Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉu oni komprenu la krizon, kiu skuas la Respublikon Makedonujo de la komenco de 2015 kiel parton de alfrontiĝo inter Rusujo kaj Okcidento? La konservativa kaj naciisma reĝimo de tiu malforta lando, najbara de Kosovo, estas malfirmigita de la riveloj, kiujn alportas, tagon post tago, la ĉefo de la social-demokrata opozicio, s-ro Zoran Zaev. La publikigataj registraĵoj montras kiel la ĉefministro Nikola Gruevski kaj liaj proksimaj kunlaborantoj organizas korupton je la plej alta nivelo de la ŝtato, kontrolas kaj orientas la juĝantaron kaj la amasinformilojn, unuvorte dominas kaj fiekspluatas la landon. La deveno de tiuj registraĵoj restas dubinda. S-ro Zaev asertas, ke li havas “talpon” en la sekretaj servoj, sed la rigardoj orientiĝas al misteraj eksterlandaj servoj, kiuj laŭdire elektis helpi la opozicion. De la komenco de majo 2015, ĝi agadas surstrate. Ĝi postulas la demision de s-ro Gruevski kaj demonstracie “tendumas” antaŭ la sidejo de la makedona registaro, laŭ modelo, kiu ja memorigas tiun de la “koloraj revolucioj”.
S-ro Gruevski kaj lia partio, la makedona interna revolucia Organizo — Demokratia Partio por makedona nacia unueco (VMRO-DPMNE), gajnis la elektojn la unuan fojon en 2006. Ili tiam afiŝis du celojn: integrado en Eŭropa Unio kaj en la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO). Ili defendis tre liberalan vidadon de ekonomio baziĝanta sur amasaj privatigoj kaj imposta kaj socia dumpado* por allogi miraklajn eksterlandajn investojn. Tiuj neniam venis, kaj Makedonujo, implikita en la ekonomia krizo, havis sian eŭrop-atlantikan kandidatiĝon blokita pro la nesolvita konflikto kun Greklando, pri sia nomo*.
Fronte al tiu malsukceso, s-ro Gruevski reorientis sian politikon al pli kaj pli naciisma direkto, ekzaltante la antikvan pasintecon de la lando, dum la reĝimo ekpaŝis en la spiralon de aŭtoritatema devojiĝo. Longtempe flatita de la okcidentanoj, pro la strategia graveco de Makedonujo, s-ro Gruevski iom post iom fariĝis ne vizitadebla persono, dum la du lastaj jaroj. Li tiam alproksimiĝis al Moskvo — kaj al Beogrado, kio ironie sonas ĉar li opinias sin heredanto de porbulgara kaj tre kontraŭserba politika tradicio. Dum la gasodukto Turkish Stream devas trairi Makedonujon, Rusujo alportis fortan subtenon al la registaro de Skopje, publike mallaŭdante la okcidentajn provojn “malstabiligi” la landon. La ĉefministro, siaflanke, ŝajnas voli gajni tempon, anoncante novajn elektojn kiel respondon al la manifestacioj.
J.-A. DERENS kaj Laurent GESLIN