Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Reelektita kun malgranda avantaĝo en oktobro 2014 kaj malfortiĝinta pro senprecedenca korupto-skandalo ene de la societo Petrobras, la brazila prezidantino Dilma Rousseff deziris kvietigi sian opozicion per tio ke ŝi stiris dekstren. Vane: per tio ŝi nur akrigis la apetiton de la liberaluloj. For de la bazo, ŝi estas nun elmetita al ribelaj deputitoj kiuj kelkfoje malpli zorgas pri politiko ol pri persona riĉiĝo.
BRAZILO alfrontas trioblan krizon: ekonomian, politikan kaj institucian. Post dek du jaroj da kresko la latinamerika giganto profundiĝas en recesion. La malneta enlanda produkto (MEP) ĉi-jare verŝajne malkreskas je 3 elcentoj, kaj la malkresko verŝajne daŭros en 2016, en kunteksto de kreskego de senlaboreco (proksimume 8 elcentoj, kontraŭ 4 elcentoj en 2014) kaj alta inflacio (pli ol 9,5 elcentoj atendataj ĉi-jare).
Mallaŭdata de la plimulto de la loĝantaro — malpli ol 10 elcentoj de la brazilanoj aprobas ŝian agadon —, la prezidantino Dilma Rousseff ricevis ekde ĉi somero serion da vangofrapoj. Por provi kvietigi la opozicion, kiu postulas ŝian eksigon, ŝi en aŭgusto akceptis kunlabori kun la ekonomia elito pri starigo de tre konservativa programo, nomata “Agendo Brazilo”.* Vane: du semajnojn poste, laŭpete de la opozicio, la Supera Elekto-Tribunalo (SET) komencis enketon pri la financado de ŝia kampanjo por la prezidant-elekto de 2014. Tuj poste la Tribunalo pri Kontoj de la Unio (TKU) malvalidigis la publikajn kontojn de la ŝtato por la pasinta jaro. Tiu decido, senprecedenca post 1937, signifas, ke la Kongreso estas petata malaprobi ilin.
LAŬ LA juĝistoj taskitaj pri la kontrolado de la kontoj, s-ino Rousseff intence malpliigis la publikan deficiton, kies reala amplekso povintus malutili en la elekta kunteksto. Laŭ la dekstra opozicio temas pri “krimo de respondeco”, unu el la motivoj en la konstitucio de 1988 por eksigi la ŝtatestron. Sed tia proceduro ne povas progresi sen la konsento de parlamento, pli ribelema ol iam ajn al la aŭtoritato de la prezidantino.
La Kongreso estis starigita en 1824, post la sendependiĝo de Brazilo, kiu okazis sen perforta rompo kun la portugala krono kaj certigis grandan daŭrigon de la antaŭaj potenc-strukturoj. Ĝi havas nun 513 deputitojn kaj 81 senatanojn, kaj estas karakterizita per sia malgranda popola reprezenteco. Ĝia ĉefa virto? Ebligi al la elitoj eternigi sian dominadon de la potenco. En 1993, s-ro Luiz Inácio Lula da Silva resumis la situacion per vipfrapa formulo: la parlamento, diris li, estas regata de plimulto de “tricent picaretas” — termino de brazila ĵargono kiu signifas oportunistojn kaj samtempe banditojn. Tiu juĝo disvastiĝis kaj estis citata de la rok-grupo Os Paralamas do Sucesso: “Luiz Inácio ja diris, Luiz Inácio avertis / Estas tricent picaretas kun titolo de doktoro.” Elektita prezidanto fine de 2002, la eksa metallaboristo, konvertita al pragmatismo, forlasis siajn kritikojn kaj lernis kanti la laŭdojn de tiuj, kiujn li antaŭe skurĝis.
Tamen, nenio ŝanĝiĝis ekde 1993. La tipa profilo de la elektita parlamentano fine de 2014 restas tiu de “viro, blanka, proksimume kvindekjara, kun universitata diplomo, ĉefo de entrepreno kaj posedanto de riĉaĵo pli alta ol 1 miliono da realoj”, resumas Edson Sardinha, de la teksejo Congresso em Foco, kiu ĉiutage senvualigas la funkciadon de la leĝdona potenco. Li povintus aldoni, ke multaj deputitoj estas ankaŭ gazetaraj ĉefoj: en 2008, la studaĵo “donos da Mídia skribis, ke 271 el ili estis rekte aŭ malrekte ligitaj kun gazetara entrepreno, kvankam la konstitucio malpermesas tion.*
La politika sistemo eternigas foson inter la loĝantaro kaj ĝiaj elektitoj. En Usono ekzemple ĉiu deputito reprezentas identan nombron da loĝantoj. En Brazilo, la distribuo de la 513 seĝoj inter la 26 ŝtatoj kaj la federacia distrikto de Braziljo okazas proporcie al la loĝantaro, sed kun jena escepto: neniu unuo de la federacio povas havi malpli ol ok deputitojn (tio estas la kazo de Roraima, kie vivas malpli ol duona miliono da homoj), kaj ne pli ol 70 (limo atingita de San-Paŭlo kaj ĝiaj 44 milionoj da loĝantoj). Kaj la malsimetrio estas ankoraŭ pli forta en la Senato, kun po tri senatanoj en ĉiu federacia unuo. Per tio, ke ĝi favoras la reprezentiĝon de la malgrandaj ŝtatoj, tiu sistemo fortigas la povon de la lokaj ĉefoj, kiuj trudiĝas al la partioj kaj malebligas la renovigon de la politika klaso. Rekrutitaj de partioj kun malklaraj ideologiaj konturoj, ili ne hezitas ŝanĝi sian etikedon laŭ siaj interesoj — kvankam reformo adoptita en 2007 nun limigas tiun praktikon.
Alia aparteco: la balotmaniero, proporcia elekto de malfermita listo kun unu sola baloto. La elektanto povas voĉdoni por kandidato aŭ por listo (sola partio aŭ koalicio). Sed fine la rezulto ŝajnas pli esti lotumado, ĉar la nombro da seĝoj kiun ĉiu listo gajnis, rezultas el kompleksa kalkulo nomata “elekta kvociento”. La sumo de la voĉoj akiritaj de la kandidatoj kaj de tiuj kiuj iris al la partio aŭ al la koalicio, estas dividita per la nombro da seĝoj laŭ elektodistrikto. Tiel, se kandidato ricevas grandan nombron da voĉoj, li ebligas al aliaj deputitoj de sia listo sidi en la parlamento, kiuj tamen ricevis nur tre malmultajn voĉojn. Krome, pro la koalicioj, kiuj miksas dekstrajn kaj maldekstrajn partiojn, civitano, kiu povas voĉdoni por aktivulo por la homrajtoj kaj per tio kontraŭvole kontribui al la elekto de batalanto kontraŭ samseksemuloj kiu aprobas la forpelon de kampuloj el ilia grundo, ekzemple.
Tia sistemo instigas la partiojn amindumi la ĥarismajn personojn kaj gvidantojn, la famajn “voĉsuĉulojn”. En kunteksto, kie la voĉdonado estas deviga kaj kie pli ol la duono de la elektantoj eĉ ne finis la lernejon, konata nomo povas certigi. Kaj tio eĉ pli, ĉar oni devas elekti samtempe prezidanton, guberniestron, senatanon, federacian deputiton kaj deputiton por la asembleo de sia ŝtato, ĉiufoje per malsama balotmetodo. Ekzemple en 2010, la plej elektita federacia deputito de la lando, kun 1,3 milionoj da voĉoj, estis profesia klaŭno, Francisco Everardo Oliveira da Silva, alinome Tiririca, sen ajna politika sperto, sed tre populara. Per tio li venigis en la parlamenton dudek kvar kandidatojn de sia koalicio, kiu neniam sukcesus tion solaj.
LA BRAZILA POLITIKA sistemo ankaŭ ŝatas iamajn sport-stelulojn — ekzemple la piedpilkiston Romário de Souza Faria —, policistojn, evangeliajn pastrojn kiuj havas televid-elsendon aŭ heredantojn de grandaj politikaj familioj. La jurscienca studento Uldurico Junior estis 22-jara, kiam li en oktobro 2014 estis elektita en la ŝtato Bahia, kaj tiel sekvis al sia patro, la deputito Uldurico Pinto. Laŭ enketo de la Intersindikata Departemento de la Parlamenta Konsilantaro (IDPK), kiu en ĉiu parlamenta periodo aperigas “radiografiaĵon” de la kongreso, 211 delegitoj dankas sian elekton unuavice al siaj parencaj ligoj.
La elmetiĝo per la komunikiloj ebligas konatigi sin, sed la kosto de la kampanjoj atingas tiajn pintojn, ke praktike jam ne eblas kandidati sen disponi pri persona riĉaĵo aŭ pri rilatoj kun riĉaj kontribuantoj. Inter la produktado de radiaj kaj televidaj anoncetoj, la honorarioj de la spin doctors (tiuj komunikuloj specialiĝintaj pri politiko), inter la plej altaj de la mondo, kaj la loĝistikaj kostoj en giganta lando, la elekta tribunalo taksas ke, en 2014, la elekto de unu deputito kostis al lia partio 6,4 milionojn da realoj (proksimume 1,5 milionojn da eŭroj), do temas pri altiĝo de 283 elcentoj en dek du jaroj. Kaj la sumoj estas en la realo pli altaj, ĉar, pro la foresto de publika financado de la kampanjoj kaj sen vera kontrolado de la donacoj de entreprenoj, ĉiuj grandaj partioj starigas “caixa 2” (laŭvorte: “kason n-ro 2”) de kaŝa financado. Tiu praktiko favoras la aferojn de koruptado, kiel tiun kiu malkaŝiĝis komence de 2014 ene de la ŝtata grupo pri hidrokarbonoj Petrobras. Sekve al parlamenta batalo kaj al decido de la Supera Kortumo, la financado de la kampanjoj fare de entreprenoj estas por la unua fojo suspendita en 2015, sed nenio garantias ke ĝi ne estos rapide restarigita.
Manke de minimuma sojlo da voĉoj por akiri nacian reprezentiĝon, cetere eksplode altiĝas la nombro da grupoj en la Kongreso, sen ke iu el ili povas akiri signifan relativan plimulton. Kun 28 partioj, do ses pliaj ol inter 2011 kaj 2014, la nuna Asembleo havas novan rekordon. La Partio de Laboristoj (PT) de s-ino Rousseff ĉekape, disponas nur pri 69 deputitoj. Tiel, eĉ prezidanto elektita per granda plimulto estas devigata konstante intertrakti por starigi parlamentan bazon kaj por konservi ĝin dum sia tuta mandato. En 2005, kiam s-ro Lula da Silva estis prezidanto, la PT estis akuzita esti pagintaj subaĉetan monon al deputitoj de aliaj partioj por certigi ilian subtenon ĉe la voĉdonado pri certaj leĝoj. Tiu praktiko — kiun la granda gazetaro, en sia plimulto ligita al la opozicio, nomas mensalão (“monataĵo” en la senco de “monata pago”) — estis neniam formale pruvita, sed la skandalo ilustras la malfacilon konservi plimulton.
Kiel regi en la kadro de tiu “koalicia prezidanteco”? La plenuma povo ĝuas konstituciajn resursojn kaj privilegiojn, kiuj ebligas al ĝi altiri partiojn al si. Ĝi nomumas ministrojn, disdonas postenojn ene de la federacia registaro kaj disponas pri senkondiĉa povo por financi parlamentajn amendojn. La konstruado de tiu ponto, de tiu vojo aŭ de tiu kuracejo en distrikto dependas de la registaro. Atribui ĝin al deputito, kiu povas valorigi tion ĉe siaj elektantoj, ofte signifas altiri liajn favorojn.
“Por la partio estas do tenta fari aliancon kun la registaro. Sed, kiam la registaro havas nek politikan ĥarismon nek talenton nek disponon pri tiuj intertraktadoj, tiu institucia meĥanismo povas transformiĝi en kaptilon”, analizas Paulo Peres, profesoro pri politikaj sciencoj ĉe la Federacia Universitato de Rio Grande do Sul. La “aliancanoj” de la registaro tiam ĉantaĝas por akiri pli da resursoj kaj da postenoj: post la ministrejoj, nomumadoj je ĉiaj niveloj de la administracio. Tio estas precize la situacio en kiu troviĝas s-ino Rousseff, dum la opozicio siavice faras ĉion por malfortigi ŝin, kun la espero konkeri la potencon ĉe la venontaj elektoj, eĉ, por certaj deputitoj, atingi ŝian eksigon.
Oni povas observi diversajn kondutojn ene de sama partio, tiom la ideologiaj pozicioj estas malklaraj kaj dependas de la regionaj bazoj, ofte en konkurenco inter si. Ekzemple, komence de oktobro 2015, s-ino Rousseff proponis kromajn ministrejojn al la Partio de Brazila Demokratia Movado (PBDM), partio sen politika linio, en la espero ke ĝiaj membroj bloku la procezon de eksigo en la parlamento. Sed ŝi sukcesis konvinki nur unu alon de la partio, tiun de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro. La ceteraj deputitoj, ekzemple tiuj de la ŝtato Santa Catarina, daŭre pledas por eliro el la registaro, timante ke la rekorda malpopulareco de la registaro trafos ilin, jaron antaŭ la distriktaj elektoj. “La parlamentaj grupoj ne estas homogenaj. Oni atendas, ke la deputitoj respondas al sia grupa ĉefo, sed en la realo ili povas aliĝi al personoj, kiuj ne estas nepre deputitoj de la kongreso: ekzemple al guberniestro aŭ al urbestro”, klarigas Stéphane Monclaire, specialisto pri Brazilo ĉe la universitato de Parizo 1 Panthéon-Sorbonne.
S-ino Rousseff, kiu ne konis la meĥanismojn de la sistemo, tiel ebligis al s-ro Eduardo Cunha, prezidanto de la parlamento kaj stelulo de la PBDM, ĝui grandan influon dum la unua jaro de ŝia dua mandato. En februaro 2015, tuj post sia reelekto, ŝi faris la eraron provi malebligi lian aliron al la posteno de parlamenta prezidanto, kiu tamen estis jam aritmetike akirita, kaj per tio tuj faris al si malamikon. Nu, s-ro Cunha disponas pri dekoj da deputitoj, multe pli ol de sia bastiono de Rio-de-Ĵanejro, ĉar li igas financi ties kampanjojn per “amikaj” entreprenoj.
Kiel decidulo pri la agendo de la parlamento — li decidas pri la tagordo —, li favoris serion da leĝprojektoj ekstreme konservativaj, ekzemple redukton de la rajtoj de la salajruloj kaj malaltigo de la aĝo de puneblo al 16 jaroj. Li ankaŭ reciprokas la helpon al tiuj entreprenoj, kiuj financis lian kampanjon kaj tiun de liaj protektatoj. Li ekzemple kontraŭas la starigon de parlamenta enket-komisiono pri la malversacioj de la san-asekuroj, kiuj tamen kaŭzas multajn procesojn.
La deputito de Rio tamen ne ĉiam gajnas. Sed, batalema, li rekomencas memorigante al multaj deputitoj ke ili estas devigataj sekvi lin. Ĵusa enketo de la Federacia universitato de Campina Grande kalkulis, ke 140 parlamentanoj, do kvarono de la ĉambro, aliĝas al liaj rekomendoj; do multe pli ol la influ-zono de lia partio devus ebligi, kiu havas 65 deputitojn.
En la parlamenta ĵargono oni nomas tiujn deputitojn “la bancada Cunha”; laŭvorte, lia “vico de benkoj”. Komence tiu termino signifis la apartenon al tiu aŭ alia politika partio (oni parolis pri la bancada de la PT, de la PBDM, ktp), sed ĝi perdis sian partian sencon tiom, kiom la potenco de la premgrupoj kreskis. En parlamento dividita en 28 politikaj grupoj, la nov-formulaj bancadas esprimas apartajn interesojn kaj subtenas diversajn celojn per diversaj motivoj. Tiuj celoj, civitanaj, moralaj, mediaj, ekonomiaj aŭ laŭseksaj, interalie, naskigas efikajn premgrupojn”, precizigas s-ro Antônio Augusto de Queiroz, de la DIAP.
La reprezentantoj de la kampkultura-industria komplekso (153 deputitoj) kaj la entrepren-ĉefoj (217) estas la du precipaj grupoj. “Nu, oni trovas ankaŭ la bancada de la evangeliistoj aŭ de la sektoro de sekureco. Aliaj, kiel tiuj de la entreprenoj de edukado, de sano aŭ de transportoj, ne havas la saman gradon de engaĝiĝo”, aldonas s-ro de Queiroz. La evangeliaj deputitoj kuniĝas ĉiumerkrede matene en laborkunveno por meso; tiuj kiuj defendas la interesojn de la mutualaj san-asekuroj kunordigas sian agadon nur tagon antaŭ la voĉdonoj, kiuj koncernas ilin. Tiuj grupoj ĉiukaze perdis parton de sia povo post kiam la Federacia Supera Tribunalo ratifis la “partian fidelecon” en la jaro 2007. La partioj povas nun postuli unuecon de voĉoj de siaj membroj kaj permesas alian voĉdonadon nur escepte.
S-RO CUNHA siavice ludas ĉie: li organizas la agadon de la evangeliuloj, de kiuj li estas eminenta membro, sed ankaŭ tiun de la bancada de sekureco favore al subpremaj disponoj, kaj kompreneble tiun de sia propra partio. Implikita en la skandalo de la korupto de Petrobras — ŝajnas ke li deponis milionojn en Svislando —, li jam ne revas festi la novan jaron ĉe sia posteno de prezidanto de la Asembleo. Sed li konservas konsiderindan povon kaj povus eĉ influi pri la elekto de sia posteulo.
Tamen lia malapero el la antaŭo de la scenejo ne nepre servos al la prezidantino, kiu faris la eraron nutri la internajn disputojn en la PBDM per tio, ke ŝi jen favoris kontraŭ s-ro Cunha la vicprezidanton Michel Temer, jen la prezidanton de la senato Renan Calheiros. “La streĉiĝoj, kiuj hodiaŭ ekzistas inter la kongreso kaj la Planalto [la sidejo de la registaro] grandparte devenas el la influ-batalo inter la gvidantoj de la PBDM vide al la venonta prezidant-elekto”, analizas Monclaire.
S-ino Rousseff, forlasita de la kongreso, povas ĉiam malpli kalkuli kun la subteno de la sociaj movadoj, kiuj estas sen orientiĝo pro ŝia politiko de buĝeta reduktado kaj ŝia proksimiĝo al la plej konservativaj fortoj de la lando.* “Se tiu ĉi registaro volas ke oni defendu ĝin surstrate, ĝi donu al ni kialojn por fari tion”, martelas s-ro Guilherme Boulos, ĉefa gvidanto de la Movado de Sentegmentaj Laboristoj kaj kreskanta figuro de la maldekstro.
Laŭ li, dum la PT ŝajnas esti paralizita pro sia aparteno al la registaro, urĝas ke la prezidantino forlasu sian strategion de intertraktadoj — dubindaj — kun la deputitoj. “Necesas, ke ŝi pensu trans la kongreso, ke ŝi vidu la socialan mobiliĝon kiel atuton. Sen tio ni retroviĝos kun la plej reakcia registaro de la lastatempa historio”, alarmas li. Sed en la maldekstro oni montriĝas kun iom milda optimismo: eĉ kiam li estis ĉe la pinto de sia gloro, kun 85 elcentoj da favoraj opinioj, s-ro Lula da Silva neniam planis alfronti la Kongreson por trudi al ĝi veran politikan reformon ...
Lamia OUALALOU.