Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La kandidatigoj de la miliarduloj

En la jaro 2012, s-roj Barack Obama kaj Willard (“Mitt”) Romney dediĉis proksimume po 1 miliardon da dolaroj por financi sian elektokampanjon por la prezidant-elekto. La novjorka miliardulo Donald Trump, anstataŭ pagi ion al kandidato, decidis eniri mem en la arenon: “Mi gajnas 400 milionojn da dolaroj jare, do kian diferencon tio faras por mi?” Alia miliardulo, s-ro Ross Perot, promesis en 1992 “aĉeti la Blankan Domon por doni ĝin al la usonanoj, kiuj jam ne povas pagi ĝin”.

S-ro Trump siavice verŝajne fiaskos, sed ne sen siamaniere klarigi la funkciadon de la usona politika sistemo: “Mi estas komercisto. Kiam [kandidatoj] petas min, mi donas. Se mi du aŭ tri jarojn poste bezonas ion, mi petas ilin, kaj ili estas tie por mi.” Eksa senatanino de Novjorko kaj kandidato por la demokrataj kandidatigoj, s-ino Hillary Clinton ankaŭ estis “tie”: “Mi petis ŝin veni al mia edziĝo, ŝi faris tion. Ĉu vi scias kial? Mi pagis monon al ŝia fondaĵo.” Por ricevi ne korupteblan prezidanton, s-ro Trump proponas, serĉu lin en la listo de la koruptistoj!

Decido de la Supera Kortumo forigis en 2010 la plej multajn limigojn al politikaj donacoj de individuoj kaj de privataj entreprenoj.* De tiam, la grandaj riĉaĵoj senhonte montras siajn favorojn. Por klarigi la senprecedencan nombron de respublikanaj kandidatoj por la Blanka Domo (dek sep), la New York Times montras, ke preskaŭ ĉiu povas kalkuli “kun la apogo de miliardulo, kio signifas, ke ilia kampanjo jam ne havas realan rilaton kun ilia kapablo ricevi monon de la elektantoj”. S-ro John Ellis (“Jeb”) Bush jam difinis la naturon de la “donacetoj”. Por la plej multaj kandidatoj tio estas malpli ol 200 dolaroj; por li, malpli ol 25.000 dolaroj ...

* Vd Robert W. McChesney kaj John Nichols, “Aux Etats-Unis, médias, pouvoir et argent achèvent leur fusion”, Le Monde diplomatique, aŭgusto 2011.

Tri miliarduloj — s-roj Charles kaj David Koch, s-ro Sheldon Adelson — tiel fariĝis la grandaj subtenantoj de la usona dekstrularo. La fratoj Koch, kiuj abomenas la sindikatojn, volas dediĉi 889 milionojn da dolaroj al la venontjaraj elektoj, proksimume same multe kiel ĉiu el la du grandaj partioj. La guberniestro de Viskonsino, Scott Walker, ŝajnas esti ilia favorato, sed trie el liaj respublikanaj konkurantoj akceptis sian eventualan kandidatiĝon esperante ankaŭ ricevi iom da donaco.*

* S-roj Marco Rubio, Ted Cruz kaj Rand Paul, respektive senatanoj de Florido, de Teksaso kaj de Kentukio.

Ankaŭ s-ro Walker provas logi s-ron Sheldon Adelson, la oka plej granda riĉulo de la lando kaj admiranto de la israela ĉefministro Benjamin Netanjahu.* Ankaŭ li ne estas la sola, kiu dorlotas la okdekjarulon.* Antaŭ du jaroj s-ro Adelson opiniis, ke Usono devas sendi atomraketojn al Irano prefere ol intertrakti kun ties gvidantoj. la dek sep respublikanaj kandidatoj havis eble tiun opinion en siaj mensoj, kiam ili diskutis pri Irano la 6-an de aŭgusto ĉi-jare. Ĉiukaze ĉiuj kontraŭis la interkonsenton ĵus faritan inter Vaŝingtono kaj Teherano.

* Vd “Netanyahou, président de la droite américaine?”, La Valise diplomatique, 4-an de marto 2015, [“Netanjahu, ĉu prezidanto de la usona dekstrularo?”].
* Same faras s-ro Jeb Bush, la guberniestro de Nov-Ĝerzejo Chris Christie kaj tiu de Ohio John Kasich.

Serge HALIMI.