Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kvar jarojn post la falo de s-ro Zine El Abidine Ben Ali, la diferencoj de kondiĉo inter virinoj spegulas landon dividitan sur la politika kampo, subfositan de sociaj malegalecoj kaj regionaj malekvilibroj.
ILI VIVIS tra bildo: tiu de emancipa virino, ĝuante, de la prezideco de Habib Burgiba, statuson unikan en la regiono. La kodekso de la persona statuso (france: CSP), adoptita de 1956, faris ilin escepto en la islama mondo: malpermeso pri poligamio, repudio kaj truditaj geedziĝoj, rajto je divorco. Ili voĉdonas jam de 1959, rajtas aborti de 1973 kaj pluraj fariĝis ministroj. S-ro Zine El Abidine Ben Ali ĉie “vendis” tiun bildon de “la” tunizia virino.
Post la falo de la diktatoro, en januaro 2011, necesis rekoni, ke estas ne unu sed pluraj (diversspecaj) tunizianinoj, kaj precipe, ke ekzistas abismo inter la tekstoj kaj la kutimoj. Kelkajn kilometrojn for de Tunizo kaj de ties brilaj kuracistinoj, advokatinoj aŭ entreprenestrinoj, luktas por sia pluvivo analfabetaj virinoj, kies sorto estas malriĉeco, provizoreco kaj perforto. En la kunteksto de ŝanceliĝanta ekonomio, de ripetataj sociaj konfliktoj kaj regulaj sangaj epizodoj, la tunizianoj ekmezuris la konservativecon de sia socio. En Tunizo, en la liberalaj rondoj, oni ĝis tiam ne taksis la amplekson de la fenomeno.
Malmulto ŝanĝiĝis de kvar jaroj, sed almenaŭ la rajtoj politike aktivi kaj esprimiĝi estis varme akiritaj. Oni parolas, oni spiras, kaj tio estas gravega. Ĉiuj ĝin diras, kaj la virinoj ankoraŭ pli: “Finfine ni vidas Tunizion tia, kia ĝi estas. Oni identigas la verajn problemojn. Tiu libereco havas perversajn flankojn, ĉar ĝi nuligas iujn el niaj akiritaĵoj, sed, almenaŭ ni scias tion, kio nin minacas”, klarigas la sociologino Khadija Cherif, figuro de la civila socio, parolante pri la liberiĝo de masklisma kaj ofte obskurisma parolo.
Neniu forgesis, ke iam oni diskutis, ĉu skribi en la — adoptita en januaro 2014 — Konstitucio: “komplementeco de la virinoj kun viroj”, anstataŭ “egaleco”. Nek la malprogresajn vortojn diritajn ĉe televido de la deputito de la movado Ennahda, s-ro Habib Ellouze — nun forigita el la islamista Partio-, kiu parolis pri virina sekskripligo, kiel “estetika operacio”.
Tiun senkompleksan parolon akompanis la leĝfarado de la islamismaj partioj kaj la kresko de ekstremismoj. Plejmulto de la virinoj rezistis al tio, kion ili konsideris danĝero. Je la prezidanta elekto de decembro 2014, ili amase voĉdonis favore al s-ro Béji Caïd Essebsi, konsiderata kiel pli bona remparo kontraŭ malsekureco kaj la ĝihada minaco, ol lia konkuranto Moncef Marzouki. S-ro Caïd Essebsi estis elektita de 56% de la voĉdonantoj, sed de 75% de la voĉdonantinoj, laŭ la tunizia instituto por opinienketoj Sigma*.
“Virinoj estas pli ol iam ajn grava temo en Tunizio. La batalo ne estas gajnita. En la tekstoj, jes, sed ne en la pensmanieroj”, rimarkas Sou hayr Belhassen, ĵurnalistino kaj honor- prezidantino de la Internacia Federacio de la homrajtoj. Se oni eliras el la grandaj urboj, oni malkovras regionojn, kiuj “neniam spertis modernigon”, diras Emna Mnif. Laŭ tiu medicina profesorino tre koncernata pri la evoluado de la malriĉaj zonoj, la elito rifuzas depost Burgiba “vidi ke alia kulturo ekzistas en Tunizio, konservativa pli ol religia, kaj ke oni estus devinta interŝanĝe diskuti kun ĝi”.
Saman konstaton faris s-ino Amira Yahiaoui, juna direktorino de la asocio Al-Bawsala, kiu atente sekvas la laboron de la deputitoj. Ŝi rimarkas ke, de kvar jaroj, inter la elito, laŭsupoze modernista, kaj la cetero, anstataŭ dialogi oni praktikis “ekskluzivon kaj malestimon, kio pliprofundigis la fendon inter la virinoj”. Kun la traŭmo de siaj dudek du mortintoj, la atenco de Bardo, la 18-an de marto 2015, ŝajne mildigis la koncentradon de la sentoj de la socio — por aŭ kontraŭ Ennahda. Ĉu vera turniĝo aŭ konjunktura efiko?
Ne temas pri reveno de patriarkeco, sed diskreta alfrontiĝo, foje tre klara, inter du modeloj de socio: unu, laika, kiu dominas precipe en Tunizo kaj en ĝia norda suburbo; la alia, tradicia kaj religia, kiu kvazaŭ bezonas venĝi sin pro la periodoj Burgiba kaj Ben Ali.
Kvankam nur cent dek kilometroj estas inter ili, Béja troviĝas ege malproksime de Tunizo. Krom multaj cikonioj, tiu agrikultura regiono sudokcidenta havas famon: “La virinoj ja laboras. Viroj estas ĉu senlaboraj, ĉu en kafejo, ĉu hejme”, oni ofte aŭdas. Laŭ s-ro Hosni Abdelkarim, prezidanto de la asocio por integrita kaj daŭrigebla evoluado en Béja, la “grandaj forgesitoj” de Tunizio estas la virinoj de la kamparaj zonoj. Kaj 34% de la loĝantaro vivas en la kamparo. “En Tunizo oni parolas pri la virino sen koni ilin. Oni ne imagas la vivkondiĉojn de la kamparaninoj, kiuj portas la akvon kaj lignon”, li diras.
Estas kvin virinoj, kurbigitaj, laborantaj per ŝpatoj pizo-agron, je kelkaj kilometroj de la vilaĝo. Monia estas 30-jara, havas senlaboran fraton kaj sian maljunan patrinon, kaj ŝi konfesas, ke ŝia vivo estas malfacila. “Sed kion alian fari, mi ne scias legi kaj skribi?”, ŝi demandas arablingve, rezignacie. Kelkajn tagojn monate ŝi laboras por agrokulturisto. Ŝia salajro: 10 dinaroj (4 eŭroj) tage. Leviĝinta ĉiumatene je la 6-a horo, ŝi kuŝiĝas je la 20-a. “Iujn semajnojn, mia ĉefo dungas min, aliajn ne. Li diras, ke li mem malfacile gajnas sian vivon.”
Ŝia vivo similas al tiu de la virinoj de la regiono, substrekas s-ino Ichrak Gharbi, instruistino pri gimnastiko en liceo de Béja, kaj volontulino por helpi la kamparajn virinojn. “Kontraŭ kelkaj dinaroj, ili faras ĉion: la kampo-laboron, melkadon, prizorgadon de bestoj, la panon... sen kalkuli la vojaĝojn, kvazaŭ brutaro, en la malantaŭa parto de kamionoj, sen protektiloj. La viroj rifuzas labori kontraŭ tiom malalta salajro. La virinoj ne havas elekteblecon, sed ĉefe, ili volas esti dungitaj, ĉar tio donas al ili iom da aŭtonomeco.”
Dum en la sudo de la lando, pli kaj pli da knaboj forlasas la lernejon, en la nordo oni deprenas la knabinojn el la lernejo por ilin sendi al kampoj. “Mi eĉ vidas patrojn, kiuj vendas siajn 13-jarajn knabinojn kiel servantinojn en Tunizo”, diras s-ino Gharbi.
Pli sude, en la regiono de Monastir, kiu apartenas al la teks-industrio, — 19% de la malneta enlanda produkto (MEP)-, la virinoj ne estas pli bonŝancaj. La fabrikoj fermiĝas, unu post la alia. En Ksar Hellal kaj Ksibet El-Mediuni, sep mil kvincent homoj fariĝis senlaboruloj en kelkaj jaroj; 86% da ili estas virinoj.
Post dek aŭ dudek jaroj, la dunginto — ja ofte la teksaĵ-grupo Jacques Bruynooghe Global, provizanto de H&M kaj de Zara — subite maldungis siajn laboristinojn. Ne sufiĉe kvalifikitaj por retrovi alian laboron, tiuj virinoj provas pluvivi, atendante la tempon de sia mizera emerita pensio. “Mi estas kvardek du, havas du infanojn kaj profesian malsanon. Oni diras al mi, ke en tiu aĝo mi ne plu estas profitodona. Mi ne havas socian asekuron”, veas unu. “Mi retrovis laboron, sed nedeklarita. Oni pagis min nur unu monaton el tri. Kiam mi protestis, mia ĉefo respondis: ‘Vi ja konsentis esti ekspluatita de la belgo, kaj kun mi, kiu estas tuniziano, vi rifuzas?’”, rakontas siaflanke patrino de kvar infanoj. Laŭ oficialaj statistikoj, virinoj okupas nur unu postenon el kvar. En 2014, 12,7% de la viroj estis senlaboruloj kaj 22,5% de la virinoj (21,2% kaj 40% por la diplomitoj de supera edukado*.
En Ksibet El-Mediuni, urbeto kun dudek kvin mil loĝantoj, la ĝenerala sento estas, ke “ĉio malprogresis de la revolucio”. Ankaŭ ĉi tie, oni elvokas la virinojn de Tunizo kun amara sento. La burĝinoj de La Marsa [riĉula marborda stacio norde de Tunizo] agacas nin kun siaj belaj paroladoj”, lanĉas Ibtihene, 28-jara kontistino. “Ili reprezentas nur sin mem”, aldonas ŝia amikino Nejua, instruistino pri la franca lingvo.
Unu kun vualo, la alia sen, ambaŭ junaj virinoj tamen aliĝas al la “burĝinoj de La Marsa” por postuli egalecon pri heredaĵo. “Ne justas, ke la viroj heredas du partojn, kaj la virinoj nur unu”, ili opinias. Sed, ĉar la Korano eksplicite diras tion, la registaro neniam povis leĝfari pri tiu demando. Volontulino en konsulto-centro por virinoj, Nejua zorgiĝas siaflanke, pro la kresko de perfortaĵoj al virinoj: “Laŭ niaj enketoj, unu virino el du suferas korpan perforton.”
La Sudo ne estas riĉa, sed la virinoj estas konvinkitaj, ke ili tie pli bone vivas. “Ĉi tie la viroj estas laboremaj”, ili diras ridetante. En Zarzis same kiel en Medenine aŭ Ĝerbao, vualoj kaj longaj roboj estas la normo. Ĉiu ĝojas, ke ili povas libere porti islaman fulardon sen esti tuj perforte senvualigitaj de la polico, kiel en la tempo de s-ro Ben Ali. “Estis ja sufero”, ili memoras, antaŭ ol memorigi la ĉikanon, kiu celis la familiojn de islamistoj, kaj la kontrolojn en la policejoj, ĝis okfoje tage. Okaze de la parlamentaj elektoj, la regiono venĝetis sin. Dum tuta Tunizio ĝenerale rifuzis Ennahda-movadon, la konservativa Sudo senhezite voĉdonis por la islamista partio.
Prezidanto de decembro 2011 ĝis decembro 2014, s-ro Marzouki, kies nomo elvokas en Tunizo rankoron kaj koleron pro lia supozata tro granda toleremo koncerne islamistojn, restas ĉi tie tre amata. “Li estas kuracisto, honesta homo. Ni lin bedaŭras”, asertas Nafissa, 40-jara, kun ĝinzo kaj violkolora vualo sur sia hararo. Tiu instruistino de Medenine, eksedzino, estas feliĉa malgraŭ malfacila ĉirkaŭaĵo: malmilda klimato, dezerta grundo, manko de transportrimedoj... “Mi sentas min bone ĉi tie, mi havas subtenon de mia patro. La familia solidareco kompensas la ceteron”, ŝi diras.
En Ĝerbao, proksime de la vilaĝo El-May, estas festo ĉe s-ino Nour El-Houda. Oni edzinigas ŝian kuzinon. Virinoj kaj knabinoj surmetis siajn tradiciajn vestaĵojn. Ĉiuj estas vualitaj. “Antaŭ la revolucio, nenio interesis min. Nun, mi laboras en la tekso-metiejo de mia edzo, kaj baldaŭ mi fariĝos la ĉefo!”, ĝojas Ferdaous, 30-jara, kun ridego. Ĝis 2011 la edzoj timis ĉiun iniciaton de sia edzino, pro timo altiri reprezaliojn de la regantaro. Porti fulardon aŭ aktivi en asocio estis malpermesitaj aŭdacaĵoj. Ferdaous insistas: “Nun mi estas libera, kaj mi fieras pri tio!” Ankaŭ s-ino El-Houda, proksimume kvardekjara, rekonigis siajn kvalitojn al sia edzo, pasie partoprenante en la asocia medio. Ŝi iniciiĝis je Interreto, kaj nun proponas formadon al la virinoj “por proksimigi ilin al iliaj infanoj”. Ĉi tie kiel en la tuta lando, la patrinoj timegas la ĝihadisman tenton por siaj filoj. Ĉiu urbeto provizis sian kontingenton al la Organizo de la Islama Ŝtato. Ferdaous persone konas kvar junulojn, kiuj foriris al Sirio. Unu mortis. “Ni ne komprenis. Ili estis “normalaj” homoj, ne ekstremistoj”.
Dum la dudek kvar jaroj de la regado de s-ro Ben Ali, s-ino Besma Jebali rifuzis voĉdoni. Hodiaŭ ŝi estas deputitino Ennahda de Ĝerbao. Io ja agacas tiun dinamikan virinon, diplomitan pri administrado de personaro, tio estas la etikedoj disdonataj en Tunizo: unuflanke, la virinoj “laŭdire demokratoj, kiuj ne portas vualon”; aliflanke, la vualitaj, akuzitaj defendi “postrestintan socio-projekton”. “Ni ĉiuj estas demokratoj, kaj fulardo ja ne faras diferencon, ŝi indignas. La vualo? Estas religia vestaĵo fariĝinta laŭleĝa, ne estas devigo.”
Ŝi nepre ne volas lasi al la tunizaninoj monopolon de identeco de la tunizianino. “Se virino levas sian vinglason kaj deklaras: ‘Mi reprezentas la tunizian virinon’, mi respondas al ŝi: ‘Ne, vi estas malplimulto. Vi rajtas trinki alkoholon kaj vivi libere sen geedziĝo, sed ne trudu al ni vian modelon!’”.
Tiuj paroloj maltrankviligas en Tunizo, kie Ennahda estas ofte asimilata — sincere aŭ ne — al la salafistaj ekstremistoj. Malmultaj imagas, ke la islamista partio povis evolui. “Estas mensoguloj. Ili havas duoblan diskurson”, oni akuzas.
Kiu rimedo kontraŭ la obskurismo? En Tunizo, ĉiuj substrekas la urĝecon reformi edukadon, sektoron forlasitan post la Ben Ali-epoko. “Mia prioritato? La infanaro! 90% de infanĝardenoj estas hodiaŭ privataj, plej ofte en la manoj de asocioj aŭ koranaj lernejoj, sen inspektado nek kontroloj”, deklaras s-ino Samira Meral, ministro pri virino, familio kaj infanoj.
Konsiderinda laboro restas farenda, je ĉiuj niveloj de instruado, de elementa lernejo ĝis universitato. “La forto de la lando, en la 1970-aj jaroj, estis ĝia eduk-nivelo. Hodiaŭ, la ruiniĝo-stato de niaj universitatoj estas mia ĉefa zorgo”, konfesas la eksa prezidanto Marzouki.
En tiu kunteksto, multaj timas, ke la tradicia socio-modelo emos pludaŭri. “La virinoj evoluigis vivmodelon, kiu adaptiĝas al la islamistaj postuloj. Mi ne vidas tion kiel modon aŭ supraĵan kromvestaĵon, sed kiel ion profundan, kiu ne malaperos kun la tempo-paso”, maltrankvilas s-ino Neila Chaabane Hamouda, eksa sub-ministro pri familio. Ĉu necesas fronte batali kontraŭ tiu modelo, pro la risko de salafista devojiĝo? En Tunizo, la respondo estas jes. Aliloke, oni taksas tiun aliron kontraŭproduktiva, pro la kuntiriĝoj, kiujn ĝi estigas.
Nuntempe, la tunizianinoj kuniĝas pri unu punkto: “Ni pretas lukti kaj ni ne lasos aliajn trudi al ni ion ajn”, ili asertas de nordo ĝis sudo.
Florence BEAUGÉ