Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Unuiĝo de malabundo kaj informadiko

Rezisti al la “uberigado” de la mondo

Transformante simplajn posedantojn de veturilo en senstatusajn laŭokazajn ŝoforojn, la societo Uber ne nur kaŭzis koleron de la profesiaj taksiistoj: ĝia nomo de nun simbolas la ligon ekzistantan inter la novaj teknikaroj kaj malriĉeco. La sukceson de la gigantaj kompanioj de la Silicon Valley akompanas ondo de malreguligado. Ĉu ne estas tempo, ke la politikaj gvidantoj reiniciatu?

DE PRESKAŬ DEK JAROJ ni estas ostaĝoj de du renversiĝoj. La unua venas de Wall Street*; la dua, de la Silicon Valley*. Ili perfekte kompletigas unu la alian , por ludi la bonan, reciproke malbonan policanojn: Wall Street predikas mankon kaj malabundon; Silicon Valley ekzaltas abundon kaj novaĵon.

* Wall Street estas strato de Nov-Jorko en la centro de la tiel nomata financa kvartalo. Ĉe ĝia numero 11 troviĝas la novjorka akcia Borso New York Stock Exchange, konsiderata la plej grava de la mondo. La nomo de la strato iĝis sinonimo de tiu borso-jmc.
* Silicon Valley aŭ Silicia Valo estas la nomo de la suda rando de la Golfo de San-Francisko en Kallifornio (Usono). Ĝi ampleksas la valon de S-ta Klaro kaj duonon de la Duoninsulo de San-Francisko, kie estas alta denseco de elektronikaj kaj komputilaj firmaoj-jmc.

Unua renversiĝo: la tutmonda financa krizo, kiu rezultigis savon de la banka sistemo, transformis la socialan ŝtaton en ruino-kampon. La publika sektoro, lasta remparo kontraŭ la antaŭeniroj de la novliberala ideologio, eliris el tio vundita, kelkfoje eĉ tute neniigita. La publikaj servoj, kiuj pretervivis la buĝetajn reduktojn, estis devigitaj altigi siajn tarifojn aŭ eksperimenti novajn taktikojn por pluvivi. Iuj kulturaj institucioj tiel devis, manke de alia pli bona solvo, alvoki la malavarecon de la publiko, uzante la partoprenigan financadon: la malaperintaj publikaj subvencioj lasis nur du eblajn elektojn: merkat-demagogio aŭ morto.

La dua renversiĝo, male, estas sufiĉe ŝatata. En tiu kazo, kie temas pri ĉion ciferecigi kaj konekti al la Interreto — tute normala fenomeno, laŭ la kapitalistaj investistoj-, la institucioj devas elekti inter novaĵo kaj morto. La Silicon Valley certigas al ni, ke la magio de teknikaro tute nature enŝteliĝos en ĉiuj aspektoj de nia vivo. Laŭ ĝi, oponi la novaĵon signifas rezigni la idealojn de la Lumoj. Gvidantoj de Guglo (Google) kaj de Vizaĝlibro (Facebook), s-roj Larry Page kaj Mark Zuckerberg, laŭdire estas la Diderot kaj Voltaire de nia tempo — reenkorpigitaj en teknoŝatantajn kaj nesocialajn entreprenistojn.

Sed okazis tiu stranga aĵo: ni komencis kredi, ke la dua renversiĝo havis neniun rilaton kun la unua. Oni tiel raportis pri la sukceso de la Amasaj kursoj malfermataj sur la Interreto (massive open online courses — MOOC) sen elvoki la masivajn buĝetreduktojn, kiuj, samtempe, suferigis la uiversitatojn. Ne, la MOOC-febro estis nur natura konsekvenco de la novaĵo iniciatita de la Silicon Valley! La entrudiĝistoj (hackers), fariĝintaj entreprenistoj, ekhavis la ideon “renversi” la universitaton same kiel ili antaŭe renversis la kampojn de muziko kaj de ĵurnalismo.

Same, oni konsideras kvazaŭ ekzistus neniu ligo inter, unuflanke, la multiĝo de la programaroj inventitaj por sekvi nian sanstaton kaj, aliflanke, la problemoj, kiun maljuniĝanta loĝantaro, jam suferanta pro trodikeco kaj aliaj kronikaj malsanoj, kaŭzas al malfortigita sansistemo: ne, tiu lasta nur trairas sian “Napster-momenton”*. Abundas tiaj ekzemploj, kiuj montras, ke la ekzalta rakonto de la teknika renversiĝo eklipsis tiun, multe pli deprimigan, de la politika kaj ekonomia ĥaosigo.

* Napster estas la nomo de la retejo de kundivido de muziko-dosieroj, kies sukceso, komence de la 2000-aj jaroj, blovis panikon en la disko-industrion.

Sed necesas substreki, ke tiuj du fenomenoj estas forte interligitaj, kaj ke la fono de la noveco ne estas alloga. Jen ilustro el Barcelono: Same kiel multaj kulturaj institucioj, klubo de stand-up (humura unuaktora prezento), la Teatreneu ricevis malpli da publiko de post kiam la registaro, provanta satigi siajn financ-bezonojn, decidis altigi la imposton el la biletvendoj de 8% ĝis 21%. La administrantoj de la Teatreneu tiam trovis sagacan solvon: partnere kun la reklam-agentejo Cyranos McCann, ili ekipis la dorsapogilon de ĉiu fotelo per modernegaj tabulkomputiloj, kapablaj analizi la vizaĝesprimojn. Kun tiu nova modelo la spektantoj povas eniri senpage, sed devas pagi 30 centimojn por ĉiu rido rekonita de la tabuleto — maksimuma tarifo estas 24 eŭroj (tio estas 80 ridoj) por unu spektaklo. Sekve la meza prezo de bileto kreskis je 6 eŭroj. Movebla programaro faciligas la pagon. Krome, vi povas kundividi kun viaj amikoj fotojn de via vizaĝo rideganta. La vojo de ridego al viruso neniam estis tiel mallonga.

El la vidpunkto de la Silicon Valley, tio estas perfekta ekzemplo de bona “renversiĝo”: la multiĝo de inteligentaj kaptiloj konektitaj al la Interreto kreas novajn modelojn de entreprenoj kaj novajn enspezofontojn. Krome, ĝi kreas novajn dungojn ĉe la perantoj, la fabrikantoj de materialo kaj kreantoj de programaroj. Neniam estis tiel simple aĉeti servojn kaj produktojn: niaj inteligentaj telefonoj tion faras por ni. Baldaŭ niaj identecaj kartoj kapablos fari same: MasterCard jam faris interkonsenton kun la niĝeria registaro por lanĉi identecan karton ankaŭ funkciantan kiel kreditkarton.

Problemoj kiuj ne ekzistas

LAŬ LA SILICON VALLEY, tio estas nenio alia ol teknika novigo. Temas pri profunde ĥaosigi la kontantan monon. Tiu klarigo povas kontentigi, eĉ allogi entreprenistojn kaj risko-kapitalistojn, sed kial ĉiuj devus akcepti ĝin sendiskute? Nur tiuj, kiuj estas blindigitaj de la amo al novigo — la vera religio de nia tempo — ne vidas ĝian veran prezon: la fakto ke, almenaŭ en Barcelono, arto fariĝis pli kosta. Tiu teknocentra kadro, kaŝante la ekziston de la financa perturbo, maskas la naturon kaj la kialojn de la okazantaj transformoj. Ni ĝoju, ke ni povas aĉeti pli, kaj pli facile. Sed ĉu ni ne devas maltrankviliĝi pro tio ke, danke al tiu sama infrastrukturo, estas ankaŭ milfoje pli facile debiti nian bankkonton?

Estas verŝajne sufiĉe da mono gajnebla per la renverso de la monbiletoj. Sed ĉu tio estas dezirinda? La kontanta mono, kiu ne lasas spuron, estas efika barilo inter la kliento kaj la merkato. Plejmulte de la transakcioj faritaj per monbiletoj estas unuopaj, ĉar ili ne estas ligitaj unu kun la aliaj. Kiam oni pagas per sia poŝtelefono, aŭ kiam nia portreto estas registrita por la posteuloj, aŭ eĉ kundividita sur socia reto, oni produktas spuron, kiun la reklamistoj kaj aliaj entreprenoj povas ekspluati.

Ne estas hazardo cetere, ke reklamkompanio estas la iniciatanto de la barcelona eksperimento: la registrado de ĉiu transakcio estas bona rimedo por kolekti datumojn, kiuj estos uzataj por personigi reklamojn*. Kio signifas, ke neniu el niaj elektronikaj transakcioj reale neniam finiĝas: la datumoj, kiujn ĝi produktas, ebligas ne nur sekvi niajn spurojn, sed ankaŭ establi ligon inter agoj, kiujn oni eble preferus lasi apartigitaj. Subite via rideg-sesio en stand-up-klubo estas rilatigita kun la libroj, kiujn vi aĉetis, kun la retejoj, kiujn vi vizitis, la vojaĝoj, kiujn vi faris, la kalorioj, kiujn vi konsumis. Unuvorte, kun la novaj teknikaroj, ĉiuj viaj agoj kaj faroj integriĝas en unu profilo monigebla kaj cele modifebla.

* Vd Marie Bénilde, “Metoda postkurado de la retuzanto revolucias reklamadon”, Le Monde diplomatique en esperanto, novembro 2013.

Tiu ŝanĝego okazas tra modernaj teknikaroj, sed originas aliloke. Faciligata de la politikaj kaj ekonomiaj krizoj, ĝi profunde influos nian vivmanieron kaj niajn sociajn rilatojn. Ŝajnas malfacile konservi valorojn kiel solidarecon en teknika ĉirkaŭfono bazita sur spertoj personigitaj, individuaj kaj unikaj. La Silicon Valley ne mensogas: nia ĉiutaga vivo estas ja ĥaosigita; sed per fortoj multe pli insidaj ol la ciferecigo aŭ konektigo. La novigo-fetiĉo ne devas esti preteksto por pagigi al ni la koston de la lastatempaj ekonomiaj kaj politikaj malordaĵoj.

Tion ja komprenis la taksi-ŝoforoj alfrontitaj al la kresko de Uber, entrepreno kiu proponas al neprofesiaj homoj dezirantaj kroman enspezon transformi sian veturilon en taksion, kaj ilin konektigi kun klientoj. Grave premitaj pro la konkurenco, la profesiuloj protestis. Kiam la reguligaj aŭtoritatoj, de Barato ĝis Francujo, atakis Uber, la kalifornia kompanio lanĉis ĉarmigan operacion. Ĝiaj mastroj, kiuj estis tiom agresemaj kaj surdaj je la kritikoj, nun laŭte diras, ke necesas reguligi la sektoron. Ili ŝajnas ankaŭ kompreni, kial ilia entrepreno estas facile malŝatata: ĝiaj praktikoj estas simple tro aĉaj. Lastan vintron, sub la fajro de kritikoj, Uber estis devigita rezigni pagigi al la klientoj eksternormajn tarifojn kiam la mendo kreskas dum pint-periodo. Sed ne estas ĉio. En genia reklam-ago, ĝi ankaŭ proponis al unu el siaj plej firmaj kontraŭuloj, la urbon Bostono, aliri al la trezoro, kio estas la (anonimigitaj) datumoj rilataj al la itineroj, por helpi ĝin limigi la trafik-ŝtopiĝojn kaj plibonigi la urban aranĝadon. Kaj estas kompreneble nur koincido, ke la ŝtato Masaĉuseco, kie troviĝas Bostono, antaŭ nelonge rekonis laŭleĝaj la platformojn de Uber, eliminante tiel unu el la ĉefaj obstakloj, kiuj ĝenas Uber...

Uber sekvas la poststrion de pli modestaj ekfirmaoj (startup), kiuj igas siajn datumojn alireblaj al la urboplanistoj kaj al la urbaj instancoj, dume tiuj lastaj kontente asertas, ke kun tiuj informoj, la urboplanado fariĝos pli empiria, pli partopreniga, pli noviga. Pasintan jaron, la regio de la publikaj transportoj en Oregono faris interkonsenton kun Strava (tre populara programaro por inteligentaj poŝtelefonoj, kiu sekvas la movojn de la biciklistoj), kaj pagis altan sumon por aliri al la datumoj pri la itineroj de la biciklantoj uzantoj de la programaro, cele al plibonigo de la biciklaj padoj kaj imagi alternativajn vojojn.

La fakto, ke Uber aperas kiel rezervujo de datumoj nemalhaveblaj por urboplanistoj, estas tute konforma al la solvisma ideologio de la Silicon Valley, kiu konsistas urĝe solvi per cifereca rimedo problemojn, kiuj ne prezentiĝis, aŭ almenaŭ ne en ĉi tiu maniero. Ĉar la entreprenoj pri teknikaroj akaparis unu el la plej valoraj nunaj resursoj, la datumojn, ili fariĝis mastroj kaj dominas la urbo-instancojn senigitajn tiom je mono, kiom je imagpovo, kaj povas prezentiĝi kiel bonfaraj salvantoj de la palaj burokratoj de la administracioj.

Problemo estas, ke la urboj, kiuj ludas amikecon kun Uber riskas disvolvi grandan dependecon je ĝiaj datumaj fluoj. Kial akcepti, ke la entrepreno fariĝu la sola peranto pri la temo? Anstataŭ lasi ĝin elsuĉi ĉiujn informojn rilatajn al la transporto, la urboj devus provi akiri tiujn datumojn per propraj rimedoj. Poste, ili povus permesi al la entreprenoj uzi ilin por establi siajn servojn. Uber estas efika ĉar ĝi regas la produkto-fonton de la datumoj: niaj telefonoj diras al ĝi ĉion, kion ĝi bezonas por plani itineron. Sed se la urboj ekregus tiujn datumojn, la entrepreno, kiu posedas preskaŭ neniun aktivon, ne atingus la 40 miliardojn da dolaroj, kiuj estas ĝia nuna valorigo. Oni rajtas dubi, ke estas tiom koste konstrui algoritmon kapablan kontaktigi la mendon kaj la oferton... Verŝajne sub la premo de la taksi-kompanioj, urboj kiel Nov-Jorko kaj Ĉikago ŝajnas fine kompreni, ke necesas reagi: ambaŭ el ili provas lanĉi centralizitan programaron, kapablan sendi tradiciajn taksiojn kun sama efikeco kiel Uber. Krom malhelpi la dominadon de ĉi-lasta, la programo malhelpos ke la datumoj pri la itineroj fariĝu kosta varo — kiun la urboj devas aĉeti.

Sed la vera defio estas scii, kiel funkciigi tiujn programarojn kun aliaj transportrimedoj. La vidado de Uber nun aperas klare: vi lanĉas la programon sur via poŝtelefono kaj aŭto venas preni vin. Diri, ke tio ne elmontras multe da imagkapablo estas tre sub la realo. Tiu aliro funkcias en Usono, kie oni malmulte paŝas kaj kie la publikaj transportiloj apenaŭ ekzistas. Sed kial tiu modelo devus konveni al la cetera mondo? Ja piediro donas neniun profiton al Uber, sed tio ne estas kialo por ekskludi tiun ir-manieron. La kritiko de la solvismo perfekte aplikiĝas ĉi tie: tiu ĉi ne nur donas tro mallarĝan difinon de la sociaj problemoj, sed ĝi tion faras kutime laŭ maniero, kiu profitas precipe al la inventintoj de la “solvo”.

Kiu posedas la datumojn mastras la transportojn

IMAGU, ke la programaro evoluigita de via urbadministracio povas informi vin pri ĉiuj disponeblaj transport-eblecoj (ekskluzive de Uber): vi povus preni la biciklon, kiu atendas vin ĉe la stratangulo, salti en buseton, kies itinero estus adaptita al via celloko kaj al tiu de la aliaj pasaĝeroj, kaj poste piediri la ceteran distancon por ĝui la ĉarmon de la kvartal-bazaro. Kelkaj urboj jam lanĉis tiajn projektojn. Helsinko, kunlabore kun la ekfirmao Ajelo, kreis Kutsuplus, stranga hibrido de Uber kaj tradicia sistemo de publika transporto. Pasaĝeroj mendas per sia telefono navedon, kaj la programo kalkulas la plej bonan manieron konduki ĉiujn al sia celloko, per realtempaj datumoj. Ĝi ankaŭ liveras takson de la vojaĝtempo, kun Kutsuplus same kiel per aliaj transport-manieroj.

La sukceso de tiaj projektoj dependas de pluraj faktoroj. Unue, la urbadministracioj ne devas konsideri Uber kiel la solan rimedon plibonigi la efikecon de la publikaj transportoj, kaj eĉ malpli redukti la trafikŝtopiĝojn (kaj ni certas, ke la datumoj, kiujn ĝi provizas, neniam indikos, ke necesas malpli da taksioj sed pli da biciklaj vojoj aŭ piediraj padoj). Due, la luktojn koncernantajn la publikajn servojn gajnos tiuj, kiuj posedas la datumojn kaj la kaptilojn kiuj produktas ilin. Lasante ĉion tion al Uber-, aŭ, eĉ pli malbone, al la gigantaj teknikar-entreprenoj, kiuj provas akapari parton de la pofita merkato de la “inteligentaj urboj”-, oni rezignas pri eksperimentoj, kiuj ebligus al la urboj organizi siajn transportojn laŭ sia plaĉo.

La partnereco inter Uber kaj la urbo Bostono levas krome politikan demandon: ĉu oni povas permesi al Uber “posedi” la datumojn de siaj klientoj, egale ĉu ĝi uzas ilin kiel atuton en siaj intertraktadoj kun la urbadministracioj, aŭ ĉu ĝi vendas ilin al la plej paganto? Uber, sen demandi iun ajn, simple respondis jese. Same kiel Guglo kaj Vizaĝlibro jam faris antaŭ ol ĝi.

La realo estas tamen pli nuanca, interalie ĉar la kaptiloj integritaj en la publikaj infrastrukturoj povas sufiĉe facile reprodukti tiujn datumojn. Imagu, kion kapablus reto kombinanta aŭtomatajn legilojn de aŭto-ciferplatoj, inteligentajn ŝoseojn kaj trafiklumojn: ĝi povus trovi kaj sekvi la veturilojn, ekzakte kiel faras la inteligentaj telefonoj de iliaj stirantoj kaj pasaĝeroj. Ni ne celas rekomendi plifortigon de la kontroloj, sed simple substreki, ke Uber pretendas posedi datumojn, kiuj ne apartenas al ĝi.

Uber devenas de Kalifornio, regiono fama pro la malbonkvalito de ĝiaj publikaj transportoj, sed tio ne estas kialo kredi, ke la individuaj motor-veturiloj estas la estonteco de transportoj. Tio bedaŭrinde povus okazi pro la malkresko de la investoj en la publikaj infrastrukturoj. La solvo estus tiam restarigi ilin kaj, por tio, lukti kontraŭ la buĝet-reduktaj politikoj.

Evgeny MOROZOV