Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Malfortaj kaj subpremataj kreaĵoj kaŝitaj sub ĉadoro aŭ burĥo. Tia estas la eterna prezento de la arabaj virinoj proponata de la okcidentaj amasinformiloj, facilanime miksantaj la kuntekstojn kaj la naciecojn. Ĉu tiuj virinoj do estas ekster la historio? Kaj se ili ne estas ekster, kiel klarigi la grandan malprogreson, kiun spertis iliaj rajtoj dum la lastaj jardekoj?
Jen konata fakto: en la araba kulturo, same kiel en multaj aliaj, virino korpigas la malfortan sekson, la alian sekson, la malegalan sekson, la sekson, kiu heredas nenion, ne eĉ sian familian nomon, la sekson, kiu povas doni idojn aŭ malhonoron. Mia familio akceptis mian naskiĝon kun larmoj. Mi estis knabino, la kvina de la familio, tio estas la kvina seniluziiĝo, kaj, por mia patrino, la kvina malvenko. Flanke al la edzino de mia onklo, kiu triumfe naskis dek senprezajn knabojn, ŝi ŝajnis malbenita edzino. Kvankam ŝi estis pli bela, pli klera kaj pli digna ol mia onklino (kaj ol la aliaj virinoj de la familio), ĉiuj rigardis ŝin, kiel la malplej fekundan, tiun, kiu ne povis havi bonajn fruktojn.
Mi heredis tiujn antaŭjuĝojn kaj tiujn teoriojn. De mia infanaĝo mi ĉiam aŭdas taksi la knabinojn — de la familio, de la kvartalo kaj de la tuta mondo — kiel senpotencajn, sendefendajn, kondamitajn de la naturo resti neŝanĝeble malfortaj.
Antaŭ kelkaj monatoj, tamen, mia fratineto malkovris, ke mi estas la sola membro de la granda familio Khalifa, kiu troviĝis en la palestina enciklopedio. Kun ĝoja elspiro ŝi substrekis: “La enciklopedio mencias nek mian patron, nek mian fraton, nek la onklon kaj liajn dek miraklajn filojn, nek iun alian viron de la familio. Estas nur vi!”
Kiel araba virino, mi trapasis diversajn stadiojn. Mi estis transformita de iaj influoj, kaj mi kontribuis por sociaj evoluoj. Eĉ la plej konservativaj arabaj familioj nun sendas siajn filinojn al lernejo. Kiam edukitaj, ĉi lastaj iĝas instruistoj, kuracistoj, inĝenieroj, farmaciistoj, verkistoj, ĵurnalistoj, muzikistoj, aŭ artistoj. Multaj el ili ŝajnas nun nepre necesaj al la socio, pli fortaj, pli kreemaj kaj pli gravaj ol viroj.
Tamen, la okcidentaj amaskomunikiloj prezentas nin, kiel terurajn estaĵojn envolvitajn en ĉadoroj, vestaĉitajn per leda masko, kvazaŭ haremajn kaptitojn kaŝitajn malantaŭ siaj vualoj. Mi demandas min kial ili vidas nin tiaj, rigidaj en unusenca kaj ĉiama realo? Ĉu ili vere kredas, ke ni estis kreitaj malsimilaj al la cetero de la ina estaĵaro, ne kapablaj ŝanĝiĝi?
En lernejo, mi havis instruiston, kiu ĉiam laŭdis “ŝanĝon” variigante la tonon kaj la signifon de la vorto, laŭ la aspekto de la araba realo, kiun li traktis: redisdono de riĉaĵoj, statuto de virinoj aŭ kadukiĝintaj politikaj reĝimoj. Mia tuta proksimularo respektis kaj admiris lin. La plej junaj volis simili al li, kaj la malpli junaj akceptis kaŝi lin, kiam polico persekutis lin. Tiu mirinda instruisto ne estis sola por paroli pri ŝanĝo kaj justeco. La plejparto de edukitaj homoj kredis je tiuj ideoj, kaj defendis ilin. Same kiel li, milojn da kleraj homoj estis serĉataj de polico aŭ putris en prizonoj de reĝimoj subtenataj kaj monhelpataj de la angla, franca kaj poste usona potencoj.
La araba naciismo havis sian oran aĝon dum la jaroj 1950-aj kaj 1960-aj. Niaj bolantaj stratoj abundegis je esperoj pri ŝanĝo. Ni adoptis sintenon ribelan kaj kritikan pri niaj tradiciaj socipolitikaj sistemoj. La idealoj pri liberiĝo kaj socia justeco speguliĝis en nia literaturo, nia teatro, niaj kantoj, nia muziko, kaj ĝis en la esprimoj, kiujn ni uzis en ĉiutaga vivo. La literaturo de la tuta mondo irigaciis nian kulturon. Niaj librejoj kaj niaj stratoj pleniĝis de libroj vokantaj al liberiĝo, al revolucio kaj al ŝanĝo: literaturo ekzistisma, socialisma, nigra...
Tiu elano trafis ĉiujn, inkluzive la analfabetajn kamparanojn kaj la virinojn, kiuj komencis eliri senvuale. Dekoj da miloj da ili faris universitatajn studojn, iuj aniĝis al politikaj partioj. Ili ne nur ne plu portis vualon, sed ili vestiĝis per ŝelkoĉemizoj, minijupoj. Tiom nekredebla tio ŝajnas, ni tamen dancis rokenrolon kaj tviston, malgraŭ nia malamo al okcidentuloj. Ni volis vivi same kiel ili, sen submetiĝo al ili.
Tiu idilia etoso forbloviĝis kiam Israelo, subtenata de Okcidento, sukcesis venki la egiptan ŝtatestron Gamal Abdel Nasser (جمال عبد الناصر) en 1967. Tiu malvenko signifis ankaŭ tiun de nia nacia movado kaj de niaj socialismaj konvinkoj. Jen okazo, kiun usonanoj kaj iliaj lokaj aliancanoj ne povis maltrafi. Ili alportis masivan subtenon al la islamistoj por sufoki la progreseman naciismon, per milionoj da dolaroj.
La Islama Frataro, kiun la popolo ĝis tiam ignoris, pli potenciĝis. La situacio en nia regiono dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj multe similas al tiu de Afganio, kiam la usonanoj helpis la islamistojn, kaj notindan Usama bin Laden ( أسامة بن لادن ), por kontraŭi la komunistojn.
La okcidentaj institucioj kaj amaskomunikiloj, ĉu skribitaj ĵurnaloj, ĉu televidoj, ĉu kinoj, aŭ universitatoj, supozas la araban virinon nekapabla spiri kaj pensi sub sia nigra ĉadoro, moviĝanta ombro, kiu vagadas en vakuo, sama al sorĉistino aŭ terura fantomo. La vestoj de tiu estaĵo, kiun ni korpigas laŭ iliaj okuloj estas nomata “islama vesto”. Mi tamen estas konvikita, ke ĝi estas nek islama, nek araba, ke ĝi estas kreitaĵo de Okcidento kaj ĝena elmontrado de ĝia imperiismo.
Mia patrino portis sur la kapo travideblan pecon de nigra gazo, kiu pli malpli kovris ŝian vizaĝon kaj hararon. La cetero de ŝia vesto konsistis el simpla jupo aŭ robo, kiu venis ĝis genuoj, kun mallonga jako, kiu substrekis ŝiajn bruston kaj talion. Tio neniel similas al tio, kion oni nun konsideras kiel “islaman veston”, kiu transformas virinan korpon al senforma sako, malhela maso, fuma kolono.
En la komenco de la jaroj 1950-aj mia patrino aliĝis al la movado soufour (سفور) (senvualiĝo), flanke al multaj aliaj virinoj de la sama generacio. Iuj estis same kiel ŝi el la meza klaso de grandaj arabaj urboj, aliaj el malpli privilegiaj klasoj kaj el malpli grandaj urboj. Sufiĉas spekti la koncertajn registraĵojn de la egipta kantistino Umm Kulthum ( أم كلثوم ) aŭ de aliaj samepokaj artistoj por konstati, ke en tiu epoko neniu virino en la publiko portis tian vestaĉon.
La ruiniga okupado de Palestino fare de Israelo en 1948 okazigis difektadon de la ekonomia situacio, kiu rekte efikis al la vivo de virinoj. Miloj da familioj, kiuj perdis sian teron, sian domon, kaj kies viroj mortfalis batalantaj, devis forigi la virinojn el la doma sfero por sendi ilin labori aŭ studi.
Tiam oni vidis miloj da palestinaj junulinoj vojaĝi senvuale, vivi solaj sen edziniĝo, kaj tamen konservi estimon de siaj proksimuloj kaj socioj: ili vivtenis sian senenspezan familion. Mi priskribis ilian situacion en mia romano La Heredaĵo (الميراث ne tradukita 1997). Pro la tempo pasanta, oni ne nur akceptis sed laŭdis, ke ili pagis la universitatajn studojn de la malpli aĝaj fratinoj en Egiptio, Sirio aŭ Libano, ebligante ĉi lastajn havi diplomojn pri medicino, farmacio, inĝenierio, juro aŭ aliaj fakoj. Tiuj diplomitaj, kuraĝaj, malfermitaj al la mondo virinoj lanĉis ondon de virina kaj socia emancipado, eĉ se nia kono de la feminista penso limiĝis al artikoloj publikigitaj en egiptaj ĵurnaloj de areto da pionirinoj, kiel Amina Saïd (أمينة السعيد), Suhair Qalamawi ( سهير القلماوي ) kaj Durriya Shafik ( درية شفيق), verkoj, kiuj ne preteris temojn, kiaj familia planado, trofrua edziniĝo kaj poligamio.
Sed tuj post nia malvenko al Israelo en 1967, diktatoraj arabaj reĝimoj, malamikaj al socialismo, subtenataj de Usono, alianciĝis kun fundamentaj islamistaj grupoj, kiujn ili malavare financis. Ĉiuj tiuj, ekzemple, kiuj havis la faman “islaman veston” ricevis monatan atribuaĵon po 15 jordanaj dinaroj (19 eŭroj) por viro kaj po 10 por virino. La viroj, kiuj portis longan netajlitan barbon, mallongan dishdasha aŭ jillabiya, kaj ledajn sandalojn; la virinoj dikan kaptukon kaj longan ĝispiedfingran tunikon; ĉiuj ricevis rozarion, impone belegan eldonon de la Korano, kaj belan preĝtapiŝon.
La islamistaj organizaĵoj komencis celante junulojn, kiuj montriĝis agitistoj, kaj kiuj havis influon sur la aliaj. Ili volis atingi ankaŭ endomajn virinojn. Poste ilia atento celis moskeojn, lernejojn kaj universitatojn. Tio ĉio ne estus funkciinta sen la helpo, aparte financa, de la arabaj reĝimoj, kiuj montris sian lojalecon, eĉ submetiĝon, al Usono, sekvante ĝian strategion, esperante, ke islamismo venkos la socialismajn ideojn en la socio.
Cetere, la fundamentistoj ne kontentiĝis trudi siajn vestojn, monatajn atribuaĵojn, kaj renkontajn lokojn. Por konkeri la mensojn ekde la elementa kaj duagrada lenejoj, oni nomumis kiel instruistojn ĉefe islamistojn, virojn kaj virinojn, taskante ilin por penetrigi sian ideologion en la cerbojn kaj mensojn de la lernantoj. Por kompletigi tian edukadon, la adoleskantoj sekvis trejnadon, kiu encerbigis al ili militistan disciplinon kaj militajn artojn, en kampadejoj starigitaj en la arabaj dezertoj aŭ en Afganio aŭ Pakistano.
Ironia sorto, kiam Usono kaj ĝiaj aliancanoj ekkomprenis la kaptilon, kiun ili starigis kontraŭ si mem, la misfaro jam establiĝis, kaj la islamismaj organizaĵoj planis starigon de islamisma reĝimo malamika al Okcidento. Ni nun trairas teruran spiritan, socian kaj politikan krizon. Ni estas minacataj de ĉiuj direktoj, sen scii kiu el la du minacoj estas la plej brutala: unuflanke Okcidento, kies artifikojn, ekspluatadon kaj koloniismon ni jam spertis, aliflanke islamismo, kies supozitaj novigaĵoj rekondukis nin al la tempo de premado kaj haremoj. Alidirite, ni povas elekti inter Okcidento, sinonimo de libero, laikeco kaj scienco, sed ankaŭ de koloniismo, kaj islamo senkompata, kiu alvokas rezisti al Okcidento, sed, kiu kontraŭas sciencon, modernecon kaj ankaŭ virinan kaj socian emancipon.
Kaj tiu ĝenerala kaoso ne limiĝas al nia regiono. Ĝi ankaŭ trafas Okcidenton mem. Tiel, vualo kaj ĉadoro tie iĝis aferoj timendaj kaj malamendaj, tiom, ke iuj landoj malpermesis islamajn vestojn kaj vualojn en lernejoj kaj publikaj lokoj. Oni nun ŝarĝas nin per rasismaj antaŭjuĝoj.
Miaflanke, mi deklaras al tiuj, kiuj havas tian mallarĝan opinion, ke ni estas pli proksimaj al ili, ol tio, kion ili imagas. Ĉu oni ne ripetas, ke la planedo iĝis vilaĝo? Ni alvenas kvazaŭ homaj ondoj grundi sur viajn plaĝojn. Kion ajn vi faros por limigi enmigradon, ni ĉiam trovos rimedojn por atingi vin, por superi la obstaklojn, kiujn vi starigos antaŭ ni, kaj aserti nian ĉeeston inter vi. Cetere, ni jam estas ĉi tie. Vi ne povas nei nian ĉeeston, ĉar ni jam estas parto de via mondo.
Mi neniel intencas estigi koleron. Mi nur insistas pledi mian aferon per kruda kaj konkreta maniero. Mi nur deziras, ke okcidenta leganto povu senti tion, kion mi sentas, timi tion, kion mi timas. Mi volas, ke li konsciiĝu pri la doloro, kiun liaj koloniismaj registaroj suferigas al niaj popoloj, suferigas al mi mem. Liaj amaskomunikiloj igas min kliŝo, ili kondamnas min, kaj falsas min. Kiam ili prezentas virinon en burĥo, kiel enkorpigon de araba virino, ili subkomprenigas, ke la feminista verkisto, kiu mi estas, same kiel miloj da aliaj kleraj virinoj kaj milionoj da modernaj arabaj virinoj, islamaj kaj kristanaj, kiuj vivas en arabaj landoj similas al tio: malhela vizaĝo, klinita kapo, senforma korpo, ne kapabla pensi kaj esprimiĝi.
Sed ili eraras, ĉar vidaĵo de virino en burĥo teruras min. Mi timegas, ke iun tagon, mano eliros el tiu bildo, kaj trenos nin, mian filinon, miajn nepinojn aŭ min mem, en unu el tiuj misaŭguraj arabaj reĝimoj, tenanta nin en malscio per manovroj, kiuj celas, ke ni restu tio, kio ni estas de tro longa tempo: petrola kampo por servi la okcidentan merkaton.
Sahar KHALIFA.