Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La germana ordoliberalismo, fera kaĝo por Eŭropo

“Mi sentas min proksima al la postmilita germana ordoliberalismo”, deklaris la prezidanto de la Eŭropa Konsilantaro, s-ro Donald Tusk, pri la greka dosiero. Tiu kontinenta formo de novliberalismo, naskita en Germanujo, etendas sian influon.

“SE IU volis ankoraŭ pruvon de la danĝero de la referendumoj por la funkciado de la modernaj demokratioj, jen”, kolere anoncis la retejo de la germana semajnulo Der Spiegel la 6-an de julio 2015, post la anonco de la rezultoj de la greka konsultiĝo. La konsterno, kiun tiu klarega “ne” kaŭzis en Germanujo, klariĝas per la alfrontiĝo de du konceptoj de la ekonomio kaj, pli larĝe, de la publikaj aferoj.

La unua, kiun komence de julio enkarnigis la grekaj gvidantoj, montras klare politikan regmanieron. La popola voĉo rangas antaŭ la regulo de la kontoj, kaj elektita potenco povas decidi ŝanĝi la regulojn. La dua, inverse, subordigas la registaran agadon al la strikta observo de ordo. La politikistoj povas agi kiel ili volas, kondiĉe ke ili restu en la kadro, kiu estas fakte forigita el la demokratiaj diskuto kaj decido. La germana financministro Wolfgang Schäuble personigas tiun mensostaton. “Por li, la reguloj estas diecaj”, observis lia greka ekskolego Janis Varufakis (vidu lian artikolon).

Tiu malbone konata germana ideologio havas nomon: ordoliberalismo. Same kiel la anglosaksaj adeptoj de la “lasu fari”, la ordoliberalistoj rifuzas, ke la ŝtato partoprenu en la merkato. Sed, male al ili, ili kredas ke la libera konkurenco ne disvolviĝas sponte. La ŝtato devas organizi ĝin; ĝi devas konstrui la juran, teĥnikan, socian, moralan, kulturan kadron de la merkato. Kaj respektigi la regulojn. Jen la “ordopolitiko” (Ordnungspolitik). La historio de tiu liberala intervenismo komenciĝis en la bola epoko de inter la du mondmilitoj, antaŭ ok jardekoj. “Mi naskiĝis en Friburgo, konfidis s-ro Schäuble en septembro 2012. Tie estas io kio nomiĝas friburga skolo. Tio rilatas kun la ordoliberalismo. Kaj ankaŭ kun Walter Eucken*.”

* Wolfgang Schäuble, parolado en Frankfurto, la 5-an de septembro 2012.

Friburgo-en-Brisgovo, prospera urbo, ne malproksima de la katedralo de Strasburgo kaj de la svisaj monŝrankoj, piede de la montoj de la Nigra Arbaro. En tiu katolika kaj konservativa bastiono, la ekonomia krizo, kiu komenciĝis en 1929, efikis kiel aliloke: en la elektoj de marto 1933, la nazia partio fariĝis la plej granda kun 36 elcentoj de la voĉoj. Dum la Vajmara Respubliko agoniis, tri universitatanoj pensis pri la estonteco. Walter Eucken (1891-1950), ekonomikisto, volas filozofie refondi sian fakon. Franz Böhm (1895-1977) kaj Hans Grossmann-Doerth (1894-1944) troviĝas kiel juristoj en kontakto kun la dorna problemo de la monopoloj kaj de la kontraŭ-konkurencaj interkonsentoj.* Ilia renkontiĝo produktis strangan alĥemiaĵon.

* David J. Gerber, “Constitutionalizing the economy: German neo-liberalism, competition law and the ‘new’ Europe”, The American Journal of Comparative Law, vol. 42, n-o 1, Vaŝingtono DC, 1994.

Ili kune ellaboris esplorprogramon ĉirkaŭ la nocio de ordo (Ordnung), komprenata samtempe kiel ekonomia konstitucio kaj kiel ludregulo. Por senpovigi la kartelojn kaj eviti ke la ekonomia milito ekscesu, laŭ ili necesas forta ŝtato. “La ŝtato devas konscie konstrui la strukturojn, la institucian kadron, la ordon en kiu la ekonomio funkcias, skribas Eucken. Sed ĝi ne gvidu la ekonomian procezon mem.”*

* Citita de Siegfried G. Karsten, Eucken’s “social market economy” and its test in postwar West Germany”, The American Journal of Economics and Sociology, vol. 44, n-ro 2, Hoboken (Nov-Ĵerzejo), 1985.
En la socio kiel en monaĥejo, unue la disciplino

Kontraste al la klasikaj liberaluloj, la ordoliberaluloj ne konsideras la merkaton aŭ la privatan proprieton kiel produkton de la naturo, sed kiel homajn konstruaĵojn, kaj do rompiĝemajn. La ŝtato devas restarigi la konkurencon, se ĝi ne funkcias. Ĝi devas ankaŭ krei favoran medion: instruado de la laboristoj, patentoj, ktp. Inter la kadro kaj la procezo troviĝas la mono. En sia intelekta testamento (Bazoj de la ekonomia politiko, 1952), Eucken insistas pri la “antaŭrangeco de la monpolitiko” kaj pri la neceso ŝirmi ĝin kontraŭ la politikaj kaj popolaj premoj. Bona “mona konstitucio” devas ne nur eviti inflacion, sed “kiel konkurenca ordo, ĝi devas funkcii kiom eble plej aŭtomate”. Se tio ne okazas, tiam “la nescio, la malforteco kontraŭ la interesgrupoj kaj la publika opinio”* devojigos la mon-respondeculojn de sia sankta celo: la stabileco.

* Walter Eucken: Grundsätze der Wirtschaftspolitik, Mohr, Tübingen, 1952.

En Friburgo la eta rondo de la ordoliberaluloj larĝiĝis. Ilia konateco baldaŭ transiris la urbon. Iliaj laboraĵoj inspiris precipe du ekonomikistojn, Wilhelm Röpke (1899-1966) kaj Alexander Rüstow (1885-1963), kiuj enigis historiajn kaj sociologiajn referencojn kaj ankaŭ fortan dozon da konservativismo. Tiuj kontraŭantoj al la nazia reĝimo trovis la centron de la krizo ne en la ekonomia sfero mem, sed en la disfalo de la socia ordo kaŭzita de la lasu-fari. Laŭ ili, la moderneco kreis senhumanigitan proletaron, dikan socialŝtaton, kolektivisman fervoron. Fronte al la “ribelo de la amasoj”, Röpke deziris “ribelon de la elitoj”* Por redoni al la laboristoj ilian perditan dignon, oni devas reintegri ilin en diversajn antaŭdemokratiajn komunumojn, pensatajn kiel naturajn — familio, komunumo, eklezio, ktp — kaj elradikigi la egalismon.

* Jean Solchany, Wilhelm Röpke, l’autre Hayek. Aux origines du néolibéralisme. Publications de la Sorbonne, Parizo, 2015.

Per tio, ke oni oferas al la kulto de la liberala Moleĥo*, skribas Rüstow, “oni neis ĝenerale la principon de “iom post iom” kaj anstataŭigis ĝin per la malĝusta kaj erara idealo de egaleco kaj la parta kaj nesufiĉa idealo de frateco; ĉar, en la malgranda same kiel en la granda familio, pli ol la rilato inter frato kaj frato gravas la rilato de gepatroj al infanoj, kiu certigas la sinsekvon de la generacioj, kiu daŭrigas la fluon de la kultura tradicio.”* Röpke kaj Rüstow, ambaŭ de kristana kulturo same kiel iliaj friburgaj amikoj, ŝarĝas la nocion de ordo per la senco, kiun Aŭgusteno donis al ĝi: ordona disciplina regulo de komuna vivado.

* Kanaa dio, menciita en Biblio, rilatigita kun praktikoj de oferado de infanoj. -vl
* Centre d’études pour la rénovation du libéralisme (CIRL), Compte rendu des séances du colloque Walter Lippmann, Librairie de Médicis, Parizo, 1939.

La supreniro de la ordoliberalismo okazis en vasta internacia movado de renovigo de la liberala pensado, kiu disvolviĝis en la 1930-aj jaroj sub la nomo de “novliberalismo”. En tiu movado la “ordoj” koliziis kun la sopirantoj de la “lasu fari” — Ludwig von Mises kaj lia disĉiplo Friedrich Hayek —, kiuj, kolere skribas Rüstow, “trovas nenion esence kritikendan aŭ ŝanĝendan en la tradicia liberalismo”.

Same kiel la arbitracianto ne ludas, la ŝtato estas ekskludita el la areno

Fine de la 1930-aj jaroj, la skoltoj de la ordopolitiko restis marĝenaj. Ili apenaŭ havis adeptojn en la nazia Germanujo, kvankam pluraj el ili partoprenis en rondoj de ekonomia pensado de la reĝimo — tio ĝustas precipe pri Ludwig Erhard (1897-1977) kaj Alfred Müller-Armack (1901-1978), du figuroj de mastraj organizaĵoj kun brila estonteco, kiuj renkontiĝis por la unua fojo en 1941, “kadre de kunlaborado, nome de la malpeza industrio, kun la nazia ŝtato”.* Apenaŭ naskita, notas la ekonomikisto François Bilger, la ordoliberalismo “estis kvazaŭ ekzilita aŭ reduktita al vivo en katakomboj. Du el la precipaj germanaj liberaluloj, Röpke kaj Rüstow, devis ekziliĝi ĉe la alveno de la naci-socialisma reĝimo; la aliaj povis instrui aŭ fari ian ajn alian agadon nur se ili ne diris sian tutan pensadon”.*

* Patricia Commun, “La conversion de Ludwig Erhard à l’ordolibéralisme (1930-1950)”, en Patricia Commun (sub la dir. de), L’Ordolibéralisme allemand. Aux sources de l’économie sociale de marché, Cirac, Cergy-Pontoise, 2003.
* François Bilger, La Pensée économique libérale dans l’Allemagne contemporaine, LGDJ, Parizo, 1964.

La falo de la nazia reĝimo estis por ili la momento de konkero. En Okcident-Germanujo, malsame ol tio kio okazis en Francujo, en Italujo aŭ en Britujo, la rekonstruado okazis sur liberalaj bazoj pli ol socialdemokrataj. La plej influa okupanta potenco, Usono, malebligis la ŝtatigojn, kiujn la plimulto deziris.* Anstataŭ tio ĝi faciligis la transiron al malfermita ekonomio, ideala akceptejo por siaj eksportoj, kaj duonigis al sia nova aliancano ĝian eksteran ŝuldon.*

* Werner Abelshauser, “Les nationalisations n’auront pas lieu”, Le Mouvement social, n-ro 134, januaro-marto 1986.
* Vd Renaud Lambert, “Dette publique, un siècle de bras de fer”, Le Monde diplomatique en Esperanto, marto 2015.

Tiuj kondiĉoj favoris la konstruadon, ekde 1948-1949, de sistemo, kiu kunfandas la ordoliberalismon kun la kristana doktrino en “socialan merkatekonomion”. Tiu esprimo fariĝis sukcesa, sed la adjektivo estas trompa: “Ĝia sociala karaktero, precizigis en 1948 Müller-Armack, kiu inventis la formulon, troviĝas en la fakto, ke ĝi kapablas proponi diversigitan amason da konsumaĵoj je prezoj, al kies determinado la konsumanto povas kontribui per la postulo.”* Serio da disponoj kompensas la malegalecojn, kiujn la konkurenca modelo kreas: daŭrigo de la sistemo de socialaj asekuroj heredita de Bismarko, enspez-imposto, socialaj loĝejoj, helpo al malgrandaj entreprenoj ... Mallonge, la “sociala”, pri kiu temas ĉi tie, memorigas, ke merkatekonomio funkcias nur, se la ŝtato produktas la socion, kiu kongruas kun ĝi. La postmilita [okcidenta -vl] Germanujo estis novliberala subĉiela laboratorio.

* Alfred Müller-Armack, prenita el Genealogie der Sozialen Marktwirtschaft, Haupt, Berno, 1981.

La ĉefa eksperimentisto nomiĝis Ludwig Erhard, direktoro de la ekonomia administrado de la zono okupata de Usono kaj Britujo, poste ministro pri ekonomio de Konrad Adenauer de 1949 ĝis 1963 kaj fine kanceliero de 1963 ĝis 1966. Sub la gvidado de tiu ekonomikisto, dum la milito konvertiĝinta al la ordoliberalaj tezoj, okazis la plej multaj strukturreformoj asociitaj kun la “ekonomia miraklo”, speciale la liberigo de la prezoj kaj la kreado de la Deutsche Mark, la 20-an de junio 1948, kiuj restas en la kolektiva memoro kiel refondado.

Erhard, iniciatinto de la malfermiĝo al la internacia liberkomerco kaj de la privatigoj, ŝatis resumi sian agadon per metaforo: “Same kiel la arbitracianto ne partoprenas en la ludo, la ŝtato estas ekskludita el la areno. En ĉiu bona piedpilka ludo estas unu konstanto: tiu estas la precizaj ludreguloj. Kion mia liberala politiko celas, estas ĝuste krei la ludregulojn.”* La enkonduko de la kunmastrumado (“Mitbestimmung”) en la industrio en 1951-1952 estis al li trudita de la kanceliero Adenauer kaj de la sindikatoj, kiuj vidis en tio kompensaĵon por la salajra stagnado.

* Ludwig Erhard, La Prospérité pour tous [Prospero por ĉiuj], Plon, Parizo, 1959.

Konforme al la preskriboj de Eucken, Erhard malŝatis interveni por mildigi la efikojn de la subitaj ekonomiaj perturboj. “Li timis, ke konjunktur-politiko, kiu celas plendungecon malfavore al ĉio alia, okazos koste de la mona stabileco kaj je la prezo de malpli granda individua respondeco”, klarigis iu el liaj disĉiploj, la prezidanto de la germana federacia banko, Hans Tietmeyer.*

* Hans Tietmeyer, Economie sociale de marché et stabilité monétaire [Sociala merkatekonomio kaj monstabileco], Economica, Parizo, 1999.

La ordopolitiko spertis sian apoteozon en 1957, kiam Erhard voĉdonigis du decidajn leĝojn: la unua pri la sendependeco de la Bundesbank (la centra banko) kaj la alia kontraŭ la limigoj de konkurenco. Monstabileco kaj sendifekta konkurenco: “En la modelo de la sociala merkatekonomio, analizas la franca alta oficisto Christophe Strassel, tiuj du politikoj troviĝas ekster la ordinara demokratia debato”.*

* Christophe Strassel, “La France, l’Europe et le modèle allemand” [“Francujo, Eŭropo kaj la germana modelo”], Hérodote, vol. 4, La Découverte, Parizo, 2013.

La ministro pri ekonomio kompreneble ne agis sole. Jam en 1948 Erhard ĉirkaŭigas sin per ordoliberalaj fakuloj, kiuj konsistigis la Sciencan Konsilantaron de la du zonoj, ekz-e Böhm, Eucken aŭ Müller-Armack. La ministrejo pri ekonomio fariĝis ilia “rezervata ĉasejo”. La ordopolitiko disponas ankaŭ pri multaj perantoj: teoria revuo, Ordo, kies unua numero aperis en aŭgusto 1948; premgrupo taskita certigi ĝian disvastigon, la “Ago-komunumo por la sociala merkatekonomio”, fondita en 1953, kaj kies laboraĵoj senretene akvumis la gazetaron, speciale la Frankfurter Allgemeine Zeitung; movado de katolikaj industriistoj, Die Waage (“La pesilo”), “komunumo por antaŭenigi la socialan egalecon”, kiu dum jardeko financis la opini-kampanjojn antaŭ parlament-elektoj.*

* Ralf Ptak, Vom Ordoliberalismus zur Sozialen Marktwirschaft, Leske+Budrich, Opladen, 2004.

Sed en la parlamento la ordoliberalismo havis sian plej neatenditan sukceson. Per la nocio de sociala merkatekonomio kaj ĝia slogano “Prosperon por ĉiuj”, ĝi donis al la juna Kristan-demokrata Unio de Germanujo (CDU) la okazon rebati en la tereno de la socialdemokratoj. La partio, konkerita, postulis ekde 1949 socion, kies “ordo realiĝas danke al la libereco kaj al la respekto de la engaĝiĝoj, kiuj esprimiĝas en la “sociala merkatekonomio” per la aŭtenta konkurenco kaj la kontrolado de la monopoloj”.*

* André Piettre, L’Economie allemande contemporaine (Allemagne occidentale), 1945-1952, Librairie de Médicis, Parizo, 1952.

Iuj intelektuloj de la socialdemokrata partio (SPD) subiĝas al tiu sirena kanto. En 1955, Karl Schiller publikigis Socialismo kaj konkurenco, kie aperis la fama slogano “Konkurenco kiom eblas, planado kiom necesas”. Tiun formulon alprenis la SPD mem dum sia granda doktrina turniĝo de novembro 1959, kiam, en la kongreso de Bad Godesberg, plimulto da delegitoj agnoskas la privatan proprieton de la produktadrimedoj kaj la merkatekonomion kiel nekontesteblajn bonfarojn.

Tia “ĝisdatigo” ne eblus, se la ordoliberalismo estus trudiĝinta al la germana socio en sia kruda stato. En la praktiko, la sociala merkatekonomio hibridigis Eucken kaj Bismarkon, la regulon teoriigitan en Friburgo kaj la sistemon de socia protekto starigitan de la liphara kanceliero [Bismarko -vl] fine de la 19-a jarcento. La falo de Erhard en 1966 montris nuanciĝon al la “sociala”, kiun fortigis la enpotenciĝo en 1969 de la socialdemokrato Willy Brandt. Al la influoj de “ordo” kaj bismarkaj aldoniĝis kejnza perspektivo: planado je mezlonga tempo, altigo de salajroj, fortigo de kundecidado (“Mitbestimmung”), investado en la sistemojn de edukado kaj sano. La Federacia Respubliko de la jardeko 1970-1980 tiel eksperimentis per “germana modelo”, kiu proklamis sian fidelecon al la sociala merkatekonomio, sed enhavis bonan dozon da klasika [ŝtata] intervenismo.

La alterniĝo de 1982 donis al la kristandemokrato Helmut Kohl la okazon fermi tiun parentezon. La ideologia pesilo balanciĝis: nun necesis restarigi la buĝetan ekvilibron. Sed la kostoj de la germana unuiĝo malhelpis dum la 1990-aj jaroj revenon al la ordoliberalaj fundamentoj. Tion plenumis la socialdemokrato Gerhard Schröder, enpotencigita en 1998, per restarigo de la ordo de la 1950-aj jaroj, do per grava malreguligado de la laborjuro kaj la malfortigo de la sociala protekto. Tiuj disponoj estis konfirmitaj de la nuna kanceliero, s-ino Angela Merkel, kiu memorigis en januaro 2014, ke “la sociala merkatekonomio estas multe pli ol ekonomia kaj sociala ordo. Ĝiaj principoj estas sentempaj”.

Okdek jarojn post sia fondiĝo la ordoliberalismo daŭras en Germanujo en institucioj kiel la Federacia Oficejo de batalo kontraŭ karteloj — starigita en 1957 —, la Komisiono de monopoloj, kiu konsilas la politikan potencon pri aferoj de konkurenco, aŭ la Konsilantaro pri stabileco, starigita en 2010 por respektigi la “oran regulon” de nula deficito sur federacia nivelo same kiel en la federaciaj landoj. Sed ĝi ankaŭ influas la germanajn ekonomi-politikajn debatojn en la maniero de komuna kultura fonduso, kiun ĉiu interpretas laŭplaĉe.

De la liberalaj konservativuloj ĝis la SPD kaj la Verduloj kaj la Alternative für Deutschland [Alternativo por Germanujo] (AfD), kies kunfondinto, la ekonomikisto Joachim Starbatty, estis asistanto de Müller-Armack en Kolonjo), la germanaj partioj havas en siaj vicoj multajn heredulojn de Eucken. Ĉiuj akuzas siajn kontraŭulojn, ke ili misuzas la tradicion. “Mi estas ordoliberalulo, sed maldekstra”, certigas al ni s-ro Gerhard Schick, verda deputito en la Bundestag [federacia parlamento] ekde 2005. Doktoro pri ekonomio, tiu esplorinto en la Walter-Eucken-instituto tamen nomus sin “neniakaze novliberala”. Ĉe la verduloj, “la termino “sociala merkatekonomio” estas unuanime akceptita, kvankam ni aldonis la terminon “ekologia”. Mi kundividas la ordoliberalajn analizojn de la merkatkontrolo. Kaj mi trovas grava ke la ŝtato metas regulojn por ke la konkurenco funkciu”.

En la fluo de la jaroj, pli aŭ malpli intervenismaj tendencoj aperis. “Ne temas pri fermita doktrino”, analizas s-ro Ralf Fücks, direktoro de la influa Heinrich-Böll-Fondaĵo de la verduloj. La ordoliberala principo de “respondeco” povas pravigi la reguladon de la financaj merkatoj kaj de la ekologiaj impostoj, sed ankaŭ la rifuzon de eŭropa mutualigo de la ŝuldo. “La ordoliberalismo estas tria vojo inter la lasu-fari kaj la ŝtatismo, pensas tiu gvidinto de la Grünen. Por la verduloj, tio estas aparte interesa pozicio, kiu ebligas distingiĝi samtempe de la ideoj de la tradicia maldekstro kaj de la novliberalismo.”

Deputito de Die Linke (radikala maldekstro) de 2005 ĝis 2010 kaj eksa profesoro pri ekonomiko, s-ro Herbert Schui emfazas, ke “la sociala merkatekonomio estas koncepto de sugestio. Ĝi estis kreita post la milito por malproksimigi la loĝantaron de la socialistaj ideoj. La formulo funkcias tiom bone, ke eĉ iuj maldekstruloj lasas sin kapti”. Ĝi donas elastan, sed tre legitiman referencon, ĉar asociitan kun la ideo de refondado — iom simile al la gaull-ismo en Francujo. La Germana Sindikata Ligo (DGB) adoptis ĝin en la jaro 1996. “La sociala merkatekonomio produktis altan nivelon de materia prospero” kaj estas “granda historia progreso fronte al la sovaĝa kapitalismo”, ĝi deklaras en sia fondo-programo, de tiam senŝanĝa. Ĝi tamen rekonas, ke tiu sistemo “ne malhelpis amasan senlaborecon nek malŝparon de resursoj, kaj ĝi ne produktis la socialan egalecon”.

Dum parto de la germana maldekstrularo vidas en la ordoliberalismo formon de intervenismo, kiun oni povas kontraŭmeti al la novliberalismo, la mastraro asocias ĝin al strikte liberala merkatekonomio. Serio da organismoj, kiuj kundividas tiun vidpunkton, certigas al la ordoliberala pensado multvoĉan eĥaron. La Iniciato por nova sociala merkatekonomio, pensfabriko antaŭ nelonge prezidata de Tietmeyer, batalas kontraŭ publika subteno de renovigeblaj energioj, kontraŭ impostoj je riĉaĵo aŭ kontraŭ la laŭleĝa minimuma salajro starigita komence de 2015. La Ago-komunumo por sociala merkatekonomio daŭre furiozas sesdek jarojn post sia stariĝo. Pli lastatempa, la “Alianco de Jenao por renovigo de la sociala merkatekonomio” atribuas ĉiujare premion por la novigo en la Ordnungspolitik [ordopolitiko], dum la Kronberger Kreis, rondo de ekonomikistoj, apogata de fondaĵo por merkatekonomio, fieras liveri al la registaroj “la pensadon por la nepraj reformoj”. La ordopolitiko disponas pri perantoj eĉ en la eklezio, en la persono de s-ro Reinhard Marx, ĉefepiskopo de Munkeno kaj prezidanto de la Germana Episkopa Konferenco.

Sed la plej influa voĉo de la ordopolitiko estas la Germana Konsilantaro de Ekonomikaj Fakuloj, starigita en 1963 de Erhard por gvidi la decidojn de la registaro. Nur unu el ĝiaj kvin membroj, Peter Bofinger, estas kejnzano. “Pri kia ajn temo mi estas sola kontraŭ kvar”, grumblas li (The Economist, 9-an de majo 2015). Liaj kolegoj siavice nomas sin antaŭ ĉio pragmataj. “Ni vidas la avantaĝojn de la ordopolitikaj konceptoj, sed, se oni rigardas pli precize, tio estas pli malhomogena”, klarigas al ni ekzemple Lars Feld, unu el la “saĝuloj”, profesoro ĉe la universitato de Friburgo kaj prezidanto de la Walter-Eucken-Instituto. “La ordoliberalismo en si mem ne nepre signifas konsumredukton. En 2008, kun mia kolego Clemens Fuest, ni ekzemple rekomendis al la registaro starigi programon por subteni la relanĉiĝon post la financa krizo. Sed ni aldonis: “se vi timas, ke tiu dispono malutilos poste al viaj kondiĉoj de refinancado en la merkatoj, tiam enkonduku bremson kontraŭ la enŝuldiĝo”” — la buĝetan oran regulon. La registaro sekvis la du rekomendojn laŭvorte. “Kiel germano, por mi estas nekomprenebla vidi, kiom mia lando estas rigidiĝinta en la ekonomia pensado”, konfidas al ni la ekonomikisto specialiĝinta pri la ordoliberalismo Ralf Ptak.

Aparte de sia germana realiĝo en pli aŭ malpli miksita versio, la “ordo”-ideologio transmetiĝis en ĥemie pura stato en la strukturojn de la Eŭropa Unio. “La tuta kadro de Mastriĥto spegulas la centrajn principojn de la ordoliberalismo kaj de la sociala merkatekonomio”, volonte rekonas s-ro Jens Weidmann, prezidanto de la Bundesbank.* Per sia alvoko al la “daŭrema disvolvado de la Eŭropo bazita sur ekvilibra ekonomia kresko kaj sur la prez-stabileco, alte konkurenckapabla sociala merkatekonomio”, la artikolo 2.3 de la traktato de Lisbono, valida ekde la fino de 2009, ŝajnas esti kopiita de parolado de Erhard.

* Konferenco en la Walter-Eucken-Instituto, Friburgo-en-Brisgovo, 11-an de februaro 2013.

Kaj ne senkiale: de Walter Hallstein, la unua prezidanto de la Eŭropa Komisiono (1958-1967), tra Müller-Armack, intertraktinto de la traktato, ĝis Hans von der Groeben, komisaro pri konkurenco, la plej multaj germanoj, kiuj partoprenis en la starigo de la Komuna Merkato en la 1950-aj jaroj, estis adeptoj de la pensado de Eucken. La altaj funkciuloj de la eŭropaj institucioj reproduktis eŭropskale la strategion de Erhard kaj de lia fakula komitato en la okupata federacia Germanujo: agantoj de organismo sen legitimeco, ili koncentriĝis sur ellaborado de jura kadro de la konkurenco kaj de la monstabileco, do aferoj, kiujn la potencoj dum la malvarma milito konsideris duarangaj.

Kiam la aŭtomata stirado anstataŭas politikan agon

Ilia triumfo ne estis gajnita apriore. En la 1950-aj jaroj la eŭropa konstruaĵo leviĝis sur du tute malsamaj doktrinaj pilieroj. Unu, franca, intervenisma kaj planisma, estigis volonte per subvencioj grandajn escepto-zonojn en la konkurenca kadro (la komuna kampkultura politiko kaj tiu de naciaj elstaruloj). Ĝi vidis en la projekto de eŭropa interna merkato protekton kontraŭ la monda liberkomerco. La alia, ordoliberala, insiste puŝis siajn partnerojn ne nur starigi unuecan komunuman merkaton, sed ankaŭ forigi la doganajn barojn je la skalo de la “libera mondo”. Ekde 1956, la kanceliero Erhard pledis por starigo de ... granda transatlantika merkato.*

* Vd nian retan dosieron www.monde-diplomatique.fr/dossier/GMT.

La franca metodo, dominanta en la 1960-aj kaj 70-aj jaroj, ne rezistis al la malregulado de la internacia komerco, kiu implicis buĝetan rigoron kaj konkurenckapablon. Parizo simbole abdikis la 23-an de marto 1983, kiam François Mitterrand, rezignante realigi la politikon de rompo, por kiu li estis elektita, decidis konservi la ligitecon de la franko al la eŭropa monsistemo kaj al Germanujo. Tiu decido implicis, ke la maldekstro realigis planon de konsumredukto simbole komparebla al tiu, kiun s-ro Aleksis Cipras decidis en julio 2015. “Mi estas dividita inter du ambicioj, konfidis Mitterrand la 19-an de februaro 1983. Tiu de la konstruado de Eŭropo kaj tiu de sociala justeco.”* Alternativo de sama kalibro estis trudita al la greka gvidanto.

* Jacques Attali, Verbatim I, Fayard, Parizo, 1993.

Dudek kvin jarojn post la falo de la berlina murego, la “ordo”-doktrino daŭre regas en la mensoj de la kadruloj de la ĝenerala direktejo de la konkurenco kaj inspiras multajn eŭropajn komisarojn, ekz-e la belgon Karel Van Miert, kiu ricevis la Ludwig-Erhard-premion en 1998, aŭ la italon Mario Monti. Sed la plej nesturmebla bastiono de la ordoliberalismo troviĝas en Frankfurto ĉe Majno. “La mona konstitucio de la Eŭropa Centra Banko [ECB] firme ankriĝas en la principoj de la ordoliberalismo”, rekonas la nuna prezidanto de tiu institucio, s-ro Mario Draghi.* Per sia funkciado, per sia sendependeco de la demokratiaj institucioj aŭ per sia sola tasko konservi la prez-stabilecon, la ECB estas kopio de la Bundesbank. En 2003 (la 19-an de septembro), Les Echos salutis la prezidonton, s-ron Jean-Claude Trichet — tamen franco kaj ENA-devena —, kiel “la plej aŭtentan reprezentanton de la spirito sed ankaŭ de la praktiko, kiujn enkarnigis la Bundesbank ekde sia stariĝo en 1949 ĝis la surtronigo de la eŭro”.

* Prelego de s-ro Mario Draghi en Jerusalemo, la 18-an de junio 2003.

La batalo ĉesis pro manko de batalantoj. En Eŭropo la malalta tajdo de popola suvereneco vidigas la malvarme efikajn la strukturojn de aŭtomata stirado pacience starigitajn en la oficejoj de Bruselo kaj en la turoj de Frankfurto: indikiloj, kiujn la mastriĥtaj traktatoj metis en demokratian senpezecon — la famaj 3 elcentoj da deficito — starigo en marto 2012 de la germana “ora regulo”, kiu limigas la buĝetajn deficitojn por la membroŝtatoj.

Dek tagojn post la greka referendumo, Hans-Werner Sinn, la plej influa germana ekonomikisto, konsilanto de la financministro kaj nefleksiĝema reprezentanto de la ortodokseco, asertis al ni: “La eŭropa krizo ekskludas la kejnzajn receptojn. Tio ne estas speciale ordoliberala, tio estas tutsimple ekonomia.” La kadro de Eucken transformiĝis en feran kaĝon.

François DENORD, Rachel KNAEBEL kaj Pierre RIMBERT.