Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiel federi la disajn batalojn?

Ernesto Laclau, inspiranto de Podemos

Kontraŭ la korupto, la eŭropaj diktaĵoj, la grandaj senutilaj projektoj: la multeco de la mobiliziĝoj kontrastas kun la sento de politika senpoveco. Kiel vibrigi tiujn apartajn batalojn sur kolektiva kordo? Per kulturado de nova formo de popolismo, klarigis la argentina intelektulo Ernesto Laclau. Liaj pensadoj, influaj ĉe la hispana radikala maldekstro, instigas al kritika legado.

KIAL ILI sukcesas kaj ne ni? Ekde la apero de Podemos en Hispanujo tiu demando hantas la eŭropan radikalan maldekstron. Kiam oni demandas la gvidantojn de tiu juna hispana grupiĝo, ili volonte klarigas sian sukceson per elekto de popolismo inspirita de la laboraĵoj de la argentina intelektulo Ernesto Laclau (1935-2014), profesoro pri politika teorio ĉe la brita universitato de Esekso de 1973 ĝis 1997. Tiu pensado donis al ili apartan gajnsistemon: la kapablon akiri la ŝanĝiĝeman formon de la postuloj ligitaj kun la movado de 15-M (por “15-a de majo”, do la giganta movado de popola mobiliziĝo, kiu komenciĝis en majo 2011) kaj samtempe revalorigi la nocion de ĝenerala intereso. Ĝi tamen vekas kelkajn demandojn.

En la jaro 1985 Laclau publikigis “Hegemonio kaj socialisma strategio”*, verkita kun la belga filozofino Chantal Mouffe, lia edzino. La tezo — kies klereco ne ĉiam profitas el malfacile digestebla universitata ĵargono — naskiĝas el konstato: la “fiaskoj” de la sovetia sperto kaj la apero de novaj sociaj movadoj (feminismo, bataloj de etnaj, naciaj kaj seksaj malplimultoj, kontesto de la atomenergio, ktp) pligravigis la krizon de la maldekstro. Por superi ĝin necesas fine decidi pri debato, kiu daŭras jam jarcenton: ĉu “la kategorioj de la marksismo” vere kapablas kompreni la nuntempajn sociojn?

* En la franca, Ernesto Laclau et Chantal Mouffe: Hégémonie socialiste. Vers une politique démocratique radicale”, Les Solitaires intempestifs, coll. “Expériences philosophiques”, Parizo, 2009. Escepte de alia indiko, ĉiuj citaĵoj estas prenitaj el tiu ĉi libro.

Ne, respondas tuj la aŭtoroj. Se la organizado de la socio kaj la bataloj, kiuj en ĝi okazas, dependus efektive de pure sociologiaj donitaĵoj, argumentas la filozofino kaj ŝia edzo, “tiam ne estus spaco por la politiko kiel aŭtonoma aktiveco”. Kvankam la marksismo estas senfine diversa (kaj dividita laŭ tiu demando), ĝi komplete konsistas el formo “de klasa esencismo” laŭ kiu la politikaj identecoj dependas de la pozicio de la sociaj agantoj en la rilatoj de produktado”, resumas Mouffe en libro de interparoladoj kun la politika sekretario de Podemos, Iñigo Errejón, aperinta en 2015.*

* Iñigo Errejón kaj Chantal Mouffe: Construir pueblo. Hegemonía y radicalisación de la democracia, Icaria Editorial, Barcelono, 2015.

La klasoj, laŭ ŝi, ne ekzistas pli ol ia ajn batalo inter ili: “stereotipa”, la formulo estas certere, laŭ ŝi, “preskaŭ sensenca”. La politikaj identecoj ne devenas el konkretaj ekonomiaj kaj sociaj rilatoj, sed nur el konstruoj formitaj de la “diskursoj”. Tamen, pri la rolo de la gazetaro en la produktado d tiuj rakontoj la aŭtoroj diras nenion. Dum evoluas diskutado pri la decida politika rolo de la amaskomunikiloj en la demokratioj, Laclau kaj Mouffe mencias ilin nur por ĝoji pri sia kapablo “profunde ŝanceli la tradiciajn identecojn” kaj agi por la “kultura demokratiigo”.

Post kiam la klasoj estas forigitaj kaj la produktado de raportoj metita en la centron de la ludo, la kampo estas laŭdire libera por strategio, kiun Laclau desegnas en dua libro: “La Raison populiste”, publikigita en 2005.

Laŭ la argentina intelektulo, popolismo respondas al aparta situacio de la socioj. En tempo normala, la diversaj sociaj sektoroj interagas kun la ŝtato per tio ke ili direktas al ĝi specifajn postulojn: la instruistoj de bazlernejoj postulas malpli grandajn klasojn, dum la etmetiistoj volas pagi malpli da impostoj; la ekologiistoj koncentriĝas al la batalo kontraŭ la klimata varmiĝo, dum aperas movado kiu proponas ŝanĝi la konstitucion, ktp. Laclau parolas pri “logiko de diferenco”.

Produkto de peronismo

KIAM LA registaro ne volas (aŭ ne povas) respondi al tiuj diversaj postuloj — kiuj ne nepre rilatas inter si —, okazas ke “serio de apartecoj starigas egalecajn rilatojn inter ili”. La diferencoj malklariĝas; tiam aperas signalvorto, kiu por certa tempo povas enkorpigi la tutan postularon. Kiam la tria klaso aperas sur la politika scenejo en la momento de la Franca Revolucio, ekzemple, ĝi postulas ne nur spacon en la ekzistanta ordo: ĝi renversas ĝin kaj prezentas sin kiel la veran reprezentanton de la nacia legitimeco. En la perspektivo de Laclau ĝi tiam parolas nome de la tuta socio, kaj ne sole nur nome de tiuj, kiujn ĝi rekte reprezentas.

Dum ili ne hezitas komprenigi, ke ili daŭrigas la pensadon de la sardinia intelektulo Antono Gramŝo* ĝis la “konkludoj, kiujn li farintus, se li vivus en nia epoko”*, Laclau kaj Mouffe precizigas: “Tiu rilato, per kiu ia apartaĵo transprenas la reprezentadon de universaleco, kiu estas por ĝi komplete senmezura, estas tio, kion ni nomas hegemonia rilato.” Tiu fenomeno tiam subite transformas, laŭ ili, la “plebon”, fragmentan loĝantaron, en “popolon”: “ni”, kiu trovas sian unuecon en la batalo, kiu alfrontas la ekzistantan potencon, “ilin”.

* Itale: Antonio Gramschi [antónjo grámŝi]. -vl. — Vd Razmig Keucheyan, “Gramschi, une pensée devenue monde”, Le Monde diplomatique, julio 2012.
* Iñigo Errejón kaj Chantal Mouffe: Construir pueblo ..., v.c.

Kiel ĉiuj intelektuloj, Laclau estas produkto de historio. Unue, de tiu de Argentino, kaj pli speciale de tiu de peronismo, politika fenomeno konsiderata kiel klasika ekzemplo de la fenomeno popolismo, kiun facile referencas maldekstraj tute same kiel novliberalaj gvidantoj.* Proksima de Jorge Abelardo Ramos, figuro de la progresema peronismo, la juna Laclau aktivis en la nacia revolucia maldekstro. Kelkajn jardekojn poste li aktive subtenas la registarojn, ankaŭ progresemajn, de Nestor Kirchner (2003-2007) kaj poste de ties edzino Cristina (en la potenco ekde 2007).

* Juan Domingo Perón estis prezidanto de junio 1946 ĝis septembro 1955, poste de oktobro 1973 ĝis julio 1974.

Laclau estas cetere influata de francaj poststrukturismaj pensistoj: “Tio estis la epoko, kiam la verkoj de aŭtoroj kiel Michel Foucault, Jacques Laclau aŭ Jacques Derrida fariĝis gravaj, rakontas Mouffe en sia interparolado kun Errejón. Tiuj laboraĵoj donis al ni teoriajn instrumentojn, kiuj ebligas al ni [...] ellabori koncepton de la socia mondo kiel diskursa spaco, kiel produkto de kontingencaj politikaj elformiĝoj, kiuj ne estas nepre necesaj, kiuj tute same bone povintus prezentiĝi en alia formo.”

Kvankam ili insistas pri la “nefikseco” kiel “kondiĉo de ĉia socia identeco”, la du aŭtoroj volas transiri unu el la faliloj, ĉe kiu la kuranta pensado stumblis. Peli ĝisekstreme la logikon, kiu celas “malkonstrui” la identecojn, povus konduki al sakstrato: politika agado fariĝus problema, ĉar ĝi implicas la starigon de ĝeneralaj kategorioj apriore malkongruaj kun la respekto de la diverseco de la subjektoj. “Nia kontribuaĵo, daŭrigas Mouffe, estis kunigi la poststrukturismon kun Gramŝo”: “Agnoski la ekziston de diverseco ne sufiĉis, necesis federi ilin inter ili. [...] Ni lanĉis la ideon ke por povi politike agi, necesas interrilatigi tiujn diversajn batalojn kaj krei kolektivajn volojn.” Per aliaj vortoj, la meĥanismo de ekvivalento ebligus transiri la kontraŭecon inter identeco kaj universaleco.

Tridek jarojn poste, la politika sekretario de Podemos konkludas el tio, ke interesa punkto de la libro ŝanĝiĝis: kvankam ĝi instigas la maldekstron “rezigni pri la retoriko de universaleco”, ĝia interesa punkto troviĝas nun malpli en ĝia kritiko de la esencismo ol en tiu, implicita, de “sterila postmodernismo” — la ideo laŭ kiu ĉio egalvaloras, ĉar ekzistas tiom da realoj kiom da individuoj. “La etoso tiom ŝanĝiĝis, ke la libro nun, en kontraŭa perspektivo, ebligas defendi la ideon, ke la ĝenerala intereso ja ekzistas, spite al la disigoj kaj fragmentigoj de la socio.”*

* Iñigo Errejón kaj Chantal Mouffe: Construir pueblo ..., v.c.

Por funkcii, tiu “popolisma preteriro” de la diferencoj postulas, laŭ ili, unuflanke ĉefon, gvidanton, kapablan enkorpigi ĉiun el la postuloj; aliflanke la disponeblon de “malplenaj signifantoj”, de la simboloj, lingvaj kaj aliaj, ŝargitaj de diversaj sencoj — ni pensu ekzemple pri la ruĝa ĉapo de la mobiliziĝoj de oktobro 2013 en Bretonio. Laclau mem koncedas: popolismo implicas certan nivelon de nedetermineco, eĉ de politika malklareco. La apero de la “popolo” akiras ĉi tie miraklan dimension. Kaj provizoran: per sia strukturo, la ĉenoj de ekvivalento (la portempa kontaktiĝo de diversaj apartecoj) estas destinitaj al malapero.

Same, la malhomogeneco de la mondo, kiun Laclau priskribas, ne ebligas al li identigi tiujn, kontraŭ kiuj “la popolo” sin organizas. Ĉu paroli pri “la kasto” (la casta), kiel Podemos faras, vere ebligas al ĝi distingi la respondecon de la diversaj sektoroj kiuj konsistigas ĝin en la hispana krizo? La malprecizeco de la termino obstaklas al la analizo de la taktikaj aliancoj kun iuj el ĝiaj frakcioj. Kiel Podemos konstatis okaze de la distriktaj elektoj de majo 2015*, tiu demando tamen leviĝas, escepte se oni imagas ke la movado tuj akiros la plimulton.

* Vd Pablo Iglesias: “Podemos, “nia strategio””, Le Monde diplomatique en Esperanto, julio 2015.

Sed la admono de Laclau rifuzi ĉian formon de jakobenismo spegulas ankaŭ la klopodon de parto de la maldekstro revigligi la ideon de socialismo kaj samtempe rifuzi la heredaĵon de la sovetia sperto. La aŭtoroj de Hegemonio kaj socialisma strategio mallaŭdas leninismon*, — kiu tamen estis ankaŭ sentema pri la graveco de la politika batalo — kiun ili priskribas kiel imanente aŭtoritatema kaj respondeca pri konsiderinda malriĉiĝo de la tendaro de marksisma diverseco”. Plani solvi la alfrontiĝon inter la du grandaj sociaj fortoj per venko de unu super la alia estus laŭ ili “totalisma provo” rompi la konstituciecon de la antagonismoj en la socio kaj “nei la plurecon por restarigi la unuecon”. Sekve, “la tasko de la maldekstro ne povas esti rezigni la liberal-demokratian ideologion [tiun de la defendo kaj de plenumado de la individuaj rajtoj], sed male, profundigi kaj etendi ĝin en la direkto de radikala kaj plurisma demokratio”. Iuj socialistoj opinias, ke demokratio ne estas la rimedo, sed la rezulto. Por Laclau, tio estas ĝuste male: ĝi estas la deirpunkto de la socialista strategio.

* Pri la diverssignifa nocio “leninismo” vd la ĵus aperintan libron Alfredo Kozingo: Stalinismo, leninismo, marksismo (librofina librolisto n-ro 117), p. 36-46). -vl

Restas la demando pri la alvenpunkto. Ĉar Lacan montras sin ne tre parolema pri la etapo, kiu sekvas la elektovenkon. Kvankam ĝia renverso estas elvokita, la kapitalisma sistemo ne estas objekto de profunda analizo, ne pli ol ĝia kapablo kontaĝi ĉiujn sferojn de la socia vivo. Pro tio malfacilas imagi la alternativojn, kiujn Laclau celas. Sen la rimedoj de klasa analizo, la projektoj celantaj konstrui “alian mondon” restas malklaraj. La brita politikisto Andrew Gamble, kritika al tia metodo, iras pli antaŭen: “Fortranĉu de ĝi la nocion de klaso, kaj la socialismo kunfandiĝas kun la liberalismo”.*

* Andrew Gamble, “Class politics and radical democracy”, New Left Review, julio-aŭgusto1987.

Kvankam Laclau lerte priskribas la momentojn de politika ekscitiĝo, en kiuj la ĥarismo de gvidanto povas mobilizi gravajn sektorojn de loĝantaro, li neglektas la demandon, kiel la emancipiĝo por la daŭro troviĝu en la novaj demokratiaj institucioj. Nu, kiaj organizaĵoj laboros por realigi la sociajn transformadojn, kiujn la plenumado de la postuloj de la ekvivalentaj ĉenoj implicas? Ĉu momentaj aliancoj senĉese reaktivigendaj? Ĉu “popolismaj” partioj, pri kiuj la sperto tendencas montri, ke per tranĉo de ĉiaj interferencoj inter “gvidanto” kaj “popolo” ili faciligas la plej aventuremajn devojiĝojn?

Programita malklareco

PENSADO PRI la institucioj ebligus ankaŭ konstati, ke formoj de efika “popolismo” en Latinameriko, kontinento kie la institucioj de reprezenta demokratio estas lastatempaj kaj la ŝtatoj malmulte konstruitaj, ne estas nepre efikaj en landoj de pli malnova demokratia tradicio.

En Hispanujo, la veto de Podemos konsistas sendube en flegado de tiu programa malklareco. Profesoroj pri politikaj sciencoj, la gvidantoj de tiu grupo analizis la efikon de la evoluo de la hispana socio ekde la mezo de la 1980-aj jaroj. Multaj filoj de laboristoj iris al universitato kaj ne plu identigas sin kun la socia origino de siaj gepatroj, kvankam ili tre ofte vivas malpli bone ol tiuj. La konstato de tia klas-miksiĝo — kiu videblas ankaŭ aliloke — instigis Podemos privilegii la konstruadon de la referenco “popolo” anstataŭ aliaj pli ĝustaj el sociscienca vidpunkto.

Post starigo de la nacio “popolo”, tamen, kiel eblas organizi ties prioritatojn tiel ke ili respondas al la postuloj kelkfoje kontraŭaj de la bazlernejaj instruistoj, metiistoj kaj ekologiistoj supre cititaj? Ĉu la decido (kontestata) de la partio afiŝi sian subtenon al la “helpo”-plano por Greklando formulita la 13-an de julio 2015* estintus ebla kun projekto ideologie pli fundamentita?*

* Vd Janis Varufakis: “Ilia sola celo estis humiligi nin”, Le Monde diplomatique en Esperanto, aŭgusto 2015.
* Vd pri tiu demando la ĵus aperintan libron “La Eŭropa Unio, Greklando kaj la eŭropanoj. Diversaj projektoj por la estonteco”, Monda Asembleo Socia (MAS), 106 p., ISBN 978-2-36960-027-5. -vl

Dum la laborista movado estis malfortigita kaj la plej multaj sociaj movadoj malkreskas, Laclau donis al Podemos retorikajn rimedojn kiuj reeĥis en la hispana socio. Sed la gvidantoj de tiu juna partio ne malpravas, kiam ili emfazas, ke iliaj sukcesoj verŝajne klarigeblas precipe per la aparteco de la kunteksto, en kiu ili agas; tiu de ekonomia katastrofo kune kun politika krizo; tiu de la apero de la potenca movado de la 15-M.Certe antaŭ ĉio sur tiu lasta faktoro devos apogi sin ĉiuj, kiuj volos marŝi en la spuroj de Podemos.

Razmig KEUCHEYAN kaj Renaud LAMBERT.