Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Alfrontita al la krizo, Ĉinujo kontraŭ-atakas

Tio, kion kaŝas la financaj ektremoj

Michel Aglietta

DUM la sesio de sia centra komitato, en novembro 2013, la Ĉina Komunista Partio (ĈKP) anoncis la direktivojn, kiuj difinos ĝiajn reformo-prioritatojn por dudekjara periodo. Tiuj estis aprobitaj de la Popola Nacia Asembleo en marto 2014. Ĉar ja, en Ĉinujo, la politikaj celoj estas gvidataj de longdaŭra vidado. La reformo de la ekonomio eniris en novan periodon, kiu verŝajne spertos tre gravajn ekonomiajn kaj sociajn transformojn. Ĝi disvolviĝas laŭ kvinjaraj fazoj, gvidataj de strategiaj planoj. La dektria kvinjara plano por 2016-2020, estos publikigita dum la sesio de oktobro 2015 kaj detaligos la strategion.

Interpreti la bilancon de tiu reformo post nur dek ok monatoj estas apenaŭ eble por okcidentaj observantoj. Estas pluraj profundaj kialoj por tio. Unue, okcidentanoj ne havas la saman intelektan referencaron kiel la ĉinoj. La plimulto da ili opinias, ke merkat-ekonomio estas la fundamento de demokrata socio. Sekve, fari strukturajn reformojn konsistas laŭ ili en forigi la obstaklojn al la funkciado de la merkatoj, kiuj aŭtomate gvidos al la kiel eble plej bona mondo. En Ĉinujo tio tute ne same funkcias. La ekonomia reformo estas tie ilo por politikaj celoj: certigi la unuecon de la lando dominante ties eksplod-fortojn, kaj la legitimecon de la centraligita regpovo de la ĈKP. La realigado de tiu plej alta celo iras tra plibonigo de la popola bonstato. Krome, la prezidanto Xi Jinping asertas firman geopolitikan celon, kiu ne plu ĉeestis, depost kiam Deng Xiaoping lanĉis la reformojn en 1979. Li volas, ke Ĉinujo rehavigu al si sian historian lokon en la mondo, tiun de la “Lando de la Mezo”. Por tio, necesas integri Azion ĉirkaŭ la juano, do sendependigi la ĉinan monon de la dolaro kaj fari ĝin plene internacia mono. Kvankam ili donas koheran kaj unuigitan vizion je longa perspektivo, tiuj multaj celoj igas la nunan sinsekvon malfacile komprenebla.

La reformo ja estas kontraŭdira procezo. Ĝi realigas oportunaĵojn sed renkontas obstaklojn. Dum la dudek lastaj jaroj, la transformado de la socio ja eltiris kvarcent milionojn da individuoj el malriĉeco, sed la rapida kresko, kiu ebligis tiun eksterordinaran rezulton, kaŭzis kreskon de malegalecoj kaj difektadon de la hommedio, fariĝintajn ne daŭrigeblajn.

Inter 1993 kaj 2012, la disvolviĝo de industrio estis la motoro de la ekonomia kresko. Ĉinujo fariĝis fabriko de la mondo, uzante maksimume sian ĉefan atuton: malmulte kvalifikita laborforto, juna kaj abunda, tro abunda sur la kamparoj, kiu povis esti malmultekoste sendita en la urbojn, kaj kiu ne ĝuis la bazajn sociajn servojn. Necesis ankaŭ investi en infrastrukturoj por rapide disvolvi ilin. Sekvis el tio ekscesa akumulado de kapitalo, ĉefe en la peza industrio, ankoraŭ pliigita de la ekonomia stimul-plano de 2009-2010 reage al la monda financa krizo*. Tiu reĝimo kreis gigantajn sociajn malegalecojn kaj pliriĉigis eliton, kies interesoj eble nun kontraŭos la novan orientiĝon.

* Tiu plano atingis ekvivalenton de 700 miliardoj da dolaroj, ĉefe turnitaj al la konstruado de domoj kaj infrastrukturoj, iniciate de la lokaj registaroj, dum la ŝtato prizorgis nur 25%.

Sed la necesaj kondiĉoj por la vivo de tiu kresko-reĝimo malaperis. La laborforto malmultiĝis kun la maljuniĝo de la loĝantaro*. La labormerkato fariĝis favora al daŭra altiĝo de salajroj apogita de postuloj, forte kreskigante la produktokostojn de la ĉinaj entreprenoj. La eksterlanda mendo malakceliĝis. Krome, la trudita kreskego de industrio je plej malaltaj kostoj maksimume ekspluatis la naturajn riĉofontojn, grave difektante la medion. Ekzistas do samtempe absoluta obstaklo por la daŭrigo de la antaŭa vojo kaj oportuneco, nome ŝangi la kresko-reĝimon danke al la disvolviĝo de la meza klaso.

* La laborforto malkreskis je 2,44 milionoj da homoj en 2013 (-1,6%), la duan jaron sinsekve. Vd. “Chine: la population active enregistre une deuxième année consécutive de baisse”, Xinhua, Pekino, 21-a de januaro 2014.

NECESAS nun pasi de la fabriko de la mondo al la mezprospera socio, pli inkludema kaj pli efika rilate la uzon de la produkto-rimedoj. La atuto de Ĉinujo estas en la dinamismo de la privata sektoro en formo de dekoj da milionoj da novigaj entreprenoj, taŭge ekipitaj por adapti la plej avangardajn teknikojn al kreskanta mendo de la urbaj konsumantoj.

La plej granda defio estas en la transiro de iu ekonomi-tipo al alia. Ĉar la ŝanĝo estis brutala. La kresko de industrio pasis de 12% en 2012 al 6% antaŭviditaj por 2015. Ĝi postlasis enorman troinveston, do ekscesajn produkto-kapablojn ĉe la pezaj industrioj. La uzo-procento de la kapabloj estis 71% pri ŝtalo, 70% pri aluminio kaj cemento, 72% pri vitro. Tiu procentaĵo ankaŭ falis ĝis 76% pri aŭtoj. Sed la fakuloj konsideras, ke la normala sojlo por profitdono en tiuj industrioj estas inter 78 kaj 80%. La rezulto de tio estis drasta falo de la profitdoneco. Tiomgrade, ke grandaj publikaj entreprenoj, tre multe ŝuldantaj pro la antaŭaj investegoj, troviĝas nun en danĝeraj financaj situacioj, kio reefikas al la bankoj kiuj pruntodonis al ili.

SUME, estas ĝenerale rekonata, ke, por sorbi la ekscesajn produkto-kapablojn, necesas investokvoto je 35% de la malneta enlanda produkto (MEP), kontraŭ 55% nun. Se la malkresko de la investado okazus rapide, sub minaco de la financaj devigoj, sen kompensaĵoj, okazus rompo de la kresko, kiu povus fali sub 5% jare. Estus la tiom timata kruda surteriĝo (hard landing). Ĝi havus sociajn kaj politikajn konsekvencojn tre gravajn por la legitimeco de la politika povo. Ĉar la sistemoj de socia protektado ja ankoraŭ ne estas sufiĉe evoluigitaj, la ĉina urba socio ne toleras senlaborecon. Necesas, ke la ekonomio kapablu krei, meze, almenaŭ dek milionojn da urbaj dungoj jare — la laborforto malkreskas, sed cent milionoj da kamparanoj migros al la urboj antaŭ 2020. En 2014, malgraŭ la malakceliĝo de industrio, ĝi kreis 13,2 milionojn da dungoj. Tial la registaro nepre volas teni la ekonomian kreskon ĉirkaŭ 7%. La daŭrigo de tiu rearanĝo estas la kerna demando de la milda surteriĝo (soft landing).

Ĝis nun, ĝi (la rearanĝo) estas observebla. La kontribuo de konsumado al la MEP-kresko superas tiun de investado*.En 2012, ĝi estis 4% , el kreskokvoto 7,8%; en 2013, 3,9% el 7,7%; en 2014, 5,6% el 7,3%. Tiel, la parto de konsumado en la MEP kreskas, dum tiu de investo malkreskas. Koncerne la sektoran strukturon, la parto de servoj fariĝis domina, je 46,1% de la MEP en 2013, kontraŭ 43,9% por fabrika industrio. Sed tiu rearanĝo ne devas esti interrompita de financa krizo.

* La MEP-kresko por donita jaro estas dividita en tri partoj, la tri fontoj de mendo: konsumado (publika kaj privata), tuta investado (inkluzive de la stoko-variado) kaj neta eksportado (eksportado minus importado). La sumo de la kontribuoj estas egala al la kresko de la MEP.

Ĉu la ĉina ŝuldo estas daŭre eltenebla? Fine de 2013, la tuta ŝuldo de la nefinancaj agentoj atingis 220% de la MEP, el kiuj 150% por la entreprenoj (kontraŭ, ekzemple, 317% en Usono, 331% en Francujo, 431% en Japanujo kaj 120% en Barato). Ni vidis, ke la ekscesaj produktokapabloj kaŭzas malfortikigon de la bilancoj de la ŝtataj entreprenoj pri peza industrio. La produktantoj de nemoveblaĵoj, kiuj havas stokojn de nevenditaj loĝejoj en urboj de dua kategorio kaj tria kategorio suferas saman malbonon*.

* Kvar urboj apartenas al la unua kategorio: Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj Ŝenĵeno; tridek urboj apartenas al la dua: la provincaj ĉefurboj kaj urboj tre gravaj (Ĉongĉingo, Chengdu, Wuhan, Tianjin, Xiamen). En la tria kategorio estas urboj kun pli ol unu miliono da loĝantoj. Ne ekzistas listo. Laŭdire estas 100 ĝis 150 da ili.

Malkresko de inflacio plimalbonigas la financan situacion de la entreprenoj kun ekscesa produkto-kapablo. Ja, la mondaj prezoj de la produktoj de tiuj industrioj malkreskas. La koncernaj entreprenoj do suferas veran malinflacion. Sekve la reala interezkvoto de ilia ŝuldo — rilatigita kun la vario de ilia vendoprezo — kreskas. Ilia financa vundeblo estas do pligrandigita.

Tial la registaro iniciatis la restrukturadon, sed etendigante la sorbadon de la ekscesaj kapabloj, tiel ke ĝi ne kaŭzu rompojn en la industria teksaĵo: solidigo de entreprenoj, tio estas ilia kunfando, sed ankaŭ ilia dismembrigo kaj remembrigo por elimini kumuladon de aktivaĵoj en la samaj branĉoj; injekto de privata kapitalo en publik-privatajn strukturojn; transdono de la akcioj posedataj de la ŝtato al financaj holdingoj (tegmentaj kompanioj) kun tasko igi la mastrumon de la entreprenoj pli efika. Instrukcioj estis donitaj al komercaj bankoj renovigi la pruntojn kiuj atingis la repagotempon, sed ne doni novan krediton al entreprenoj, kiuj ne reduktis siajn ekscesajn produktokapablojn laŭ procentaĵo dependanta de ties vundeblo kaj de ties agad-sektoro.

Fine, la ŝuldo de la lokaj administracioj ŝvelis ekde la stimul-plano de 2009. Ĝi atingis 33% de la MEP en la dua semestro de 2013, laŭ ĝisfunda kontrolo de la ĉina Revizora Kortumo*. Ĝi estas rezulto de la neegaleco de la fiskaj resursoj laŭ regionoj kaj teritorioj. La lokaj registaroj enfalis en ŝuldojn per provizoraj aranĝaĵoj de malklaraj societoj speciale kreitaj por kontrakti pruntojn — formo de ombro-bankoj (shadow banking) — kaj refinancataj de la oficialaj bankoj. Atendante la promesitan fiskan reformon, kiu devas kreskigi la resursojn de la lokaj registaroj, estas okazanta ŝanĝo de pagodato por unu biliono da renminbioj (140 miliardoj da eŭroj) da ŝuldoj per emisio de obligacioj garantiataj de la centra registaro; tio ebligos liberiĝi de tiuj societoj.

* Temas pri la tuta ŝuldo (lokaj administracioj, publikaj entoj ...) Tiu de la centra registaro esta modesta (23% de la MEP fine de 2013), tre malsupera al la rezerva valutofonduso de la centra banko kaj de la suverenaj fondusoj.

INTER la multaj instituciaj ŝanĝoj necesaj por sukcese konduki la mutacion, la ĉinaj gvidantoj elektis prioritatigi la financan reformon, pro du ĉefaj kialoj. La unua estas rompi la reziston al la reformo per submetado de la ŝtataj entreprenoj de la komerca sektoro al konkurenco, trudante tiel la financajn instituciojn ĝuste taksi la riskojn. La dua estas altigi la juanon ĝis la rango de internacia rezervo-mono, do plene konvertebla jam en 2020. En tiu perspektivo, la registaro volas kapti la okazon enkonduki la juanon en la korbo de la Specialaj rajtoj de enspezo (SRE) (Special Drawing Rights, SDR)* jam ĉe la fino de la jaro 2015. Necesas do disigi la juanon de la dolaro kaj firme konfirmi la monan sendependecon de Ĉinujo; pro tio la decido de la 11-a de aŭgusto 2015 devaluti je 3% la juanon kontraŭ dolaro, post plurfoja larĝigo de la marĝenoj de la taga fluktuo de la valutprezo. Kontraŭe al tio, kion oni povis aŭdi dum la mallonga paniko, kiu trafis la internacian financan mondon, tiu decido neniel estas politiko de konkurenc-kapabla devaluto: la 3% malaltiĝo estas pure simbola kaj evidente havas neniun notindan efikon al la ekstera komerco, kompare kun la 20% malaltiĝo de la eŭro depost la somero 2014. Sed ĝi signas la volon de la Konsilio de la Ŝtataj Aferoj (registaro) disigi la juanon de la dolaro kaj sekve daŭrigi la financan liberaligon.

* La valoro de la SRE estas determinata de korbo de monoj: dolaro, eŭro, brita pundo, eno.

Ĉe la fino, tiu decido estas kongrua kun la reformo de la interna financa sistemo. Ja liberaligi la financon estas liberaligi la bankajn interezkvotojn kaj krei financajn ilojn por la merkato (akcioj, obligacioj, derivaĵoj), tiel ke kompleta strukturo de interezkvotoj laŭ la daŭro kaj laŭ la kategorioj de valorpaperoj povos formiĝi de si mem, sen rekta interveno de la administracio*. En tia kadro, la rolo de la publikaj aŭtoritatuloj ne plu estas fiksi la interezkvotojn kaj diri al la bankoj al kiu kaj kiom ili devas prunti. Ĝi estas starigi prudentecajn regulojn por instigi la financajn agantojn akiri la rimedojn por taŭge taksi la riskojn, provizi al la ŝparantoj la rimedojn por diversigi siajn investojn kaj konservi solidajn bilancojn por sorbi la ŝokojn.

* Vd Yifan Ding, “En Ĉinujo, financa reformo ne senriska” kaj “Rapida internaciigo de la juano”, Le Monde diplomatique en esperanto, julio 2015.

En tiu politika kunteksto okazis la ŝanĝoj, kun unue malfermiĝo de la akcio-merkato per la konekto inter la Borsoj de Honkongo kaj Ŝanhajo en la mezo de 2014, kaj poste la komenco de liberaligo de la valutmerkato.

Ne estas surprize, ke tiuj instituciaj novaĵoj kreas financajn perturbojn. Ĉiuj landoj, kiuj abrupte liberaligis siajn financajn sistemojn spertis financan krizon pli aŭ malpli intensa kaj vasta: la anglosaksaj landoj — Britujo jam en la 1970-aj jaroj, Usono kaj aliaj landoj en la 1980-aj jaroj-, la skandinavoj, Francujo kaj Japanujo ĉe la komenco de la 1990-aj jaroj kaj eĉ Germanujo en 2002. Tiuj skuoj kvietiĝas kiam la registaroj adaptas sian prudentecan reguligon kaj kiam la centra banko alĝustigas la agadrimedojn de sia mona politiko.

Tion ja provas nun fari la ĉinaj regantoj. Se la prezoj de la financaj aktivoj trovas prudentan fluktumarĝenon en la dua semestro de 2015, la registaro povos komenci en 2016 la ĉefan parton de la transiro: la reformon de la ŝtataj entreprenoj, la fiskan reformon, tiun de la rajtoj de la kamparanoj pri uzo de sia tero, kaj tiun de la unuformigo kaj plivastigo de la sistemoj de socia protektado.

Michel AGLIETTA