Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Humiligita de la eŭropaj aŭtoritatoj, sed decidita ne forlasi la eŭrozonon, la registaro de s-ro Alexis Cipras pravigas tiun decidon per la volo de la greka popolo. Kaj li diras, ke li ne disponas pri spertaj kadruloj kiuj ebligus al li alian opcion. La ekzamenado de la unuaj monatoj de la potenco de Sirizo tamen indikas, ke la potenco ne sciis sufiĉe mobilizi la bazon de la partio.
ATENO, la 30-an de julio 2015. En urbo duone forlasita de siaj loĝantoj, la centra komitato de Sirizo okazigis unu el la plej gravaj kunvenoj de sia historio. La partio, kiu ricevis 36,34 elcentojn da voĉoj kaj 149 deputitojn dum la parlamentaj elektoj de januaro 2015, poste starigis la unuan grekan registaron determinitan ĉesigi la konsumredukton kaj la kuratorecon de la “triopo” — Eŭropa Komisiono, Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj Eŭropa Centra Banko (ECB). Sed, la 13-an de julio, la ĉefministro Alexis Cipras akceptis subskribi trian memorandon kiu, interŝanĝe kun 86 miliardoj da kromaj kreditoj por la tri venontaj jaroj, ebligas rekapitaligi la bankojn de la lando, senmonaj, trudas novajn disponojn de konsumredukto kaj vastan planon de privatigoj.
Kvankam s-ro Cipras kaj lia ĉirkaŭaĵo montras la rezervojn, kiujn tiu nova aranĝo al ili inspiras, ili defendas certajn aspektojn de ĝi. La ministro pri ekonomio, Georgo Stahakis, ekzemple deklaras: “Kvankam multnombraj disponoj entenataj en tiu interkonsento havas recesian efikon, oni ĉiukaze ne povas kompari ĝin kun la du unuaj memorandoj, kiuj havis buĝetan alĝustigon de 15 elcentoj de la malneta enlanda produkto [MEP] por kvar jaroj kaj malaltigon de la pensioj inter 30 kaj 40 elcentoj.”* Tamen la 15-an de julio, dum la urĝa voĉdonado pri la “antaŭkondiĉaj disponoj” postulataj de la institucioj antaŭ ĉia pago de parto de la 86 miliardoj da promesita kredito, 32 el la 149 deputitoj de Sirizo kontraŭis la programon de sia partio; ses sin detenis kaj unu ne partoprenis en la voĉdonado. La teksto akcepteblis nur kun la subteno de parto de la opozicio. De tiam Sirizo estas ĉe la rando de implodo. La du tendencoj, unu favora al la subskribo de la plano, la alia, precipe en la Maldekstra Platformo (MP)*, kiu rifuzas ĝin, reciproke kulpigas sin pri la rompo.
DUM LA kunveno de la 30-a de julio, s-ro Cipras postulis de tiuj, kiuj kritikas lin, proponi alternativan solvon al la interkonsento, kiun li subskribis. Laŭ li, eliro el la eŭro signifus katastrofon, sen nepre ebligi al Grekujo ŝanĝi sian politikon: “Ne ekzistas solvo ekster la eŭro; oni aplikas severan konsumredukton en la landoj ekster la eŭrozono.”* Ankoraŭ pli preme la vica ĉefministro Janis Dragasakis taksas ke kaze de malkaŝa krizo kun siaj eŭropaj “partneroj” la partio ne kapablus zorgi pri la plej bazaj bezonoj de la lando, speciale pri petrolo kaj medikamentoj. S-ro Panos Kosmas, de la PG, rebatas al li: “Kiu, se ne la ĉefministro, havis la devon disponi pri tia alternativa solvo? Kial ĝi ne estis ellaborita?” Jen la tuta diferenco inter tute sponta eliro el la eŭro kaj parte regata eliro, pri kiu pensis, interalie, la ekonomikisto kaj siriza deputito Kostas Lapavicas.*
Por klarigi iujn el la obstakloj, super kiuj stumblis la maldekstra registaro, tiu demando de preparo tre ofte revenas en la diskutoj kun la kadruloj de la partio kaj la membroj de la registaro. Post sia fonda kongreso de julio 2013, la maldekstra koalicio Sirizo fariĝis unueca partio kun inter 30.000 kaj 35.000 membroj*, kiu poste organizis sin sur tri niveloj: loka, profesia kaj laŭtema. La lokaj komitatoj kunigas la bazon de la partio. Proksimume triono de la membroj ĉeestas en la monataj kunvenoj. Tiuj komitatoj ĝuas preskaŭ totalan liberecon, kiu evoluis kun la agadoj de solidareco kun la strikantoj. La partio ankaŭ kreis organizaĵojn kiuj grupigas siajn membrojn laŭprofesie, kio ebligis al ĝi pli efike enmiksiĝi en la sektorajn batalojn. La ellaborado de registara programo fine estis konfidita al laŭtemaj komisionoj, kiuj rekrutis per alelekto. Ne necesis esti membro de la partio por partopreni en ili. “Post la movado de la ‘indignantoj’ mi aliĝis al asocio por la reformo de la konstitucio. Pro tio oni proponis al mi eniri la komisionon pri tiu temo, kaj mi fariĝis membro. Tiel mi daŭrigis la politikon post kiam mi dum tridek jaroj ne interesiĝis pri ĝi”, klarigis al ni s-ro Vasilis Ksidias, instruisto pri religioj en Ateno.
Ofte revenas la konstato: la partio ne havis la teĥnikajn kompetentojn kiuj estus al ĝi ebligintaj transiri de la ĝeneralaj linioj de sia programo al konkretaj disponoj. Malgraŭ la novaj aliĝoj kiuj sekvis la sukceson en la elektoj de 2012, la kadruloj de Sirizo restis la samaj ekde 2009. Nu, kun la sukceso de la lastaj jaroj, centoj da ili estis ŝarĝitaj per aliaj taskoj, kaj kelkfoje estis malfacile starigi skipojn: 76 deputitoj estis elektitaj en junio 2012, 6 eŭropaj parlamentanoj en majo 2014 kaj en la sama monato 927 urbaj konsilantoj kaj 144 regionaj elektitoj, kaj poste, en februaro 2015, 149 deputitoj ... En sia parlamenta oficejo, s-ro Dimitris Trianadafilu, psiĥologo, konfidas al ni: “Mi revenis el Anglujo por fariĝi parlamenta ataŝeo en januaro. Mi devis ĉion lerni dum la laboro.” La deputitino, por kiu li laboras, s-ino Krisula Kacavria, siavice ankaŭ faris siajn unuajn parlamentajn paŝojn en januaro.
Oni devis ankaŭ starigi registarajn skipojn. Certe, kiel memorigas al ni Statis Kuvelakis, membro de la PG, “la partio estas plena de junuloj kiuj faris universitatan diplomlaboraĵon, ankaŭ pri ekonomio aŭ ekonometrio”. Sed, aldonas alta oficisto kiu preferas resti anonima, “unu afero estas havi ĝeneralajn ideojn kaj konojn, kaj alia afero estas disponi pri ŝtatnivelaj teĥnikaj kompetentoj. Oni devas scii kiel laborigi skipon, trovi la ŝlosilajn postenojn por kiuj oni devas nomumi konfidulojn, scii, en kiu oficejo oni povas lasi la aferojn malrapidi, kiaj juraj obstakloj prezentiĝos, ktp, por atingi tion kion oni volas. Kaj la spertoj akiritaj en la lokaj administrejoj neniel helpas por ŝtata nivelo.” Resume, la partio havas malmultajn efikajn administrajn kadrulojn.
Rezulto: oni konstatas ĉie grandegan malfruon ĉe la atribuado de postenoj, ĉe la decidoj kaj ĉe ilia plenumado. Jen bona ekzemplo: tiu de la leĝo pri la grandaj informiloj. Post jaroj da “lasu-fari”, dum kiu la greka oligarĥaro alproprigis al si ĉiuj grandajn televidojn, radiojn kaj la plej grandan parton de la papera gazetaro*, la ministro Nikos Papas promesis akceptigi leĝon, kiu reguligos la atribuadon de la frekvencoj. Tiu leĝo, preparita ekde marto, estis prezentita al la parlamento nur du semajnojn post la referendumo, kiu donis al tiuj komunikiloj novan okazon por fari akran kampanjon kontraŭ la registaro.
Tiuj malfruoj lasis ankaŭ sur la postenoj la malnovan personaron, kun ties malnovaj praktikoj. En la polico la ekstremdekstraj retoj, kiuj ne estis malmuntitaj, konsistigas konstantan danĝeron.* En la sansistemo, s-ro Panajiotis Venetis, psiĥologo kaj membro de Sirizo en Tesaloniko, atestas pri la sama nenifarado: “Ni vane atendis ke la mastrumantoj de la malsanulejoj estu anstataŭigataj.” Tiuj havis la reputacion esti ofte koruptaj kaj ke ili kontribuis al la disfalo de la greka sansistemo.
La gvidantoj konscias pri tiuj problemoj kaj klarigis siajn decidojn. Laŭ ili, meritokratiaj kriterioj devas nun antaŭrangi, dum la rekrutadoj estis ĝis nun precipe determinataj de la aparteno al la politika familio de la plimulto en la potenco. Tio ebligus ĉesigi la praktikojn de la Tutgreka Socialista Movado (Pasok) kaj de la dekstruloj. La ŝanĝoj de la rekrut-kriterioj taŭgus bone en la kadro kiun la gvidanta skipo volas doni al la rilatoj inter partio kaj registaro, ĉar tio ebligus antaŭmalhelpi la perturbojn kiujn kaŭzus tro larĝa anstataŭigo de personaroj. “Ili volis eviti doni la impreson ke ili venĝas kontraŭ la partioj antaŭe en la potenco”, klarigas al ni la ĵurnalisto Nikos Sverkos. S-ro Cipras kaj lia ĉirkaŭaĵo (precipe s-roj Papas, Dragasakis kaj s-ro Alekos Flamburaris, ŝtatministro pri registara kunordigado) estis efektive konvinkitaj ke ili povus atingi pli bonan kompromison kun la eŭropaj institucioj per kreado de konfida rilato kun ili kaj uzante la malsamajn poziciojn inter la institucioj kaj la ŝtatoj: la IMF kontraŭ la Eŭropa Unio, Usono kontraŭ Germanujo, ktp. Por tio pli valoris eviti altigon de la streĉiĝoj en Greklando kaj ekscitiĝon de la bazo de la partio.
Kelkfoje tiu moderiĝo havis surprizajn sekvojn. Ekzemple la guberniestro de la Banko de Grekujo Janis Sturnaras, eksa financministro de la registaro de s-ro Antonis Samaras, ne estis anstataŭita. Eĉ la franca ekonomia gazeto Les Echos miris pri la malsevereco de s-ro Cipras al homo kiu “komence de la 2000-aj jaroj respondecis pri la sorto de la banko Emporiki, kies kolapso kostis pli ol 10 miliardojn da eŭroj al la banko Crédit agricole”. Krome, “kiel konsilisto de la greka Trezoro, li ludis gravan rolon en la procezo de aliĝo al la eŭro, kovrante la ŝminkadon de la nombroj kiu malebligis ke Eŭropo ĝustatempe konsciu pri la reala stato de ĝia ekonomio”.* Ekde la enpotenciĝo de Sirizo, la guberniestro de la centra banko ne ĉesis kritiki ĝian strategion de intertraktado, precipe dum la semajno antaŭ la referendumo.
TAMEN la anstataŭaj kadruloj ne mankis: la organizaĵo de la partio pri la personaro de la banksektoro havas “pli ol 500 membrojn, inter kiuj direktoroj de bankaj establoj aŭ administrantoj, kun teĥnika sperto, indikas al ni unu el ĝiaj membroj, kiu deziras resti anonima. Ni ellaboris planon de ŝtatigo de la bankoj kaj planon por la ne repageblaj pruntoj. Post la elektoj ni atendis disponojn, tiom pli ke la kapitaloj jam komencis fuĝi. Sed okazis nenio, kaj Dragasakis petis nenies helpon inter ni”. Nu, laŭ s-ro Cipras, al la subskribo de la interkonsento de la 13-a de julio kondukis la financa sufokiĝo kaŭzita de la ECB kaj la tuj okazonta kolapso de la banksistemo.
Ekde januaro la loĝantoj de la popola kvartalo de la Olimpia Vilaĝo vidis neniun reprezentanton de la partio informi ilin aŭ peti ilian helpon. Iuj konfidas al ni, ke la starigo de la Sirizo-registaro kaŭzis al ili “grandegan ĝojon”, sed ili tamen opinias, ke la membroj de la registaro restas same malproksimaj de la popolo kiel en la pasinteco, kaj ke ili ne komprenas la subskribon de la lasta interkonsento. Male al la atendoj de la MP, ili tamen ne mobiliziĝis por konstraŭstari tion. La afiŝoj por la “NE” en la referendumo ankoraŭ videblaj ĉe la muroj atestas pri tre diversa intereso laŭ la kvartaloj de Ateno. “La kampanjon faris ĉefe la komitatoj, kie ni [la MP] estis la plimulto”, asertas s-ro Kuvelakis.
Pro tiu tendenco la skipo de s-ro Cipras jam tre frue sendependiĝis de la partio kaj rifuzis prepari la loĝantaron al eventuala eliro el la eŭro. Ĉu tio mirigas? “Kiel la slogano asertas “Nenian oferon por la eŭro”, la absoluta prioritato por Sirizo estas ĉesigi la homan katastrofon kaj kontentigi la bezonojn de la socio”, legeblas en la deklaro de la fondokongreso de la partio. Tamen, plurfoje, eĉ antaŭ la januaraj elektoj, s-roj Cipras kaj Dragasakis avertis, ke ili neniam eligos Grekujon el la eŭrozono. Laŭ la kontraŭantoj de la interkonsento de la 13-a de julio, la ideo, ke “la greka socio ne estas preta” estas nur preteksto: opcio reale ekzistas nur, se oni prezentas ĝin, argumentas ili.* Kiel ajn, eĉ hodiaŭ, la enketoj asertas, ke 80 elcentoj de la grekoj preferas resti kun la eŭro, ĉefe ĉar ili timas kolapson de la banksistemo. S-ro Dragasakis koncedis tion: Berlino estis pli bone preparita ol Ateno al “grexit”, al eliro de Greklando el la eŭro.*
Dum publika kunveno, organizita la 27-an de julio de la teksejo de la MP, Iskra.gr, ĉirkaŭ la slogano “La “NE” ne estas venkita”, la propono reveni al la nacia mono, formulita de s-ro Panagiotis Lafazanis, ministro pri restrukturado de la produktado, energio kaj medio en la unua Cipras-registaro, estis akceptita per tondra aplaŭdo. Tamen, s-ro Cipras ripetas, ke la “ne” de la 5-a de julio ne signifis “jes” al la draĥmo.* Nun tiu debato trairas la tutan socion. Tio estos tutcerte unu el la centraj demandoj de la eksterordinara kongreso okazonta ĉi-aŭtune: kiajn armilojn la greka maldekstro pretas uzi por rezisti al la ĉantaĝo de la eŭropaj institucioj?
Baptiste DERICQUEBOURG.