Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La kontrolado de personaj datumoj de eŭropanoj fare de la usonaj sekretaj servoj atencas la “esencan enhavon de la fundamenta rajto je respekto de la privata vivo”. Tiu ĉi juĝo de la Justic-kortumo de la Eŭropa Unio, la 6-an de oktobro 2015, signifas vojturniĝon: sub la premo de la industriistoj, la publikaj potencoj subite interesiĝas pri la regulado de la cifereca kapitalismo.
En la historio de la cifereca ekonomio la jaro 2013 certe restos kvazaŭ turnopunkto. Antaŭe, Interreto estis perceptata kvazaŭ ĝangalo, ja dominata de kelkaj grandaj sovaĝaj bestoj, sed kie restis vastaj spacoj de libereco. Serio da malkaŝoj forigis la iluziojn: ŝtata amasa observado de civitanoj (malkaŝita precipe de s-ro Edward Snowden), akaparo de datumoj fare de multnaciaj konzernoj, elturniĝoj kaj impostevitoj de la gigantoj de “Silikon-valo”, amasdetruoj de homaj dungoj anstataŭataj de algoritmoj. Interreto estas nun malpli perceptata kiel aparta universo ol kiel la teĥnika-liberala variaĵo de la nuntempa kapitalismo.
Google, Amazon, Facebook, Apple (kromnomataj GAFA), sed ankaŭ Uber aŭ Airbnb vekas ondon da kritiko. Tiu reago, pravigita de la eksterordinara potenco de tiuj entreprenoj, spegulas ne nur la konsternon de la uzantoj kaj la mobiliziĝon de progresemaj organizaĵoj. La tradicia industrio, ĝia mastraro kaj ties politikaj subtenantoj aldonas sian voĉon al la kontestado. La kontraŭeco inter la heredantoj de la klasika kapitalismo kaj la ciferecaj kapitalistoj memorigas la alfrontiĝon en la 19-a jarcento inter la du frakcioj de la tiama aristokrata ordo, la Burbonoj de la konservativa kaj nobelaj konservativuloj kaj aliflanke la orleanistoj, kiuj estis pli liberalaj kaj malfermitaj al la afermondo.
La franca ministro pri ekonomio, s-ro Emmanuel Macron, apartenas al tiu ĉi dua kategorio. Li taksas ke “estus granda eraro protekti la entreprenojn kaj la ekzistantajn dungojn”. Vortoj eldiritaj antaŭ aŭskultantoj favoraj al la “start-up”-uloj, dum la konferenco “La Teksaĵo” de decembro 2014, kaj, kiel heredanto de François Guizot, ministro sub Louis-Philippe, li finis per konsilo: “Sukcesu kaj riĉiĝu”, antaŭ ol publike doni sian adreson ... gmail (ĉe Google).
Dum ĉe la eŭropaj registaroj troviĝas diversaj sintenoj al la multnaciaj konzernoj de la Teksaĵo, la tono akriĝis en 2013, kiam okazis debato pri la impostevito, kiun tiuj entreprenoj praktikas, sed ankaŭ pri la implikiĝo de iuj el ili en la spionado al gvidantoj kaj institucioj fare de la usona Nacia Sekurec-Agentejo (National Security Agency, NSA). Tiuj gigantoj, kiuj estas alirpordoj por la Teksaĵo, diktas siajn komercajn kondiĉojn, akaparas personajn datumojn, sed apenaŭ redistribuas la gajnojn de sia kapturna kresko. Laŭ siaj socialaj kontoj, Google, kiu ricevas pli ol 1,7 miliardojn da eŭroj en Francujo, pagis en 2014 nur 5 milionojn da eŭroj da impostoj post 7,7 milionoj en 2013; samjare Facebook pagis 240.000 eŭrojn por spezo taksata de 200 milionoj da eŭroj en Francujo.
Sed dum en Britujo s-ro David Cameron impostis en decembro 2014 “imposton pri deturnitaj profitoj” de 25 procentoj aplikatan al Google, la franca registaro atendas de la Organizaĵo de Ekonomiaj Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD) proponojn de imposta harmoniigo kaj daŭre pravigas sian nenifaradon. “Ĉiu konscias ke estas problemo, sed oni ne sukcesas solvi ĝin, ĉar estas tro da komplekseco”, diris la kulturministro, s-ino Fleur Pellerin, dum prelego antaŭ la Asocio de ĵurnalistoj Médias, la 8-an de julio 2015, post kiam ŝi provis trudi imposton por la BANDE PASSANTE por financi la francan kulturan escepton.
La ĉefaj societoj de la cifereca erao ne kontentiĝas ĉirkaŭiri la imposton. Ili ankaŭ ronĝas la ekzistantan ekonomian strukturon kaj klopodas por anstataŭigi ĝin per ekosistemo kiu dependas de ili. Tiu “uberigo”, laŭ la nomo de la kalifornia entrepreno kiu proponas al privatuloj fariĝi ŝoforoj*, kaŭzas rezistadon de la minacataj sektoroj. Speciale ĉe la komunikiloj, kie la malkreskantaj oligopoloj nun plendas pro la profitoj de la konkurenco. En la projekto Open Internet (OIP) kolektiĝis la germana AAxelSSpringer (Bild, Die Welt, seloger.com, Aufeminin.com) aŭ la franca Lagardère (Europe 1, Paris Match, leguide.com) kaj akuzas Google je kontraŭkonkurencaj praktikoj, same kiel tridek kromaj plendantoj. Sekve al enketo komencita en 2010 de la Eŭropa Komisiono pri misuzo de dominanta pozicio, tiu franca-germana premgrupo tribunale plendis en majo 2014 ĉar la serĉilo Google favoris siajn proprajn servojn koste de tiuj de siaj konkurencantoj. Laŭ la OIP, tiu favorismo ne havas ekvivalenton en la konkreta mondo, escepte se oni imagas magazenegon, kiu rezervas la unuajn etaĝojn de sia komerca areo al siaj propraj artikloj.
“En Germanujo, kiam vi enmetas la nomon de du urboj inter kiuj vi volas vojaĝi, Google Maps aperas ĉiam ĉekape, kun sia trajn-servo, koleras s-ro Christoph Keese, plenuma vicprezidanto de Axel Springer, en majo 2014. Same [...], kiam vi serĉas la nomon de rokmuzika grupo, Youtube [proprieto de Google] estas sisteme citita unue el la serĉrezultoj.” De antaŭnelonge Google ĉeestas en la vojindika “geolokalizado” (Waze) kaj disvolviĝis en la asekura sektoro (Compare auto insurance [Komparu aŭto-asekurojn], optika fibro (Fiber), la aŭtomobil-sektoro (Car), sano aŭ la konektita domo (Nest). Ĝia branĉo “shopping” jam faras prez-komparojn de la produkto kaj tiel orientas la aĉet-decidojn. Por forgesigi sian ĉieĉeeston la entrepreno ekde aŭgusto 2015 kamuflas siajn novajn agadojn sub la nomo “Alphabet”.
Ĉu ĝustas, kiel la Financial Times supozas, ke ekzistas ligo inter la subteno fare de la komunikiloj de Springer al la enposteniĝo de s-ro Jean-Claude Juncker kiel ĉefon de la Eŭropa Komisiono, kaj la efektivigon de la enketo pri misuzo de dominanta pozicio, lastan aprilon, faritan de tiu komisiono?* La proceduro de tiu enketo trenis sin dum kvin jaroj. Kun la alveno de la nova komisiono, en novembro de 2014, kaj la nomumo de la danino Margrethe Vestager kiel komisaro pri konkurenco, la afero rapidiĝis. Ekde aprilo 2015 Bruselo formale akuzas la prezkomparadon de Google je kontraŭkonkurencaj praktikoj kaj etendas siajn esploradojn al aliaj servoj kaj tiel entuziasmigas la Eŭropan Parlamenton kaj la germanan ministron pri ekonomio, s-ro Sigmar Gabriel.
La turno estas farita. En 2014, la komisaro pri la cifereca societo Neelie Kroes organizis ankoraŭ simpozion pri la cifereca ekonomio kun la plenuma prezidanto de Google kiel honorgasto, dum lia kolego pri konkurenco, s-ro Joachim Almunia, provis trudi interkonsenton tre avantaĝan por la cifereca giganto. La mobiliziĝo de la eŭropa premgrupo de komunikilaj kaj telekomunikaj entreprenoj kompreneble favoris tiun ŝanĝon.
Nun la disputo fariĝas transatlantika alfrontiĝo. “Ni posedis Interreton. Niaj societoj kreis, grandigis, perfektigis ĝin tiel, ke la konkurencantoj ne povas plu konkurenci. Kaj ofte tio, kio estas prezentata kiel noblaj kaj justaj pozicioj, estas konceptita nur por defendi iujn el iliaj komercaj interesoj”, deklaris s-ro Barack Obama en la retejo Re/code la 16-an de februaro 2015, mallonge post la decido en novembro 2014 de ne deviga mocio de la Eŭropa Parlamento, kiu postulis dispartigon de Google. Tiu klara subteno al entrepreno, kiu finance kontribuis al lia elektokampanjo (la tria plej granda kontribuinto dum la prezidant-kampanjo de 2012 per donaco de 804.000 dolaroj*) kaj kunlaboris kun la NSA en la kadro de la subaŭskultadoj malkaŝitaj de s-ro Snowden, okazis meze de intertraktado pri komerca traktato inter la Eŭropa Unio kaj Usono.
La usona prezidanto konscias: en Eŭropo, la “GAFA” alfrontas koalicion de industriaj interesoj. En Francujo, s-ro Stéphane Richard, la prezidanto kaj ĝenerala direktoro de Orange, parolas pri “reveno al imperiismo kaj al usona koloniismo en ciferecaj aferoj”* — kaj evitas diri, ke lia propra grupo regule ricevas tiajn kulpigojn en Afriko. La eŭropaj funkciigistoj timas, ke ili estos limigitaj al la funkcio distribui la fluojn je fiksa kosto en la sama momento, en kiu la principo de neŭtraleco de la reto ĵus garantiita de la franca registaro ebligas al usonaj platformoj kiel Youtube aŭ Netflix profiti la retajn infrastrukturojn (4G, optika fibro ...) por ŝuti siajn filmetojn sur la vojegojn de la informo, al kies prizorgado ili ne kontribuas.
“NI TIMAS Google, en 2014 skribis s-ro Mathias Döpfner, la ĉefo de la grupo Axel Springer. Mi devas klare kaj sincere diri tion, ĉar el inter miaj kolegoj tre malmultaj kuraĝas fari tion.” Ĉar ĝi komplete regas en la reta serĉado, provizas tri kvaronojn de la inteligentaj poŝtelefonoj per sia operacia sistemo Android, posedas la plej uzatan krozilon de la mondo kaj per gmail la plej uzatan retpoŝtan servon, la koloso fondita de la s-roj Larry Page kaj Serguei Brin inspiras kreskantan defion. En Germanujo, eĉ la titanoj de la aŭtomobilo maltrankviliĝas. Antaŭ nelonge kreiĝis konsorcio de la aŭtomobil-konstruistoj Mercedes Benz, Audi kaj BMW por rezisti al Google Maps per tio, ke ili akiris ĉe Nokia la enmetitan krozadservon Here por povi daŭre kontroli la krozajn donitaĵojn de la aŭtomobilstirantoj. Ili povas kalkuli kun la subteno de s-ro Gabriel, la ministro pri ekonomio. Por li, la batalo kontraŭ la grupoj de Silicon Valley signifas “la estontecon de la demokratio en la cifereca erao” kaj “la emancipiĝon, la partoprenon kaj la memdeterminadon de 500 milionoj da homoj en Eŭropo”.* La socialdemokrata gvidanto ne ekskludas, kiel “lastan rimedon”, malmuntadon de Google por malebligi al la usona giganto praktiki “la sisteman elŝovon de siaj konkurantoj”. En tio li samopinias kun sia kolego Heiko Mass, ministro pri justico, por kiu “oni devas plani malmuntadon” se pruviĝas ke Google misuzas sian dominantan pozicion.
Google estas ankoraŭ malproksima de la kontraŭtrusta tranĉilego kiu senkapigis la Standard Oil antaŭ jarcento, kaj la usonan telekomunikadan funkciiston AT&T en la jaro 1982. Unuflanke, la Eŭropa Komisiono prezidata de s-ro Juncker ŝajnas esti decida venkigi la regulojn de “unueca cifereca merkato”. Sed laŭ proparolisto de la Komisiono, la starigita regulado en la Unio estas ĝuste “farita por faciligi al la neeŭropaj entreprenoj la aliron al la unueca merkato. La reguloj estas formitaj en la intereso de la usonaj kompanioj”.* La gvidantoj de Google komprenis, ke ili devas nun uzi betonsolidan premgrupan forton. Dum la unua duonjaro, per jara buĝeto de 3,5 milionoj da eŭroj kaj per dudek naŭ renkontiĝoj kun la komisaroj, la entrepreno disvolvis la plej fortan influ-agadon ĉe la bruselaj instancoj.
Marie BÉNILDE.
LA HEGEMONIO de Google montriĝas ankaŭ en ĝia retejo pri aktualaĵoj Google News, kiu kunmetas la artikolojn kaj la enhavojn de la komunikiloj. En februaro 2013, la francaj gazetaraj eldonistoj akceptis rezigni pri ĉia rajto pri siaj artikoloj reuzitaj per mallongaj resumoj interŝanĝe kun la donaco, fare de Google, de 60 milionoj da eŭroj por tri jaroj, destinita al subteno de “novigaj” gazetaraj projektoj (Le Monde Afrique ekzemple estiĝis el tio). Tiun sistemon ĝi provas hodiaŭ etendi al pluraj eŭropaj taggazetoj, altigante sian donacon al 150 milionoj da eŭroj. Kompense la giganto pagas nenion por la materialo suĉita en sian retejon kun la preteksto ke ĝi ne kolektas reklamon. Tio estas metodo radikale malsama ol tiu de Germanujo, kiu ekde la somero de 2014 trudis “leĝon Google”, kiu devigis la ciferecan grupon pagi al tiuj, kiuj havas rajtojn pri siaj artikoloj enmetitaj en la Google-retejon de aktualeco.
Sed dum tiu leĝo celis devigi la firmaon Google pagi por la laboro, ĝi kondukis ĝin al senreferencigo de la artikoloj kaj de iliaj fotoj kaj konservi nur la titolojn. S-ro Mathias Döpfner, la ĉefo de la germana gazetara grupo Axel Springer, kiu jam deponis plendon kontraŭ la serĉilo antaŭ la germana kontraŭkartela institucio, fine rezignis pri ĉia pago, ĉar li perdis 40 elcentojn da aliroj al siaj precipaj retejoj. En Hispanujo, fine de 2014, la leĝdonanto kredis ĉirkaŭiri la problemon per tio ke ĝi postulis ke ĉia kunmetanto de artikoloj pagu al la gazetaraj eldonistoj. Google, malgraŭ neta profito de 14,4 miliardoj da dolaroj en 2014, decidis ne pagi kaj fermi sian retejon Google Noticias. “Organizi la informon de la mondo” — la celo, kiun Google donas al si — kostas tutcerte malpli ol produkti ĝin.
M.B.