Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Post la rusa interveno en Sirio

Strategia renversiĝo en Proksim-Oriento

Duobla trafo por la rusa prezidanto, kiu ĵus eniris la sirian batalkampon. S-ro Vladimir Putin sciigis, ke li akceptis en Kremlo la prezidanton Baŝar al-Asad; tuj poste li organizis kvarpartian kunvenon (Usono, Rusujo, Sauda Arabujo, Turkujo) pri la “politika procezo” kiu sekvu la militajn agojn. Ŝajnas ke Francujo, plian fojon, sin ekskludis el la ludo.

ĈU venis la tempo fari el Irano nian amikon kaj el Sauda Arabujo nian malamikon?” Sub tiu provoka titolo, la brita kronikisto Mikaelo Axworthy notis en januaro 2015, ke “la ideo laŭ kiu Irano fariĝis stabiliga forto en la Golfo-regiono de nun apartenas al la akceptita evidento*. Ni estas malproksimaj de la retoriko “akso de la malbono”, sennuance uzata de la 11-a de septembro 2001 kaj poste pasie kaj sekvisme martelata. Nek la arda parolado de la israela ĉefministro Benyamin Netanyahou antaŭ la usona Parlamento, la 3-an de marto 2015, nek la malavangardaj bataloj de la novkonservativaj disĉiploj de Thérèse Delpech* ĉe la Quai d’Orsay [franca ministrejo pri Eksteraj Aferoj] sukcesis malhelpi tiun renversiĝon de pensmanieroj.

* Michael Axworthy, “Is it time to make iran our friend and Saudi Arabia our enemy?”, The Guardian, londono, 28-a de januaro 2015.
* Thérèse Delpech (1948-2012), fakulino pri nukleaj kaj strategiaj aferoj, aŭtoro interalie de Le Grand Perturbateur. Réflexions sur la question iranienne (2007), estis direktorino de la strategiaj aferoj en la Komisarejo pri atomenergio.

Pasinte de la rolo de timigulo al tiu de regiona kontraŭ-ĝihadisma pivoto, fortigita de la nuklea interkonsento lerte intertraktita kaj de objektiva alianco kun Vaŝingtono en Irako por batali kontraŭ la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ), Irano ne plu estas izolita ekzemplo. Tiutipaj situaci-renversiĝoj nun multiĝas.

Kun alta interna terorisma minaco kaj migrad-krizo, kiu ĥaosigas la politikajn ekvilibrojn de Eŭropa Unio, neniu el la kliŝoj, kiuj strukturis la dominantan komenton ŝajnas ankoraŭ iom solida, jen analiza senpoveco, pri kiu la franca gazetaro donas eble la plej konsternan ekzemplon. De la danĝereco de la Irano de la Molaoj ĝis la morala devo “puni” s-ron Baŝar al-Asad, de la neeblo de ĝihadisma kaliflando ĝis la eŭropa destino de la “turka demokratia modelo”*, de la neceso faligi s-ron Vladimir Putin ĝis la urĝo de avantaĝa partnereco kun la tutmondigita transport-platformo de la Golfaj Emirlandoj, de la solideco de la franc-germana paro ĝis la obscenaj festoj (maldecegaj ĝojelmontroj), kiuj sekvis la pendumadon de Saddam Hussein, la certecoj lasis sian lokon al prokrastoj, la fieraj paradoj al boardado, la fanfaronado al forkonfeso.

* “Le parti islamique turc AKP s’érige en modèle démocratique pour le monde musulman”, La Croix, Parizo, 1-a de oktobro 2012.

Eĉ pli malbone: dum la truda enmiksiĝo-rajto, la atlantisma destino-komuneco kaj la krucmilitoj kontraŭ la “suverenisma abomenaĵo” (laŭ la forta esprimo de Bernard Henri Lévy)* estas daŭre disvolvataj kun admirinda konstanteco, la publika opinio, de opinienketo al opinienketo, persistas konsideri, ke la falo de la siria reĝimo, la plifortigo de la ligoj kun Sauda Arabujo, la endigigo de Rusujo aŭ la subskribo de la transatlantika libermerkata Traktato ne estas la plej urĝaj prioritatoj.

* Bernard-Henri Lévy, La Guerre sans l’aimer. Journal d’un écrivain au coeur du printemps libyen, Grasset, Parizo, 2011.

Tiu ĉi ideologia renversiĝo, kiu prenas la formon de reaga realismo, tre severa al la bilanco de la mesiistaj kaj enmiksiĝaj proksimumoj de la post-11a-de-septembro, povas maltrankviligi la respondeculojn de la franca eksterlanda politiko de la Sarkozy-Hollande-epoko. Humile rekoni la malsukceson de la vagaj reĝim-ŝanĝoj de la lastaj jaroj restas tamen ekster konsidero. Por pravigi la nepravigeblon, restas do nur unu solvo: transdoni la respondecon de la sinko al kredinda kulpulo. Nu, el la nunaj mondaj gvidantoj, kiu pli ol s-ro Barack Obama ŝajnas meriti, pro sia malforto kaj nedecidemo, riproĉojn pri la proksim-orienta ĥaoso?

Laŭ la turka ŝtatestro, s-ro Recep Tayyip Erdogan, s-ro Obama estas malfortulo. La sunaistaj monarĥoj de la Golfo, siaflanke, nur malfacile kaŝas sian malamon — kaj foje rasisman malestimon — al tiu prezidanto, kiu de nun ludas la karton de la irana “diablo”. Laŭ lia respublikana kontraŭulo de 2008, s-ro John McCain, ĉiam preta uzi armilojn en Irano aŭ en Ukrainujo, s-ro Obama “difektas” la usonan aŭtoritaton*. La nuna stelulo de la sama partio, s-ro Donald Trump, brue aprobas. Kaj s-ro François Hollande ripetas sen ia dubemo, ke la ĉefa kialo de la plifortiĝo de la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ) estas la “forlaso” de Usono, kiu, “iun nigran sabaton de aŭgusto 2013*, malhelpis Parizon bombadi la reĝimon de s-ro al-Asad.

* Sandy Fitzgerald, “McCain: “Putin’s actions in Syria the fault of Obama’s weakness””, Newsmax, West Palm Beach (Florido), 30-a de septembro 2015.
* Tiun esprimon uzis Bernard-Henri Lévy en sia kroniko “Bloc-notes” de Le Point, Parizo, 15-a de oktobro 2015.

TAMEN, la eksterlanda politiko de s-ro Obama ne estas reduktebla je serio de prokrastoj. Ĝi eĉ restas, malgraŭ kelkaj malsukcesoj kaj multaj nefinitaj entreprenoj, tre supera al tiu de ties partneroj britaj, saudaj, francaj aŭ israelaj. Anstataŭ ekspluati la popularec-kreskon en la opinienketoj, kiun ĉiam provizas la kostumo de “milita prezidanto”, li strebis respekti la ĝeneralan diplomatian retenon, kiun li defendis ekde sia ekfunkciiĝo kiel prezidanto, post la apokalipsa imperia reĝimo de s-ro George W. Bush. La interkonsento de la 1-a de julio kun Kubo, tiu de la 14-a de julio pri la irana atomindustrio, la relativa singardemo uzata en Ukrainujo malgraŭ lia persona malamikeco al s-ro Putin, kaj malgraŭ precipe la histeria senkateniĝo de liaj reagan-istaj opoziciuloj, estas la markiloj de politik-linio relative mastrita. La kontrasto estas sufiĉe okulfrapa kun la libia aventurismo de s-ro Nicolas Sarkozy en 2011, la aŭtisma agresemo de s-ro Netanyahou aŭ la obstino de s-ro Hollande pri la siria dosiero depost 2012.

S-ro Obama finfine seniluziigas nur la somnambulojn, kiuj priploras s-rojn Donald Rumsfeld kaj Anthony Blair, aŭ s-inon Condoleezza Rice*, ĉiujn forsenditajn en la rubujon de la tutmonda diplomataro. Lia celdirekto, prudenta, estas rifuzo de la aventurismo, kiun konsistigus, en Proksim-Oriento, nova trudita reĝim-ŝanĝo sen solvo por la estonteco. Temas pri tio, kion oni povas nomi la “Gates-doktrino”, el la nomo de la usona ministro pri Defendo inter 2006 kaj 2011. “La lasta afero kiun Usono bezonas, taksis ja s-ro Robert Gates dum la milito en Libio, estas nova praktiko de “nacio-konstruado” (nation-building)*: eldirita en la Parlamento tiam, kiam oni riproĉis al s-ro Obama sian “sekretan gvidadon” (leading from behind), tiu konciza sentenco simbole finis la epokon de enmiksiĝoj.

* S-ino Condoleezza Rice kaj s-ro Donald Rumsfeld estis respektive ministro pri eksteraj aferoj de Usono de 2005 ĝis 2009 kaj ministro pri defendo de 2001 ĝis 2006, en la administracio de s-ro George W. Bush.
* Deklaracio antaŭ la komisiono de la Senato pri la Armeo, marto 2011.

Post multaj kapturniĝoj, ĉio okazas kvazaŭ, ferminte la brevierojn de la novkonservativuloj Norman Podhoretz kaj Irving Kristol, la Blanka Domo remalfermus libron de Aristotelo por remalkovri la signifon de la strategia debato: “Neniu loĝanto de Lakonio pridiskutas la plej bonan registaro-formon por la skitoj. (...). Ni debatas ne pri la celoj mem, sed pri la rimedoj por atingi la celojn*.”

* Aristotelo, Ethique à Nicomaque, III, 4.9

ONI povas multon riproĉi al s-ro Obama pri Sirio, kaj ĉefe lian malforton kontraŭ la turka registaro, la plej cinika kaj plej manipulanta aganto en la konflikto. Bedaŭrinde, Francujo estas la lasta lando kiu povas lin riproĉi tiuteme. La semantika virtuozeco ja ne povas eterne kaŝi la strategian malplenon, kaj konvenas rekoni, ke la franca rakonto-arto (storytelling) disvolvata okaze de la siria tragedio ne rezistas ĉe analizo. Dum monatoj Parizo daŭre asertis, ke ĝi ne bombos la OIŜ, ĉar ĉefe gravas nefortikigi la Damasko-reĝimon, deklaritan ĉefa malamiko. Elektinte sian partion en interna milito, la franca registaro iris ĝis la fino de sia logiko, ellasante armilojn destinitajn al ne klare difinita modera opozicio, armilojn, kiuj baldaŭ eniris la arsenalojn de la ĝihadistoj (Le Monde, 21-a de aŭgusto 2014).

La 27-an de septembro 2015, dum la situacio malboniĝis, Francujo fine decidas bombadi la OIŜ. Ĉe la franca prezidantejo oni elvokas “strategian evoluon”, aŭdaca litoto por la kazo, ke observantoj estus tentataj trovi tie nur foreston de strategio. Pro tiu “evoluo” s-ro Hollande, kiu akceptas s-ron Putin la 4-an de oktobro 2015, “memorigas” al sia gasto, ke “La Islama Ŝtato estas la malamiko, kiun ni devas kontraŭbatali*.

* Benoît Vitkine “‘L’EI est l’ennemi que nous devons combattre’, rappelle Hollande à Poutine”, lemonde.fr, 2 oktobro 2015.

La aplombo de la formulo estas admirinda. Bedaŭrinde, ĝi povas impresi nur la amneziulojn. De la komenco de la siria insurekto en 2011, kaj la iom-post-ioma ostaĝiĝo de ĝi fare de pli kaj pli ekstremaj islamismaj frakcioj, s-ro Putin, kies obstino estas konata, defendas la saman planon en du partoj: subteni s-ron al-Asad por redukti Al-Kaidon kaj la OIŜ, la prioritatajn minacojn, antaŭ ol trovi, en dua etapo, politikan solvon intertraktitan en Damasko, en formo de evoluiĝo de la reĝimo. Kiaj ajn estas la kaŝitaj pensoj en Kremlo, neniu en Moskvo ja pensas, ke s-ro al-Asad eterne restos reganta (vd sube “La siria veto de Moskvo”, de Alexeï Malachenko). Tial diversaj reprezentantoj de la siria opozicio, kiel s-ro Khaled Khoja aŭ s-ro Haytham Manna, estis akceptataj en 2015 de la rusa ministro pri eksteraj aferoj Sergueï Lavrov. “Ne estos aliaj Khadafi”; la strategio de Moskvo, kiom ajn kritikebla ĝi estas, konstantas kaj klaras. Ĝi do igas des pli malklara la cinikismon de Ankaro, la febrecon de Riado aŭ la cel-ŝanĝojn de Parizo, kiuj kontrastas kun la operaciaj kaj diplomatiaj elektoj de Francujo en Malio kaj Centrafriko, vaste laŭdataj en 2013-2014.

Konsekvenco de tiu moraliga kaj neefika enkotiĝo, la internaciaj rilatoj pleniĝas je diplomatiaj iniciatoj, kiuj ne plu sin apogas nur sur la okcidentaj decidoj. Tiu strategia mutacio estas fundamenta. Ĉar kiuj nun estas la regul-ŝanĝantoj (game changers)* en Proksim-Oriento? Certe ne s-ro Obama, petata agi de siaj dependuloj en orienta Eŭropo kaj sur la rivero Eŭfrato, sed kiu estas des pli malinklina, ke li restas koncentrata sur la “pacifika pivoto”, sia vera prioritato. Ankaŭ ne s-ro Hollande, kiu postkuras malantaŭ Berlino en Eŭropo kaj post Vaŝingtono preskaŭ ĉie aliloke, kritikante tiujn du ĉefurbojn por konservi la iluzion de sendependeco jam tre difektita (vd la ĉefartikolon). Ĉu la regionaj potenc-landoj? Tel-Avivo estas tetanizita de la konverĝo Vaŝingtono-Tehrano, same kiel pro la reaktiviĝo de la palestina popolribelo; Riado, alfrontita al la malaltiĝo de la petrolprezo kaj enkotigita en sia milito en Jemeno; Ankaro, denove militanta kontraŭ la Kurdistana Laborista Partio — KLP (PKK) kaj daŭre senkreditigita pro sia longa uzo de la OIŜ kontraŭ la kurdoj.

* En la strategia vortaro, aganto kapabla sola reorienti la kurson de alfrontiĝo.

Agad-libereco estas hodiaŭ ĉe la flanko de Rusujo kaj Irano, kaj ni povas atendi, ke Ĉinujo, kiu tenas sin aparte de la konflikto, iam kaptos okazon siavice proponi diplomatian solvon. Moskvo jam ŝanĝis la situacion en 2013, donante al ĉiuj protagonistoj elirejon danke al la senefikigo de la siria kemia armilaro. Nun s-ro Putin denove arokas* sur la siria ŝaktabulo, unue prezentante planon de nova internacia kontraŭ-terorisma koalicio antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la 28-an de septembro 2015, kaj intervenante — laŭpete de la siria registaro — per bombadoj kiuj, konforme al lia vido de la konflikto, celas, li diras, tiom la batalantojn de la OIŜ kiom tiujn de la Konkera Armeo, kunordigo subtenata de Sauda Arabujo, Turkujo kaj Kataro kaj ariganta ĉefe la salafistojn de Ahrar Al-Cham kaj la Fronton Al-Nosra, sirian branĉon de Al-kaido.

* En ŝakludo, aroki = movi samtempe unu turon, lokante ĝin ĉe unu flanko de la reĝo, k la reĝon, lokante ĝin ĉe la alia flanko de tiu turo.

Tiu ĉi sola rusa iniciato redisdonis la kartojn de la rajpita Mezopotamio-ludo. Post unu jaro da aer-operacioj kaj sep mil bombadoj kontraŭ rezistanta OIŜ, vidiĝas, ke la strategio uzata de 2013 fare de la okcidenta koalicio kunigita de Usono malsukcesis. La usona ministro pri eksterlandaj aferoj John Kerry koncedas nun, ke la eliro-kalendaro de s-ro al-Asad estas intertraktebla kaj ke kunlaboro kun Rusujo kaj Irano necesas*. La gazetara komento do denove returniĝas: “Se la foriro de Asad, la malvenko de la OIŜ kaj paca estonteco por Sirio estas la lastaj celoj, ni ne provu fari ĉion samtempe*.

* Karen DeYoung, “Obama administration scrambles as Russia attempts to seize initiative in syria”, The Washington Post, 30-a de septembro 2015.
* “Syrie: Obama traite avec Moscou et s’accommode d’Assad”, Les Echos, Parizo, 30-a de septembro 2015.

KUN multaj aliaj, Matthew Rojancky, la usona fakulo de la Wilson Center citita de Les Echos, freŝe remalkovras tion, kion oni kredis akirita jam de Sun Tzu, en la 6-a jarcento antaŭ Kristo: prefere batali sur unu fronto ol sur du. S-ro Henry Kissinger ĵus faris la saman konstaton*. La komuna ripetata mantro de s-roj Erdogan kaj Fabius, laŭ kiu ekzistas “objektiva alianco inter s-ro Baŝar al-Asad kaj la teroristoj* perdis sian aplikeblon. Oni ja komprenas, el la franca flanko, la deziron savi la bilancon de la ekstera politiko, cele al la porelektaj debatoj de 2017. Sed tiu “nek, nek”, netenebla, krom la fakto ke ĝi montriĝis strategie kontraŭefika, estos baldaŭ neaŭdebla en la amasinformiloj. Kaj estos eĉ politike sinmortiga (suicida), se ekzemple la urbo Palmira estos reprenata de la rusa kaj siria armeoj; ebleco en formo de escepta kaj mirindega ago, pri kiu neniu scias ĉu ĝi eblas, sed pri kiu tre verŝajne s-roj Lavrov kaj Putin jam pripensis. Dume, la nuna rusa strategio estas malkaŝe subtenata de Irano... kaj Irako*. Egiptujo ne oponas ĝin. Pekino observas kaj ne malaprobas.

* Henry Kissinger, “A path out of the Middle East collapse”, The Wall Street Journal, Nov-Jorko, 17-a de oktobro 2015.
* Gazetarkonferenco de s-ro Laurent Fabius post la konferenco de Montreux, Konferenco de Ĝenevo n-ro 2, 22-a de januaro 2014.
* Hélène Sallon, “La tentation russe de Bagdad”, Le Monde, 17-a de oktobro 2015.

Tiel, la neatenditeco kaj surprizo, unuaj “brulaĵoj” de la strategia agado, estas hodiaŭ uzataj sur la mezopotamia batalkampo fare de agantoj ne apartenantaj al la “Okcidento”. En la proksim-orienta ciklono, malfortigita Usono kaj oportunista Rusujo daŭre defendas siajn interesojn. Tiuj interesoj neniam estos ĝuste tiuj de Eŭropo, kaj elekti sian partion inter Vaŝingtono kaj Moskvo ĉi-rilate estus formo de intelekta kapitulaco. Estus multe pli kontentige laŭdi ĉi tie la francan diplomation ol konstati, honesteco ja tion postulas, la taktikan superecon de s-ro Putin. Sed la morta stelo de novkonservativismo daŭre lumigas la bordojn de Sejno, kaj Eŭropa Unio fremdigis sian eksteran sekurecon — krom la esceptoj de la francaj agadoj en Afriko. Tiuj, kiuj bedaŭras tiun situacion pli kaj pli multas, trans la politikaj diferencoj, sed tio estas malbona kaj tute ne sufiĉa konsolo.

Olivier ZAJEC