Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
EKDE NUN oni bezonas la denaskan eŭropo-beatecon de raportisto kiel Bernard Guetta por taksi ke “la kompromiso estas klare la eŭropa funkci-maniero” (France Inter, 23-an de junio 2015). Ekster la studioj de tiu radio, la iluzio forvaporiĝis.
Oni ŝuldas tiun subitan ekkomprenon grandparte al la brita ĉefministro. Reelektita la 7-an de majo 2015, la konservativulo David Cameron tre rapide anoncis ke, same kiel s-ro Aleksis Cipras, li deziras reintertrakti pri la eŭropaj traktatoj. Respondo de s-ro Wolfgang Schäuble: kun plezuro! Al tiuj, kiuj miris ke li decidis alian sorton por Ateno, la germana financministro klarigis: Ni havas intereson ke Britujo restu grava kaj engaĝiĝinta aganto de la eŭropa konstruado”*.
En la okuloj de s-ro Schäuble kaj de liaj eŭropaj kolegoj, la liberala batalemo de Londono — novaj malhelpoj al la strikrajto ĉe la dungoj en la publika aŭdvida sektoro — pravigas kelkajn koncedojn; ne la politikaj opcioj de Sirizo, tamen moderaj. Male: “Granda parto de la eŭropaj gvidantoj havas kune la senton ke mildigi la regulojn por kontentigi maldekstran registaron en Grekujo kreus danĝeran precedencon kaj sendube malfortigus la eŭrozonon pli ol bankroto de la lando”, raportis la usona ĵurnalisto Jack Ewing.* La prezidanto de la Eŭropa Konsilantaro Donald Tusk formulas tion alie: “Pli ol financa kontaĝo de la greka krizo zorgigas min la risko de ideologia kaj politika kontaĝo.”*
Fronte al la minaco de Sirizo, la eŭropaj gvidantoj sekvis unue unu solan celon: forpeli la novvenintojn el sia rondo.* “Germanujo celas la falon de la greka registaro”, titolpaĝis la gazeto Le Monde la 3-an de julio. Kaj ĝi ne estas la sola, precizigis la brita ĵurnalisto Paul Mason: “La grekaj aferrondoj, la sektoroj kiuj profitas de la tutmondigo, la kadruloj de la grandaj entreprenoj (...) kaj la Eŭropa Unio provas seniĝi je la Siriza-registaro”* Koncedinte ĉe la televido BFM TV ke la intertraktadoj inter Ateno kaj Bruselo koncernas “tre malmulton, kelkajn miliardojn”, la ekonomikisto Jean-Hervé Lorenzi, cetere membro de la estraro de la financa kompanio Edmond de Rothschild, rekonis: “La afero estas: fari ekzemplon”*.
Ekonomia sufokado de la lando, estingo de la demokratio, ĉiaj minacoj ... La interkonsento subskribita la 13-an de julio estas ja operacio de “reĝimŝanĝo”, kiel substrekas la liberala analizisto Wolfgang Münchau*, sed tiu okazis sen ke necesis faligi s-ron Cipras: ŝtatrenverso sen renverso. Eŭropa gvidinto, kiu preferas resti anonima, komparas la grekan maldekstran partion kun miasmo kaj esprimas sian kontenton pro tiu demonstro de forto: “La sistemo montris, ke ĝi kapablas neŭtraligi la viruson”*.
Ĝi montris ankaŭ unu el siaj virtoj: provizi asekuron kontraŭ la neantaŭvideblaj sekvoj de progresema evento. Ĉu eventualeco rezervita al la eŭropa periferio? Ne laŭ Nicolas Sarkozy. La 5-an de julio 2008, dum nacia konsilio de la Unio por Popola Movado (UMP), la franca prezidinto entuziasmis: “Francujo bezonas multan Eŭropon. Kaj Eŭropo alportis al ni multon, al ni, al nia lando. Ni imagu iomete, kio povintus okazi al Francujo kaj ĝia politika debato, kiam ni havis komunistajn ministrojn kaj socialistajn gvidantojn en la registaro. Feliĉe ekzistis Eŭropo por malebligi ke ili iru ĝis la realigo de sia ideologio kaj de sia logiko. Estas ankaŭ tio, Eŭropo!”*
Renaud LAMBERT.