Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Du kontrastaj pozicioj de la maldekstro pri Grekujo

Pri la greka dramo la opinioj estas diversaj, ne nur inter adeptoj de la novliberalismo unuflanke kaj maldekstruloj aliflanke, sed eĉ inter la maldekstruloj mem.

Nenio ŝajnas pli akre reliefigi tion ol la du artikoloj, kiuj ĵus aperis en la retpaĝo de la Monda Asembleo Socia (MAS), kiuj montras la tutan disecon de la pozicioj en la maldekstra movado:

Apud la poziciiĝo de Pierre Laurent, la sekretario de la franca komunista partio kaj samtempe la prezidanto de la Maldekstra Grupo en la Eŭropa Parlamento, troviĝas nun la pozicio de la Komunista Partio de Grekujo.

Ambaŭ estas maldekstraj, ambaŭ komunistaj, sed kia kontrasto en ilia poziciiĝo!

Dum la franca komunisto vidas la perspektivon de eliro de Grekujo el la eŭrozono — kaj eĉ ne temas pri forlaso de la Eŭropa Unio — kiel katastrofon por la greka loĝantaro, la greka komunista partio vidas estontecon, male, nur en eliro el la eŭropunia sistemo.

Kion vi pensas pri tio?

Mi demandas min, ĉu Cipras, organizante la referendumon, vere ne havis en sia kapo alternativon al la eŭropunia diktaĵo? La referendumo ŝajnis al mi bone trapensita paŝo, sed paŝo al pli da suverenaj paŝoj ... Ĉu li ne interparolis kun gvidantoj de la BRICS-landoj por trovi tie alternativon por Grekujo?

La lamentadoj, ke la eŭropuniaj gvidantoj insistas pri repago de la grekaj ŝuldoj ŝajnas al mi montri, ke Cipras ktp ne vere pensis pri alternativo. Ĉu vere li kalkulis kun la solidareco de la eŭropuniaj gvidantoj, do kun tio, ke ili ŝanĝas sian kurson de novliberalismo al socialismeca solidareco? Plej verŝajne li kalkulis kun ilia realismo, ke la financistoj komprenos, ke la ŝuldo ĉiukaze ne estas repagebla — kiel ankaŭ diras la Internacia Mon-Fonduso — kaj pro tio serĉos ireblan vojon por Grekujo. Do, li kalkulis kun iom pli da saĝeco kaj da realismo ĉe la eŭropuniaj gvidantoj, sed ĉe manko de tia saĝeco pretas kliniĝi.

La demando estas: ĉu eliro el la eŭrozono kaj eventuale ankaŭ el la Eŭropa Unio signifus vere katastrofon por Grekujo, almenaŭ pli grandan katastrofon ol estas la nun okazanta?

Ĉu iu havas iom da klareco pri tiu demando?

Estus ankaŭ bone, se grekaj samideanoj povus komenti el sia vidpunkto ... Ĉiukaze ĉies komento estas bonvena, prefere ĉi tie en la aldona kampo sub tiu ĉi artikolo mem.

Jen la menciitaj du artikoloj: http://mas-eo.org/

Samideane,

Vilhelmo Lutermano.