Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Persista idealo de multnombra familio

Afriko, demografia enigmo

La demografiaj prognozoj por Afriko konsternas la analizistojn. Kun ĉiam alta fekundeco, la kontinento sekvas neniun konatan transiran skemon. La escepta kresko de ĝia loĝantaro povus neniigi la bonefikon atendatan el la bonaj lastatempaj kreskokvotoj. Strange, tiu urĝa situacio ŝajnas estigi neniun grandskalan reagon.

ANTAŬ 2050, la loĝantaro de Afriko eble duobliĝos, atingante 2,4 miliardojn da homoj, antaŭ ol fiksiĝi je 4 miliardoj ĉirkaŭ 2100. Ne atenditaj, tiuj demografiaj prognozoj kalkulitaj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN)* renversas la perspektivojn de evoluado de la kontinento, aparte se oni rilatigas ilin kun la statistikoj de la ekonomia kresko.

* United Nations Population Division, “2015 revision of world population prospects”, http://esa. un.org/unpd/wpp/

La lasta raporto de la Afrika Banko por disvolviĝo, de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), kaj de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado ( PUND) pri ekonomia estonteco de Afriko* ja antaŭvidas, ke la meza kreskokvoto de MEP observata dum la kvar lastaj jaroj, 4,5%, pluestos samnivele en 2015 kaj 2016. Apriore, temas pri rimarkinda rezulto kiam oni komparas ĝin al tiuj de la eŭro-zono (0,9% en 2014) aŭ de Latin-Ameriko (1,7%), kaj honorinda kompare kun tiuj de Suda kaj Orienta Azio (7%). Tamen, se oni interesiĝas pri la MEP por ĉiu loĝanto, la rezultoj malpli bonas: la ekonomia kresko por ĉiu loĝanto estas nur 1,6% en subsahara Afriko, kontraŭ 0,4% en la eŭro-zono, 0,6% en Latin-Ameriko kaj 6% en Azio. Alivorte, la afrika demografia kresko povus forte bremsi la pliboniĝon de la vivkondiĉoj de la lokaj loĝantaroj dum la venontaj jardekoj. Tiu perspektivo devus instigi pripensi urĝan agadplanon; sed ĝi estigas malmulte da reagoj*.

* Afrika Banko pri Disvolviĝo, Centro pri evoluiĝo de OEKE kaj Programo de de UN por disvolviĝo (Groupe de la Banque africaine de développement, Centre de développement de l’OCDE et Programme des nations unies pour le développement), “Perspectives économiques en Afrique 2015”.
* Vd Manière de voir, n-ro 143, “Afrique. Enfer et eldorado”, oktobro-novembro 2015.

Nuntempe la afrika loĝantaro kreskas 2,5% jare, kontraŭ 1,2% meze en la mondo. Latin-Ameriko kaj Azio sekvas tiun lastan tendencon, sed Nord-Ameriko kreskas malpli forte (0,4%), dum Eŭropo estas kvazaŭ senkreska. En la granda movado de la demografia transiro (kiun karakterizas malaltiĝo de mortokvoto kaj naskokvoto samtempe), Afriko ŝajnas do resti malantaŭe. Sed ĉu temas nur pri malfruiĝo? Okazas ja ofte, ke, dum la transiro, mortokvoto malkreskas antaŭ fekundeco. Ekestas tiam fazo de forta demografia kresko, kiu estu konsiderata kiel nestabila periodo de la transiro. Ju pli tiu periodo daŭras, des pli la loĝantaro kreskas.

Latin-Ameriko kaj Azio tiel spertis dum kelkaj jardekoj demografiajn kreskokvotojn superajn aŭ egalajn al 2%, kiuj kondukos al multobligo per respektive 4,7 kaj 3.7 de iliaj loĝantaroj inter 1950 kaj 2050. Subsahara Afriko transiras la sojlon 2% jam de sesdek jaroj, kaj tio povus daŭri ankoraŭ plurajn jardekojn. La multobliga koeficiento estos tiam tre verŝajne supera al 11, kaj la loĝantaro probable daŭre kreskos post 2050. Ŝajnas do ke ekzistas specifeco de subsahara Afriko, la evoluo en Nord-Afriko estis ja tre malsama*.

* Por donitaĵoj laŭ regionoj kaj laŭ landoj, vd: “Afrique subsaharienne: une transition démographique explosive”, Futuribles, n-ro 407, Parizo, julio-aŭgusto 2015.

Tiu situacio rezultas el la pluekzisto de forta fekundeco. Krom havi nivelojn aparte altajn, tiu ĉi, en la komenco de la transira periodo, malaltiĝis pli malrapide en Subsahara Afriko ol en Latin-Ameriko kaj en Azio. Tiel, la nuna afrika fekundeco respondas al tiu de tiuj du regionoj antaŭ kvardek jaroj. Sed tiun kreskon de la loĝantaro parte klarigas ankaŭ la malaltiĝo de mortokvoto. La meza vivdaŭro sur la kontinento, kvankam ankoraŭ for de la monda mezumo (70,5 jaroj en 2010-2015), gajnis pli ol dudek jarojn depost 1950, pasante de 36 al 57 jaroj. La malaltiĝo de la mortokvoto (nombro de mortoj rilate al la tuta loĝantaro) do kompensis la — malfortan — malkreskon de la fekundeco.

Indiferenteco de la sanitaraj respondeculoj

TIU EVOLUO ankoraŭ kontribuas konfuzi la observanton. Ofte redukto de la mortokvoto, precipe de infanoj aŭ junuloj, estigas fekundeco-malaltiĝon, ja kun malfruo, kiam la familioj konstatas, ke pli granda nombro da infanoj pretervivas. Fakte, de 1950, la infana mortokvoto (inter 0 kaj 5 jaroj) estis dividita per tri sude de Saharo, pasante de 30% al 10%; sed tio ankoraŭ ne efikis al la fekundeco.

En Afriko, kie plejmulto de naskoj okazas en geedzeco — aŭ alia formo de rekonata unio-, la evoluo de la aĝo de la unua unio povas ludi rolon. Pliiĝo de tiu aĝo, ekzemple, multe kontribuis al la malaltiĝo de fekundeco en Tunizio. Sed pristudo farita en 2003 en tridek landoj de Subsahara Afriko montris ke geedziĝo estas tre frua*. Pli ol duono de la inter 20- kaj 25-jaraj virinoj, kiuj estis pridemanditaj, estis edzinoj antaŭ sia 20-jariĝo, en du trionoj de tiuj landoj, kaj pli ol 75% en sep landoj. Raporto publikigita en 2013, komparanta la rezultojn de la du plej freŝaj enketoj en 34 landoj de Subsahara Afriko*, montris mezan altiĝon de 0,3 jaro en kvin jaroj. La altiĝo de la aĝo je geedziĝo estas do tre malrapida, kaj eĉ ne ekzistas en iuj landoj.

* Charles F. Westoff, “trends in marriage and early childbearing in developing countries”, DHS Comparative Reports, n-ro 5, Calverton (Maryland, Usono), 2003.
* Usaid, “indicators of trends in fertility in Sub-Saharan Africa”, DHS Analytical Studies, n-ro 34, Calverton , aŭgusto 2013.

La efektiva fekundeco de lando montriĝas ofte proksima de la dezirata nombro de infanoj en la loĝantaro. Ekster trudaj situacioj, kiel en Ĉinujo aŭ en Barato (kiam estis la unuaj grandaj kampanjoj pri steriligado), la unua kondiĉo por naski malmultajn infanojn, estas deziri malmulajn. En plejmulto de evolu-landoj, la nombro de dezirataj infanoj malkreskis: inter 2 kaj 3. Sed, en Afriko, ĝi restas tre alta. Laŭ studo realigita en 2010*, en 18 landoj el 26, la “ideala nombro de infanoj” deklarita de la edziniĝintaj virinoj estis meze supera al 5 kaj, en du kazoj, al 8. Tie, kie oni pridemandis ankaŭ la virojn, la ideala nombro estis preskaŭ ĉie supera al 5 kaj superis 8 en ses landoj; la rekordo apartenas al Ĉado, kun 13,7 dezirataj infanoj. La gepatroj, kaj aparte la patroj, ja deziras multnombran familion, ĉefe ĉar ĝi ŝajnas esti fonto de riĉeco, ĉar la infanoj povas helpi en la kampoj, gardi la brutaron, kaj poste trovi etajn laborojn en la urbo.

* Usaid, “Desired number of children: 2000-2008”, DHS Comparative Reports, n-ro 25, februaro 2010.

Krome, eĉ kiam oni deziras limigi sian idaron, ankoraŭ necesas disponi pri taŭgaj rimedoj; sed kontraŭkoncipo restas malmulte disvastigata en Afriko. Dum en 2013, 63% de la 15-49-jaraj virinoj kunvivantaj kun viro en la mondo uzis kontraŭkoncipan metodon, kaj 57% uzis modernan metodon (pilolo, enutera pesario aŭ steriligo), la proporcioj estis 25 kaj 20% por Subsahara Afriko, kaj eĉ pli malaltaj por Centra kaj Okcidenta Afriko. La tre malaltaj kvotoj observitaj en Ĉado, Gvineo, Malio aŭ Eritreo (malpli ol 10%) indikas, ke la politikaj kaj sanitaraj respondeculoj de tiuj landoj montras grandan indiferentecon al tiu demando, kiam ili ne estas, tutsimple, favoraj al forta fekundeco.

En la perioda enketo realigita de la divizio pri loĝantaro de UN, ĉiuj administracioj de Okcidenta Afriko, inkluzive tiuj de Malio kaj Niĝero, deklaras deziri malkreskon de la fekundeco, aparte per sia“rekta subteno” al la familia planado. Tamen, tiuj intencoj ankoraŭ ne ŝajnas realiĝi en faktoj, ĉar la kontraŭkoncipaj metodoj restas malmulte alireblaj. “En Subsahara Afriko, analizas Jean-Pierre Guengant, emerita esplor-direktoro ĉe la Instituto de Esploro pri Evoluiĝo (IEE), la pollitikaj decidantoj plejmulte ankoraŭ konsideras, ke la rapida kresko de loĝantaro estas faktoro de prospero, ĉar ĝi kontribuas al ekspansio de la merkatoj kaj al potenco de la landoj*.

* Jean-Pierre Guengant, “Comment bénéficier du dividende démographique?”, A savoir, n-ro 9, septembro 2011, Institut de recherche pour le développement et Agence française de développement, Parizo, www.afd.fr

Tamen la aferoj komencas ŝanĝiĝi — malrapide. En 2011, naŭ registaroj de okcidenta Afriko, la Fonduso de UN por Loĝantaro — UNFL (angle: United Nations Fund for Population Activities — UNFPA), la Franca Agentejo por Evoluiĝo kaj pluraj grandaj privataj fondaĵoj subskribis interkonsenton tiel nomatan “Partnereco de Uagaduguo”, celantan favorigi familian planadon. Ankaŭ ekzistas lokaj iniciatoj. En Niĝero, la asocio Animas-Sutura starigis en 2007 komunuman radio-elsendejon kovrantan dudekon da vilaĝoj por disaŭdigi prihigienajn, prinutrajn kaj sanitarajn konsilojn, elvokante aparte la sekse kontaĝajn malsanojn kaj la familian planadon. Kvankam ĝi estas ankoraŭ modesta (ĉirkaŭ 20%), la uzo de kontraŭkoncipiloj en la koncernaj vilaĝoj estas nun simila al tiu observata en la urbaj zonoj. La Asocio por la virina disvolviĝo de Gaoua (AFPG) disvolvas ĉirkaŭ tiu suda urbo de Burkina Faso integritajn agadojn pri alfabetigo, formado al metioj kaj familia planado. Fine, ankaŭ la tutmonda scienca komunumo komencas okupiĝi pri la demando*.

* John Bongaarts, “Africa’s unique fertility transition”, interveno antaŭ la usona Akademio de Sciencoj, Vaŝingtono, DC, 15-a de junio 2015.
Necesa “kontraŭkoncipa revolucio”

SED EN DEMOGRAFIO inercio estas forta. Tial la prognozoj por la jaro 2050 ŝajnas sufiĉe solidaj. La nombroj ĉi-supre cititaj estas tiuj de la meza hipotezo en la lastaj prognozoj de UN; tiu hipotezo implicas fortan malpliigon de la fekundeco, tio estas ke la meza infan-nombro pasos de 5 al 3 ene de apenaŭ pli ol unu generacio. Se oni sukcesus eĉ pli rapidi (2,6 infanoj en 2050 en la malalta hipotezo de UN), la loĝantaro de Afriko atingus 2,2 miliardojn en 2050, tio estas nur 10% malpli ol en la centra hipotezo. Je la perspektivo de 2100, tamen, la malaltiĝo estus multe pli grava: — 40%. Plian fojon, tiu kalkulo montras, ke, por ricevi signifan ŝanĝon en longdaŭro, necesas tre frue modifi la sintenojn.

Alĝerio, Egiptujo, Maroko kaj Tunizio spertis multe pli rapidajn transirojn. Nun la fekundeco estas tie inter du kaj tri infanoj por ĉiu virino, kaj la proporcio de uzantinoj de kontraŭkoncipaj metodoj estas inter 60 kaj 68%, — inter 52 kaj 58% uzantaj modernajn metodojn-, kio situigas tiujn landojn en la tutmonda mezumo. En Subsahara Afriko, Sudafriko atingas la samajn nivelojn (60%, kvazaŭ ĉiuj per modernaj metodoj), kaj Kenjo same kiel Malavio, estas proksima, kun 46%.

Disvastigi la uzon de kontraŭkoncipo ene de la afrikaj loĝantaroj do ne estas neebla. Sed por tio, la programoj, kiujn la internaciaj organizaĵoj importas sen atenti pri la lokaj specifaĵoj montris siajn limojn. Eĉ tie, kie ili havis ian efikecon, kiel en Ganao aŭ Kenjo, la fekundeco ŝajnas resti blokita je 4 aŭ 5 infanoj por ĉiu virino. Necesas do pli granda partopreno de la politikaj aŭ religiaj responsuloj kaj de ĉiuspecaj opini-gvidantoj. Ne nepre necesas, ke la registaroj elmontre subtenu la uzon de kontraŭkoncipo: illi povas simple lasi privatajn kaj asociajn instancojn agi libere, kiel montris la sperto de Alĝerio aŭ Irano.

La plej bona instigilo restas tamen senpera mobilizado de la virinoj. Ĉi-rilate, eĉ se la efiko ne estas universala, oni ĝenerale konsideras, ke plialtiĝo de la eduknivelo de knabinoj estas nemalhavebla. Sed en Okcidenta Afriko, en 2010, ĉirkaŭ 46% de la 20- ĝis 39-jaraj virinoj estis ricevintaj neniun edukadon (kontraŭ 31% de la viroj)*.

* Wittgenstein Centre Data explorer, 2014.

La afrikaj loĝantaroj legitime aspiras al pliboniĝo de siaj vivkondiĉoj, kiun malkresko de la ritmo de demografia kresko povus nur favorigi. Investi en edukado kaj plibonigi la statuson de la virinoj povus estigi “kontraŭkoncipan revolucion”, kies profitoj cetere kovrus larĝajn kampojn de la sano, trans la naskolimigo.

Henri LERIDON