de nova orienta-okcidenta alfrontiĝo? Rusujo denove investas en la regiono, pro kialoj tiom komercaj kiom geopolitikaj. Sed, eĉ taŭge nutrante la influon, kiun ĝi tradicie havas tie, Moskvo ne povas multon esperi el regiono, kiu pli kaj pli turniĝas al Eŭropa Unio.

ĈU SERBUJO, Kosovo, Montenegro kaj Makedonujo troviĝas sur “fajro-linio” disiganta Rusujon kaj Okcidenton? Tion ja asertis la usona ministro pri eksteraj aferoj John Kerry la 24-an de februaro 2014 antaŭ la Komisiono pri eksterlandaj aferoj de la Senato. Sed Rusujo la unua establis paralelon inter Ukrainujo kaj Balkano. La argumentoj uzitaj de Moskvo en marto 2014 pri ĝia aneksado de Krimeo sonis kvazaŭ ironia eĥo de tiuj uzitaj en 1999 de la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) por pravigi sian kampanjon de aviad-bombado kontraŭ tiama Jugoslavio: en ambaŭ kazoj, laŭdire temis pri antaŭmalhelpi homan katastrofon.

Okaze de la internacia konferenco pri sekureco en Munkeno, la 7-an de februaro 2015, la rusa ministro pri eksteraj aferoj Serguei Mavrov reuzis tiun paralelon, subsktrekante, ke “ne okazis memdecida referendumo en Kosovo”, dum ja okazis en Krimeo. Laŭ tio, la secesio de Krimeo, kaj ĝia aliĝo al la Federacio de Rusujo, pli konformas al internacia juro ol la proklamita sendependeco de Kosovo*.

* Pridemandita de Serbujo, la Internacia Kortumo decidis, la 22-an de julio 2010, ke tiu sendependo-proklamo ne kontraŭstaris la internacian juron.

En tiu kunteksto, la ruso-serba homhelpa Centro por la urĝo-situacioj de Nis, urbo sude de Serbujo, ne ĉesas nutri suspektojn kaj polemikojn. Inaŭgurita en 2012 de la rusa vicministro pri urĝo-situacioj, s-ro Vladimir Putĉkov*, ĝi estas instalita de 2014 en malnova fabriko de informadika materialo, je kelkaj centoj da metroj de loka flughaveno. Deko da fajrobrigadaj kamionoj kaj same multe da ajnagrundaj veturiloj estas parkitaj en la korto. La stokejoj, ordigitaj kvazaŭ parade, plenplenas je elektro-generatoroj, stakoj de kovriloj kaj tendoj, kaj kartonoj da kuracmaterialo. Iom poste, modernega komunikĉambro ebligas sekvi la surlokajn operaciojn, estante en rekta kontakto kun Beogrado kaj Moskvo.

* S-ro Putĉkov fariĝis ministro pri urĝosituacioj la 12-an de majo 2012, kelkajn tagojn post sia vizito en Serbujo, kiel anstataŭanto de s-ro Sergei Choïgou, proksimulo de s-ro Vladimir Putin, kiu poste fariĝis ministro pri defendo.

Ĉio estas malferma al ĵurnalistoj: la centro, kie laŭdire laboras kvardeko da konstantaj dungitoj, pretendas al travideblo. “Ni estas avangarda (modela) projekto. Tiu estas la unua tia centro ekster la landlimoj de la rusa federacio”, deklaras ĝia direktoro, s-ro Viktor Safyanov. Li klarigas ke li estis respondeculo de la civila sekureco de Sankt- Peterburgo, kaj ke li gvidis “internacian mision en Afganujo en 2002”, samtempe konfesante, ke li ankaŭ havas “armean sperton”. La centro pruvis sian utilecon en majo 2014: la rusaj helpantoj alvenis la unuaj okaze de la katastrofaj inundoj, kiuj detruis Bosnio-Hercegovinon kaj Serbujon.

Duboj tamen restas. Ĉu ĝi ne estas masko por kaŝi aliajn celojn: informado kaj spionado? Iuj eĉ parolas pri “rusa Bondsteel-tendaro”, refere al la usona militbazo starigita en Kosovo, kiu nombris ĝis sep mil homojn. Neeblas scii, ĉu la (reala) homhelpa funkcio ne kaŝas aliajn aktivaĵojn. Sed certas la jeno: metita sub la kunkuratoreco de la rusa ministrejo pri urĝo-situacioj kaj de la serba ministrejo pri internaj aferoj, montras la strategian gravecon, kiun Rusujo donas al Balkano. “Tiu komplekso naskiĝis el rusa politika volo. Moskvo ja proponis ĝian malfermon, asertas la serba eksprezidanto Boris Tadic, unu el la subskribintoj de la interkonsento kreinta la centron en 2008. Sed estis ĉiam klare, ke ĝi ne ŝirmos armean aktivaĵon.”

Dum siaj du sinsekvaj mandatoj (2004-2012) s-ro Tadic orientis Serbujon sur la vojo de la eŭropa integrado, samtempe refortigante la ligilojn kun Rusujo. “Mi deziris normaligi niajn rilatojn tiel kun Moskvo kiel kun Usono aŭ Ĉinujo, kaj tio sen nuligi nian fundamentan orientiĝon al Eŭropa Unio”, li klarigas al ni. Sub lia prezideco ja Serbujo ricevis, la 1-an de marto 2012, la statuson de oficiala kandidato al eŭropa integrado. Dum la sama periodo, Rusujo ricevis la ŝlosilojn de la serba prienergia merkato. La 24-an de decembro 2008, la prezidanto Tadic subskribis en Moskvo la vendon de 51% de la kapitalo de la serba petrolindustrio (Naftna Industrija Srbije, NIS), publika entrepreno en monopola situacio, al la rusa giganto Gazprom*. La vendoprezo, 400 milionoj da eŭroj, aperas tri- ĝis kvin-foje malsupera al la taksoj de analizistoj*. Tiu interkonsento garantias al la rusoj dominan pozicion, tiel pri la transporto de la hidrokarbidoj en la landon, kiel pri la interna distribuado.

* Vd Catherine Locatelli, “Gazprom, le Kremlin et le marché”, Le Monde diplomatique, majo 2015.
* Marina Glamotchak, L’Enjeu énergétique dans les Balkans. Stratégie russe et sécurité européenne, Technip, Parizo, 2013.
Aleŭropa turniĝo en Serbujo

KANDIDATO de la serba progresema Partio (SNS), partio devenanta de la naciisma ekstrem-dekstro, tradicie tre rusfavora, s-ro Tomislav Nikolic gajnis la prezidantan elekton de la 6-a de majo 2012 kontraŭ s-ro Tadic. Poste la SNS gajnis per absoluta plimulto la antaŭigitajn parlamentajn elektojn de marto 2014. En 2008, la SNS iniciatis surprizan poreŭropan turniĝon. De tiam, eĉ se Beogrado kaj Moskvo plutenas intimajn rilatojn, la nova “forta homo” de la lando, la ĉefministro Aleksandar Vucic, klare montras pli kaj pli porokcidentan politikan linion. Egale ĉu ĝin motivas konvinko aŭ oportunismo, tiu pozicio eĉ povus, post certa tempo, rekonsiderigi la sanktegan principon de la armea neŭtraleco de Serbujo.

Petata de siaj eŭropaj partneroj, la serba registaro tamen rifuzis apliki la sankciojn kontraŭ Rusujo, je la nomo de siaj ekonomiaj interesoj kaj de la tradiciaj amikaj rilatoj inter ambaŭ landoj. Laŭ Jelena Milic, tre porusona direktorino de la Centro pri eŭroatlantikaj studoj de Beogrado (CEAS), “kun la daŭrigo de la eŭropa integrado, la manovro-marĝeno de Serbujo reduktiĝos. La lando devos laŭigi sian eksterlandan politikon je tiu de la Unio”. Ni ankoraŭ ne atingis tiun punkton, Beogrado pensas ankoraŭ povi teni ekvilibran linion en mondo, kies atento koncentriĝas je la ukraina krizo.

Ankaŭ la najbaraj landoj Slovenujo kaj Kroatujo ne rompis ĉiujn rilatojn kun Moskvo: slovenaj kaj rusaj negocistoj renkontiĝis en Ljubljano fine de 2014. En februaro 2015, ruso-kroata ekonomia forumo levis viglan polemikon, pro la internacia embargo. Estante membroj de Eŭropa Unio, ambaŭ landoj aplikas la sankciojn kontraŭ Rusujo, sed sen entuziasmo. La hungara kompanio petrolo kaj gaso (Magyar Olaj-és Gazipari, MOL) estis vendota al la rusa giganto Rosneft siajn partojn de la kroata societo INA Industrija Nafte, sed la transakcio estis blokita de Bruselo komence de 2014, kio pligravigis la petrolindustrian krizon en Kroatujo. Ja en la sfero de energio koncentriĝas la rusaj ekonomiaj interesoj en la regiono, kaj aliaj interŝanĝoj estas tre limigitaj. Eŭropa Unio restas, longe antaŭ Rusujo, la unua ekonomia partnero de ĉiuj landoj de la regiono.

La vizito de s-ro Vladimir Putin en Beogrado, la 16-an de oktobro 2014, estis planita por doni okazon celebri la amikecon inter Serbujo kaj Rusujo. Por ke la rusa prezidanto estu la honor-invitito de la plej granda armea parado iam organizita depost la morto de marŝalo Tito, oni eĉ decidis antaŭenigi je kelkaj tagoj la oficialan daton de la celebrabo de la 70-a datreveno de la liberigo de Beogrado, la 20-a de oktobro 1944. Ve, la tago malbone disvolviĝis, ĉar Serbujo rifuzis la peton de la rusoj doni diplomatan statuson al la tuta personaro de la homhelpa Centro de Nis. Kiel respondo, la rusa prezidanto rifuzis la peton de s-ro Vucic pri rabato je 200 milionoj da eŭroj de gasfakturo. Ses semajnojn poste, la 1-an de decembro, Rusujo anoncis la forlason de la gasodukta projekto South Stream, kiu devis provizi Eŭropon per rusa gaso, ĉirkaŭirante Ukrainujon*.

* Vd. Hélène Richard, “South Stream, les raisons d’un abandon”, Le Monde diplomatique, majo 2015.

Tiun decidon pravigas antaŭ ĉio la rifuzo de Bulgarujo, sub la premo de Eŭropa Unio, permesi la trapason de la gasodukto sur sia teritorio, post la parlamentaj elektoj de la 5-a de oktobro 2014, kiuj reinstalis ĉe la regpozicio la dekstrulon, s-ro Boiko Borissov. En Bulgarujo, la fendo dektra-maldekstra restas funde ligita al la energia demando kaj al la rilatoj kun Rusujo kaj Usono. Iom post sia balota venko, s-ro Borissov solene akceptis la usonan ministron pri eksteraj aferoj John Kerry, anoncante je tiu okazo la aliĝon de sia lando favore al la Transatlantika traktato pri komerco kaj investado (angle: TTIP aŭ TAFTA), kaj la rekomencon de esplorado pri skista gaso (malgraŭ ke la bulgara leĝo ankoraŭ malpermesas la teknikon de hidraŭlika fendado). S-ro Kerry promesis, ke Usono helpos Bulgarujon “atingi prienergian sendependon” — alidirite, ne plu dependi de Rusujo.

Por la landoj, kiuj troviĝis sur la vojo de South Stream — Bulgarujo, Serbujo kaj Hungarujo, kaj la planitaj subvojoj al Makedonujo, Bosnio-Hercegovino kaj Slovenujo-, la forlaso estas tre malbona novaĵo, eĉ se la gasodukta projekto al la greko-turka landlimo (Turkish Stream) povos parte anstataŭi ĝin. S-ro Milorad Dodik, prezidanto de la Republika Srpska, la serba ento de Bosnio-Hercegovino, taksas la damaĝon de la nuligo je 1 miliardo da eŭroj*. La ĉefaj rusaj investoj en la ento ankaŭ koncernas la energian sektoron. En 2007, la registaro cedis 65% de la partoj de la grupo Naftna Industrija RS (NIRS) al la kompanio Njeftegazinkor, ebligante al ĝi ekregi du rafinejojn kaj tutan ĉenon de benzinstacioj. Reale, la “plej sukcesinta privatigo de la lando” laŭ la vortoj de ĝia iniciatinto s-ro Dodik, rapide fariĝis katastrofo. La rafinejoj akumulis malprofitojn, ĉar la rusoj neniam investis la promesitajn sumojn por ties modernigo. Njeftegazinkor apartenas 40% al la rusa publika kompanio Zarubezhneft kaj 60% al tri nekonatoj. En Republika Srpska, multaj asertas, ke ĝia vera posedanto estas la “forta homo” de la ento*.

* “Bosnie-Herzégovine: faillite à la russe de la raffinerie de Brod”, Le Courrier des Balkans, 7-a de januaro 2015, www.courrierdesbalkans.fr
* Vd. “Privatizacija drzavnog kapitala u Bosni i Hercegovini”, Transparency International Bosna i Hercegovina, Banja Luka, junio, 2009.

“La rusa argumento restas esenca por s-ro Dodik, klarigas s-ino Tanja Topic, respondeculo de la oficejo de la Fondaĵo Friedrich-Ebert en Banja Luka. Antaŭ ĉiu baloto, li anoncas rusajn pojektojn kaj kreditojn. Li bezonas montri al la serba publika opinio de Bosnio, ke li restas aliancano de Moskvo. Eĉ se tiuj kreditoj neniam alvenas, tio enkalkuliĝas en la forto-rilato, kiun li konstruas, tiel kun la gvidantoj de Sarajevo kiel kun Bruselo kaj Beogrado”. En ĉiam dividita Bosnio-Hercegovino, Banja Luka elvokas de jaroj la projekton de memdecida referendumo: ia maniero altigi la politikajn aŭkciajn proponojn kaj eviti ĉian provon recentralizi la landon, ĉian kontestadon de la entoj devenintaj de la Dayton-interkonsentoj (1995). Por s-ro Dodik, la organizado de referendumo en Krimeo estis granda ŝanco: ĝi vekis la okcidentajn timojn, ke li organizu similan konsultadon, kiu estus tuj agnoskata de Moskvo kaj signifus la morton de Bosnio-Hercegovino...

Luksa marborda turisma komplekso ĉe Adriatiko

MALGRAŬ la pluteno de tiuj privilegiitaj rilatoj, ĉu s-ro Putin vere volas etendi al sud-orienta Eŭropo logikon de alfrontiĝo al Okcidento? Tion ŝajne pensas usonaj altaj respondeculoj. Tiel, la vicministro pri eksteraj aferoj Christine Wormuth asertis, fine de februaro 2015, okaze de aŭdado antaŭ la komisiono pri defendo de la Kongreso, ke Rusujo “povus koncentriĝi je etaj landoj, kiuj ankoraŭ ne estas membroj de NATO, kiel ekzemple Montenegro, por provi estigi malstabilecon”.

Depost sia sendependiĝo en 2006, Montenegro ja troviĝas en aparta nekutima situacio. Dum ĝiaj gvidantoj deklaras sian eŭropan kaj atlantisman fidon, tiu lando allogas multajn rusajn investojn. La oligarĥo Oleg Deripaska, proksimulo de s-ro Putin, tiel aĉetis en 2005 la aluminio-kombinato de Podgorica (KAP). La “reĝo de aluminio” tiel akiris la ĉefan entreprenon de la lando, promesante grandajn investojn, kiuj neniam venis. Dum la KAP nun bankrotas, s-ro Deripaska jure persekutas la ŝtaton Montenegro ĉe tribunalo, kaj tio ne malhelpas lin esti aktiva en aliaj investprojektoj, kiel la luksa marborda turisma komplekso de Porto Montenegro, unu el la plej luksaj el Adriatiko, konstruita sur la loko de malnova arsenalo de Tivat. Kiel ofte en Montenegro, la reala strukturo de la kapitalo estas malfacile trovebla, sed, flanke de la oficialaj investantoj, “oni verŝajne trovos, tra pajlohomo-sistemo, la ĉefministron Milo Dukanovic”, indikas Dejan Mijovic, ekonomia analizisto.

Tia aranĝo estas suspektata en ĉiuj nemoveblaĵaj projektoj, kiuj malbeligas la montenegran marbordon de deko da jaroj. Tiel, la hotelo Splendid de Budva estas oficiale posedata de la societo Lewitt Finance Montenegro, kiu apartenas al s-ro Viktor Ivanenko, eksĉefo de la KGB en la tempo de disfalo de Sovetunio. S-ro Ivanenko fariĝis miliardulo kreante la bankon Menatep, kaj la faman petrol-kompanion Jukos. Kiam s-ro Putin decidis finsolvi la aferon kun la posedantoj de Jukos, enkarcerigante s-ron Miĥail Ĥodorkovskij, nur s-ro Ivanenko restis netuŝebla. “Ankoraŭ hodiaŭ, oni nomas lin “generalo Viktor”. Li estas esenca ligo inter la politikaj gvidantoj de Podgorica, la montenegra friponaro, la rusa mafio kaj la ŝtataj sekretaj inform-servoj”, skribis jam en 2005 la montenegra semajngazeto Monitor. Ŝajnas ja ke la familiio Dukanovic estas ankaŭ asociita al la posedo de la Hotelo Splendid. S-ro Dukanovic estras la socialistan demokratan Partion (DPS), heredanton de la malnova Ligo de la Montenegraj Komunistoj (SKCG). Li alterne plenumas de 1989 la funkciojn de ĉefministro kaj prezidanto de la Respubliko. Lia frato Aleksandar estras la ĉefan privatan bankon de la lando. Ilia fratino, s-ino Ana Kolarevic, estas potenca negoco-advokato, kiu prizorgis la plej gravajn privatigojn de la lando, dum multaj familiaj bienoj estas de nun registritaj je la nomo de la filo de la ĉefministro.

Tiuj intimaj rilatoj inter la montenegraj regantoj, la oligarĥoj kaj la rusaj sekretaj servoj devenas de la 1990-aj jaroj, kiam Montenegro, frapita de la internaciaj sankcioj same kiel Serbujo, pretervivis praktikante grandskale cigared-kontrabandon. Malgraŭ tiuj strukturaj ligoj, Rusujo neniam ŝajnis ĝenata pro la porokcidenta orientiĝo de Montenegro depost kiam s-ro Dukanovic forlasis sian serban mentoron Slobodan Miloŝeviĉ, en 1997. Almenaŭ ĝis la pasinta jaro.

Ĉar, de la 22-a de majo 2014, Montenegro aplikas la eŭropuniajn sankciojn. “La rusaj investantoj forlasas la landon. Tial, la prezo de kvadratmetro jam 15% malaltiĝis en la lasta trimestro de 2014, kaj la falo verŝajne daŭros en 2015”, bedaŭras s-ro Ivan Dasic, direktoro de la nemoveblaĵa agentejo Montenegro Prospects. Dum la rusaj investoj jam malaltiĝis 30% en 2013, la falo de la rublo plirapidigis la fuĝon de la moskvaj klientoĵ, kies aĉetpovo estis reduktita. Ĉu la malamikiĝo inter Moskvo kaj Montenegro estas reala aŭ enscenigita? Ĉu Rusujo ne povus prefere elekti uzi tiun etan landon kiel trojan ĉevalon en la strukturoj de Eŭropa Unio kaj NATO?

Montenegro, spiono-nesto

MONTENEGRO ricevis en decembro 2010 la oficialan statuson kandidat-lando al la eŭropa integrado kaj aspiras integri NATOn. Ĝia dosiero estis rifuzita en la printempo 2014, oficiale pro la alta nivelo de korupto kaj pro la graveco de la band-organizita krimo, sed pli verŝajne pro la amasa enŝteliĝo de moskvaj agentoj. Laŭ la oponulo Nebojsa Medojevic, “Inter dudek kvin kaj kvindek montenegraj agentoj estas ligitaj al Rusujo*. Temas ĉefe pri eksoficiroj de la jugoslava armeo, integritaj en 2006 al la nova montenegra armeo.

* “Ces amis qui viennent du froid: le Monténégro, plate-forme de l’espionnage russe”, Le Courrier des Balkans, 1-a de aŭgusto 2014.

La demando pri aliĝo de Montenegro al NATO metiĝos en la venontaj monatoj, kaj Podgorica devos poste konfirmi sian aliĝon per voĉdono en la Parlamento aŭ per referendumo. La publika opinio restas tre dividita, sed s-ro Zeljko Ivanovic, direktoro de la opozicia ĵurnalo Vijesti, estas konvinkita, ke s-ro Dukanovic elektos la opcion de referendumo. “La demando eksplodigos la opozicion, inter kiu parto estas porokcidenta kaj la alia tradicie porrusa. Krome, dramigante la konsekvencojn, la regantoj povos plian fojon ludi per la eŭropaj timoj, starigante sin kiel defendantojn de la okcidenta orientiĝo de la lando fronte al la “rusa ogro”. Tio alportos al ili novan blanketon pri la aferoj de korupto kaj band-organizita krimo.”.

En klimato memoriganta la malvarman militon, ĉiuj batoj ŝajnas permesitaj, se nur oni scias resti utila al pli potencaj ol oni... La balkanaj potenculoj kiel s-roj Dukanovic aŭ Dodic tre bone scias uzi la internaciajn streĉojn kaj rivalecojn por firmigi sian povon. Nov-alvenantoj kiel s-ro Vicic pensas sukcese eliri el la situacio plutenante balanc-pozicion inter la tendaroj. La historio tamen montris, ke dramo de la balkanaj popoloj estas, ke oni tro ofte uzis ilin kiel peonojn en la alfrontiĝoj inter grandaj potenclandoj.

Jean-Arnault DERENS kaj Laurent GESLIN