Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Rompi la komunikilan seruron

MULTIĜAS la provoj rompi kun la novliberalaj politikoj. Post la greka sperto, la ne atendita elekto de s-ro Jeremy Corbyn en Britujo, morgaŭ eble la vekiĝo de Hispanujo ... Tiuj provoj ne ĉiam sukcesas, oni vidas tion en Ateno. Sed kelkaj el la obstakloj estas nun bone identigitaj: la financ-merkatoj, la multnaciaj entreprenoj, la not-agentejoj, la eŭrogrupo, la Internacia Mon-Fonduso (IMF), la Eŭropa Centra Banko (ECB), la germana monisma politiko kaj ĝiaj socialliberalaj helpantoj. La potenco de tiuj agantoj kaj la sama direkto de iliaj preferoj parte klarigas la singardemon kaj la kapitulacon de la unuaj, la suferojn kaj hezitojn de la aliaj. Tia diagnozo, kvankam trafa, ne estas kompleta. Ĉar mankas decida elemento, ofte dokumentita en tiuj ĉi kolumnoj, sed larĝe ignorata aliloke, precipe de la politikaj fortoj, kiu devus unuavice zorgi pri ĝi.

Tiu elemento montris sian detru-povon en Ateno, kiam Sirizo rezistis al la diktaĵoj de la Eŭropa Unio; ĝi tuj senĉeniĝis en Londono kontraŭ la nova laboristpartia gvidanto, s-ro Corgyn; oni vidos ĝin en Madrido, se Podemos venkos en la venonta decembro. Fine, de ses monatoj ĝi metode reorganizas sin en Parizo. Pri kio temas? Pri la perfektiĝo de komunikila seruro kapabla malkvalifiki ĉian projekton kiu kontraŭas la potencon de la akciuloj.

Envere, ĉu tio povus esti alia, dum la proprietuloj de la komunikiloj ĉiam pli estas ankaŭ la arĥitektoj de la industriaj koncentriĝoj kaj profitantoj de gigantaj borsaj kapitaligoj? En Francujo ekzemple ses el la dek plej grandaj naciaj riĉaĵoj — la unua, la kvina, la sesa, la oka, la naŭa kaj la deka plej granda — estas nun en la manoj de proprietuloj de gazetaraj grupoj.* Unu el ili, s-ro Patrick Drahi, ĵus ankaŭ troviĝas ĉe la pinto de la riĉaĵoj en Israelo.* Tamen, en tiu ŝlosila sektoro, kiu ege influas samtempe la publikan informadon, la ekonomion, la kulturon, la libertempon, la edukadon, oni povas apenaŭ vidi eĉ nur la plej etan politikan strategion kiu celas alfronti tiun danĝeron. Iom kvazaŭ ĉiu dirus al si, ke oni ja vidos poste, ke ni havas aliajn prioritatojn, aliajn urĝajn zorgojn.*

* Respektive s-roj Bernard Arnault, Serge Dassault, Patrick Drahi, François-Henri Pinault, Vincent Bolloré, Xavier Niel. Fonto: Challenges, Parizo, julio 2015.
* “The rich list: Drahi debuts at N°1”, Haaretz, Tel-Avivo, 12-an de junio 2015.
* Vidu “L’art et la manière d’ignorer la question des médias” [“La arto kaj la maniero ignori la problemon de la komunikiloj”, www.homme-moderne.org.

Ĉu “ni vidos”? Ni jam vidis ... Kiam lastan januaron en Ateno la registaro de s-ro Aleksis Cipras kalkulis, iom malsaĝe, ke la solidareco de la eŭropaj popoloj, kiuj batalas kontraŭ la politikoj de konsumredukto, ebligus al li pli bone rezisti al la germana rigideco. Multaj kaŭzoj ligitaj kun la fragmentiĝo kaj la malforteco de la kontinentaj aliancanoj de Sirizo, politikaj kaj sindikataj, klarigas, kial tiu espero estis vanigita. Tamen, ni ne preterlasu gravan elementon. Dum ses monatoj la traktado de la greka demando fare de la komunikiloj ŝanĝis la temon de la okazanta debato. Ĝi provis inciti en la eŭropa publika opinio la zorgon, ke por la forigo de la tuta aŭ de parto de la greka ŝuldo “ĉiu franco”, germano, hispano, italo, slovako ktp devos pagi.* La ĉefaj informiloj, inkluzive de tiuj, kiuj ĝenerale montriĝas emaj disvastigi postnaciajn predikojn, trovis tie sekuran rimedon por bremsi movadon de kontinenta solidareco kun la greka maldekstro. En alia konstelacio de la komunikiloj Grekujo povintus esti prezentata ne kiel malbona paganto kiu gravigas la malfacilaĵojn de siaj kreditoroj, inkluzive de la plej malriĉaj, sed kiel avangardo de eŭropa batalo kontraŭ fiaskinta politiko de konsumredukto.

* En Francujo la kampanjo estis lanĉita de Le Figaro la 8-an de januaro 2015 (“Ĉiu franco pagus 735 eŭrojn por la nuligo de la greka ŝuldo”). Poste ĝi estis sekvata de la plej multaj komunikiloj, ĉefe (la 26-an de februaro) de la du ĉefaj kanaloj de la franca televido, TF1 kaj France 2.

La kostoj por la tuta loĝantaro pro la malaltigo de la impostoj, kiu de tridek jaroj profitigis la plej bonstatajn impostpagantojn, aŭ pro la savo de la privataj bankoj, estis neniam kalkulita — kaj denuncita — kun la sama furiozo, kalkulita precize ĝis unu eŭro, por “ĉiu franco”, germano ktp. Kaj kiam, la 27-an de aŭgusto, la okcidentaj kreditoroj, necedemaj en la kazo de la greka ŝuldo, konsentis al nuligo de parto de la ŝuldo de Ukrainujo, kiu granda ekonomia gazeto kalkulis, kiom tiu rezigno povus “kosti al ĉiu franco”, italo, litovo ktp? Kia televid-kanalo urĝis prezenti, dum unu el siaj heroaj mikro-trotuaroj, la reagojn de stratgapuloj terorigitaj de la senposedigo, kiun tia rezigno pri ŝuldo signifus por ili?

Parolante lastan aŭguston pri la malfacilaĵoj de Brazilo, kiu suferas pro la malrapidiĝo de sia ekonomio, pro la malaltiĝo de la prezoj de la krudmaterialoj kaj pro multaj aferoj de korupto, s-ro João Pedro Stedile, membro de la Movado de la sengrundaj kamplaboristoj (MSG), notis, ke “la popolo observas maltrankvile la novaĵojn pri la krizo kaj la mankon de alternativo en la televido. [...] Ni ne sukcesas aŭdigi niajn proponojn, ankaŭ ĉar la komunikilojn posedas la burĝaro.” Kaj la ĉefa brazila komunikila grupo, Rede Globo, laŭ li servas kiel “ideologia partio” kaj kiel spaco en kiu konstruiĝas la unueco de la “dominanta klaso”.* Kvar monatojn poste, s-ro Nonce Paolini, ĝenerala direktoro de [la ŝtata televido] TF1, siavice opiniis, ke la “solidigo” de komunikila sektoro dominata de kapitalistaj gigantoj fariĝis tia, ke jam nenio pravigis malpermesi al ĝia entrepreno disvastigi sian televidon de konstanta informado LCI sur la senpaga TNT: “Jam ne ekzistas izolitaj aŭ malfortaj grupoj, nur potencaj agantoj kiuj investas. La timo, ke kelkaj agantoj malfortiĝus per la alveno de LCI ne estas plu aktuala.”* Fakte, kompare kun la trideko da miliardoj da eŭroj de borsa kapitaligo de la grupo de s-ro Drahi (kiu ĵus akiris BFMTV) aŭ de la 9 miliardoj da eŭroj da neta trezoro de la grupo de s-ro Bolloré (kiu firmigas sian regadon de iTélé, TF1 baldaŭ estos nur senmona eta metiisto. Ĉiukaze registaro, kiu ne sufiĉe respektus la sanktajn bovinojn de la liberalismo, havus kialon maltrankviliĝi alfrontita al tri tiaspecaj televidoj de konstanta informado ...

* Interparolado kun João Pedro Stedile, “En Brazilo, la dominantaj klasoj forlasis la aliancon faritan kun Lula kaj Dilma”, Memoro pri la bataloj, 4-an de aŭgusto 2015 www.medelu.org. Iom kiel Fox News en Usono fariĝis la bastiono kaj la armita brako de la respublikana partio.
*TF1 defendas novan projekton por meti LCI en la senpagan TNT”, Le Figaro, Parizo, 15-an de septembro 2015.

S-ro Arnault, kiel konate, estis la edziĝ-atestanto de s-ro Nicolas Sarkozy, al kiu s-ro Bolloré pruntis sian privatan luksan ŝipon mallonge post lia prezidantiĝo.* Ni vetu, ke s-ro Drahi, ankoraŭ ne tre konata en Francujo, rapide fariĝos same bone enkondukita en la politikaj rondoj kiel s-roj Arnault kaj Bolloré. Du direktoroj de gazetoj dungitaj en lia grupo, Laurent Joffrin kaj Christophe Barbier, devus helpi lin pri tio, la unua estas proksima de s-ro François Hollande, la alia de s-ino Carla Bruni-Sarkozy. Ĉiukaze, tiaj rilatoj akireblas senpene, se oni disponas pri gazetara grupo riĉa je pluraj miliardoj da eŭroj. Lastan junion, s-ro Xavier Niel (kunulo de la filino de s-ro Arnault) iris al akcepto, kiu celebris la edziniĝon de la plenuma direktorino de lia persona holdingo, s-ino Anne-Michèle Basteri, kun s-ro Pierre Moscovici, socialista eksa financministro kaj aktuale eŭropa komisaro pri ekonomio. Kompreneble li renkontis tie ankaŭ la prezidanton de la Respubliko.*

* Vd Marie Bénilde: “M.Sarkozy déjà couronné par les oligarques des médias?” [“Ĉu s-ro Sarkozy jam kronita de la komunikilaj oligarĥoj?”], Le Monde diplomatique, septembro 2006.
* Vd Marie Bordet, “La gardienne de l’empire Niel”, Le Point, Parizo, 10-an de septembro 2015.

En tio estas nenia franca specifeco. En 2012, oficiala raporto pri la sensaciismaj skandaloj de brita semajngazeto, la News of the World, apartenanta al s-ro Murdoch, jam malkaŝis, ke “la politikaj partioj, kiuj sinsekvis en la potenco kaj en la opozicio, faris kun la gazetaro incestajn rilatojn, kiuj apenaŭ kongruas kun la ĝenerala intereso. [...] La akciuloj, direktoroj kaj ĉefredaktistoj de la britaj gazetoj lernis en la plej bonaj lernejoj fari subtilan premgrupadon en la rondoj de personaj kaj profesiaj amikecoj.”* Tiukampe nova kaj ne tre ema uzi ĝin, s-ro Corbyn scias, kio atendas lin. Lia venko estis cetere salutata de la Sunday Times (de kiu s-ro Murdoch estas ankaŭ proprietulo) per jena ĝoja titolo: “Corbyn lanĉas internan militon en la Laboristpartio”.

* Le Monde diplomatique publikigis larĝajn partojn de tiu raporto en sia eldono de januaro 2013.

En tiaj kondiĉoj de ideologia kaj komunikila malamikeco, kiel oni povas esperi ke eblas konatigi aliajn analizojn trans tiuj, kiuj jam estas altiritaj aŭ eĉ konvinkitaj de ili? Oni estas tentata respondi per indiko al la impresaj kazoj, en kiuj la amaspropagando fiaskis, ekzemple la referendumoj franca de majo 2005, la greka de julio 2015. En tiuj voĉdonoj, la indigno, kiun vekis la unuanimeco de la dominantaj komunikilo, estis mem grava elemento de popola mobiliziĝo kaj aldoniĝis al la simpla rifuzo de la eŭropa traktato de 2005 aŭ de la diktaĵo de la “triopo” dek jarojn poste. S-ro Stathis Kuvelakis, unu el la gvidantoj de la greka maldekstro, ekzemple taksas, ke “la tendaro de la “jes” mobilizis malamatajn politikistojn, komentistojn, entrepren-ĉefojn kaj stelulojn de la komunikiloj, nur pli instigis al klasa reago” favora al la “ne”.* Tio signifas, ke ne batali kontraŭ la dominanta inform-sistemo estas kalkuleraro kaj samtempe intelekta peko. Tiom pli, ke la kritiko de la komunikiloj ofte servas kiel enirpordo en la politikon por novaj generacioj, kiuj same tro satas je la informoj kaj komentoj kiel malfidas la profesian ĵurnalismon.

* Interparolado kun Stathis Kuvelakis, “Greece: The struggle continues”, Jacobin, 14-an de julio 2015, www.jacobinmag.com.

Tamen, eventualaj venkoj restos sen perspektivo kaj la indigno senpova sen radikala restarigo de la informsistemo. Lastan decembron, Le Monde diplomatique proponis projekton en tiu senco.* Nun necesas iri antaŭen; ni faras tion, kun la forto de nia sendependeco.* La problemoj de la profesia ĵurnalismo baldaŭ montriĝos — ili jam montriĝas — por la cifereca ĵurnalismo. Imagi, ke la promesoj de la Teksaĵo naskos alian specon de amas-informado, sen la logikoj de dominado, kiu plaĉas al ni kaj kiun niaj amikoj ankaŭ aprezas, donas al tiu nenian apartan povon, nenian kroman efikon, se ni estas nur malmultaj, kiuj konsultas kaj konsumas ĝin. Verŝajne la samaj kiel antaŭe, sed malantaŭ klavaro. Ĉu pro tio ŝokiĝi kaj dronigi ĉiujn kolerigajn tweet-kontaktojn? Kun la daŭro, la ĉasado en fiaj teksejoj de ne tolereblaj eldiroj, pri kiuj oni kune kun siaj amikoj indignas, fariĝas laciga kaj vana.

* Pierre Rimbert, “Projet pour une presse libre” [“Projekto por libera gazetaro”], Le Monde diplomatique, decembro 2014.
* VdLe Monde” et nous [“Le Monde” kaj ni], Le Monde diplomatique en Esperanto, junio 2010.

Por armi siajn batalojn oni prefere provu kompreni. Kun la risko ke oni mem estos neniam komprenata de la profesiuloj de varbaĉaj titolpaĝoj kaj de bombastaj denuncoj — Le Point kiu volas asocii nian kritikon de la liberala Eŭropo kun la ekstremdekstro, Marianne kiu ŝajnas imagi, ke la ĝihadista minaco, kies teruran realon la ĵurnalistoj de Charlie Hebdo spertis la 7-an de januaro, estos forŝovita per siaj trumpetadoj kontraŭ la Islama Ŝtato kaj per la potencaj analizoj de Pascal Bruckner.*

* La 28-an de novembro 2013, Le Point metis Le Monde diplomatique en la tendaron de la “francstilaj novkonservativuloj” (titolo de la dosiero), poste en tiun de “La Zemmour-maldekstro” la 30-an de oktobro 2014. La 28-an de aŭgusto 2015, Marianne taksis, ke tiu ĉi gazeto donis al si la mision “nobligi Daech” ...

Sed nia unikeco ŝajnas trovi kelkajn eĥojn. Ekde 2009 ni ĉiujare alvokas niajn legantojn, ke iliaj donacoj kaj iliaj abonoj solidigas nian sendependecon. En 2014 ambaŭ kune progresis. Kun 296.000 eŭroj (kontraŭ 242.000 eŭroj de la antaŭa jaro), la donacoj, kiujn ni ricevis tra la asocio Presse et pluralisme [Gazetaro kaj plurismo] (aliĝilo malsupre) estis la trioblo de niaj enspezoj el reklamo. La nombro de niaj abonantoj altiĝis je 8,7 elcentoj inter aŭgusto 2014 kaj aŭgusto 2015. Fine, niaj gazetaj vendoj ankaŭ realtiĝis en la lastaj dek du monatoj.

Do verŝajnas, ke la jaro 2015 signifos la unuan realtiĝon de nia disvendado ekde 2008. Tiuj rezultoj, se ili konfirmiĝas, estus tiom pli kuraĝigaj, ke ili montriĝas kontraŭ ĝenerala tendenco.* Ni publikigos niajn kontojn en la venonta monato, sed ni diru tion tuj: danke al via mobiliziĝo kaj al viaj donacoj, nia financa situacio estas pli bona. La konstanteco de via subteno ebligos al ni samtempe komenci novajn projektojn — ekde ĉi monato nia teksejo havas novan aspekton; baldaŭ ni disponos pri datumbazo de multlingva arĥivo — kaj esperi teni en 2016 nian tarifon sur la nivelo, kiun ĝi ekhavis tri jarojn antaŭe. Via subteno donos al ni ankaŭ la necesajn resursojn por ampleksigi nian eldonan klopodon, ankaŭ por analizi la terenon, kiu tremas ĉirkaŭ ni.

* Inter julio 2014 kaj junio 2015, la grand-publika pagenda gazetaro registris malkreskon de 5,4 elcentoj de siaj vendoj.

Ni disponas pri malgrandaj rimedoj, sed ni havas grandajn ambiciojn. Kiam ĉiaj koleroj esprimiĝas, la kulturo de la rapido, de la onidiro, de la proksimumo povas respondi al komercaj postuloj kaj servi industriajn interesojn, sed ĝi enhavas gigantajn riskojn, politikajn kaj sociajn. La malmuntado de la laborleĝo kun la preteksto, ke ĝi favorus la dungon, muroj kontraŭ la migrantoj kun la preteksto ke tio konservas la nacian kunteniĝon, nova milita ekspedicio kun la preteksto, ke tio limigas la militon ... En tiom peza ideologia etoso, sendependa gazeto ne estas troa. Ĝi direktas sin al legantoj, kiuj volas juĝdistancon, kiuj tediĝis esti bombata de informoj sen graveco kaj de emocioj destinitaj esti konsumataj, digestataj, forgesitaj. Ĝi kuraĝigas la rezistadojn tie, kie multaj aliaj klopodas dispremi ilin.

Serge HALIMI.