Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La 21-a konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri la klimataj ŝanĝiĝoj, kiu kunvenos en Parizo de la 30-a de novembro ĝis la 11-a de decembro, ne rajtas malsukcesi. Urĝas jam: la industriaj landoj devas draste redukti siajn elsendojn de forcejefikaj gasoj. La malkovraĵoj pri la pasinta klimato ebligis pruvi ligon inter la homaj aktivaĵoj kaj la varmiĝo (vd art. de D. Raynaud) Akcepti transpason de plus 1,5 aŭ 2 °C estus preni la riskon kuri al la abismo (vd p. 14). Sed, por ŝanĝi la kurson, necesas unue kompreni la malvirtojn de la “malegala ekologia interŝanĝo” (vd p. 16). Por ke la interkonsento trovota en Parizo ne estu trompaĵo, la registaroj devos ankaŭ definitive forlasi la realo-neadon, kiu ankoraŭ regas en nia rilato al la fosiliaj energioj, kaj la serĉadon de ekonomia kresko malkonektita de la homa progreso (vd art. de Jean Gadrey).
DUM LA POLUSA NOKTO, la temperaturo malfacile estas super — 60 °C sur la altaĵoj de Antarkto. Interne de la malfortikaj barakoj de la Vostok-bazo, oni kantas Georges Brassens aŭ Vladimir Vissotsky por flegi bonhumoron. La maloftaj novaĵoj ne estas bonaj. La usona prezidanto Ronald Reagan juŝ lanĉis sian iniciaton de strategia defendo por spiti la sovetan politikan sistemon dominatan de maljunuloj, nekapablan eliri el la ekonomia stagno kaj el la afgana enkotiĝo. Ricevante provianton de usonaj aviadiloj, francaj kaj sovetaj scienculoj defias la malvarmon cele kune malkovri la sekretojn de la klimato. Celo: retroiri la tempon, per malsupreniro ĉiam pli malalten en la sinon de la 3 700 metrojn dika glaĉero, kuŝanta sub iliaj piedoj.
En februaro 1985, la teamo finas sian eltiradon de glaci-karotoj, kiuj konservas esencajn informojn pri la aero kaj temperaturo de la cent sesdek mil lastaj jaroj. Post dujara malĉifrado, tiuj karotoj fine alportas la serĉatan pruvon: la terglobo estis kelkfoje pli varma ol hodiaŭ, ofte pli malvarma, sed tiuj varioj fidele sekvis tiujn de la koncentreco de karbona dioksido (CO2) en la atmosfero. Sed oni scias, ke depost la industria revolucio, meze de la 19-a jarcento, la kvanto de CO2 en la atmosfero senĉese kreskis, kaj estas nun trans ĉiu historia referenco.
Ĉi tiuj malkovroj, konfirmitaj de boraĵoj en la maraj sedimentoj kaj studadon de aliaj forcejefikaj gasoj kiel metano, kondukas la Unuiĝintajn Naciojn starigi en 1988 la Interregistaran Spertularon pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ) (angle: Intergovernmental Panel on Climate Change — IPCC). La ISKŜ havas taskon prezenti al la mondo, danke al ekzameno de la scienca literaturo, la nunan staton de la konoj. Inter sia unua raporto publikigita en 1990 kaj la kvina finita en 2013*, ĝi afiŝas siajn konkludojn kun pli kaj pli alta nivelo de verŝajneco: “La varmiĝo de la klimata sistemo estas nedubebla, kaj, de la 1950-aj jaroj, multaj observitaj ŝanĝoj estas senprecedencaj de jardekoj, eĉ jarmiloj, indikas la lasta raporto. La atmosfero kaj la oceano varmiĝis, la neĝa kaj glacia kovraĵo ŝrumpis, la marnivelo altiĝis kaj la koncentrecoj de forcejefikaj gasoj kreskis.” La fakuloj akiris pli grandan certecon pri la kaŭzoj de tiu fenomeno: “La influo de homo al la klimat-sistemo estas klare pruvita. (...). Por limigi la klimat-ŝanĝiĝon, necesos notinde kaj daŭrigeble redukti la elsendojn de forcejefikaj gasoj (FEG).”
Apogante sin sur modeligoj, la ISKŜ prezentas la staton de la lastatempaj evoluoj kaj, precipe, prognozojn por la venontaj jardekoj laŭ kvar scenaroj de elsendoj de forcejefikaj gasoj. La plej pesimisma hipotezo — sen vera strebo al reduktado — prognozas por 2100 temperaturojn proksimume 4 °C superajn por la tuta globo, kaj proksimume 6 °C superajn por la malmergiĝintaj teroj; tio signifas ĥaoson. Eĉ la mezaj scenaroj ne povas garantii stabiligon por mezlonga tempo. Nur la optimisma hipotezo ebligus teni la ĝeneralan temperatur-altiĝon sub 2 °C, sojlo netranspasenda, kaj prefere neniam atingenda (vd la art. de Eric Martin). Trans tiu temperaturo, oni ne povas forigi la eblecon de subita troa plirapidiĝo, kun rapida malglaciiĝo de Gronlando, modifo de la profunda oceana cirkulado kaj degeliĝo de la “ĉiamfrosta grundo”* sur la nordaj teroj, kondukantaj al amasa liberiĝo de CO2.
Sed la optimisma hipotezo implicas, ke oni reduktu senprokraste la elsendojn de CO2 kaj neniigu ilin ene de du aŭ tri generacioj. Oficiale, ĉiuj ŝtatoj agnoskas tiun imperativon depost la UN-Pintkunveno por Medio kaj Evoluo de Rio, en 1992; kaj la adopto de la kadro-Konvencio de UN pri la klimat-ŝanĝoj. Tamen, depost tiu tutmonda odo al la savo de nia planedo, la situacio ne ĉesis malpliboniĝi. En 2013, la tutaj CO2-elsendoj transpasis 35,3 miliardojn da tunoj, kontraŭ 23 miliardoj en 1990*. Inter 1980 kaj 2011, la parto de la varmiĝo ligita al la homaj aktivaĵoj duobliĝis kun la apero de novaj industriaj landoj kaj la kresko de loĝantaro.
La klimato aperas kiel multobliganto de la malekvilibroj, de la malegalecoj kaj de la minacoj suferataj de la plej malriĉaj homoj. Sekeco, uraganoj, malreguligo de la musono: la Sudo jam suferas la efikojn de la ŝanĝoj sen esti spertinta la profitojn de la evoluo. En Afriko, la dezerto antaŭeniras en la sahelaj zonoj, dum 620 milionoj da homoj ankoraŭ ne havas aliron al elektro. Grandegan respondecon havas la evoluintaj landoj, kaj aparte Usono. Ekde sia kreado, la petrolkompanio Chevron sola estas laŭdire sendinta en la atmosferon pli ol dekoble tiom, kiom la tuta subsahara Afriko (sen Sudafriko) elsendis depost 1850; Gazprom elsendis same kiel la tuta Afriko; Saudi Aramco, pli ol la tuta Suda Ameriko*.
La malreguligo devenas ĉefe de la uzo de karbo, petrolo kaj gaso. Kaj tamen, en 2013, la publikaj subvencioj al la fosiliaj brulaĵoj estis 480 miliardoj da eŭroj, tio estas pli ol kvaroble la sumo de la subvencioj al la renoviĝantaj energioj*.
FRONTE AL TIA DEFIO, la logiko de la fortorilato inter ŝtatoj iĝas neefika; sed la vojo de kunlaborado restas kruta. Post la rifuzo de la usona senato ratifi la protokolon de Kioto en 1997*, kaj la fiasko de Kobenhago, en 2009, la Konferenco de Parizo estis zorge preparita, surbaze de la volontulaj deklaroj: la “antaŭplanitaj kontribuoj determinitaj ĉe la nacia nivelo”. Meze de oktobro, 148 landoj — responsaj pri 87% de la elsendoj estis prezentintaj siajn planojn. Inter la grandaj poluantoj, mankis nur la kontribuoj de Irano kaj Sauda Arabujo. Ĉiu prezentiĝas kiel ambicia: Ĉinujo planas atingi sian elsendo-pinton en 2030; Eŭropa Unio promesas 40% malaltiĝintajn elsendojn de FEG en 2030 kompare kun 1990; Usono anoncas -26% en 2025 kompare kun 2005.
Sed, la ambasadorino taskita pri la intertraktadoj pri la klimat-ŝanĝo, s-ino Laurence Tubiana rekonas tion: “Eĉ se tiu kontribuaro estas tre pozitiva, ĝi ne sufiĉos por nin loki, ekde la Konferenco de Parizo, sur kurso akordigebla kun la limaj +2 °C. Tial la interkonsento de Parizo devos enhavi disponojn ebligantajn regule levi la komunan ambicion laŭ la tempopaso, por ke ĉiu periodo estu pli ambicia kaj ke ni sukcesu respekti nian longdaŭran celaron*..
Por ricevi universalan interkonsenton, kiu ekvalidu ekde 2020, la strategio de la franca prezidantejo resumiĝis en evito de la senkonsentaj demandoj. Restas granda neprecizeco rilate la ĝenerale celatan redukton, la difinon de monda pinto de elsendoj, la kontrol-mekanismojn... La impostado de maraj kaj aeraj transportoj restas tabua. Kaj la pripensado pri produkto-maniero, kiu puŝas la homaron al abismo, atendos.
Kelkaj landoj, kiel Usono, Germanujo kaj la golfaj Emirlandoj neniam povos forviŝi la spurojn kiujn ili lasis en la atmosfero; ilia klimata “ŝuldo” estas nesubtenebla. La sudaj ŝtatoj do esperis ricevi de ili financan kompenson, por povi aliri al disvolviĝo sen karbono, transsaltante la mortigan etapon de la fosiliaj energioj. Sed la cent miliardoj jare, celitaj por tiu celo, ne rapide trovas siajn mondonantojn aŭ monalpruntantojn.
La preparadon de tiu 21-a konferenco karakterizas la kreskanta rolo ludata de la transnaciaj firmaoj, kun ilia kredo: la komerca juro devas ĉiam superi la socialan kaj hommedian ambicion. Kaj la gvidantoj, kiuj venos pledi kun mano sur la koro por interkonsento pri klimato intertraktas sekrete la starigon de granda merkato transatlantika (GMT), kiu celas “garantii ekonomian medion malferma, travidebla kaj prognozebla pri energio kaj nelimigitan kaj daŭrigeblan aliron al la krudmaterialoj*”.
La klimata ĥaoso estos evitebla nur se ni lasas la ĉefan parton de la rezervoj de fosiliaj energioj en la grundo. La kolektiva defio estas igi tiun strebadon akceptebla de ĉiuj, ĉesigante la kreskadon de malegalecoj, kiuj senkuraĝigas ĉian solidarecon. Oni memoras pri la proklamo de s-ro George H. Bush alvenanta ĉe la Pintkunveno de la Tero en Rio: “La usona vivmaniero ne estas intertraktebla.” Vivmaniero, kies ĝeneraligo ne eblas, kaj kies pludaŭrigo perdigis al ni dudek jarojn, igante la necesajn decidojn eĉ pli malfacilaj.
LA RISKO ESTUS LASI la tempon pasi, vetante pri solvoj ĥimeraj aŭ marĝenaj, kiel la geo-inĝenierado, kiu celas fiksi pli da karbono en la grundo aŭ limigi la sunradiadon. La nord-eŭropaj landoj malfermis novan vojon engaĝiĝante ekde la komenco de la 1990-aj jaroj en la “karbono-impostado”. Ili ricevis gravan redukton de la forcejefikaj gasoj sen rezigni pri sia prospero, donante la necesajn kreditojn por plibonigi la prienergian efikecon de transportoj kaj konstruaĵoj, kaj por disvolvi la renoviĝantajn energiojn. Sed tiuj ĉi ne permesos alfronti kreskantan postulon, ĉar ili stumblos sur la maloftiĝo de la metaloj nemalhaveblaj por la ventoturbinoj kaj suncentraloj. La vojo “redukti, reuzi, recikli” kondukas al repripensi la konsumon, bazante la vivkvaliton sur aliaj kriterioj ol akumulado.
La optimistoj elmontros la lastajn statistikojn de la Internacia Agentejo pri Energio: en 2014, la tutmonda ekonomio 3% progresis, dum la CO2-elsendoj restis konstantaj*. Ĉu cirkonstancara efiko, aŭ komenco de la disiĝo? Oni trovos pli solidajn kialojn esperi en la ekkonsciiĝo pri tiuj demandoj, kun la naskiĝo de multegaj asocioj, kaj en la pozicioj adoptitaj de moralaj aŭtoritatuloj, kiel la papo Francisko.
La Konvencio pri la protektado de la ozona tavolo fariĝis en 2009 la unua traktato de la historio kun universala ratifo; la protekto de la klimato necesigas kolektivan mobilizadon ne malpli ambician.
Philippe DESCAMPS