Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La unua fazo de la Franca Revolucio, celanta la faligon de la absolutisma potenco, havas plenan, aŭ preskaŭ plenan interkonsenton: ĉu ĝi ne estis realigo de la spirito de la klerismo? Sed pri la sekvo oni akre disopinias. Precipe pri Robespjero, kiu, laŭ iuj, akumulis ĉiajn kontraŭdemokratiajn malvirtojn: popolismon kaj ekstremismon. Pro tio oni malfidu ĉian radikalan projekton ...
EN DECEMBRO de 2013, laboratorio anoncas ke per uzo de mortinta muldaĵo ĝi restarigis la “veran vizaĝon” de Maksimiliano Robespjero*. La historiistoj miras, ke la rezulto tiom malmulte similas al la tiamaj portretoj kaj esprimas seriozajn dubojn. Tamen: la portreto ricevas la honorojn de la komunikiloj. Ĉar — ĉu aŭtenta aŭ ne — tiu retrovita Robespjero havas la aspekton uzeblan. Rektangulan makzelon, malaltan frunton, fiksan rigardon: la mieno pendumindula de buĉisto de popola kvartalo, krome kun varioloj. Ĉiuj komprenas: jen la kapo de kaptranĉulo.
Kelkajn monatojn poste, nova aliro de kontraŭrobespjerismo. La anonca strio de la videoludo Assassin’s Creed Unity, kiu ludas en la Parizo de la Revolucio, enretiĝas. En ĥaoso de terurteatraj bildoj aperas ŝaŭmanta oratoro. Jen Robespjero. La ekstera voĉo, kava, klarigas: tiu homo “aspiris regi la landon. Li pretendis reprezenti la popolon kontraŭ la monarĥio. Sed li estis multe pli danĝera ol kia ajn reĝo”. Sekvas scenoj de mortigado al tiuj de pafmortigoj kaj tiuj de senkapigoj al tiuj de dronigadoj. Mallonge, la “regado de Robespjero” estas nenio ol serio de masakroj, kiuj “plenigis tutajn stratojn per sango”.
NENIO VERE NOVA, envere, en tiu grand-publika demonologio. La historiistoj Marc Bélissa kaj Yannick Bosc* montras, ke la nigra legendo komenciĝis jam dum la vivtempo de tiu homo. Kiam la deputito de Arrras komencis sian karieron, la gazetoj ŝatas kripligi lian nomon kaj moki pri lia obstino “paroli favore al la malriĉuloj”. Mirabeau, torde ruza, ridaĉas pri tiu juna oratoro kiu “kredas ĉion kion li diras”. Poste atakas lin la ĝirondistoj. Jean-Marie Roland, ministro pri internaj aferoj, subvencias la gazetaron kiu malamikas al li, kaj la deputito Jean-Baptiste Louvet akuzas lin aspiri al diktatoreco.
La falo de Robespjero, la 9-an de termidoro (27-an de julio 1794), ne sufiĉas por kontentigi liajn malamikojn. Termidoranoj kaj kontraŭrevoluciuloj havas la pasion de venĝo. Pamfletoj, kaj baldaŭ oficiala raporto, atribuas al la mortigito abrakadabrajn projektojn. Oni elvokas komploton kiu celas starigi teokration. Oni parolas pri plano de “sepfenestra gilotino”, kiu devis rapidigi la “naciekstermon”, de grandega “sangodukto” destinita evakui la sangon de la viktimoj ekster Parizon, de “tanejo de homaj haŭtoj” por liveri ŝuojn al la senkulotuloj. Oni senĉese deliras pri la infaneco, la psiĥologio de la montana ĉefo.
Al Robespjero, vera diablo, oni riproĉas, jardekon post jardeko, ĉion kaj la malon. Li estas pala — tro pala por esti honesta — sed satiĝas per la sango de la aliaj. Li estas eta provinca advokato, mezkvalita —, sed li estas ankaŭ genio de la malbono, pli timinda ol Nerono. Por iuj li estas malcedema ĝis krimo; por aliaj, li estas hipokritulo, subvendito. Li estas priskribata ie kiel pura spirito, abstinisma, eĉ virga; alie kiel diboĉulo. Ĉu konfuza oratoro aŭ sorĉe loga tribunulo? Ĉu li aspiris fariĝi papo aŭ detruanto de la religio? Ĉu maniulo de ordo aŭ iniciatanto de anarĥio? Ne gravas, kian Robespjeron oni forĝas: gravas ke li estu naŭza.
Tiu konkurso de kalumnioj invadis la kolektivan imagaron kaj kun la fluo de la tempo nutris abundan literaturon. Oni trovas ties eĥon, pli aŭ malpli mildigitan, ĉe la romantikuloj; ĉe la burĝaj historiistoj de la 1830-aj jaroj, kiuj ne pardonas al Robespjero lian radikalecon; ĉe Jules Michelet, inspirita verkisto, sed historiisto kelkfoje supraĵa; kaj eĉ ĉe Alphonse Aulard, pioniro de la revoluciaj studoj ĉe la universitato Sorbono, kiu vidis Robespjeron kiel hipokritulon kaj preferis al li la kanajlan viglecon de Dantono.
Oni povis pensi, ke la evoluo, en la 20-a jarcento, de malpli beletra historio de la revolucio definitive forbalais tiujn kliŝojn. Sed François Furet, ekde la 1960-aj jaroj, donis al ili novan junecon — kaj pli elegantan aspekton. Kiel ekskomunisto fariĝinta influhava liberala eseisto, li atakis lin ĉe tio, kion li nomis “revolucia kateĥismo” kaj proponis novan interpreton de la Revolucio: unuflanke 1789, la bona revolucio, tiu de la kleriĝintaj elitoj; aliflanke 1793, la “deglito”, la brutala interveno de la amasoj en la politikon.
En tiu ĉi nova rakonta kliŝo, Robespjero fariĝas la simbolo de Revolucio kiu, post ĉarma parentezo, senbridiĝas kaj devojiĝas. Furet prezentas lin kiel “manovrolertulon”, kiu scias apogi sin sur “la popolan opinion” kaj sur la timinda politika “maŝino”, kiu estas la jakobenaj kluboj. Sed, malantaŭ la lertecoj de la politikisto, troviĝas ankaŭ dimensio patologia: la Robespjero de Furet pasiiĝis en sia obsedo de komploto, en superpostulo de demokratio, en sia utopia parolfluado, kiuj neeviteble kondukas al la Teroro kaj al totalismo. Tiu portreto miksis ideojn kaj imagojn pruntitajn de diversaj tradicioj de la kontraŭrobespjerismo. Sed Furet, kiel subtila verkisto, sciis doni al tiu miksaĵo la aspektojn de noveco.
Lia interpreto, peza je politikaj krompensoj, havis favoran eĥon en la kunteksto de la 1970-aj kaj 80-aj jaroj, inter la kontraŭtotalismaj mobiliziĝoj kaj la liberala konvertiĝo de la francaj socialistoj. Ĝi estis filme tradukita per la Dantono de Andrzej Wajda (1983), kiu peze uzis la analogion de la Parizo de la Konvencio kaj la Pollando de Jaruzelski, kaj uzis la figuron de Robespjero por elvoki la logikojn de la stalinismo. Ĝi triumfis en la ambiguajn celebradojn de la ducentjariĝo kaj, kopiate de malpli inspiritaj disĉiploj, enradikiĝis eĉ en la duonfaka publiko.
Sed tiu ofensivo ne sufiĉis por estigi ĉian intereson por Robespjero. La esplorado daŭris. La Societo pri Robespjeraj Studoj (SER), fondita en 1908 de la historiisto Albert Mathiez, respondecas pri eldono de la Kompleta Verkaro kiu baldaŭ enhavos dek du volumojn. Eĉ ekster la fakaj rondoj la intereso estas sentebla. La pagaj antaŭmendoj lanĉitaj en majo de la SER por aĉeti manuskriptojn vendotajn ĉe Sotheby vekis la mobiliziĝon de pli ol mil antaŭmendoj. En Interreto la prelegoj de Henri Guillemin, nekonformisma historiisto kaj granda defendanto de la Nekorupteblulo, pri la Revolucio havas grandan sukceson. En la librovendejo — sama tendenco. Robespjero, revenu!*, malgranda pledaro densa kaj vigla, vendiĝis je pli ol 3.000 ekzempleroj kaj daŭre vendiĝas. La libro Robespierre. Portraits croisés*, kolektiva verko de iom universitata maniero, je la surprizo de la aŭtoro, estis jam represita. Ĉu hazarde aŭ ĉu signo de la tempo, la eldonistoj reaperigas ankaŭ plurajn klasikulojn de la robespjera tradicio, ekzemple la rakonton de Philippe Buonarroti pri la Konspiro de la Egaluloj* aŭ la eksterordinara “Socialista historio de la Franca Revolucio de Jean Jaurès.*
Antaŭ ĉio, la legantoj disponas de antaŭ nelonge pri referenca nova biografio, de la universitatano Hervé Leuwers.* La personeco, kiun oni tie malkovras, estas sufiĉe malproksima de la sovaĝa diktatoro de la legendo. Robespjero, ĉu ambiciulo? Li ĉiam nur kun malemo akceptis postenojn kiujn oni proponis al li kaj, kiam li estis deputito de la Konstitucia Asembleo, decidis ne esti delegito de la leĝdona asembleo, kaj instigis siajn kolegojn fari same, por “lasi la karieron al freŝaj kaj viglaj posteuloj”. Ĉu malamiko de la homa specio? Li pledis por la plena civitaneco de la judoj kaj kontraŭ la kolonia sistemo. Ĉu tirano? Li defendis, tre frue kaj tre sole, la universalan voĉdonrajton, li batalis por la rajto je peticio kaj por la gazetara libereco, kaj li ne ĉesis averti la civitanojn kontraŭ la milita forto kaj kontraŭ la providenculoj. Ĉu totalisma centrigisto? Li kontribuis al la teorio de la divido de la potenco kaj kondamnis “la malnovan manion de la registaroj voli tro regi”. Ĉu sangavida fanatikulo? Li dum longa tempo postulis la nuligon de la mortpuno kaj mildigon de la ceteraj punoj. Decida frapi la malamikojn de la Revolucio, li tamen alvokis ne multobligi la kulpulojn”, indulgi la “erarintojn”, “esti avaraj je sango”. Kaj kiam, fronte al la danĝeroj, kiuj minacis la Revolucion, li aliĝis al la politiko de Teroro, li neniam estis la sola respondeculo kaj eĉ ne la plej fervora.
Do, kial tiu furiozo kontraŭ li? Sendube ĉar, malantaŭ lia nomo kaj lia agado, troviĝas kelkaj principoj neredukteblaj kaj ĝenaj. Kiel memorigis la filozofo Georges Labica*, li ĉiam pretendis paroli por la popolo kaj volis neniam agnoski al la posedantoj la plej etan antaŭrangecon. Lia timo estas, ke la malnovan “feŭdisman aristokrataron” faligitan de la Revolucio, anstataŭos “aristokrataro de la mono”. Lia tuta agado devenas de tiu fundamenta vojdecido. En la politika sistemo li batalas kontraŭ la censa voĉdonrajto kaj defendas etenditan koncepton de la popola suvereneco. En la sociala kampo li volas limigi la rajton je proprieto kaj la liberecon de la komerco, kiam tiuj iras kontraŭ la natura ekzistorajto de la popolo. Defendante tiel “la interesojn de la popolo”, Robespjero fariĝis la simbolo de la Revolucio en ĝia alta, radikala kaj popola fazo. Per metonimio, lia nomo signas momenton de amasa politikiĝo, de interveno de la popolo kaj de senprecedenca sociala invento; momenton, kies memoron la postaj reĝimoj klopodis ekzorci. Laŭde citi Robespjeron signifas unue memorigi ke la Revolucio ne estas finita kaj reparoli pri la programo skizita en la debatoj pri la konstitucio de 1793: tiu de postulema, demokratia kaj sociala respubliko.
Pro tio, kiel indikas la historiisto Jean-Numa Ducange*, la protekta figuro de Robespjero akompanas la politikajn batalojn de la 19-a kaj de la 20-a jarcentoj. Post la termidoro, Gracchus Babeuf taksas ke necesas, por revivigi la demokration, “relevi la robespjerismon”. Albert Laponneraye, la ribelulo de la Tri Gloraj Tagoj de 1830*, klopodas por rehabiliti tiun, kiun li nomas la “homon de principo”. Louis Blanc, sturma 1848-ulo*, redaktas ampleksan Historion de la Revolucio, kiu omaĝas lin. Kaj du generaciojn poste, la granda Jaurès eldiras klare: “Ĉi tie, sub tiu ĉi suno de junio 1793 [...], mi estas kun Robespjero, kaj ĝuste apud li mi eksidos ĉe la jakobenoj. Jes, mi estas kun li, ĉar li havas ĝis tiu ĉi momento la tutan amplekson de la Revolucio.”
Robespjero ripetis ke estas nek demokratio nek libereco sen egaleco. Li asertis, ke la politiko ne estas kariero, postulis ke oni limigu la okupon de pluraj oficoj kaj ke oni fortigu la kontroladon de la reprezentantoj. Li neis ke “la rajto je proprieto neniam povas esti kontraŭa al la vivteno de la homoj”, kaj rifuzis ke la privataj interesoj estu super la publika intereso. Al tiuj, kiuj volis respondi al la ribeloj per la milita leĝo, li rebatis ke necesas “reiri al la radiko de la malbono” kaj “malkovri kial la popolo mortas pro malsato”. Al la ĝirondistoj, kies arda deziro estis deklari la militon al la princoj de Eŭropo, li memorigis, ke la libereco ne eksporteblas per “armitaj misiistoj”.
Kompreneble tio ne signifas — Mathiez memorigis tion jam antaŭ jarcento — ke oni “flamigu kandelojn honore” al la idolo Robespjero, nek “pravigu lin ĉiam kaj en ĉio”. Sed kiu povas aserti, ke tia homo ne havas plu nenion por diri al ni?
Maxime CARVIN.