Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Kiuj estas la komunaj punktoj inter maldekstrulo, kiu en 1936 iris al Hispanujo por defendi la respublikon kaj individuo, kiu iras batali ĉe la Organizaĵo de la Islama Ŝtato? Pri la celoj, neniu. Sed la observado de la etapoj kaj ilia itinero montras kelkajn similaĵojn pri la devenoj de engaĝiĝo kaj la riskoj ligitaj kun la reveno de tiuj volontuloj.
“ONI NE SCIAS, kiom da ili revenos. Inter tiuj, kiuj revenos, oni ankaŭ ne scias kiom da ili fariĝos perfortuloj. Sed, se oni rigardas ilian nombron, tio tre maltrankviligas.” Tone kaj enhave tiuj vortoj de la kunordiganto de la Eŭropa Unio por la batalo kontraŭ la terorismo, s-ro Gilles de Kerchove (Libération, 20-an de novembro 2014), resumas la zorgojn de la eŭropaj gvidantoj pri la tri mil eŭropanoj, kiuj foriris por batali en Sirio kaj en Irako inter la vicoj de la Islama Ŝtato aŭ de la Fronto Al-Nusra.
“Ni hipotezu, ke la duono revenos, daŭrigas s-ro de Kerchove, kaj ni pensu ke 10 elcentoj el tiuj fariĝos perfortuloj; tio estas cent kvindek homoj kiuj lernis uzi armilojn kaj eksplodaĵojn, kun disvolvita reto de batalkamaradoj en la tuta mondo kaj kies toleremo al perforto estas tre alta. La afero Nemouche montras al ni la danĝeron.* Ĝi estas tiom granda ke la respondeculoj de la informservoj ne dormas.” La militaj sukcesoj de tiuj organizaĵoj estas ja akompanataj de atencoj fare de individuoj aŭ de grupetoj sur eŭropa teritorio: en la Juda Muzeo de Bruselo en 2014, en Parizo kaj Montrouge en januaro 2015, en Kopenhago en februaro. Tio vekas maltrankvilajn paroladojn, eĉ interpretojn kiel “milito de civilizacioj”, ankaŭ de s-ro Manuel Valls, la franca ĉefministro, la 28-an de junio 2015 ĉe Europe 1.
Parlamentaj komisionoj, raportoj de fakuloj kaj internaciaj konferencoj multiĝas. Iniciatoj naskiĝas, kiel la programo “Focal Point Travellers” (Kontaktejo [por] “vojaĝantoj”], de la eŭropa polic-agentejo Europol. Serio da disponoj disvolviĝas por malebligi la forirojn kaj/aŭ revenojn. Senrajtigo de ŝtataneco, konfisko de identigiloj, ĉesigo de socialaj helpoj aŭ servoj, ekzamenado, subpremado de la propagando (precipe en Interreto) kaj fortigo de la kontroloj ĉe la landlimoj kompletigas la tradiciajn kontraŭteroristajn rimedojn.
Kelkaj landoj, kiel Danlando, starigis centrojn de senradikaligo por “trakti” la revenantojn. En divesaj lokoj la personaroj de la socialaj, prisanaj, edukaj servoj kaj eĉ la familioj estas engaĝitaj por sciigi ĉian forir-intencon.
La ŝajna noveco de la fenomeno kaj ĝia amplekso povus klarigi tiun eksterordinaran mobiliziĝon kaj la limigojn de libereco, kiujn ĝi implicas — ĉefe la libereco iri kaj veni. Tamen, dum la tuta 20-a jarcento, de la Internaciaj Brigadoj (IB) en Hispanujo (1936-1939) ĝis la brigadistoj, kiuj apogis la sandinistan revolucion de 1979 en Nikaragvo aŭ la afganaj, bosniaj, ĉeĉenaj fortoj ... tra la francaj volontuloj kontraŭ la bolŝevismo (1941-1944) kaj la batalantoj de la Machal dum la milito kiu kondukis al la starigo de la ŝtato Israelo en 1948, en tiuj ekzemploj svarmas individuoj kiuj, spite al la rezervoj de sia devenŝtato, iras al konfliktoj, kiuj ne koncernas ilin unuavice. La usona politiksciencisto David Malet montris ilian ĉeeston en pli ol 20 elcentoj de la militoj inter 1816 kaj 2005. Ilia nombro varias inter kelkaj centoj kaj pluraj dekmiloj.*
Sendepende de la diverseco de tiuj historiaj spertoj kaj de la opinioj, kiujn ĉiu povas havi pri ili, ilia kunmeto montras komunajn meĥanismojn. Ĝi ebligas kompreni, kio instigas iujn forlasi sian familion, siajn amikojn, la kadron de sia ordinara vivo kaj laboro, kaj engaĝiĝi por afero malproksima, kelkfoje kritikata ĉirkaŭ ili, ofte danĝera, por rekompenco, kiu restas — malsame ol tiu de la dungosoldatoj — tre malcerta.
UNUA KLARIGO, certe la plej evidenta: la ideologio. La atestoj de batalintoj lasas larĝan spacon al la grandaj raportoj en kiuj du tendaroj kun vizioj de antagonismaj mondoj alfrontiĝas. “En la islamo, klarigas s-ro Mourad Fares en Sirio, ekzistas nek landlimo nek naciismo: la islamanoj estas unu sola kaj sama komunumo. [...] Ĉi tie komenciĝis la tria kaj lasta mondmilito. La tuta mondo kontraŭ la islamo.”*
Tiu koncepto memorigas la leteron, kiun en aŭgusto 1944 Henri Duval lasis al sia patro, en kiu li skribis: “En Londono oni engaĝiĝas por batali por la profito de la sovaĝa kapitalismo en la manoj de la internacia judaro. En Parizo oni engaĝiĝas por batali kontraŭ la komunismo kaj por ebligi la alvenon de Nova Ordo. Pardonu, mi elektis: mi engaĝiĝas en la Legio de Francaj Volontuloj kontraŭ la bolŝevismo [LVF].”*
Aŭ la memoraĵojn de Simon Laguna, membro de la Franca Komunista Partio (PCF), kiu aliĝas al la BI en Hispanujo en decembro 1936: “Ekzistas io, kion la homoj ne povas kompreni kaj kion ni travivis, kio estas tre grava, tio estas la kontraŭfaŝismo. Tio estis tiam la kuntenilo. En la kontraŭfaŝismo povis esti malsamaj tendencoj, sed ĉiuj estis unuiĝintaj de la volo bari la vojon al la faŝismo.”*
La esprimo de konflikto per kategorioj tre ĝeneralaj kaj sufiĉe malprecizaj (faŝismo-kontraŭfaŝismo, komunismo-kontraŭkomunismo, kredantoj-nekredantoj, ktp) mobilizas agantojn, kiuj komence estis malproksimaj de tio. Tio ebligas silentigi la politikajn aŭ strategiajn diferencojn ene de la sama tendaro kaj, ĉefe, indeksi la alfrontiĝon laŭ identecoj antaŭe akceptitaj de la individuoj en sia propra socio. La enkadrigo de la milito en Bosnio-Hercegovino (1992-1995) per terminoj de religia komunumo — agreso kontraŭ la islamanoj — anstataŭ naciaj — bosnianoj kontraŭ serboj aŭ kroatoj — altigas la ŝancon rekruti eksterlandajn batalantojn. Ĝi larĝigas la spektron de koncernataj homoj kaj faciligas la identigon kun tiuj, kiuj suferas.
Emmanuel Mignard, nitisto, juna membro de la komunista partio de Issy-les-Moulineaux, klarigis sian foriron al Hispanujo en novembro 1936 jene: “Mia ĉefa motivo? Sufiĉe malklara, ĉar mi ne estis sperta aktivulo kaj ĉar mi ne tre bone difinis la kialon. Tio, kion mi ja bone difinis, estas ke estis laboristoj, ke mi estis laboristo, mi estis ekspluatato — pri tio mi estis konvinkita —, kaj ke estis aliaj kiuj alfrontis la morton, kaj ke ne estis normala ke oni ne helpas ilin. [...] Mi faris tion iom instinkte.” “Klasinstinkte”, aldonis lia kamarado Marcel Bertone. Similaj motivoj observeblas ĉe islamanoj irintaj al Sirio, kion montras tiu letero sendita de junulino al sia patrino: “Mi bezonas kiom eble plej bone helpi niajn gefratojn, ili ne devas suferi ĉion ĉi dum ni rigardas kaj faras nenion por ke la aferoj ŝanĝiĝu.”*
Priskribi konflikton el la vidpunkto de tutmonda identeco loke minacata de koalicio de kontraŭaj fortoj konsistigas potencan vektoron por altiri eksterlandajn volontulojn. Ĉe iuj — certe la plej politike engaĝiĝintaj — al tiu defenda vidpunkto aldoniĝas la deziro partopreni en la konkreta realigo de utopio, ĉu en formo de socia revolucio, de nova ordo aŭ de “juda” aŭ “islama’” ŝtato.
Kiam la perspektivoj de transformado ŝajnas esti ĉi tie malproksimaj, dum ili ŝajnas proksimiĝi aliie, la foriro povas fariĝi opcio. “En nia socio polica, betonita, atomenergia kaj atomarmila, kie ni estas premataj en nia etanima individuismo, estas por ni kelkfoje sufiĉe malfacila konservi en la sunlumo la tremantan floron de espero”, diris tiu svisa aktivulo, kiu foriris por aliĝi al la laborbrigadoj en Nikaragvo en 1983. “Por la unua fojo, aldonis unu el liaj kamaradinoj, estis la konkreta ebleco iri surloken por kontaktiĝi kun popolo kiu sukcesis revolucion.”*
Hieraŭ en Hispanujo, en Palestino aŭ en Germanujo, hodiaŭ en Irako kaj en Sirio, la kombinaĵo “de universaleco transcendanta ĉian mallarĝan partikularismon kaj de enradikiĝo en la surlokan konstruadon de konkreta “utopio”* ŝajnas klarigi la amasan mobiliziĝon de eksterlandaj volontuloj. Ili esprimas sian kontentiĝon esti “tie kie la aferoj okazas”. “Tio estas historia periodo kaj mi volas partopreni en ĝi. [...] Oni scias ke la Mahdi [la savanto] elvenos tie, kaj mi volas esti tie”*, asertas Souleymane, 24-jara meĥanikista laboristo foririnta al Sirio printempe de 2013 kun edzino kaj infano.
En la praktiko, la aliĝo al tiu vidmaniero dependas grandparte de la perantoj en la forirlandoj. Politikaj partioj, laboristaj organizaĵoj, cionistoj aŭ islamaj, karitataj aŭ kulturaj organizaĵoj: tiom da spacoj, en kiuj ideologia interpreto de la konflikto produktiĝas kaj disvastiĝas. Krom la kialojn por foriri ili kelkfoje liveras ankaŭ la rimedojn por tio, per kolektado de mono, kaj per starigo de la necesa loĝistiko por alvenigi la volontulojn, la armilojn aŭ materialon, kaj por komuniki la precizan alvenpunkton en la zono de konflikto. Iuj engaĝiĝas malkaŝe, ekz-e la American League for a Free Palestine en Israelo aŭ la Franca Popola Partio de Jacques Doriot ĉe la LVF; aliaj, pli diskrete, ekz-e la PCF [Franca Komunista Partio -vl] en Hispanujo. Okazas, ke la instancoj subtenas ilin, ekz-e kiam la Central Intelligence Agency (CIA), fine de la 1980-aj jaroj, faciligis la agadon de certaj usonaj moskeoj varbi kaj financi volontulojn por Afganujo; sed plej ofte, ili malaprobas ilin.
Kun la disvolvado de Interreto kaj de la novaj teĥnologioj floras ankaŭ virtualaj perantoj, kiuj dissendas propagandajn filmetojn, dialogas en la sociaj retoj kaj, laŭokaze, komunikas kontaktojn kaj itinerojn. S-ro Fares kaj s-ro Omar Diaby (pli konata sub sia pseŭdonomo Omar Omsen) tiel akiris ian konatecon ĉe la franclingvanoj en zorgo pri la siria konflikto. Sed, emfazas respondeculo de la franca informservo, “oni ĉiukaze ne subtaksu la ĉeeston de konkreta persono, kiu konkretigas en la vera vivo la teoriojn kolektitajn en la forumoj” (Libération, 2-an de julio 2015).
La rolo de tiuj perantoj gravas des pli ke la mobilizo de internaciaj volontuloj baziĝas antaŭ ĉio sur konkuro inter samklasanoj aŭ inter samkvartalanoj, inter laborkolegoj, inter politikaj kamaradoj aŭ sampreĝanoj, eĉ inter samfamilianoj. Pierre Andrieux ekzemple rakontas, ke ĉe la fino de kunveno pri Hispanujo la preleganto finis sian paroladon “per la demando, “kiu pretas foriri?””: “Mi estis kun mia amiko Georges Vallet, ni membris en la sama ĉelo. Li tuj levis la manon. Kiam mi vidis lin, mi diris al mi: “Nu, kial ne ...”, kaj ankaŭ mi levis la manon.” La unuaj volontuloj iras siajn itinerojn palpe kaj transdonas utilajn informojn al siaj proksimuloj, tiel ke kelkfoje grupoj surloke regrupiĝas. En Sirio kaj en Irako dudeko da junuloj el la regiono de Lunel (departemento Hérault) aŭ dekkvino el la kvartalo de Meinau, en Strasburgo, tiel povis por iom da tempo kuniĝi.
Kvankam la ideologio ne sufiĉas por sponte kaŭzi engaĝiĝon, ĝi nekontesteble donas al ĝi sencon, percepteblan en la plej multaj atestoj de eksterlandaj batalantoj. Tamen tiuj raportoj restas nekompletaj kaj eĉ trompaj. Ili restas efektive manieroj prezenti sin mem, pravigoj antaŭ la proksimuloj, ĵurnalistoj aŭ esploristoj, kiuj kolektas ilin. Pro tio malfacilas trovi pli trivialajn motivojn, ekzemple rompon de amrilato aŭ problemon en la familio, bezonon de agnoskiĝo aŭ deziron malkovri la mondon. Tiel la menciitaj kialoj ofte kovriĝas per tiuj proponataj de la celataj organizaĵoj kaj tiel kredigas la iluzion de perfekta alĝustiĝo inter la membroj kaj la celoj.*
Ŝajnas do necesa, trans la paroloj, rigardi la socialajn karakterizaĵojn kaj la karierojn de la eksterlandaj volontuloj por vidi la individuajn kaj kolektivajn motivojn aliĝi al la bataloj.
Inter la unuaj komunaj punktoj: la juneco. La esplorado de la historiisto Rémi Skoutelsky pri 3.910 slipoj plenigitaj de francoj en Hispanujo montras, ke la malpli-ol-30-jaruloj estis 60 elcentoj de ĉiuj kaj la pli ol 40-jaruloj nur 4,4 elcentoj. La registro de 595 “eksterlandaj batalantoj en Irako” kaptita de la usona armeo en la urbo Sinjar en oktobro 2007 montras, ke pli ol la duono estis malpli ol 22-jaraj.* Inter la 235 membroj de la brigadoj de solidareco kun Nikaragvo, esploritaj de Kadelbach, 65 elcentoj estis malpli ol 29-jaraj kaj nur 6,8 elcentoj pli ol 40-jaraj. Fine, se kredi la francajn parlamentanojn, la volontuloj por Sirio estas “precipe junuloj en aĝo de 15 ĝis 30 jaroj”.*
PLI OFICIALA, la analizo de la soci-profesiaj statusoj montras ankaŭ konstantojn. La engaĝiĝo koncernas unue la laboristojn kaj la simplajn laboristojn: pli ol 82 elcentoj de la francaj brigadistoj en Hispanujo. Philippe Carrard raportas pri la LVF ke “la dungitoj, la fabriklaboristoj, la kamplaboristoj estis la plej granda parto de la organizaĵo montrante, ke tiu rekrutis antaŭ ĉio inter la tre eta etburĝaro kaj la ĉifonproletaro”.* Aliflanke, en Irako kaj en Nikaragvo, la studentoj dominas: respektive 43 elcentoj kaj 20 elcentoj de la varbitoj.
Kvankam ili ja diras ion, tiuj statistikoj meritas precizigon. Ili efektive montras, ke unu el la precipaj kondiĉoj de la engaĝiĝo estas la “biografia disponeblo”.* La foresto de stabila kaj bone enspeziga laboro, de kreita familio (nome kun infanoj): jen elementoj kiuj en multaj kazoj faciligas la foriron, ĉar “nenio retenas vin”. Tiu disponeblo koncernas pli facile la junulojn kaj la studentojn, sed eble ankaŭ pliaĝulojn, kiuj spertis perdon de dungo, disiĝon aŭ morton de proksimulo.
La engaĝiĝo ofertas unue rompon kun la ĉiutaga banaleco. La anarĥiisto Léo Voline, veterano de la batalo de Teruelo dum la milito en Hispanujo, diras: “Fabriki radiaparatojn dum la tuta semajno kaj viziti la kinejon dimanĉe, rekomenci la laboron kaj la kinejon dimanĉe. Jen la vivo en tiu epoko! Nu do, ne, tiu unutona vivo, por mi ne. Parolas la 20 jaroj, same kiel ĉe multaj aliaj, mi pensas.” Malet siaflanke indikas la ĉeeston en Afganujo de filoj el burĝaj familioj de la Golfo, “kiuj iris kaj venis, kvazaŭ vojaĝe, kvazaŭ en ferioj”, por “ĝihad tours”, tiel ke ili gajnis ĉe la lokaj batalantoj la kromnomon “Gucci-soldatoj”.
La logo de la nekonato kelkfoje kombiniĝas kun deziro de memvaloriĝo. Tiuj, kiuj havas armean, teĥnikan aŭ medicinan kompetenton, povas aspiri al pozicioj neatingeblaj en sia devenlando, ekzemple tiu franca ekslegiano, al kiu oni konfidis la komandon de batalunuoj en la nordo de Irako; tiuj, kiuj ne havas iajn kompetentojn, povas almenaŭ trovi ian laboron en la grupo, kelkfoje salajron. Ili serĉas ankaŭ la eblecon restarigi sian dignon per tio ke ili montras sin “utilaj”, dum ili estas en sia propra socio ofte konsiderataj kiel troaj.
Tio validas speciale por tiuj, kiuj havas pasintecon de deliktulo, kiuj ĉeestas en certa nombro en ĉiuj esploritaj terenoj. Certe, timo de puno, atendo de juĝo akcelas la foriron; certe, la armita engaĝiĝo daŭrigas antaŭajn riskajn kondutojn (perfortaĵojn, defiojn, konsumadon de drogoj). Sed oni ne subtaksu kion tiu sperto ebligas por rekonstruado de la memestimo. “Estis francoj, kiuj antaŭe iom pereis, el sociala vidpunkto, kaj kiuj iris en Hispanujon, kaj ili ja korektis sin. Ili bone integriĝis, en la spirito same kiel en la agado de la Internaciaj Brigadoj. Kaj ili havis moralan konduton tute alian ol la konduto ... diskutinda de sia antaŭa vivo”, atestis la sindikatisto François Mazou. La armitaj islamismaj grupoj liveras idealon kaj povas alporti formon de renaskiĝo, kiun nomŝanĝo konsekras. La militismaj fotoj malsaĝe publikigitaj en la sociaj retoj volis atesti tiun transformiĝon.
La engaĝiĝo eksterlande aperas do kiel la renkontiĝo de ideologia laboro de formulado de la konflikto kaj la personaj dispozicioj kiuj instigas al foriro. Sed la bildo ne estus kompleta sen tria esenca dimensio: tio, kio okazas, kiam ili estas surloke.
Alveninte ĉe sia celo, fine de vojaĝoj ofte eksterordinaraj, dum kiuj ili devis eskapi el la kontroloj de la instancoj kaj trovi la rimedojn por transiri la landlimojn (plej ofte per pago al trapasigisto), la aspirantaj batalantoj malkovras situaciojn ekstreme konfuzajn. Urbo, teritorio povas iun tagon esti tenata de unu tendaro aŭ frakcio kaj sekvatage de alia. Tiel ke la hazardo ludas grandan rolon pri la unuoj, al kiuj ili povas aliĝi: komunistoj aliĝis al anarĥiistaj kolonoj en Hispanujo, kaj la junaj eŭropaj volontuloj estus tre ruzaj se ili povus fanfaroni ke ili tutcerte aliĝis al la Organizaĵo de la Islama Ŝtato aŭ al la Fronto Al-Nusra. Male al la asertoj de iliaj gvidantoj, nek la unua nek la alia estas unuiĝintaj organizaĵoj, sed pli ĝuste grupiĝoj de batalunuoj (katibas), kies rekrutado kaj enradikiĝo estas precipe lokaj kaj kiuj moviĝas sub la unua flago aŭ sub la alia. En unu el la maloftegaj lokaj enketoj pri la siria konflikto, Romain Huët montras eĉ ke iuj batalantoj komence ligitaj al la Libera Siria Armeo (LSA) povas ŝanĝi sian aliĝon laŭ la evoluo de la fortrilatoj.*
EN TIU MOMENTO okazas ankaŭ la renkontiĝo inter la senpacienco batali de la nove venintoj kaj la operaciaj bezonoj de la surlokaj grupoj, kiuj ne ĉiam identas. La bona volo aŭ eĉ kelkaj semajnoj da trejniĝo ne sufiĉas por forĝi efikajn batalantojn. S-ro Abou Hajar, siri-devena franca inĝeniero pri informadiko, membro de la Falkoj de la Sham, klarigas senorname: “Tiuj junuloj estus pezo por ni. Oni devas protekti ilin, ĉar ili neniam tenis pafilon en la mano. Do, kion mi konsilas al niaj fratoj, kiuj deziras aliĝi al la muĝahidin-oj, estas, unue subteni ilin finance.” Tiu vidpunkto estis ankaŭ tiu de André Marty, ĝenerala inspektisto de la IB en Hispanujo, kiam li skribis en 1936 al la respondeculoj de la PCF: “La taĉmento de 515 viroj, kiun ni ricevis ĉi-matene, estas ankoraŭ pli malbona ol la antaŭa: proksimume 42 elcentoj neniam faris militservon. Estas ankaŭ malsanuloj kaj eksigitoj el la armeo pro vundo.”
Pro la malabundo de resursoj (manĝaĵoj, armiloj, municioj), la organizaĵoj preferas rezervi ilin por tiuj, kiuj povas plej bone uzi ilin, kaj elekti tiujn, kiuj kapablos adaptiĝi rapide al la postuloj de ilia milita taktiko. Multaj junaj volontuloj en Sirio kaj en Irako ricevas do subalternajn kaj unutonajn taskojn, ekzemple gardi kampon aŭ kontrolpunkton, kaj ili devas mem akiri siajn armilojn (de 1.300 ĝis 1.500 eŭroj por maŝinpistolo) kaj siajn municiojn. “Kiam vi iras al la fronto, rakontas Yassine, kiu venis el urbo de la departemento Seine-Saint-Denis, la katiba donas al vi la kuglojn. Sed por via propra sekureco vi aĉetas ilin mem. Tio estas po 1 eŭro por kuglo.”
Estas malsame por tiuj, kiuj posedas maloftajn kompetentojn. “Niaopinie, skribas Marty, la solaj el tiuj, kiuj ne faris la militservon, kiuj sendeblas, devas esti nur specialistoj (pilotoj, meĥanikistoj, ktp).” La Haganah, sekreta cionista organizaĵo tre aktiva dum la milito de 1947-1949, organizis rekte kaj persone anglosaksajn civilajn kaj armeajn pilotojn por ke ili aliĝu al ĝi. Lastatempe la propagandistoj de la Islama Ŝtato lanĉis en sia anglalingva revuo, Dabiq, “specialan alvokon al homoj kiuj disponas pri milita, administra kaj serva sperto kaj al kuracistoj kaj al inĝenieroj de ĉiaj specialiĝoj. Ni alvokas ilin kaj memorigas ilin ke ili timu Alahon, ilia elmigrado estas wajib’ayni [individua devo]; tiel ili povas respondi al la urĝa bezono de la islamanoj je ili”*
Dum la “fakuloj” estas ege ŝatataj, ĝenerale traktataj kun respekto kaj bone pagataj, la aliaj eksterlandaj volontuloj malfacile integriĝas plene inter la lokaj batalantoj. Krom ilia mizera milita valoro, la plej multaj ne aŭ malbone parolas la lokan lingvon, kio kreskigas la problemojn de kunordigado kaj la riskojn. Ili estas do ĉiam grupigitaj laŭ lingvoj, en aŭtonomaj brigadoj, kio pligravigas ilian distancon al la aliaj unuoj.
La nekono de la lingvo ofte duobliĝas per tiu de la loka situacio, same pri kulturo kiel pri politiko. La ideologiaj terminoj, per kiuj la eksterlandaj batalantoj perceptas la konflikton, kaj kiuj pravigas ilian engaĝiĝon, instigas ilin adopti principajn poziciojn tie, kie iliaj lokaj kolegoj kelkfoje preferas pli pragmatajn metodojn. Tiuj lastaj batalas por defendi sian familion, sian vilaĝon, pli ol por ĝenerala projekto. “La ĝenerala malsano de la volontuloj ĉe sia alveno en Hispanujo, rakontas Marty, estis la sektismo, la nekompreno de la politiko de la Popolfronto, la manko de studado de la situacio en Hispanujo. Francoj, poloj, italoj ktp havis dum tri monatoj la instrukcion: “Sovetoj ĉien!” [“Konsilantaroj ĉien!”]” Malet raportas ankaŭ pri la frotiĝoj observeblaj en Afganujo, en Bosnio aŭ en Somalio inter la adeptoj de “tutmonda ĝihado” kaj tiuj, kiuj deziris unue forpeli la trupojn sovetiajn, serbajn aŭ kroatajn, la usonanojn aŭ rivalajn grupojn. Dum la israela konflikto, la akronimo de la organizaĵo de eksterlandaj volontuloj, Machal, estis eĉ transformita en la jidiŝa en “frenezuloj de ekstere de la tero de Israelo”.
La eksterlandaj batalantoj, irintaj por batali por idealo, montriĝas ofte nefleksiĝemaj kiam necesas fari strategiajn aliancojn, kiujn la lokaj komandantoj taksas necesaj, kun armitaj grupoj de alia politika, komunuma aŭ religia tendenco. Ili kelkfoje ankaŭ provas trudi siajn vidpunktojn al la civilaj loĝantaroj, spite al ties historio. S-ro Omsen, efemera “emiro” de franca brigado en Sirio, mem koleras kontraŭ tio, kion li nomas la ekscesoj de certaj junaj eŭropanoj, kiuj kapablas, laŭ li, fremdigi la enloĝantojn je la celo: “Mi iris al ili kaj diris al ili: “La islama leĝo, kiun vi aplikas, estas maljusta”. [...] Antaŭ ol apliki la vipon al iu, kiu faris malĉastaĵon, oni devas fari edukadon. [...] La profeto, li bezonis dudek tri jarojn por meti la bazojn de la religio. La alkoholo ne estis malpermesita subite en unu tago.”
Kun duba reputacio koncerne sian militan valoron, kaj ne tre konformaj kun la taktikaj postuloj de la konflikto, la eksterlandaj batalantoj penas konkeri legitimecon tie, kie ili agas. Ili estas do tenataj en distanco al la batalo mem — kiel la LVF, aligita al sekurec-divizioj de la germana armeo por certigi la ordon malantaŭ la fronto — aŭ, male, ili estas uzataj sen granda konsidero kiel kanonkarno. La batalo de Teruelo, dum la vintro 1937-1938, en kiu tuta bataliono de la 13-a Internacia Brigado perdis sian batalkapablon, restis ankrita en la memoro de la transvivintoj, tiom pli granda estis la proporcio de mortintoj kaj de vunditoj ol en aliaj unuoj. En Irako, la oferemo kombinita kun la malalta milita valoro de la eksterlandaj volontuloj klarigas, kial la lokaj organizaĵoj uzas ilin por fari memmortigajn atencojn.* Se oni aldonas la akrecon de la milito (eĉ malproksime de la fronto), ĝian daŭron, la distancon — eĉ la malfidon — kiu disigas ilin de la lokaj loĝantaroj kaj la cirkonstancoj de ilia engaĝiĝo en la batalo, oni komprenas la senkuraĝiĝon kiu ofte frapas la eksterlandanojn.
Tiuj, kiuj daŭrigas, tiam batalas malpli pro ideologia konvinko ol pro fiereco, pro solidareco kun la grupo aŭ pro devo al tiuj, kiuj falis. Aliaj provas fuĝi. En februaro 1937, la ĉefo de la hispana respublika registaro, Francisco Largo Caballero, fermis la landlimon kaj ordonis al la direktoro de la Sekureco malebligi “ĉiarimede kaj helpe de la policanoj kaj de la sturmtaĉmentoj” la foriron de la eksterlandaj volontuloj. La Islama Ŝtato siavice starigis en Rakka militan policon por persekuti la dizertantojn, kaj eĉ ekzekutis centon da ili (Financial Times, 19-an de decembro 2014). Dabiq publikigis foton, kiu montras, kiel du el ili estas mortigitaj.* Kiam temas pri neplenkreskuloj aŭ pri mizerkvalitaj soldatoj, la lokaj komandantoj ŝajnas esti pli malseveraj kaj lasas iujn fuĝi. La 2-an de julio 2015, el la 1.210 homoj vojaĝintaj de Francujo al Sirio kaj Irako, 27 elcentoj estis jam revenintaj.*
EĈ EN kazo de venko, la eksterlandaj volontuloj ĝenerale ne restas surloke. “Mi estis preta morti por Israelo, ne por vivi tie”, resumas sudafrikano de la Machal, reveninte kiel pli ol 90 elcentoj de liaj kamaradoj.* La revenoj ĉiam maltrankviligis la policon kaj informservojn. Ĉu tiuj batalantoj daŭrigos sian agadon en sia devenlando kaj minacos la socian kaj politikan ordon aŭ ĉu, laciĝinte, ili serĉos malpli tumultan ekzistadon?
la respondo dependas kompreneble de la individuoj kaj de la kuntekstoj, sed ankaŭ de la disponoj de la instancoj. Malt kaj Skoutelsky opinias, ke la batalintoj kiuj povis sen tro da malfacilaĵoj reintegriĝi en la civilan vivon (kun pli aŭ malpli diskretaj disponoj de polica superrigardo) ofte engaĝiĝis en politika agado, sed malpli intense. Aliflanke tiuj, kiuj suferis sovaĝan subpremadon, kiel la afganaj volontuloj en arabaj landoj, iris alian vojon. Pro la maleblo reveni hejmen, multaj el ili “profesiuliĝis”, iris de unu konflikto al alia. Ili tiel fariĝis kontaktuloj inter diversaj grupoj, al kies unuiĝo sub komuna flago (la “tutmonda ĝihado”) ili kontribuis kaj al kiuj ili donis siajn farsciojn pri atencoj, pri fabrikado de falsaj dokumentoj, ktp.
La socisciencisto Emile Durkheim faris el observado kaj komparo la bazon de la sociaj sciencoj. Ne ĉar ĉio same valoras: la membroj de la IB ne estas la volontuloj de la Machal, de la LVF aŭ de la Islama Ŝtato, kaj tiuj spertoj restas netransigeblaj de unu al la alia. Sed la sistema analizo de la konkretaj meĥanismoj per kiuj tiom malsamaj individuoj iris batali por realigi kontraŭajn utopiojn ŝovas la kursoron de morala juĝo al politika kampo. Kiel, en donita periodo, oni kontraŭbatalas idealon, kiu povus instigi frakciojn de la loĝantaro forlasi sian landon ĉar tiu idealo donas sencon al ilia ekzistado? Ŝajnas certa, ke la pigra retoriko de “milito de civilizacio”, kiu miksas militajn intervenojn ekstere kaj sekureca rigidiĝo interne, ne estas respondo.
Laurent BONELLI.