Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Disponi pri sia korpo, malfacila konkero

En Francujo, de la “krimo kontraŭ la ŝtato” ĝis la Veil-leĝo permesanta aborton

Tio, kion mi rakontos estas aktivula sperto, kiun mi travivis kun tre forta engaĝiĝo, kaj sekve kun mia tuta subjektiveco. Oni ofte aŭdas, ke la liberaligo de kontraŭkoncipaj rimedoj kaj de aborto iras laŭ la “direkto de la historio”. Sed paroli pri kvazaŭ certa venko de niaj ideoj kaŝas la perfortecon de la ideologiaj luktoj, kiuj alfrontigis la subtenantojn de liberaj kaj senpagaj kontraŭkoncipo kaj aborto al ties kontraŭuloj. Oni neniam sufiĉe memorigos la indignigan sintenon de multaj hospitalaj kuracistoj: kiam ili alvenis en la hospitalon, la virinoj provintaj ĉesigi sian gravedon estis insultataj, humiligataj; utero-skrapado estis praktikata sen anestezo...

En 1964 mi estis en la tria jaro de miaj medicinaj studoj. Ne estis seksa edukado. La salonego de la nova fakultato en Parizo plenplenis da studentoj venintaj por aŭskulti la kurson de Profesoro Christian Cabrol — kiu poste realigis, la 27-an de aprilo 1968, la unuan koro-grefton en Francujo. Cabrol desegnis sur la nigra tabulo la anatomion de la pelvo de viro kaj virino, komentis, klarigis la internajn kaj eksterajn organojn, interpunkciante sian paroladon per triviale malprudaj subkomprenaĵoj, laŭ la stilo de la malprudaj kanzonoj de medicin-studentoj. Tiu kurso havis bonan reputacion kaj konsistigis la solan seksan informadon, limigitan je anatomio, de la estontaj kuracistoj. Male, la eblaj komplikaĵoj de ĉiu aborto-metodo estis ja abunde detaligitaj: la timiga sepsemio, ofte mortiga (kiu hodiaŭ tute malaperis), kies sekvoj povis esti sterileco...

La asocio Familia Planado estis kreita en 1960. Kun mia amikino Elisabeth Barthod-Michaut ni decidis aliĝi al ĝi en 1965 kaj ni petis sekvi kurson por fariĝi akceptantinoj. Nia statuso de medicin-studentinoj certe favorigis nin unue. La formado de akceptantino de la Familia Planado estis tre klasika kaj submetita al la vidpunktoj kaj al la postuloj de la kuracisto-kolegio. Ni lernis la mekanikajn kontraŭkoncipajn metodojn:vagina kaj cervika pesarioj, spermicidoj. La enuteraj pesarioj estis tiam malmulte uzataj kaj rezervitaj por la virinoj jam patrinoj. Ni devis mem lerni la manieron uzi la pesarion. Pri la kontraŭkoncipa pilolo, malpermesita en Francujo, oni ne parolis. Rapide, ni sentis ke nia loko ne estas en tiu strukturo, kies sidejo troviĝis tiam en strato Vivienne en Parizo. Nia situacio de ne edziniĝintaj virinoj estis problemo ne nur por la patrinoj, kiuj venis peti konsilojn, sed ankaŭ por la responsulinoj de Familia Planado*. Ni sentis nin katenitaj de la rigideco, kiun trudis la kuracisto-kolegio. Fine, nur la plenkreskaj virinoj rajtis enskribiĝi, kaj en Francujo la plenkreskeco estis ankoraŭ fiksita je 21 jaroj*.

* Pri la taktiko-hezitoj kaj la laŭleĝisma aliro de la Familia Planado, vd. Marie-Françoise Lévy, “Le Mouvement français pour le planning familial et les jeunes”, Vingtième Siècle, n-ro 75, Presses de Sciences Po, Parizo, 2002.
* Ĝi pasis al 18 jaroj en 1974.
La malvirto de la riĉuloj

Kun la apogo de la Nacia Solidareca Sanasekur-societo de Studentoj en Francujo (NSSSF) [ligita al la Nacia Unio de la Studentoj en Francujo (NUSF), ĉefa sindikato de studentoj], ni tiam decidis krei asocion de familia planado por la studentoj. En februado 1966, ejo estis inaŭgurita ĉe la n-ro 22, bulvardo St Michel, sub la nomo Universitata Centro pri sociologiaj kaj demografiaj studoj (UCSDS) (...)

Nia praktikado estis sufiĉe malsimila al tiu de la akceptejo de Familia Planado. Tuj en la komenco, ni kontaktis la kuracistojn kaj la ginekologojn de la kvartalo. Ni klarigis al ili la projekton, kaj demandis al ili, ĉu ili bonvolos akcepti studentojn serĉantajn kontraŭkoncipan rimedon. Post malfacilaj kaj longaj diskutoj, ni havis liston de la kuracistoj. Ni neniam rifuzis informi la personojn (multaj el ili estis ne plenkreskaj) kiuj venis al ni, kaj ni respondis — laŭ la eblecoj — al la petoj pri aborto.

Ekde 1971, la luktoj intensiĝis. Manifestoj kaj kontraŭmanifestoj sekvis unu la alian. La unua estis tiu de la 343 virinoj deklarantaj, ke ili abortis, publikigita de Le Nouvel Observateur la 5-an de aprilo 1971, kiu markis la veran komencon de la virina lukto por la libera dispono de sia korpo. La prestiĝo de kelkaj el la subskribintinoj* donis al ĝi internacian eĥon. La prezidanto de la Ordeno de la kuracistoj, Jean-Louis Lortat-Jacob, avangardo de la reakcio, tiam skribis al la Nacia Konfederacio de Kristanaj Familioj: “Observante la noman kvaliton de la 343 krimulinoj, la ortografion kaj sonon de iliaj familiaj nomoj, aperis al mi la evidento, ke ili ne ŝajnas tro katolikaj.”

* Aparte Simone de Beauvoir, Marguerite Duras, Françoise Fabian, Delphine Seyrig, Catherine Deneuve, Ariane Mnouchkine...

Tiuj vortoj estigis kelkajn skandaligitajn reagojn en Le Monde, sed estis nur la komenco de la kresko de vorta perforto. La Familia Planado, kies estraro restis malfavora al la libera kaj senpaga aborto, tamen publikigis komunikon por oponi ĉiun punan reagon. Ne okazis juraj persekutoj kontraŭ la “stelulinoj” subskribintoj de la manifesto, sed aliaj, malpli famaj, suferis en sia laboro reprezaliajn farojn*. Ja por senpage defendi la virinojn persekutatajn de la justico, en julio 1971 la advokatino Gisèle Halimi kreis kun Simone de Beauvoir la asocion Choisir la cause des femmes (Elekti la aferon de la virinoj).

* Maud Gelly, “Le MLAC et la lutte pour le droit à l’avortement”, Fondation Copernic, 2005, www.fondation-copernic.org

Kaj, en 1972, s-ino Marie-Claire Chevalier, 17-jara junulino, kiu estis seksperfortita kaj abortis, estis akuzita, surbaze de la leĝo de 1920 (vidu la kronologion), same kiel sia patrino, Michelle, kaj la virino kiu metis la sondilon. Gisèle Halimi, kiu defendis ilin, elektis tre politikan strategion. Ŝi vokis kiel atestantojn ĉe la tribunalo kelkajn subskribintojn de la manifesto de la 343 kaj famajn personojn kiel la [verkisto kaj biologiisto] Jean Rostand, [La Nobel-premiito] pri medicino Jacques Monod kaj s-ro Paul Milliez. La atesto de tiu lasta ricevis multan atenton. Universitata Profesoro, granda majstro-kuracisto, respektata humanisto, li ankaŭ estas praktikanta katoliko, patro de ses infanoj kaj malaprobas aborton. Li rakontis tion, kion li vidis pri la konsekvencoj de kaŝita aborto kaj deklaris, ke se lia propra filino, kiam ŝi estis 17-jara, estus dezirinta interrompi gravedecon, li ja helpus ŝin. La Ordeno de la kuracistoj akre kritikis lian intervenon. S-ro Miliez estis kunvokita de la ministro pri publika sano, s-ro Jean Foyer, kiu laŭdire ĉi-okaze deklaris: “La malvirto de la riĉuloj ne fariĝu tiu de la malriĉuloj”.

La 14-an de majo 1972, ni starigas la Grupon Informado kaj Sano (GIS) laŭ la modelo de la Grupo Informado pri malliberejoj kreita unu jaron antaŭe de Michel Foucault, Jean-Marie Domenach kaj Pierre Vidal-Naquet. La membroj de la GIS estas kuracistoj, medicin-studentoj, aŭ havas profesion en rilato kun la sano — kelkaj nekuracistoj aliĝas al ni pro amikeco. Ili asertas, ke la san-difektiĝoj estas grandparte kaŭzataj de la laborkondiĉoj kaj vivkondiĉoj, kaj disponigas sian fakan scion al la sindikatoj.

La malkovro de la Karman-metodo (metodo per elsuĉo), kondukas la GIS publike engaĝiĝi favore al libera kaj senpaga aborto. Pacientino de la ginekologo Joëlle Brunerie [formita ĉe Familia Planado kaj membro de la GIS] vidis s-ron Harvey Karman praktiki abortojn kun sia kanulo en Bangladeŝo: demonstracia sesio estas organizita en Parizo, en la apartamento de la aktorino Delphine Seyrig. Aktivulo de la UCSDS ekde la komenco, kaj membro de la GIS, la akuŝologo Pierre Jouannet ĉeestas ĝin. Li lernas la teknikon, ekmalkovras, ke ĝi estas simpla, kaj revenas kun la iloj por konvinki la membrojn de la grupo.

Ni do komencas praktiki abortojn, ĉu en la hejmo de la virinoj, ĉu en hospitalaj ejoj. Superŝutita de granda mendo, la GIS deziras sciigi tion per manifesto kaj serĉas subtenon de kelkaj neatakeblaj figuroj de la medicina mondo. Mi memoras ke mi provis konvinki la infan-kuraciston Alekandre Minkowski — mi estis laborinta en lia sekcio-, sed li trovis la tekston tro radikala. Ni tamen ricevis la subskribon de kelkaj famaj kuracistoj, sekciestroj aŭ agregaciuloj. Psikiatroj, ĝeneralistoj, sed tre malmulte da ginekologoj. La 3-an de februaro 1973, la GIS publikigas en Le Nouvel Observateur la Manifeston de la 331, kiu asertas, ke la virino kaj nur ŝi, havas rajton decidi. Ĝi rifuzas konsideri la pozicion de la Ordeno kiel reprezentantan tiun de la kuracistoj. La subskribintoj deklaras praktiki aŭ helpi abortojn sen ricevi financan avantaĝon, kaj engaĝiĝas kolektive respondi pri siaj agoj antaŭ justico aŭ medicina aŭtoritatulo, kaj antaŭ la publika opinio.

La reagoj estas tre akraj. La Ordeno de la kuracistoj konsideras, ke “libervola aborto ne devus esti praktikata de kuracisto”: ni fariĝis “abortistoj”, “asocio de krimuloj”. La esprimo “masakro de la senkulpuloj” eĉ aperas en la religia gazetaro. Sed la GIS ankaŭ ricevas multajn subtenajn leterojn. Kelkajn tagojn poste, ni atingas preskaŭ okcent subskribintojn.

Aŭtobusoj al Nederlando

Kvar tagojn post la publikigo de nia manifesto, la Nacia Asocio por pristudo de aborto (ANEA), kiu laboras kunlabore kun grupo de katolikaj teologoj de la revuo Etudes, publikigas ĉarton subskribitan de pli ol ducent gravuloj (inter kiuj s-roj Milliez kaj Minkowski), kiuj deklaras praktiki abortojn. Ili postulas abolon de la leĝo de 1920, sed konsideras ke komisiono devas decidi ĉu la aborto-peto de virino estas legitima. La profesia fameco, la socia kaj simbola kapitalo estas iliaflanke. Plej multaj el ili loĝas en Neuilly, la 16-a aŭ la 7-a kvartaloj [la plej riĉaj] de Parizo; ili defendas la rolon de la kuracisto kaj oponas la plene liberan aborton.

En aprilo 1973, la kuracistoj de la GIS decidas labori kunlabore kun la aktivuloj de la Movado por la libereco de aborto kaj kontraŭkoncipo (MLAK), eĉ se kelkaj el ili preferus praktiki la abortojn sen la kuracistoj. Timante akcidenton, kiun ekspluategus niaj kontraŭuloj, la kuracistoj restas je dispono en kazo de bezono. Mi memoras pri mia senpeziĝo kiam la doktoro Pierre Huguenard, sekciestro pri anestezo-reanimado en la Universitata Hospitalo de Créteil, sciigis, ke en kazo de akcidento ni povas transsendi la pacientinon en lian sekcion.

La aktivulinoj de la MLAK kaj kelkaj kuracistoj regule deĵoras por klarigi la Karman-teknikon al la virinoj. Sciante, ke ne ĉiuj povos profiti ĝin en Parizo, ĉar la kuracistoj povas praktiki la abortojn nur dum la semajnfino, la aktivulinoj diskutas kun la virinoj por identigi tiujn, kiuj tute ne povas foriri el la ĉefurbo — ĉu ĉar ili estas neplenkreskaj, eksterlandaninoj aŭ havas junajn infanojn... Al la aliaj ni provizas atestilojn pri laborĉeso. La membroj de MLAK okupiĝas pri organizado kaj akompanado de la vojaĝoj al Nederlando; ĉiusemajne aŭtobusoj trairas Francujon. Por la abortoj pli postaj, oni devas iri al Britujo. Jouannet negocas la plej bonajn tarifojn kun respondeculoj de britaj klinikoj.

La deĵorhoroj de la strato Buffon rapide fariĝas nesufiĉaj; longa vico formiĝas sur la strato. Ni tiam decidas instaliĝi sur la herbejoj de la Jardin des Plantes (apuda parko), tiel igante la deĵorojn publikaj. Pri la ejoj, kie okazas la abortoj, ni diskrete, sub pruntonomo, luprenas apartamenton en strato Ollier, en la 15-a kvartalo. La virinoj unue renkontas “peranton”, aktivulinon, kiu klarigas al ili kiel okazas la afero, subtenas ilin psikologie, trankviligas ilin dum la elsuĉado kaj donas informojn pri kontraŭkoncipo. Preskaŭ ĉiuj kuracistoj de la GIS duope laboras kun “perantoj” de MLAK.

La opozicio ne restas senage. En junio 1973 aperas manifesto de dek du mil kuracistoj kaj tri mil juristoj, firme oponantaj aborton nome de siaj moralaj kaj religiaj principoj. Tiuj gravuloj sekvas la genetikiston Jérôme Lejeune en lia krucmilito. La estraro kaj la kuracisto-kolegio de Familia Planado restas tre singardaj. Proksimaj de Choisir, ili deziras konservi al la kuracistoj la povon decidi — aŭ, almenaŭ, helpi la virinojn elekti. Sed, en junio 1973, okazas orientiĝ-ŝanĝo dum la ĝenerala kunsido de la nacia Familia Planado. La kuracistoj tiel nomataj “reformistaj” forlasas la asocion, kiu firme eniras la praktikadon de abortoj en siaj ginekologiaj centroj.*.

* Mouvement français pour le planning familial, Liberté, sexualités, féminisme. 50 ans de combat du Planning pour les droits des femmes, La Découverte, Parizo, 2006.

La juna generacio de la “tre maldekstraj” kuracistoj gajnis. Sed necesas memori, ke la antaŭa generacio, tiu de la “reformistoj”, ja aŭdacis enkonduki la ideon de familia planado. Kiel rezulto de tiuj luktoj, la Veil-leĝo [laŭ la nomo de la ministrino, kiu portas ĝin, s-ino Simone Veil ], permesanta la libervolan gravedo-interrompon (LGI), por kvin jaroj, estas fine promulgita en januaro 1975. La leĝo fariĝas definitiva en 1979.

Sylvie Rosenberg-Reiner

Sylvie Rosenberg-Reiner estis kuracistino, aktivulino por la rajto al aborto kaj por la rajtoj de infano, forpasinta en julio 2014. Gabrielle Balazs kaj Monique Pinçon-Charlot ebligis la publikadon de tiu postmorta atesto, kunigante la plej interesajn kaj signifoplenajn elementojn de prezento farita kadre de seminario en la Centro Alexandre-Koyré en Parizo, la 14-an de februaro 2008.

============

Etapoj de konkero (Kronologio)

1920. Leĝa malpermeso de aborto kaj kontraŭkoncipo.

1942. Aborto fariĝas “krimo kontraŭ la ŝtato” punebla per mortpuno.

1943. Marie-Louise Giraud estas gilotinita pro praktiko de pluraj abortoj.

1967. La Neuwirth-leĝo ekpermesas vendon de kontraŭkoncipiloj, laŭ kuracista preskribo, en farmacioj (kun gepatra permeso, por neplenaĝuloj).

1971. Internacia Marŝo de la virinoj, iniciate de la Movado por la Liberigo de Virinoj (MLV), “por liberaj kaj senpagaj kontraŭkoncipo kaj aborto”.

Aprilo 1973. Kreado de la Movado por la libereco de aborto kaj kontraŭkoncipo (MLAK).

1974. Kontraŭkoncipiloj fariĝas repageblaj de la Socia Asekuro, kaj gepatra permeso ne plu necesas por neplenaĝuloj.

1975. Promulgo de la Veil-leĝo permesanta libervolan gravedo-interrompon (LGI) ĝis dek semajnoj da gravedeco.

1982. La Roudy-leĝo permesas la repagon de la LGI fare de la Socia Asekuro.

1990. Permeso de la aborto-pilolo en hospitaloj.

1991. Leĝo permesanta reklamadon por kondomoj kaj kontraŭkoncipo.

1993. La Neiertz-leĝo kreas la delikton pri malhelpo al la LGI.

2000. Permeso de la urĝeca kontraŭkoncipilo (pilolo de la morgaŭo).

2001. La Aubry-leĝo plilongigas la leĝan tempon (dek du semajnojn da gravedeco) por aborto, kaj forigas la neceson de gepatra permeso por neplenaĝuloj.