Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ankoraŭ necerta, la malfermo de maraj vojoj en la Arkta Oceano estigas kreskantan intereson inter la komerce potencaj landoj. Cele alproksimigi sin al la naturaj riĉaĵoj de la polusa regiono, Ĉinujo flatas Islandon, unuan eŭropan landon, kiu subskribis kun ĝi liber-merkatan traktaton.
INTER la flavaj herboj kiuj randas la plej longan fjordon de Islando, s-ro Thorvaldur Ludvik Sigurjonsson, kun sia hararo vente taŭzita, rigardas al la loko de la estonta Dysnes-haveno. La islanda konsorcio Arctic Services, kiun li estras, esperas profiti el la iama malfermo de la mara vojo rezultonta el la bankizo-fandiĝo por konstrui sur la norda marbordo de la lando centran punkton por aliri la Arktan Oceanon. Pro la klimata varmiĝo, la trafiko tra la Arkta Oceano ĉiusomere progresas — kvindek tri ŝipoj trairis ĝin en 2014*-, eĉ se ankoraŭ malproksimas la starigo de sekura kaj regula vojo malferma al komerca trafiko. Surprize, la konsorcio estis kontaktita en aprilo 2012, de la ĉina Banko de disvolvado, interesata de la projekto. Konscia pri la riĉeco de la Nordo, Ĉinujo iniciatis de jardeko vastan strategion por poziciigi sin en Arkto, kies centra akso longtempe estis Islando.
Ĉar la duono de ĝia malneta enlanda produkto (MEP) dependas de la mara trafiko*, la nova ekonomia granda lando konsideras la vojon de nord-oriento, laŭlonge de la rusaj marbordoj, kaj la pasejon de nord-okcidento kiel anstataŭigeblajn vojojn al la Sueza Kanalo aŭ al tiu de Panamo, duonŝtopitaj pro densa trafiko kaj precipe pli longaj. Tra la nord-orienta pasejo, la vojaĝo Roterdamo-Ŝanĥajo estus kvarone reduktika, tio estas redukto de ĉirkaŭ kvin mil kilometroj. Pekinon ankaŭ interesas faciligita aliro al la lokaj naturaj riĉaĵoj. La ĉirkaŭpolusa regiono de Arkta Oceano ja laŭdire enhavas 13% de la ankoraŭ ne malkovritaj konvenciaj petrol-riĉaĵoj* kaj 30% de gas-riĉaĵoj, kaj ankaŭ gravajn mineralajn kaj fiŝajn riĉaĵojn.
Ĉinujo komencis investi en la regiono, aparte en pluraj minejoj en Gronlando, kaj en la petrolo de la islanda maro. Ĝi ankaŭ montris sian kapablon, en 2010 kaj 2012, uzi la nordan vojon kun sia unusola glacirompa ŝipo, la Xuelong (“drako de la neĝo”. Dua ŝipo estos verŝajne liverita antaŭ 2016 por akompani ĝian trafikprogreson. Laŭ la direktoro de la ĉina Esplor-Instituto por polusa esplorado, Huigen Yang, 5 ĝis 15% de la ĉina komerco uzos tiun vojon en 2020*.
Tiu intereso kondukis Pekinon peti observanto-seĝon en la Konsilio de Arkto. En 2009, tiu peto estis unue rifuzita. Kanado kaj Rusujo timas, ke la internaciigo de Arkto rezultigos ties “UN-igon”*. La aliaj landoj, siaflanke, restis skeptikaj pro la noveco de la ĉina interesiĝo, kiu malfermis sian unuan sciencan bazon nur en 2004, en la insularo Svalbardo. Sed, kiel memorigas Olga V. Alexeeva, profesorino pri ĉina historio en la Kebeko-Universitato, “tiu seĝo estis esenca por ĝi, ĉar ĝi deziris aŭdigi sian voĉon pri la disvolvo-kondiĉoj de la regiono, sed precipe volis esti agnoskata kiel respondeca potenca lando”.
Jam en 2006, Pekino iniciatis alproksimiĝon al la plej eta ŝtato de Arkta Oceano, Islando, malfermante intertraktadon pri libermerkata traktato. La saman jaron, simbole, Usono forlasis sian islandan bazon en Keflavik. Post ĉino-islanda financa interkonsento en 2010, kiu helpis Rejkjavikon eliri el sia financa krizo, vizito de la tiama ĉina ĉefministro, s-ro Wen Jiabao, konfirmis tiun alproksimiĝon en 2012. Unua tiaspeca interkonsento inter Ĉinujo kaj eŭropa ŝtato, la libermerkata interkonsento estis definitive subskribita unu jaron poste. La islanda prezidanto Olafur Ragnar Grimsson ludis esencan rolon kondukante paralelan diplomation tre favoran al Ĉinujo. Li tiel invitis en sian loĝdomon la personaron de la ŝipo Xuelong kiam tiu albordiĝis*.
TIU dulanda diplomatio efikis, ĉar Islando jam tre frue subtenis la ĉinan kandidatiĝon. Pekino tiam aplikis la saman strategion al pluraj aliaj ŝtatoj de la Arkta Konsilio*. La tiama ĉina prezidanto, s-ro Hu Jintao, vizitis Kanadon en 2010, kaj Danlandon en 2012, multigante la sciencajn kaj komercajn interkonsentojn. Krome, dum kelkaj ĉinaj respondeculoj laŭte diris en 2009, ke “neniu nacio” havas suverenecon al Arkta Oceano*, Pekino “fine adoptis la bonan diskurson al la anoj de la Arkta Konsilio kaj al la aŭtoktonaj loĝantaroj, asertante sian respekton al la ŝtataj suverenecoj”, klarigas Rachael Lorna Johnstone, profesorino pri juro en la islanda universitato de Akureyri. Danke al la disvolvado de tiuj dulandaj rilatoj, Ĉinujo fine ricevis observanto-seĝon en la konsilio okaze de la pinto-kunveno de Kiruna (Svedujo), en 2013, simile kiel aliaj landoj (Japanujo, Sudkoreujo, Singapuro, Barato kaj Italujo, kiuj aldoniĝis al Francujo, Germanujo, Nederlando, Hispanujo, Pollando kaj Britujo).
Ĉar ĝi sin difinas kiel “ŝtaton de la Proksima-Arkto*”, estas neverŝajne, ke Ĉinujo kontentiĝos pri tiu statuso; sed verŝajnas, ke Usono ekstaros kontraŭ ĝiaj ambicioj. Ĝis nun diskreta, Usono certe pliengaĝiĝos okaze de sia prezideco de la Konsilio, en 2015, aparte per nomumo de ambasadoro por Arkto. De 2013, Pekino ankaŭ fortigis sian alproksimiĝon kun Moskvo subskribante kun la rusa petrol-produktanto Rosneft interkonsenton por la esplorado de la rusa Arkto. Tiu kunlaborado de tiam akceliĝis, dum la okcidentaj sankcioj senhavigas Rusujon je la kapitaloj necesaj por la valorigo de ĝiaj riĉofontoj.
Hodiaŭ, islanda loĝantaro komprenis, ke ĝi estis uzata de Ĉinujo kiel ŝtupareto. “Islando estis provludejo por la diplomatio kaj la komercaj intertraktadoj, konstatis en 2013 Örn D. Jonsson, profesoro en la Universitato de Islando, sed ĝi perdis sian gravecon kun la tempopaso*.” La libermerkata interkonsento ja igas ĝin la ĉefa amiko de Ĉinujo en Arkto, sed ĝi ne plu estas la sola...
Florent DETROY