Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Disponi pri sia korpo estas malfacila konkero

Lukto por la rajto aborti en Ĉilio

La rajto al interrompo de gravedeco rezultas el akra lukto kaj de la engaĝiĝo de klera avangardo, kiel atestas la vojo de Sylvie Rosenberg-Reiner en Francujo. En Ĉilio, la socialista prezidantino Michelle Bachelet estas preparanta leĝon por ke aborto estu nepunebla en certaj dramecaj situacioj (seksperforto, misformigo de la bebo, ktp.) Sed la preparata leĝo lasas eksterleĝe dekmilojn da virinoj.

Mi estis dekkvarjara kaj tio estis somera amo. Mi ne konsciis, ke mi povas fariĝi graveda.” Sidante en sia salono je la horo de laonce, la tagfina manĝeto en Ĉilio, Camila — kiu petis anonimecon, same kiel sia patrino, ankaŭ ĉeestanta-, mergiĝas en siajn rememorojn ĉirkaŭ teo. “Iun matenon, mia patrino donis al mi gravedo-teston.”, rakontas la 24-jara junulino. La rezulto pozitivas. “ŝi diris al mi: “Ne parolu pri tio al iu ajn. Trankvile iru al la lernejo.” Vespere, ŝi demandis min kion mi volas fari.” La adoleskulino decidas interrompi sian gravedon. La patrino de Camila, Cynthia, daŭrigas: “Mi avertis ŝin, ke tio devas resti inter ni, ĉar mi riskas iri en malliberejon. Mi multe laboris en kaŝeco”, aldonas tiu aktivulino de la patriota Fronto Manuel Rodriguez, la armita alo de la ĉilia komunista Partio dum la diktaturo. “Por mi tio ne estas problemo, sed emocie, tio estis malfacila.”

“Viro cirkaŭ kvardekjara venis al nia hejmo, daŭrigas Camila. Mi ne scias, ĉu li estis kuracisto. Li donis al mi kvar pilolojn kaj li atendis, ke mi eligu la feton en la banĉambro. Mi havis kuntirojn, sangis... Tio estis rapida, sed ŝoka. Mi deprimiĝis dum du jaroj. Mi sentis min kulpa.” Antaŭe, Camila cetere estis kontraŭ la aborto: “Mi trovis tion abomena. Mi studis en katolika instituto, kaj oni montris al ni bildojn de utero-skrapado, de hurlantaj beboj... Post tiu sperto, mi ŝanĝis mian opinion.” Rigardante sian filon Ariel, unu-jara kaj duono, kiu ludas en angulo de la salono, la juna virino daŭrigas: “Nun mi estas patrino, kaj mi scias ke deziri sian infanon estas plej grava afero dum gravedo.” Ŝia patrino ĉiam subtenis ŝin, konvinkita, ke oni devas “esti libera mem decidi. Sed, en nia lando, oni apenaŭ parolas eĉ pri seksa edukado...”.

En 2013, la historio de Belen, dekunujarulino fariĝinta graveda post ripetataj seksperfortoj de ŝia duonpatro, relanĉis la debaton. La postan jaron, dektrijarulino, viktimo de seksperforto, estis devigita travivi sian gravedon ĝis la fino, kvankam la feto havis gravan difektiĝon. La bebo vivis nur kelkajn horojn post sia naskiĝo. Tiuj dramecaj faktoj memorigas al Ĉilio sian kondiĉon de lando kun aparte malprogresema leĝaro, depost la senescepta malpermeso de aborto dekretita en la lastaj monatoj de la diktaturo de la generalo Augusto Pinochet.

Nur malmultaj aliaj ŝtatoj montriĝas tiom punemaj: Vatikano, Malto, Salvadoro, Nikaragvo, Honduro, Haitio kaj Surinamo. Najbaraj landoj, kiel Kubo, Porto-Riko, la urbo Meksiko de 2007, kaj Urugvajo de 2012 permesas aborton senkondiĉe dum la dek du unuaj semajnoj de gravedo. Aliaj landoj de la regiono permesas siaflanke la kuracartan interrompon de gravedo, kun pli-malpli larĝa amplekso. “La kuracarta aborto ekzistis en Ĉilio dum preskaŭ kvindek jaroj, memorigas la D-ino Maria Isabel Matamala Vivaldi, kuracisto kaj figuro de la ĉilia feminista movado. Ĝi estis permesita kiam la gravedo enhavis riskojn por la sano de la patrino. Dum miaj kuracistaj staĝoj, mi eĉ praktikis ĝin. Sed ni malprogresis...”

Depost la reveno de demokratio, malgraŭ deko da parlamentaj provoj, la leĝo restis tia, kaj minacas ĉiun abortintan virinon ricevi punon je tri monatoj en malliberejo. Tamen, inter 70 000 kaj 220 000 virinoj laŭtakse ĉiujare prenas tiun riskon. Tio igas Ĉilion, laŭ la D-ino Matamala Vivaldi, la lando “kun la plej alta procento de abortoj en Latin-Ameriko”, apud la Dominika Respubliko. La foresto de publika politiko pri kontraŭkoncipo kaŭzas aparte altajn kvotojn de nedezirataj gravedoj. La Dominika Respubliko forigis, en decembro 2014, la punon por aborto en kazo de seksperforto, incesto, feta misformado aŭ danĝero por la vivo de la virino, sekve la nemoviĝo de Ĉilio fariĝis ne eltenebla.

Dum sia prezidanta kampanjo de 2013, la kandidatino de la maldekstra koalicio, Michelle Bachelet, laŭfake kuracistino, promesis forigi la puneblon de aborto en tri situacioj: seksperforto, nevivebla feto kaj danĝero por la vivo de la patrino. Sed necesis la dramecaj faktoj rivelitaj de la gazetaro por ke fine la registaro deponis leĝprojekton ĉe la parlamento, komence de 2015. Komence de aŭgusto, unua etapo finiĝis kun la adopto de la teksto en komisiono.

La diskuto tamen komenciĝis sub ne favora aŭspicio: “Ni subtenas la vivon. Konsekvence, nia reto de sanigcentroj estos loko, kie oni protektas vivon, ni ne realigos tie abortojn”, avertis la rektoro de la katolika papa Universitato de Ĉilio, s-ro Ignacio Sanchez, antaŭ la deputitoj. Lia institucio disponas pri la plej grava reto de sanigcentroj en Ĉilio, UC Christus. Se la leĝo adoptiĝas, la pli ol 1 200 kuracistoj, kiuj tie laboras, do ne aplikos ĝin.

En lando, kie divorco estis permesita nur en 2004 kaj kie 57% de la loĝantaro sin deklaras katolika, tiu poziciiĝo ne estas malgrava. “La Eklezio premas al la registaro, kiel ĉiam, kolere diras la D-ino Matamala Vivaldi. Kaj se la registaro rezistas, ĝi minacas iniciati socian premon, kiel la evangeliistoj en Brazilo.”

La ofensivo estas des pli efika, ke ĝi havas relajsojn same en la dekstraj partioj, kiel sine de la Kristan-Demokratio (KD), kiu partoprenas la registaran koalicion. Fine de julio la KD, kiu tamen aliĝis al la prezidanta programo de la kandidato Bachelet en 2013, anoncis, ke malpli ol triono el siaj deputitoj subtenas la leĝotekston. Ĝia vicprezidanto, s-ro Matias Walker, memorigis, ke plimulto de la membroj de lia partio oponas la nepuneblon de aborto kaze de seksperforto.

Praktika manlibro cirkulas sur la reto

Dum afero pri senmoveblaĵa spekulado implikanta ŝian filon kaj bofilinon makulas ŝian bildon, s-ino Bachelet domaĝas siajn partnerojn por protekti sian plimulton en la Parlamento, samtempe minimume sin konformante al la rekomendoj de la internaciaj organizaĵoj. Fine de 2014, gupo de fakuloj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), kie la prezidantino laboris kiel unua gvidantino de la organizaĵo UN-Virinoj, instigis Ĉilion transpasi “la obstaklojn de patriarkeco kaj konservativa socio”. Antaŭ mallonga tempo, feministaj organizaĵoj strukturis sian diskurson pri aborto, tiel kontribuante al la debato. Tiel estas Miles, asocio por defendo de la seksaj kaj reproduktaj rajtoj fondita en 2010, kiu koncentras siajn postulojn al la nepuneblo de kuracarta gravedo-interrompo; ideo al kiu aliĝas inter 60 kaj 70% de la Ĉilianoj, laŭ aktualaj opinienketoj*.

*Encuesta nacional del instituto de investigación en ciencias sociales”, universitato Diego Portales, Santiago, 2014.

Aliaj organizaĵoj ŝatus instigi la registaron fari pli grandan paŝon. La “kunordigado de feministoj en lukto”, kreita en 2014, kvankam ĝi nombras nur centon da aktivuloj, sukcesis organizi tri marŝojn favore al la rajto aborti en Santiago. “La teksto de Bachelet ne konsideras la klas-problemaron, klarigas Hillary Hiner, profesorino pri Historio en la Universitato Diego Portales. La riĉulinoj ĉiam povos aborti en privataj klinikoj, aŭ en eksterlando”. Kio por tiuj, kiuj ne havas sufiĉe da monrimedoj. Estas granda malegaleco en la aliro al senriska aborto, kaj tion ne solvos la leĝprojekto”, rekonas la D-ino Soledad Diaz, membro de la ĉilia Instituto de reprodukta medicino.

“La situacioj en kiuj la leĝo planas nepuneblon koncernas nur 2% de la abortoj”, substrekas Carolina, postulanta anonimecon. Ŝi estas membro de Linea Aborto Chile (“Linio Aborto Ĉilio”), kies aktivulinoj estis origine formitaj de la nederlanda asocio por defendo de la elekteblo Women on Waves*. Ili ĉiuvespere, de la 20-a ĝis la 23-a horo, respondas ĉe telefono por provizi la necesajn informojn por sendanĝera medikamenta aborto.

* “Virinoj sur ondoj”. Tiu asocio fondita en 1999 praktikas abortojn sur kliniko-ŝipoj laŭlonge de landoj, kie gravedo-interrompo estas malpermesata, en la internacia parto de oceano.

Dume, miloj da virinoj daŭre estas viktimoj de la vendistoj sur la nigra merkato. Kontraŭleĝe importita de najbaraj landoj, la aborta pilolo Misoprostol vendiĝas je alta prezo (inter 40 000 kaj 120 000 ĉiliaj pesoj, tio estas inter 55 kaj 164 eŭroj), kaj foje je malĝusta dozo aŭ ekster la templimoj: tiu pilolo estas efika nur ĝis la dek dua semajno de gravedo. Kiel klarigas raporto de la Universitato Diego Portales*, kiam la virinoj kiuj abortas suferas komplikaĵojn (precipe hemoragioj kaj infektoj), ili prenas riskon ne nur por sia sano. Kiam ili iras al hospitalo, ili ofte suferas “pridemandadon kaj brutalan traktadon, kaj ili povas esti denuncataj”. “Mi vidas alveni virinojn tre angorajn kaj senmonajn”, rekonas la prezidantino de la nacia sindikato de la akuŝistinoj, s-ino Anita Roman, kiu laboras en la Hospitalo Luis Tisné Brousse de Santiago. “Ili atendis esti en grave malbona stato por iri al la hospitalo”. Sed, ŝi certigas: “Ni ne denuncas ilin.” Tiun principon dividas ankaŭ D-ro Mauricio Besio, de la katolika papa Universitato de Ĉilio.

* Lidia Casas kaj Lieta Vivaldi, “La penalización del aborto como una violación a los derechos humanos de las mujeres”, raporto pri la Hom-rajtoj, universitato Diego Portales, 2013.

En 2013, 166 virinoj estis tamen denuncitaj. “Inter ili 22 estis kondamnitaj”, indikas la prokuroro Félix Inostroza, direktoro de la tribunalo pri perfortaj krimoj, al kiuj apartenas aborto. “La plimulto da ili ne iras en malliberejon sed ricevas alternativajn punojn”, precizigas s-ino Ana Piquer, advokato kaj direktorino de Amnesty International Chile. En 2015, ses viroj estis en malliberejo. La lasta, 76-jara flegisto, estis kondamnita en 2013 je 818 tagoj da mallibereco pro ripetata praktikado de abortoj.

Ŝajnas do ke la krimigo de aborto estas malkreskanta. “La situacio estas multe pli malbona en Salvadoro, insistas la advokatino Piquer. Tie la virinoj iras en malliberejon.” Amnesty International lanĉis en aprilo 2015 la kampanjon “de la 17”, reference al la 17 virinoj, kiuj inter 1999 kaj 2011, estis kondamnitaj en Salvadoro al punoj ĝis 40 jaroj da mallibereco, plejmulto da ili pro “hommortigo kun pligravigaj cirkonstancoj”. Iliaj advokatoj petis prezidentan punliberigon kiam unu el ili, s-ino Guadalupe Vasquez, estis liberigita en januaro 2015. Iuj volas vidi en tio signon. Ĉu Salvadoro estos la venonta ŝtato kiu revizios sian leĝon?

Ĉie en la regiono, grupoj de aktivuloj laboras de pluraj jaroj por teksi ligilojn kaj solidarecojn. Linea Aborto Chile ellaboris praktikan manlibron pri medikamenta aborto, disdonata kaj elŝutata je plurmiloj da ekzempleroj. “Ni inspiriĝis el la unua manlibro de Latin-Ameriko, publikigita en Argentino”, klarigas Carolina. Bolivianinoj siavice reprenis la verkon, tiel metante la bazojn de tio, kio eble fariĝos vera tutamerika reto.

Julia Pascual kaj Leila Miñano