Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Recenzoj

Filozofio — Konstelacio Markso

KIAM Lucien Sève eniris la politikon, tuj post la dua mondmilito, Frederiko Engelso estis mortinta jam apenaŭ duonjarcenton kaj Lenino de du jardekoj. Fariĝante komunisto kaj deklarante sin marksisto, la juna docento pri filozofio aliĝis al historia movado kiu povis nomi sin la “junularo de la mondo”, por uzi la vortojn de Gabriel Péri. Pli ol kvindek jarojn poste, dum la komunismo estas priskribata kiel mortonta kaj Karlo Markso kiel figuro akademia, Sève proponas imponan tetralogion: Pensi kun Markso hodiaŭ. La tria volumo* demandas pri la loko de la filozofio ĉe Markso kiu rifuzis uzi la “malbonajn filozofiajn abstraktaĵojn”, tiujn konceptojn larĝajn kaj universalajn historie neniam determinitajn, kiuj povas klarigi ĉion kaj tiel klarigas nenion.

* Lucien Sève, Penser avec Marx aujourd’hui, tome 3: “La philosophie”?, La Dispute, Parizo, 2014, 40 eŭroj.

Sève proponas paroli pri la “filozofia” prefereco ol pri “filozofio” en La kapitalo evidente, sed ankaŭ en la manuskripto nomata Grundrisse [Kompendioj]. Pli ol sistemon de antaŭ-establigitaj kaj harmoniaj konceptoj Markso ellaboras reton de kategorioj (kontraŭdiro, esenco, leĝo ...), kiun li rilatigas por produkti kritikan teorion de la mondo de kapitalisma produktado. Apogante sin sur la relegado de la hegela Logiko, lia laboro ne simple reuzas tion, kion oni nomis la dialektikan metodon, sed transformas la hegelajn kategoriojn. Tiun ideon Sève analizas proponante “disvolvan legadon” [interpreton], kiu riĉigas la kategoriojn de “kontraŭdiro” kaj de “antagonismo” kaj identigas “internajn” aŭ “eksterajn” dialektikojn, fenomenojn de dialektikaj “fendiĝo” aŭ “kunfandiĝo”, ktp.

La dialektiko, kiun Sève proponas etendi al la naturobjektoj, sekve al lastatempaj sciencaj atingoj, estis ofte dubigita de pensistoj kiel Michel FoucaultGilles Deleuze. Kvankam Sève insistas en sia celo al tiuj atakoj, li havas ankaŭ alian celon: la “marksismo” en sia nuna formo, ĉefe universitata. Li severe juĝas tiujn skolajn kverelojn kaj vidas ĉe tio en la marksismo temon “ne identigeblan” per la multaj proponitaj aliroj kaj do proponas forlasi tiun terminon favore al la “pensado de Markso”.

La legado de la kolektaĵo Politika Markso* ebligas juĝi pri lia kritiko laŭ dokumentoj. Jean-Numa Ducange kaj Isabelle Garo, kiuj kunigis la tekstojn, estas membroj de la skipo de la seminario “Marksismo en la 20-a jarcento” kaj troviĝas inter la inspirantoj de la Granda Eldono Markso-Engelso (“Grande Edition Marx-Engels”, GEME) en laboro ĉe la eldonejo Éditions sociales. Kvankam ili montras volon de plurismo kaj rifuzas la ideon de konservenda aŭ rekreenda ortodokseco, ili same kiel Sève konscias pri la danĝero ke oni transformas Markson en pensiston “senofensivan”, en “ekonomikiston indan je intereso, sed mizeran politikan pensiston”. Ili akceptas la validon de universitataj esplor-kriterioj, sed volas ligi ilin kun klare politika perspektivo. Ekemple, Stathis Kuvelakis, membro de la centra komitato de Sirizo en Grekujo, analizas la esploraĵojn de Markso pri la formoj de socia emancipiĝo, de la revolucioj de 1848 ĝis la Pariza Komunumo; Ellen Meiksins Wood demandas pri la necesa ligo inter la bataloj kontraŭ la ekonomia subpremado kaj kontraŭ la ekster-ekonomiaj subpremadoj (rasismo, seksismo).

* Jean-Numa Ducange et Isabelle Garo (sub la dir. de): Marx politique, La Dispute, Parizo, 2015, 220 paĝoj, 18 eŭroj.

La politiko tiel troviĝas en la kerno de tiuj ĉi studaĵoj, same kiel en la grava verko de Kevin Anderson (ankaŭ en Marx politique) pri la nacioj kaj la dominataj etnoj, “Markso ĉe la antipodoj” (“Marx aux antipodes”)*. Li tie montras, ke Markso, deirante de eŭropcentrismo kun orienta pensado, ŝanĝis sian vidpunkton meze de la 1850-aj jaroj kaj fariĝis akra kritikanto de la koloniismo, sed ankaŭ de aliaj formoj de fremdigo rasa (sklaveco de nigruloj) kaj nacia (ekz-e Pollando kaj Irlando). En sia koncepto de kapitalismo “universaleco kaj aparteco interagas en la kadro de dialektika totaleco”. Tiu libro demonstras, ke la esplora rigoro ne ekskludas ke oni povas elekti tendaron kaj teni sin en ĝi.*

* Kevin Anderson, Marx aux antipodes. Nation, ethnicité et sociétés non occidentales [K.A.: Markso ĉe la antipodoj. Nacio, etneco kaj neokcidentaj socioj], Syllepse, Parizo, 2015, 408 paĝoj, 25 eŭroj.
* Mi ŝatus atentigi la leganton, ke ĉe IKEK ĵus komenciĝis kurso kun la temo “marksismo”, al kiu eblas ankoraŭ aliĝi, per sendo de retmesaĝo al lutermano@gmail.com kun la temo “aliĝo al kurso”. -vl

Baptiste EYCHART.