Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Sepdek jarojn post la fino de la dua mondmilito, neniu povis imagi tian mobilizon de japanoj — de la plej aĝaj, kiuj travivis la militon, ĝis la plej junaj, kiuj eĉ ne vidis la falon de la Berlina muro. Rifuzante la “parlamentan puĉon” de la registaro de S-ro Abe Shinzō ili manifestacias antaŭ la parlamentejo ĉiujn tagojn de pli ol unu jaro, inkluzive dum ĉi-somera varmego. La nuran 18-an de julio pli ol cent mil homoj iris al stratoj.
La ĉefministro volas adoptigi leĝprojekton pri sekureco, kiu permesas al la Memdefendaj fortoj (oficiala nomo de la armeo) partopreni eksterlandajn operacojn — tio, kion li nomas “kolektiva memdefendo” — en du kazoj: kiam Japanio aŭ unu el ĝiaj aliancanoj estas atakita, kaj kiam ne ekzistas alia rimedo por protekti la popolon.* Tamen la japana konstitucio asertas en sia 9-a artikolo: “La japana popolo rezignas por ĉiam militon, kiel nacian suverenan rajton, same rezignas minacon aŭ uzon de forto, kiel rimedon por solvi internaciajn konfliktojn. Por atingi tiun celon, neniam estos efektivigitaj teraj, maraj kaj aeraj fortoj, aŭ aliaj militaj ebloj. La rajto de la ŝtato por militiri ne estos agnoskita.” Tiun ĉi rajton la registaro de Abe volas restarigi. Sed la konstitucio povas esti ŝanĝita nur per la du trionoj de voĉoj en ambaŭ ĉambroj de la parlamento (Ĉambro de deputitoj, Ĉambro de konsilistoj), kaj ties aprobo mem devas esti submetita al referendumo. Ĉi-lasta estus nun ne gajnebla, ĉar la japana popolo restas ege traŭmatizita de la milito.
S-ro Abe ne rekte atakis la 9-an artikolon. Dum lia unua mandato, li provis akiri pli grandan flekseblecon de la parlamento ŝanĝante la 96-an artikolon por ebligi “konstituciajn amendojn” per simpla plimulto. Fiaskinte, li ekprovis “reinterpretadon” de la 9-a artikolo prezentitan en la leĝprojekto pri sekureco, kaj kiu fakte kondukas al ĝia nuliĝo. Tio estas “perfido de la Konstitucio, kaj perfido de historio”, asertas konstituciisto Higuchi Yoichi, tradukante la opinion de la plejparto de juristoj: laŭ esploro de Nippon Hôsô Kyôkai (NHK), la nacia radiotelevida grupo, 90% de la juristoj en publika juro, pridemanditaj en lasta junio taksis “kontraŭkonstitucia” la projekton de kolektiva memdefendo.*
Malgraŭ la okazinta kontraŭstaro, eĉ en la Liberala Demokrata Partio (PLD), la partio de la ĉefministro, la pasintan 16-an de julio la plimulto de la Ĉambro de deputitoj aprobis la tekston. Eĉ se tiu de konsilistoj male voĉdonas, aŭ ne balotas en la postaj sesdek tagoj, tio estas antaŭ la 14-a de septembro, la projekto povus esti validigita per dutriona plimulto de la Ĉambro de deputitoj, kiu havas la finan decidon*. S-ro Abe plilongigis la parlamentan sesion ĝis la 27-a de septembro. Sed lia malpopulareco neniam estis tiom granda. Laŭ sondado farita fine de julio de la ekonomia ĵurnalo Nikkei Asian Review, 57% el la pridemanditaj homoj kontraŭas la projekton de sekureca leĝo dum ordinara parlamenta sesio (26% subtenas) kaj 50% malaprobas la tutan politikon de la ĉefministro (38% aprobas)*.
La vasteco de la forĵetantaro kaj la tenemo de la protestado rememorigas la manifestaciojn de 1960 kontraŭ la ratifo de la usona-japana traktaĵo pri sekureco longe preparita de la iama ĉefministro Kishi Nobusuke. Ĉi-lasta, kiu estis devigita rezigni, estis neniu alia ol la avo de S-ro Abe... Tamen la formo kaj la naturo de la nuna kontestado malsimilas diversmaniere. Ĉi-lasta kunigas la tutan loĝantaron en sia diverseco, tiom en Tokio, kiom en la aliaj urboj, dum en la 1960-aj jaroj en la batalo ĉefe partoprenis studentaj grupoj, kaj pli notinde Zengakuren ( Japana federacio de studentaj asocioj por memregado), ofte subtenataj de la opoziciaj partioj kaj de la plej gravaj sindikatoj. Plie, tiu movado ofte alfrontis la policanojn, kaj multaj en ĝiaj vicoj kredis je brilantaj morgaŭoj, je socialismo.
Male, la nunaj manifestaciantoj estas neperfortaj, zorgemaj pri demokratio, kaj obligas kontestajn formojn: tamburadoj, maskovestadoj kaj ĉiaj sloganoj. Ili batalas samtiel kontraŭ la enhavo, kiel kontraŭ la maniero per kiu la registaro volas trudi ĝin. Traŭmatizitaj de la nuklea akcidento en Fukushima la 11-an de marto 2011, malfirmigitaj en sia ĉiutaga vivo, tiuj junuloj formas generacion por kiu “ne ekzistas feliĉa estonteco”, kiel klarigas al ni S-ro Okuda Aki, unu el la ĉefaj membroj de la tre agema reto Studenta urĝa ago por liberala demokratio (Students Emergency Action for Liberal Democracy, SEALDs). Multaj enskribas tiun leĝon pri sekureco en la sociprojekto de la ĉefministro, kiun S-ro Abe nomas “la bela Japanio”, laŭ la titolo de lia libro*: nova fundamenta leĝo pri edukado, kun forta naciisma fonideo insistanta pri “amo de la denaska lando”; leĝo pri “protektado de ŝtataj sekretoj” de decembro 2013, kiu limigas liberecon je la nomo de lukto kontraŭ la “enlandaj malamikoj”*...
Sume, la ĉefministro volas efektivigi malnovan revon de konservativuloj: sin liberigi el konstitucio, kiu estus trudita de usonanoj, okupantaj fortoj de aliancanoj post la malvenko de la Pacifika kaj Azia milito. Temus pri nepre necesa paŝo farenda al suverena Japanio, tiel iĝonta “normala lando”. Sed tio estas forgesi la historiajn cirkonstancojn. Dum tiu milito Japanio perdis pli ol tri milionojn da homaj vivoj, inkluzive viktimojn de atomaj bomboj en Hiroshima kaj Nagasaki, sen forgesi dekojn da milionoj da mortintoj en la aliaj Aziaj landoj, kaj ĉe aliancanoj. Kvankam la Konstitucio estis skribita de usonanoj, ja la japana popolo volis ĝin, postulante la rajton vivi en paco, kiel montras la tiamaj esploroj*.
Per tiu nova leĝo, Japanio tute ne emancipiĝos el Usono, sed estos devigita milite helpi sian usonan aliancanon en la tuta mondo. “Sen la 9-a artikolo la japanaj estraranoj neniam estus povintaj diri ”Ne“ al la milito en Irako”, rememorigas S-ro Higuchi*. Des pli, ke dum sia vojaĝo en Vaŝingtono pasintan majon, S-ro Abe akceptis la principon de “transformiĝo de la usona-japana alianco” al pli granda kunagado*.
Male, la konstitucio de 1947, unuanime akceptita de la japanoj, komenciĝas per la jena antaŭparolo: “Ni, japana popolo (...), deciditaj neniam plu vidi la militajn teruraĵojn pro la ago de la registaro, proklamas ke la suverena potenco apartenas al popolo.”. Samspirite la ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, naskiĝinta en la cindroj de la dua mondmilito, celas “ŝirmi la estontajn generaciojn el la plago de milito, kiu, du fojojn en daŭro de homa vivo, alportis al la homaro nedireblajn suferojn”.
Laŭ la okuloj de iuj — Japanaj aŭ eksterlandaj — tiu konstitucio ŝajnas naiva kaj eksmoda, eĉ idealisma. Sed en la nuna situacio, ĉu tiu volonta pacismo ne devus estiĝi internacia normo? Azio multon gajnus, anstataŭ efektivigi militajn ekzercojn, kiuj simias armitan konflikton.
KATSUMATA Makoto