Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Konforme al la teoremo, laŭ kiu ĉia eŭropa krizo klarigeblas nur per nesufiĉe da Eŭropo, la greka dramo kaŭzis pluvon da komentoj pri la neceso rapidigi la integradon. Nu, laŭ tio, kiu uzas ĝin, tiu termino kovras du rekte kontraŭajn ideojn. Por la unuaj, oni devas profundigi la kunordigadon inter la membroŝtatoj per starigo de “ekonomia registaro” sur la nivelo de la Unio — do, politikan strukturon. Por la germanaj gvidantoj oni devas, male, revizii la eŭropajn traktatojn por enmeti novajn devigajn regulojn, kiuj forprenas kreskantan nombron da temoj el la demokratia debatado. Pli da integrado signifas do malpli da politiko.
Tiu konstituciigo de la ekonomio reaktualigis la ideon meti membrolandojn sub kuratorecon, kiuj ne obeas al la reguloj. Tiu opcio, favorata ekde 2011 de la germanaj registaraj partioj kaj de la eŭropaj instancoj, havas adeptojn ankaŭ inter la francaj intelektuloj, evidente nostalgiaj je la kolonia erao:
‣ “Meti Grekujon sub protektoraton, kiel la angloj faris en Egiptujo en 1882, nuligi la ŝuldon, poste helpi ĝin elturniĝi, jen la recepto de doktoro Alexandre Adler [eseisto]. Al la gvidantoj pri homaj resursoj, kiujn la asocio Dialogues kunvenigis al komuna vespermanĝo la 8-an de junio, svenis la apetito pro la fieco de tia preskribo.” (Challenges, Parizo, 16-an de junio 2011)
‣ “La tragedio de la historio, pro kaŭzoj ligitaj kun la greka nacia fiero, estas ke ni ne povas postuli ke Grekujo estu metita sub la kuratoreco de provizora eŭropa administracio, kiu submetus ĝin al la reguloj de moderna ekonomio.” (Alain Minc, eseisto kaj konsilisto, The New York Review of Books, 25-an de oktobro 2012)
‣ “Se ni estus en la 19-a jarcento, ni dirus: oni devas meti Grekujon sub protektoraton. Sed ni ne estas plu en la 19-a jarcento; oni jam ne parolas pri protektorato.” (Jean-Claude Casanova, direktoro de la revuo Commentaire, France Culture, 11-an de februaro 2012)
‣ “Oni devas pensi pri kuratoreco, pri vera kuratoreco de la dek ses membroj de la eŭrozono super la deksepa, do Grekujo. Kaj kiam oni diras “la dek ses”, oni kompreneble pensas “la du”: Francujo kaj Germanujo. Ni ŝuldas ĉion pri demokratio al la antikva Grekujo; venis la momento por redoni al Grekujo tion, kion ĝi alportis al ni.” (Christophe Barbier, direktoro de la gazeto L’Espress, video, 23-an de majo 2012)
La redaktejo.