Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ŝajna kvieto, persista streĉiteco

Ekonomia kresko sen repaciĝo en Ebur-Bordo

Dum en la najbara Burkina Faso la ĝeneralaj elektoj devis esti prokrastitaj pro puĉo, Ebur-Bordo kviete preparas la prezidantan elekton de la 25-a de oktobro. Sed tiu kvieteco estas eble nur ŝajna. Ĉar la interna milito de 2002-2007, kaj la sanga konflikto, kiu alfrontigis la ŝtatestron Laurent Gbagbo al lia rivalo Alassane Ouattara en 2010-2011 postlasis spurojn.

De sia alveno al la regposteno en 2011, la prezidanto Alassane Ouattara promesis remeti sian landon sur la vojon al “sojlolando”. Kandidato kiel sia propra posteulo en la baloto de la 25-a de oktobro, li intencas kapitaligi la plaĉan ekonomian kreskon, kiun Ebur-Bordo denove spertas. Sed, sur la vojo, kiu trairas la landon de nordo suden, la refarbitaj fasadoj malbone kaŝas la frustriĝojn kaj fantomojn de la pasinto.

En Abiĝano, la granda teraso de la loĝejo de la franca ambasadoro dominas vastan arboplantitan parkon. En tiu festa tago, 14-a de julio, militistoj en ceremonia uniformo, francaj entreprenistoj kaj eburbordaj elitoj venas tien paŝi, kaj haltas antaŭ la panoramo al la laguno, kiun transiras la ponto Henri-Konan Bédié*. La konstruaĵo, realigita kaj ekspluatata de la franca grupo Bouygues, estis inaŭgurita fine de 2014 de s-ro Ouattara, fina gajninto de la prezidanta elekto de 2010 kaj de la konflikto kiu sekvis, inter liaj subtenantoj kaj tiuj de lia kontraŭulo, la antaŭa ŝtatestro Laurent Gbagbo.

* S-ro. Henri Konan Bédié sukcedis al Félix Houphouët-Boigny en 1993. Forigita de armea puĉo en 1999, li restis longe la kontraŭulo de s-ro Ouattara antaŭ ol fariĝi lia aliancano por la elektoj de 2010.

Post bilanco de pli ol 3 000 mortintoj, centmiloj da delokitoj, frakasitaj infrastrukturoj, la dua ekonomie plej forta lando en Okcidenta Afriko estis rekonstruenda. Tion strebas fari s-ro Ouattara, konscia ke la pontoj kaj ŝoseoj jam hodiaŭ videblaj aperas kiel la elmergita vizaĝo de Ebur-Bordo. Tiu, kiu memorigas la periodon, kiam la “eburborda miraklo” estis citita kiel ekzemplo en la francaj lernolibroj pri geografio, dum inter Parizo kaj Abiĝano prosperis la negocoj kaj aranĝaĵoj.

Vidante la festvestita homamaso, kiu enpaŝas la ĝardenojn de la ambasadoro, oni povus kredi ke tiu tempo revenis. Cetere, s-ro Georges Serre, la gastiganto de la ceremonio, ne povas kaŝi sian kontentecon: “Hodiaŭ, li precizigas, la francaj entreprenoj establitaj en Ebur-Bordo rekte dungas 40 000 personojn, kontribuas je 50% en la fiskaj enspezoj kaj 30% en la malneta enlanda produkto (MEP)...”. La ambasadoro ne bezonas memorigi, ke la fervojo kaj la du konteneraj terminaloj de la haveno estis konceditaj al la grupo Bolloré, la akvo kaj elektro al Bouygues, nek ke la kompanio Orange, la ĉefa sur la eburborda merkato de poŝtelefonoj, restas la ĉefa mecenato de la nacia futbal-konkurso. Jes ja, Francujo revenis. Sed ĉu ĝi iam foriris? En tiu tago de la nacia festo, la frandaĵoj estas ornamitaj per francaj flagetoj. Kaj ĉiu povas manĝi sian parton de Francujo, same kiel la francoj ricevas sian parton de la eburborda “kuko”. Por festi tion, la fanfaro de la Respublika Gvardio de Ebur-bordo, kies muzikistoj ŝvitas sub pezaj kostumoj, ludas popularajn melodiojn. La kreola kompanio akompanas la lastajn glasojn de ĉampano. Vivu la amikeco franca-eburborda! Sur la francaj razenoj de Abiĝano, ĉiu, inkluzive la membroj de la ebura registaro, certe pensas ke tio estas justa renversiĝo. Ĉu Francujo ja ne alportis, sub la konvena aŭtoritato de la Unuiĝintaj Nacioj, decidan armean subtenon al la trupoj de s-ro Ouattara, persona amiko de la eksprezidanto Nicolas Sarkozy? Ĉu ĝi ne mem kanone traboris la murojn de la loĝejo de s-ro Gbagbo, antaŭ ol malfermi ĝin al la militĉefoj de lia kontraŭulo? Depost tio, akvo fluis sub la Bédié-ponto, kaj asfalto rekovris la ŝoseojn de la lando.

Lasi fari, lasi pasi. La liberalisma devizo, kiu konvenas al la registaro, praviĝas ĝis sur la ŝoseoj. Aparte tiu de la Nordo, kie, nome de la “ŝosea flueco”, la kontrol-baraĵoj de la polico estis ege reduktitaj. Varoj kaj pasaĝeroj estas nun liberaj, post jardeko dum kiam la “uniformuloj” sisteme elprenis monon de ĉiu, kiu alilokiĝis. Sur la aŭtoŝoseo finita en decembro 2013, kiu kondukas de Abiĝano ĝis Jamusukro, la politika ĉefurbo, modernaj pagstacioj malebligas intertraktadon. La vojo estas sen obstaklo por iri norden, al la elekta feŭdo de la nuna prezidanto, kaj de la eksa ribelantaro, kiu lin subtenis.

Sed, post Jamusukro, necesas zigzagi inter la multaj truoj en la malnova eluzita asfalto, devigantaj la kamionojn kaj kolektivajn veturilojn fari abruptajn kaj danĝerajn direktoŝanĝojn. S-ro Ouattara havas ankoraŭ multan laboron. Dume, ja aviadile li vojaĝas al Korhogo, norda ĉefurbo kaj kvara urbo de la lando.

Rizosako, luprezo de loĝejo, elektro: la prezoj senĉese kreskas

En julio 2013 li faris tie “ŝtatan viziton”, kun ĉiuj ministroj, por tie havi ministro-konsilion, kiel tio regule okazas. Laŭgrade kiam alproksimiĝas la elektoj de la fino de oktobro, tiuj vizitoj neeviteble prenas aspekton de kampanjo. Ĉiu kunveno estas okazo por anonci investojn: pontoj kaj ŝoseoj, sed ankaŭ materialo por hospitaloj, lernejoj, veturiloj por la administraciaj servoj... La spektaklo estas elprovita, reelsendita dum horoj de la nacia televido. Danke al la urĝa prezidanta programo (UPP) la prefektejo, la urbodomo, la lernejoj kaj la regiona hospitalo estis modernigitaj kaj refarbitaj. Korhogo (350 000 loĝantoj), kiu ĝis nun havis nur du asfaltitajn stratojn, spertas la daŭran ĉeeston de la maŝinoj, kiuj ŝmiras gudronon sur ĝiaj stratoj. Sed “ĉu oni manĝas gudronon?”. Tiu demando regule revenas inter la ebur-bordanoj, inkluzive en la Nordo, kie oni amase voĉdonis por s-ro Ouattara en 2010.

Post noktiĝo, sidantaj ĉe angulo de terstrato malbone lumigita, grupo da junuloj diskutas pri la mondo, aŭ almenaŭ la lando, ĉirkaŭ glaso da teo. Ĉiuj opinias, ke “la lando antaŭeniras, sed oni ne manĝas” Inter ili, neniu havas salajran laboron. La plej bonŝancaj havas etan butikon, kaj aliaj, kiel Sinali, vivas tagon post tago per etaj laboroj, kiujn ili mem devas inventi. “Ĉiunokte, li rakontas, mi demandas min kion mi trovos la morgaŭon por alporti monon hejme. Kiam la milito komenciĝis [en 2002] mi estis dudek kvin-jara. Dek tri jarojn poste, preskaŭ kvardek-jara, vi eĉ ne povas havi propran korton por loĝigi vian familion. Kaj oni jam tro maljunas por la helpoprogramoj al junularo.”

Ĉiuj maltrankviliĝas pro la kresko de la vivkosto; de rizosako ĝis la luprezoj kaj elektro — malkonektita de kvar monatoj ĉe Sinali. Ĉirkaŭ la grupo, en la kvartalo, la nokto estas densa kaj lumoj maloftaj. Sinali estis batalanto de la Novaj Fortoj, kiuj tenis la Nordon. Post la fino de la postbalota konflikto, li redonis sian armilon kaj ricevis la premion de 800 000 afrikaj frankoj (1220 eŭroj) donita de la ŝtato por la malmobilizado de la batalintoj. Li uzis la duonon por repagi siajn ŝuldojn, la alian por financi koko-bredan entreprenon, kiu rapide bankrotis. “Aliaj, pli fragilaj, povus repreni armilojn je la servo de la unua, kiu donos al ili nutraĵon”, asertas la junulo.

Malgraŭ sia frustriĝo, Sinali kaj liaj amikoj voĉdonos “100%” por s-ro Ouattara ĉe la prezidanta elekto, kies unua baloto okazos la 25-an de oktobro 2015. Certe pro regiona solidareco. Ĉar, dum multaj jaroj, la Nordo, malpli evoluinta, sentis sin relegaciita de la subtenantoj de “ebureco”, kiuj pretendis kribri inter la “veraj eburanoj” kaj tiuj “cirkonstancajeburanoj”. S-ro Ouattara, kiu laŭ iuj havas burkinan originon, estis dufoje malpermesita fariĝi kandidato al prezidanteco, ĉar lia nacieco estis dubinda. Liaj kontraŭuloj riproĉis, ke li ne estas, kiel ankoraŭ nun postulas la fundamenta leĝo, “naskita de eburbordaj gepatroj, mem origine eburaj*. Tiel li ja fariĝis emblemo de la viktimoj de la “ebureco” kaj, fakte, la porbatalanto de la nordaj loĝantaroj. Tiun frustiĝon kundividis la ribeluloj, kiuj, en 2002, provis renversi s-ron Gbagbo. Ilia puĉo fiaskis, ili prenis la nomon Novaj Fortoj kaj “administris” dum pli ol kvin jaroj la nordon de lando dividita en du partoj. Bouaké, la dua urbo, estis tiam ilia ĉefurbo.

* Vd “Eburbordo, la malbenitaj heredantoj de Félix Houphouët-Boigny”, Le Monde diplomatique en esperanto, januaro 2011.
Kune, ili dominis kaj ekspluatis la nordon de la lando

En tiu nokto de julio 2015, kiam oni festas la finon de ramadano, la junularo amase trairas ĝiajn stratojn. Kvazaŭ ondoj, bandoj de festvestitaj knaboj ludas trakurante la vojkrucojn, interrompas la trafikon, antaŭ ol reveni, ridegantaj, ebriaj el la libereco de la festotagoj. Ili liberiĝas, eĉ se nur unu nokton, el la aŭtoritato de la pliaĝuloj, en gaja malordo, kiun neniu policano provas reteni. Bouaké restas ribela, malgraŭ la reunuiĝo de la lando en 2007 kaj la rearanĝado de la administracio.

La multegaj ĉinaj motorcikloj atestas siamaniere pri la jaroj, kiam la urbo eskapis la regadon de Abiĝano kaj pli similis al Uagaduguo, kie tiuj veturiloj delonge estas parto de la pejzaĝo. La ĉefurbo de Burkina Faso cetere estis la malantaŭa bazo de la ribeluloj, kiuj ekregis la Nordon en 2002, kaj tra tiu lando transiris la komerco, kiu vivigis la regatan zonon. Ĝiaj armeaj ĉefoj, la zono-komandantoj, disdividis inter si pli ol la duonon de la eburborda teritorio, helpataj de civiluloj nomataj “delegitoj pri administracio”. Tiuj lastaj estis la politika flanko de la Noval Fortoj, enkorpigita de s-ro Guillaume Zoro, fariĝinta prezidanto de la Nacia Asembleo*. Kune, ili dominis kaj ekspluatis la Nordon, elprenante impostojn por nutri kason tiel nomatan “la centran”, teorie por financi la trupojn kaj la administradon de la teritorio.

* Ĉu civiluloj aŭ armeanoj, la ĉefaj gvidintoj de la Novaj Fortoj okupas ŝlosilajn postenojn en la nunaj institucioj.

La anarkia cirkulado de la motorcikloj en Bouaké restas heredaĵo de tiu periodo. Multaj junuloj, manke de perspektivoj, decidis “ruligi motorciklojn”, fariĝante taksi-ŝoforoj sen permesilo, sen kasko kaj sen asekuro. Cetere multaj el ili finas sian ŝoforadon en la Universitata Hospitalo (CHU), subekipita malgraŭ sia renovigo post la ekregado de s-ro Ouattara. Malantaŭ la refarbitaj fasadoj, al la CHU, la sola tiunivela hospitalo en la tuta zono Centro-Nordo-Okcidento (CNO), tio estas pli ol la duono de la lando, severe mankas materialo. Escepte de la patrinaj kaj infanaj prizorgoj, teorie senpagaj, la flegokostoj estas tro altaj por granda plimulto de la loĝantaro, kiu vivtenas sin per neformalaj aktivaĵoj. Por igi ilin pli alireblaj, la registaro, konscia, ke 85% de la eburbordanoj havas neniun socian asekuron, lanĉis la “universalan medicinan asekuron” (UMA) en januaro 2015. Malsame de la samnoma franca asekuro, la UMA baziĝas sur mil-franka monata kotizo (1000 afrikaj frankoj = 1,5 eŭro) por ĉiu persono, rajtiganta la pagon de tri kvaronoj de la kurantaj kostoj (konsultoj, ĥirugio, enhospitaligo, medikamentoj). Tiu socia asekuro havas malmulte da kotizantoj (176 000), ĝi estas nur komenciĝanta.

Senpuneco nutras persistajn amarajn postsentojn

Kiam oni foriras el Bouaké suden, la arbarajn savanojn anstataŭas arbaro. La horizonton baras muro intense verda, dominata, ĉe alveno en Jamusukro, de la kupolo de la fama baziliko. Ĝi estas, de dudek kvin jaroj, la simbolo de ĉefurbo, kiun Félix Houphouët-Boigny, la patro de la sendependo, konstruigis en sia vilaĝo. Sed la vastaj arterioj de la urbo estas sen aŭtoj, kaj la tuta urbo ŝajnas ŝvebi en tro grandaj por ĝi vestoj. La translokado de la institucioj, promesita de ĉiuj liaj posteuloj, ne realiĝis.

Elirante el la urbo, oni trovas la terojn de la kakao, de kiu la grajnoj riĉigis la landon, antaŭ ol kaŭzi ĝian ruiniĝon, kiam la mondaj prezoj, fine de la 1970-aj jaroj, malaltiĝis. La kakao-aktivaĵoj, poste privatigitaj je la postulo de la internaciaj financaj institucioj, fariĝis tute senorganizitaj dum la jardeko de politiko-milita krizo, kiun spertis la lando. Ankoraŭ atestas pri tio, laŭlonge de la vojo kondukanta okcidenten, la vastegaj plantejoj de Tombokro. Heredigitaj de Houphouët-Boigny al la ŝtato, ili estas grandparte forlasitaj, englutitaj de la arbaro. Agrokulturaj laboristoj ankoraŭ vivas tie. Ili kultivas maizon kaj maniokon inter la kakaoujoj, atendante de dek jaroj fantoman salajron.

Kiam li ekprezidis la landon, en 2011, s-ro Ouattara reorganizis la enkadrigon de la produktado, garantiante prezojn por la plantistoj kaj tiel revigligante la kakaoproduktadon, de kiu dependas pluraj milionoj da eburbordanoj. En 2014 la produkto atingis la rekordan nivelon 1,7 milionoj da tunoj, tio estas 35% de la tutmonda produktado. La sektoro estas 15% de la MEP. Tial, la tero estas plej grava temo kaj la disdivido de ĝiaj fruktoj, ĉefa demando. Ĝi nutras de preskaŭ dudek jaroj la konfliktojn, kiuj disŝiras la Okcidenton, la plej fruktodonan zonon de la lando.

La urbo Duékoué tre multe suferis pro tio. “La elektoj pasas, la komunumoj restas”, proklamas granda afiŝo laŭlonge de unu el la grandaj stratoj de la urbo. Ĉi tie pli ol aliloke, tiu frapfrazo trovas sian plenan signifon. Ĉi tie pli ol aliloke, iuj timas la elektojn kaj la demonojn, kiujn ili revekas. La lastaj elektoj kaŭzis la morton de milo da homoj en la urbo kaj ĉirkaŭurbo, tio estas triono de ĉiuj mortoj oficiale nombritaj dum la postbalota milito de 2010-2011. Kvin jarojn poste, la urbo ne montras postsignojn. Ĝi estas trankvila. Oni preskaŭ povus kredi, ke ĉio tio ne okazis. Sed la silentoj kiuj ritmas la konversaciojn mute krias la rakontojn pri la okazintaj kruelaĵoj. La mortintoj ankoraŭ atendas, en anonimaj komunaj fosaĵoj, ke oni bonvolu identigi ilin.

La regiono Guémon, kies kerno estas la urbo Duékoué, estas riĉa pro siaj arbaroj, kiujn kulturebligas de jardekoj la loĝantaroj eksterlandaj (plejparte el Burkina Faso) aŭ venintaj el aliaj regionoj de Ebur-bordo. “La tero apartenas al tiu, kiu valorigas ĝin”, proklamis Houphouët-Boigny. Post lia morto en 1993, la ideo de “ebureco” trudiĝis al la tero. La ekonomia krizo puŝis la lokajn aŭtoktonajn loĝantarojn* postuli la terojn plantitajn je kakaujoj, kiujn ili cedis aŭ koncesiis al la agrokulturistoj venintaj el aliloke. Multaj interkonsentoj estis tiam reviziitaj aŭ nuligitaj de la aŭtoktonoj; kaj, en la sud-okcidento de Ebur-bordo (kie tiuj estas malplimulto), plantistoj, kiuj ne originis el la regiono, estis forpelitaj el la teroj, kiujn ili valorigis. Tiel komenciĝis ciklo de perforto kaj reprezalioj, kiu igis la Okcidentan Eburbordon nesto de interkomunumaj konfliktoj.

* En la Guémon-regiono, la aŭtoktonoj estas l Wè, la aloktonoj, la loĝantaroj de la Centro kaj Nordo (baoulés, malinkeoj, senufoj) kaj la alilandanoj, la burkinanoj, tre multaj en la regiono. La “eburecaj” refleksoj estas solidaj, kaj la malinkeoj kaj la senufoj estas ofte klasifikitaj inter la alilandanoj..

Kiam komenciĝis la postelekta krizo, Duékoué fariĝis ties tragika epicentro. En marto 2011 la trupoj de s-ro Ouattara, irantaj al Abiĝano, ekprenas la urbon kaj rekte direktas sin al kvartalo Carrefour, kies memdefendaj grupoj subtenantaj al s-ro Gbagbo, konsistantaj el la aŭtoktonoj wé, faris sian feŭdon. Helpataj de la dozoj — tradiciaj ĉasistoj fakte fariĝintaj milico-, la trupoj subtenantaj Ouattara faris tie buĉadon. “Ili diris: ‘ĉiuj junuloj de la kvartalo Carrefour estas milicanoj’”, rakontas junulo.Ĉiuj, kiuj povas, fuĝas tiam al la katolika misiejo, ili baldaŭ estas 30 000 homoj ene de korto, kaj preskaŭ 250 000 forlasas la regionon, irante al la najbara lando Liberio. En Duékoué, sur la stratoj plenaj je kadavroj, la fortoj de la Unuiĝintaj Nacioj (france: ONUCI) nombras la mortintojn kaj rapide enterigas ilin en fosaĵojn, kiujn oni ĝis nun ankoraŭ ne malfermis. Almenaŭ 500 mortintoj en Duékoué laŭ la UN, pli ol 800 laŭ la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco — la plimulto el ili en la kvartalo Carrefour. “La ĉi tie okazintaj hororaĵoj estas neklarigeblaj”, memoras s-ro Denis Zehla, la kvartalestro, kiu ne plu volas rakonti ilin. Lia silento parolas por li. La suferoj de la we-loĝantoj ankoraŭ ne estis finitaj: la sekvajn tagojn, ili estis postĉasitaj en la arbaroj kaj, en julio 2012, atakitaj en la rifuĝ-tendaro, kiu randas la urbon. Ĉio sub la senpova rigardo de la ONUCI.

La amasmurdo de Duékoué kaj ties sekvoj formas sango-makulon, kiun la prezidanta bilanco de s-ro Ouattara ne povos forviŝi. Tiu krimo restinta nepunita metas la turmente obsedan demandon de la justico de la venkintoj, dum s-ro Gbagbo estas juĝata de la Internacia Punkortumo (IPK) en Hago, same kiel s-ro Charles Blé Goudé, eksgvidanto de la Junaj Patriotoj lin subtenantaj*. Multaj aliaj ankoraŭ atendas sian proceson. Akuzata pri partieco, la eburborda justico, en junio 2015, finfine jure ekpersekutis homojn, kiuj kontribuis al la venko de s-ro Ouattara, inter kiuj du famaj zon-komandantoj: s-roj Chérif Ousmane kaj Losseni Fofana. Estas malmultaj ŝancoj, ke tiuj du, altranguloj pri sekureco en la nuna reĝimo, estos ĝenataj en tuja estonteco. Sed ilia jura kulpigo en Ebur-bordo ebligas male eviti al ili la probablajn petojn prezenti sin antaŭ la IPK.

* S-ino Simone Gbagbo estis kondamnita de eburborda tribunalo, la 10-an de marto 2015, je dudek jaroj en malliberejo dum fuŝa proceso. Ŝi petis nuligon de la juĝo al la kasacia kortumo.

“Sen minimumo da justeco, ĉu la repaciĝo eblas?”, sin demandas pastro Cyprien Ahouré, responsulo de la katolika misio de Duékoué. Lin, kiu vidis, je ĉiu perforta ekflamiĝo, la rifuĝintojn (burkinanoj, baŭleoj, wé...) amase alveni, oni nomumis prezidanto de la loka branĉo de la Komisiono Dialogo, Vero, Repaĉiĝo (KDVR) starigita en 2011. “La KDVR seniluziigis nin. Ni ne laŭiris ĉiujn planitajn etapojn, aparte tiun pri kompensado, klarigas la pastro. La batalintoj estis prikonsiderataj, multe da mono estis uzata; sed oni ne povas doni monon al tiuj, kiuj uzis la armilojn kaj nenion al tiuj, kiuj perdis ĉion.” Ankaŭ la nacia Katarso ne okazis. La komisiono ne publikigis la rezulton de siaj laboroj, kaj la tiom atendataj bildoj de la publikaj juĝaj sesioj neniam estis dissenditaj. La nacia komisiono por la repaciĝo kaj kompenso al la viktimoj (NKRKV), kiu sukcedis al ĝi en marto 2015, ĵus nur komencis unuan fazon de kompensado koncernanta 4 500 homojn.

Dume, la repaciĝo realiĝas de malsupre, sen la politikistoj. En Duékoué, same kiel aliloke en la lando, la komunumoj relernis, vole nevole, vivi kune. “Oni toleras unu la aliajn” estas tio, kion oni plej ofte aŭdas. “Hodiaŭ oni akceptas vivi kun la aliaj, ĉar ni havas plu nenion por gajni, ni perdis ĉion. Tiu, kiu estas prezidanto, li ja estas prezidanto. Se morgaŭ estos alia, oni toleros lin”, ankaŭ diras la ĉefo de la kvartalo Carrefour. La junuloj de kvartaloj antaŭe oponantaj parolas unu al la aliaj, sed fajrilo povus eksplodigi la situacion. “Kiam okazas io en la urbo, oni tuj suspektas la junulojn de Carrefour. Oni diras, ke ni estas la fratoj de Gbagbo”, komentas junulo. Ĉiuj bedaŭras, ke dozoj (kiuj partoprenis la amasmurdojn), ankoraŭ promenas libere en la urbo, kun siaj ĉasfusiloj. Ĉu tiu paco en Duékoué estas nur tiu de la venkintoj? De tiuj, kiuj, hieraŭ humiligitaj, ekprenis la povon kaj trudas hodiaŭ la timon al siaj kontraŭuloj? Hodiaŭ kiel pasintece, nepuneco nutras la amarajn sentojn, kiuj pezas sur la estonteco.

En la Okcidento de Ebur-bordo, la teraj konfliktoj ne finiĝis, kaj multaj aŭtoktonoj, kiuj rifuĝis en Liberio, trovis je reveno sian teron okupita*. La vicprefektoj de la zono provas solvi ilin kun la helpo de la tieaj komunumestroj. Sed grandegas la tasko. Laŭleĝe, la tero povas aparteni nur al la ŝtato aŭ individuoj kun eburborda ŝtataneco. Tiuj lastaj devas ricevi de la administracio proprieto-titolon. La necesaj klopodoj estas multekostaj.

* Vd Fanny Pigeaud, “Milito por kakao en okcidento de Eburbordo”, Le Monde diplomatique en esperanto, septembro 2012.

Kun preskaŭ kvin milionoj da loĝantoj kaj triono de la balotantaro, Abiĝano estas tre grava por la elektoj. En la ekonomia ĉefurbo, la turoj de la Altebenaĵo, la negoco-kvartalo, refariĝis elegantaj. Hieraŭ simboloj de la “ebura miraklo”, ili enkorpigas hodiaŭ la disvolviĝantan Ebur-Bordon, promesitan de s-ro Ouattara, stimulatan per pli ol 8% jara kresko depost 2012. La randoj de la laguno estas rearanĝataj, baldaŭ estos tie vojnodo, kaj la laboroj por urba trajno verŝajne komenciĝos antaŭ la fino de la jaro. Ladurboj, kiuj greftiĝis en la kerno de la urbo, estis forigataj kaj “la Sorbono”, publika placo, kiun la Junaj Patriotoj, fideluloj de s-ro Gbagbo, faris sia, plu estas nur malbela tereno transformita en parkejon. La rego-ŝanĝoj legiĝas ankaŭ en la urba pejzaĝo.

La lastaj konstruaĵoj okupitaj de la kromvarbitaj batalantoj, kiuj subtenis s-ron Ouattara, estis evakuitaj en junio 2015, kelkajn monatojn antaŭ la fino de lia mandat-periodo. La operacio, nomata “Feliĉo”, koincidis kun la fino de la malarmigado-procezo. Laŭ oficialaj statistikoj, 91% de la nombritaj 64 000 batalintoj (el ambaŭ flankoj) deponis siajn armilojn. Sed la vera bilanco de ilia reensociiĝo povos okazi nur en longdaŭro. La zon-komandantoj, kiuj regis kiel mastroj de la Nordo, estis preskaŭ ĉiuj relokitaj ekster siaj propraj feŭdoj. Sed ili estas nun kerne de la sekureca aparato de la ŝtato. Ili kontribuis instali s-ron Ouattara, do ili restas netuŝeblaj. Tamen, raporto de la Unuiĝintaj Nacioj rimarkigas la kontraŭleĝan ekspluatadon de la orminejo de Gamina, regata de la eksa zon-komandanto “Wattao”, nun vic-komandanto de la Respublika Gvardio; la raporto ankaŭ kritikas la armilaron konservitan de la zon-komandanto Kouakou Foffie ĉe Korhogo*. Tial, la demando pri la pozicio de tiuj zon-komandantoj en la estontaj povoluktoj restas nesolvita. Sed tio koncernos nur la elektojn de... 2020. Por tiuj de la 25-a de oktobro 2015, s-ro Ouattara, pro la koalicio de partioj*, kiu portis lin al la regado, alfrontos dividitan opozicion.

* Raporto de la UN, n-ro S/2015/252, aprilo 2015.
* La Kuniĝo de la Houphouët-istoj por Demokratio kaj paco (KHDP) kunigas la Demokratian Partion de Ebur-Bordo — Afrikan Demokratian Kuniĝon DPEB-ADK (Eksa unusola partio), la Kuniĝon de la Respublikanoj de Ebur-Bordo (KREB, partio de s-ro Ouattara), kaj la Union por Demokratio kaj paco en Ebur-Bordo (UDPEB, partio fondita de la generalo Robert Guéï).
Ĉiu prezentas sin viktimo, sed kiu sin konfesas kulpulo?

De kiam, en junio 2014, la IPK konfirmis, ke ĝi juĝos s-ron Gbagbo, lia partio, la Eburborda Popola Fronto (EPF) klare montras siajn profundajn dividojn. La “ribeluloj”, kiuj kondiĉigas sian partoprenon en la elekto-procezo je la liberigo de la eksprezidanto, provis — sen sukceso — eksigi la prezidanton de la partio kaj eksan ĉefministron Pascal Afi Nguessan. Ili riproĉas al li ludi la ludon de la nunaj regantoj, donante al la venonta baloto pluralisman karakteron. Kelkaj opoziciuloj rifuzas la konsiston de la sendependa elekta komisiono, kiun ili taksas favora al s-ro Ouattara, kaj ankaŭ publike protestas pro siaj malfaciloj por kampanji en la tradiciaj elektaj feŭdoj de la prezidanto. Siaflanke, la eburbordanoj ne amase enskribiĝis sur la balot-listojn. Nur 367 000 novaj elektantoj enskribiĝis sur la provizorajn listojn, kio fiksas je 6,1 milionoj la elektantaron, por 9-miliona loĝantaro en aĝo por voĉdoni. Ĉu ĉar la elekto ŝajnas jam antaŭ-decidita? Ĉu pro malŝatego de la politikaj kvereloj, kiuj kondukis la landon al ruiniĝo? Aŭ ĉu pro timo ke denove okazos alfrontiĝoj? La prezidanto promesis pacajn elektojn. Lacaj, kelkaj eburbordanoj kontentiĝos pri tiu programo.

Prenante la gvidadon de la lando en aprilo 2011, s-ro Ouattara, ekonomikisto flue praktikanta la gramatikon de la Internacia Mon-Fonduso (IMF), kies unu el la gvidantoj li estis, vetis pri la restarigo de la infrastrukturoj, la relanĉo de investoj kaj la ekonomia kresko. “Mono ne cirkulas, sed laboras”, li martelis al ĉiuj tiuj, kiuj montris sian senpaciencon vidi la dividendon de la kresko fariĝi realeco en ilia telero. Ĝis nun, la loĝantaro, kaj precipe la junularo (77,5% de la loĝantaro estas malpli-ol-35-jaruloj) ankoraŭ atendas. Necesos pli ol nur socia pliboniĝo por estingi la fajrejojn de divido, kiuj koviĝas en la lando. La repaciĝo okazas, manke de alia ebleco, kaj senpuneco restas la regulo. En Ebur-Bordo, ĉiu sin proklamas viktimo, sed kiu sin konfesas kulpulo? Ne la politikistoj, ĉiuokaze. Tion la loĝantaro ja bone komprenis.

Vladimir CAGNOLARI